568. Ĉu la Spiritoj, devantaj plenumi misiojn, tion faras dum sia libereco aŭ dum ili estas enkarniĝintaj?
«Ili povas plenumi siajn misiojn en iu ajn el tiuj fazoj; por iuj vagantaj Spiritoj, tio estas grava okupo».
569. En kio konsistas la misioj, per kiuj povas esti ŝargataj la vagantaj Spiritoj?
«Ili estas tiel multaj, ke estus neeble ilin priskribi; cetere, kelkajn el tiuj misioj vi ne povas kompreni. La Spiritoj plenumas la volon de Dio, kaj vi ne povas penetri ĉiujn Liajn projektojn».
La misio de la Spiritoj havas kiel celon ĉiam la bonon. Ĉu kiel Spiritoj, ĉu kiel homoj, ili estas komisiataj por helpi la progresadon de la homaro, de popoloj aŭ de individuoj, sur kampo pli aŭ malpli ampleksa, pli aŭ malpli aparta, por prepari la vojojn por iuj okazoj, por prizorgi la plenumon de iuj aferoj. Kelkaj havas misiojn malpli vastajn, tio estas, personajn aŭ tute lokajn, kiel flegi la malsanulojn, la agoniantojn, la afliktitojn; zorgi tiujn, kies gvidantoj kaj protektantoj ili fariĝas, direktante tiujn personojn per siaj konsiloj aŭ bonaj pensoj. Oni povas diri, ke estas tiom da specoj de misioj, kiom da interesoj bezonantaj zorgon, tiel en la fizika kiel en la morala mondo. La Spirito progresas laŭ la maniero, kiel li plenumas sian taskon.
570. Ĉu la Spiritoj ĉiam komprenas la planojn, por kiuj ili estas komisiitaj?
«Ne; kelkaj estas nur blindaj iloj, sed aliaj bone scias, por kiu celo ili laboras».
571. Ĉu nur la Superaj Spiritojplenumas misiojn?
«La graveco de la misioj estas rilata kun la kapabloj kaj la rango de la Spirito. Portisto de depeŝoj ankaŭ plenumas mision, kvankam malsame, ol generalo».
572. Ĉu misio estas ordonata al la Spirito aŭ dependas de lia volo?
«La Spirito ĝin petas, kaj ekĝojas ĝin ricevante».
— Ĉu unu saman misionpovas petipluraj Spiritoj?
«Jes, ofte konkuras pluraj kandidatoj, sed ne ĉiuj estas akceptataj».
573. En kio konsistas la misio de la enkarniĝintaj Spiritoj?
«En tio, ke ili instruu, helpu la progresadon, plibonigu la homajn instituciojn, per rektaj kaj materialaj rimedoj; sed tiuj misioj estas pli aŭ malpli ĝeneralaj kaj gravaj: tiu, kiu kultivas la teron, plenumas mision, kiel tiu, kiu regas, aŭ tiu, kiu instruas. Ĉiuj aferoj interrilatas en la Naturo; samtempe, kiam li plipuriĝas per enkarniĝado, la Spirito kunlaboras por la realigo de la planoj de l' Providenco. Ĉiu havas sian mision sur la Tero, ĉar ĉiu devas esti utila por io».
574. Kiu povas esti la misio de personoj volonte senutilaj sur la Tero?
«Kelkaj personoj, efektive, vivas nur por si kaj ne penas esti utilaj por io ajn. Ili estas bedaŭrindaj homoj, ĉar ili kruele elpagos sian volontan senutilecon; ilia puno ofte komenciĝas en ĉi-tiu mondo, el la sento de laceco kaj tedo je la vivo».
— Ĉar ili elektis libere, kial do ili preferis vivon, kiu donos al li nenion daprofito?
«Inter la Spiritoj ekzistas ankaŭ mallaboremuloj, kiuj senkuraĝiĝas antaŭ peniga vivo. Dio tion permesas; poste kaj per sia propra kostopago, ili komprenos la malbonaĵojn de sia senutileco kaj petos mem kompensi la perditan tempon. Eble, ankaŭ, ili elektis pli utilan vivon, sed, komencinte sian laboradon, ili malfervoriĝas kaj lasas sin treni de la sugestioj de Spiritoj, instigantaj ilin al senfareco».
575. La ordinaraj okupoj ŝajnas al ni pli bone devoj, ol ĝustadire misioj. La misioj, laŭ la ideo ligita al ĉi-tiu vorto, havas malpli ekskluzivan kaj, precipe, malpli personan karakteron. El ĉi-tiu vidpunkto, kiel oni povas konstati, ke iu homo havas ja realan mision sur la Tero?
«Per liaj grandaj faritaĵoj, per la progresoj, kiujn li havigas al siaj similuloj».
