Выбрать главу
La Spiritoj dum la bataloj

541. Ĉu dum batalo estas Spiritoj, helpantaj kaj subtenantaj ĉiun el lapartioj?

«Jes, kaj stimulantaj ties kuraĝon».

Pro tio la antikvuloj prezentis la diojn kiel partianojn de tiu aŭ de tiu alia popolo. Tiuj dioj nenio estis krom Spiritoj, reprezentataj sub alegoriaj figuroj.

542. En milito, la justeco troviĝas ĉiam ĉe unu flanko; kiel ni klarigu, ke Spiritoj povas esti partianoj de tiu, kiu malpravas?

«Vi ja scias, ke kelkaj Spiritoj penas nur instigi malpacon kaj detruadon; por ili, milito estas milito; ilin apenaŭ tuŝas la justeco de la afero».

543. Ĉu iuj Spiritoj povas influi generalon ĉe la konceptado de siaj militplanoj?

«Sendube Spiritoj povas influi sur tiujn planojn, kiel sur iun-ajn alian konceptadon».

544. Ĉu malbonaj Spiritoj povus inspiri al generalo ruinigajn manovrojn, celante lian malvenkon?

«Jes; sed, ĉu li ne havas sian liberan volon? Se lia saĝo ne ebligas al li distingi ideon ĝustan de ideo falsa, li do suferas la sekvojn de sia nekapableco, kaj li farus pli bone obeante, ol ordonante».

545. Ĉu generalo povas, iafoje, esti gvidata de ia dua vidpovo, ia intuicia vidado, anticipe montranta al li la rezultaton de liaj kombinoj?

«Tiel ofte okazas al geniulo; tion li nomas inspiro, kiu igas lin konduti kun kvazaŭa certeco; tiu inspiro venas al li de la Spiritoj lin gvidantaj, kaj por tio ili profitas liajn kapablojn».

546. En la tumulto de batalo, kio fariĝas kun la Spiritoj de la mortintoj? ĉu ili ankoraŭ interesiĝas pri la luktopost sia morto?

«Kelkaj interesiĝas, aliaj iras for».

Dum bataloj okazas same, kiel ĉe ĉiuj okazoj de perforta morto: ĉe la unua momento, la Spirito estas surprizita, kvazaŭ senkonscia; li ne kredas sian morton; ŝajnas al li, ke li ankoraŭ partoprenas en la konflikto; nur iom post iom la realeco de lia situacio komencas formiĝi antaŭ li.

547. Ĉu la Spiritoj, sin interbatalintaj dum la vivo, post la morto sin reciproke rekonas kiel malamikojn kaj ankoraŭ obstine furiozas unuj kontraŭ aliaj?

«Ĉe tiuj momentoj la Spirito neniam estas serena; komence, li eble ankoraŭ malamas sian malamikon kaj eĉ lin persekutas; sed, kiam li rekonsciiĝas, li vidas, ke lia malamo jam havas nenian pravon de ekzisto; tamen laŭ sia karaktero, li povas ankoraŭ konservi pli aŭ malpli fortajn postesignojn de tiu malamo».

— Ĉu li ankoraŭ aŭdas la bruon de la armiloj?

«Jes, tre klare».

548. Ĉu la Spirto, kviete ĉeestanta batalon, kiel rigardanto, vidas la disiĝon de la animo je la korpo? Kiel tiu fenomeno sinprezentas al li?

«Malmutaj mortoj estas efektive subitaj. Plej ofte la Spirito, kies korpo estas ĵus mortvundita, ne tuj konscias pri la okazintaĵo; kiam li komencas koni sian staton, tiam oni povas vidi la Spiriton, sin movantan ĉe la kadavro. Tio ŝajnas tiel natura, ke la vidado de la mortinta korpo kaŭzas al li nenian malagrablan efikon; ĉar la vivo estas tute transiĝinta en la Spiriton, tial nur ĉi-tiu altiras la atenton; nur al li oni parolas, aŭ al li oni ordonas».

Kontraktoj

549. Ĉu estas io vera pri la tiel nomataj kontraktoj kun la malbonaj Spiritoj?

«Ne, ne ekzistas tiaj kontraktoj, sed simpatio de malica temperamento por malbonaj Spiritoj. Ekzemple: vi volas turmenti vian najbaron, sed ne scias, kiel tion fari; vi do alvokas malsuperajn spiritojn, kiuj, kiel vi, volas nur malbonon, kaj kiuj, por vin helpi, volas, ke ankaŭ vi kunhelpu ilin por iliaj pereigaj intencoj; sed el tio ne sekvas, ke via najbaro ne povas sin liberigi de ili per kontraŭa sorĉa elpelo kaj per sia volo. Tiu, kiu volas plenumi malbonan faron, petas, pro tio mem, malbonajn Spiritojn pri helpo; li estas de tiam devigita ilin servi, kiel ili servas tiun personon, ĉar ili ankaŭ bezonas ties helpon, kiel ilon de la malbono, kiun ili intencas fari. Nur en tio konsistas la kontrakto».