576. Ĉu la homoj, havantaj gravan mision, estis al ĝi destinitaj antaŭ sia naskiĝo, kaj ĉu ili tion konscias?
«Iafoje, jes; sed plej ofte ili tion nescias. Venante sur la Teron, ili havas nur nedifinitan celon; ilia misio sin malprecize prezentas al ili post la naskiĝo kaj laŭ la cirkonstancoj. Dio ilin kondukas sur la vojon, kie ili devas plenumi Lian planojn».
577. Kiam iu faras ion utilan, ĉu li agas laŭ asignita misio, aŭ ĉu li povas ricevi ian neantaŭviditan mision?
«Ne ĉio, kion homo faras, estas rezultato de antaŭdecidita misio; li ofte estas ilo, kiun iu Spirito uzas por iu afero konsiderata utila. Ekzemple: iu Spirito opinias, ke estus utile skribi libron, kiun li mem skribus, se li estus enkarniĝinta; li do serĉas homon plej kapablan kompreni kaj plenumi lian penson; li inspiras la ideon kaj direktas la verkadon. Tiel, tiu homo ne venis al la Tero kun la misio fari tiun verkon. Tio sama fariĝas kun iuj belartaj verkoj kaj eltrovoj. Estu plie dirite, ke dum dormo la enkarniĝinta Spirito sin rekte komunikas kun la vaganta Spirito, kaj ili interkonsentas la plenumon de tiu laboro».
578. Ĉu la Spirito povas malplenumi sian mision pro sia propra kulpo?
«Jes, se li ne estas Supera Spirito».
— Kiajn sekvojn li povas ricevi el tio?
«Li devas nepre rekomenci sian taskon; tio estas puno; kaj poste li ricevos la sekvojn de l' malbono, kiun li kaŭzis».
579. Sed, se la Spirito ricevas de Dio sian mision, kiel ni klarigu, ke Dio konfidas mision gravan kaj de ĝenerala intereso al Spirito, kiupovus fiaski?
«Ĉu Dio ne scias, ĉu Lia generalo venkos aŭ estos venkita? Li scias, estu certaj pri tio, kaj Liaj planoj, kiam ili estas gravaj, ne kuŝas sur tiuj, kiuj eble lasos sian laboron nefinita. La tuta demando estas, por vi, koni la estontecon; tiun konon Dio sola posedas; al vi ĝi ne estas permesita».
580. Ĉu Spirito, enkarniĝinta por misio, sentas tiajn samajn timojn, kiajn Spirito, kiu ĝin plenumas kiel provon?
«Ne; li havas sperton».
581. La homoj, kiuj estas la lumigiloj de la homaro, kiuj ĝin spirite klarvidigas per sia genio, certe plenumas mision; sed, en tiu nombro kelkaj eraras kaj, flanke de grandaj veraĵoj, disvastigas grandajn falsaĵojn. Kiel ni konsideru ilian mision?
«Kiel mision fuŝitan de ili mem. Ili staras tro malalte rilate al la tasko, kiun ili entreprenis. Oni tamen konsideru la cirkonstancojn; la geniuloj devas paroli konforme al sia epoko, kaj iu instruo, kiu ŝajnas erara aŭ infaneca en multe progresinta epoko, povus esti sufiĉa tiam, kiam ĝi estis diskonigata».
582. Ĉu oni povas konsideripatrecon kiel mision?
«Sen ia dubo ĝi estas misio; ĝi estas samtempe tre grava devo, kiu, pli ol kiel pensas la homo, implikas lian respondecon por la estonteco. Dio metas la idojn sub protekton de ties gepatroj, por ke ĉi-tiuj ilin gvidu sur la vojo de bono; kaj Li plifaciligas la taskon de la gepatroj, havigante al la idoj malfortikan, delikatan organismon, taŭgan por ricevi ĉiajn impresojn; sed iuj gepatroj preferas, kiel pli gravan okupon, flegi la arbojn de sia ĝardeno, por ke ĉi-tiuj produktu multe da bonaj fruktoj, ol flegi la karakteron de siaj idoj. Se la idoj falas pro kulpo de siaj gepatroj, ĉi-tiuj ricevos do la merititan punon; kaj la suferoj de la idoj, en estonta vivo, refalos sur la gepatrojn, pro tio, ke ĉi-tiuj ne faris sian tutan eblon, por ke iliaj filoj iru sur la vojo de bono».
583. Se iu filo kondutas malbone, spite al la gepatraj konsiloj, ĉu la gepatroj respondaspor tio?
«Ne; sed, ju pli malbonaj estas la inklinoj de filo, des pli granda la devo de la gepatroj, kaj des pli alta ties merito, se ili sukcesas lin deturni de la malbona vojo».
— Se filo estas bona, malgraŭ la senzorgeco kaj malbonaj ekzemploj de siaj gepatroj, ĉu tiuj ĉi ion profitos el tio?