La dependeco, en kiu la homo iafoje troviĝas, de la malsuperaj Spiritoj, venas de lia sindoneco al la malbonaj pensoj inspirataj de ili, kaj ne de ia ajn interkonsento inter li kaj tiuj Spiritoj. Tia interkonsento estas alegorio, reprezentanta la simpation de malbona temperamento por malicaj Spiritoj.

550. Kiu estas la senco de la fantaziaj legendoj, laŭ kiuj individuoj vendas sian animon al Satano, por de ĉi-tiu ekhavi certajn favorojn?

«Ciaj fabeloj entenas instruon kaj moralan signifon; via eraro kuŝas sur tio, ke vi ilin interpretas laŭlitere. Tiu estas ankaŭ alegorio, kiu povas esti klarigita jene: homo, kiu elvokas Spiritojn por kunhelpo, por de ili ricevi riĉecon aŭ iun alian favoron, murmuras kontraŭ la Providenco; li rezignas la mision, kiun li ricevis, kaj la suferojn, kiujn li devas travivi sur la Tero, kaj li do nepre elportos, en estonta vivo, la sekvojn de tiu rezigno. Tio ne rezultigas, ke lia animo estas destinita por ĉiam al pereo; sed, ĉar, anstataŭ liberiĝi de la materio, li pli kaj pli al ĝi alkroĉiĝas, tial, la plezurojn, kiujn li ĝuos sur la Tero, li ne ĝuos en la mondo de la Spiritoj; tio daŭras, ĝis li elaĉetos siajn erarojn per novaj suferoj, eble pli grandaj kaj pli penigaj. Pro sai amo al la materiaj plezuroj, li sin metas sub la arbitron de malpuraj Spiritoj; tio estas ja senparola kontrakto, kiu trenas lin en perdon, sed kiun li facile rompos per kunhelpo de bonaj Spiritoj, se li tion firme volas».

Kaŝita potenco. Talismanoj. Sorĉistoj.

551. Ĉu malica homo, helpate de malbona Spirito al li alligita, povas malutili al siaproksimulo?

«Ne; Dio tion ne permesus».

552. Kion ni pensu pri la kredo je la povo, kiun iuj personoj havus, antaŭdiri sortojn?

«Iuj personoj havas tre grandan magnetan potencon, kiun ili misuzas, se ilia Spirito estas malbona, kaj tiam ili povas esti helpataj de aliaj malicaj Spiritoj; sed ne kredu tiun supozan magian potencon, kiu ekzistas nur en la imagemo de homoj superstiĉaj kaj nekonantaj la verajn leĝojn de la Naturo. La okazoj rakontataj estas faktoj naturaj, neĝuste observataj kaj, precipe, miskomprenataj».

553. Kiu povas esti la efiko de formuloj kaj rimedoj, per kiuj iuj personoj flatas al si disponi je la volo de la Spiritoj?

«Ties efiko estas ridindigi tiujn personojn, se ili agas sincere; en la kontraŭa okazo, ili estas friponoj indaj je puno. Ciaj formuloj estas ĵonglaĵoj; nenia rita parolo, nenia kabala signo aŭ talismano havas ian influon sur la Spiritojn, ĉar ĉi-tiuj estas altirataj nur de la penso, kaj ne de materiaj aĵoj».

— Ĉu iuj Spiritoj ne diktis mem kabalajn formulojn?

«Jes, kelkaj Spiritoj indikas al vi signojn, strangajn vortojn, aŭ ordonas iujn agojn, per kiuj vi faras la tiel nomatajn sorĉelpelojn; sed konvinkiĝu, ke tiuj Spiritoj mokas vin kaj ekspluatas vian kredemon».

554. Ĉu iu persono, kiu, prave aŭ malprave, fidas la tiel nomatan potencon de talismano, ne povas, pro tiu fido mem, altiri iun Spiriton; ĉar, tiam, agas la penso; la talismano estas nura simbolo, helpanta direkti la penson?

«Estas vere; sed la naturo de la altirata Spirito dependas de la pureco de la intenco kaj de la alteco de sentoj; nu, malofte homo, tiel naiva, ke li kredas la efikon de talismano, ne havas pli materialan, ol moralan celon; ĉiuokaze, tio elmontras bagatelecon kaj malfortecon de ideoj, kiuj enlasas neperfektajn kaj mokemajn Spiritojn».