594. Ĉu la bestoj havas ian lingvon?
«Se vi intencas diri lingvon, konsistantan el silaboj kaj vortoj, ne; sed, rimedon por interkomunikiĝo, jes; ili diras unu al aliaj multe pli da aferoj, ol kiel al vi ŝajnas; tamen ilia lingvo, kiel iliaj ideoj, estas limigita al propraj bezonoj».
— Kelkaj bestoj estas senvoĉaj: ĉu tiuj, laŭŝajne, ne havas ian lingvon?
«Ili interkompreniĝas per aliaj rimedoj. Ĉu vi, homoj, vin reciproke komunikas nur per la parolo? Kaj kion vi diras pri mutuloj? La bestoj havas interrilatan vivon kaj posedas rimedojn por averti unuj la aliajn kaj por esprimi siajn sensacojn. Ĉu vi kredas, ke fiŝoj ne interkompreniĝas? La homo ne posedas ekskluzivan privilegion de lingvo; tiu de la bestoj estas instinkta kaj limigita en la rondo de iliaj bezonoj kaj ideoj, dum tiu de la homo estas pliperfektigebla kaj taŭga por ĉiuj konceptoj de lia intelekto».
Efektive, la fiŝoj amase migrantaj, la.hirundoj, obeantaj al sia gvidanto, nepre havas iajn rimedojn por sin reciproke averti, kompreni, akordi. Verŝajne tio fariĝas per pli akra vidpovo, kiu ebligas al ili distingi signojn, kiujn unuj faras al la aliaj; eble, ankaŭ, la akvo estas medio, transsendanta inter ili iujn vibrojn. Ĉiaokaze, estas nekontesteble, ke ili havas rimedojn por interkompreniĝo, same kiel ĉiuj senvoĉaj bestoj, komune laborantaj. Ĉu, laŭ tio, estas mirige, ke la Spiritoj povas komunikiĝi inter si sen helpo de parolo? (282)
595. Ĉu la bestoj havas la liberan volon de siaj agoj?
«La bestoj ne estas nuraj maŝinoj, kiel vi kredas; sed ilia libereco de agado estas limigita al iliaj bezonoj, kaj ne komparebla al tiu de la homo. Ĉar ili multe malsuperas la homon, tial ili ne havas samajn devojn. Ilia libereco estas limigita al la agoj de l' materiala vivo».
596. De kio venas la kapablo de iuj bestoj imiti la homan lingvon, kaj kial tiu kapablo estas trovata prefere ĉe la birdoj ol, ekzemple, ĉe la simioj, kies strukturo havas pli da analogeco kun la homa?
«Speciala strukturo de la voĉorganoj, helpata de la instinkto de imitado; la simioj imitas la gestojn, iuj birdoj imitas la voĉon».
597. Ĉar la bestoj havas intelekton, kiu ĝuigas al ili kelkan liberecon de agado, ĉu estas en ili ia principo sendependa de la materio?
«Jes, kaj postvivanta la korpon».
— Ĉu tiaprincipo estas animo simila al la homa?
«Ĝi estas ankaŭ animo, se vi tiel volas ĝin nomi; tio dependas de la signifo, kiun vi atribuas al tiu vorto; sed ĝi estas malsupera al tiu de la homo. Inter la animo de la bestoj kaj tiu de la homo estas distanco tiel granda, kiel inter la homa animo kaj Dio».
598. Ĉu la animo de la bestoj konservas, post morto, sian individuecon kaj la konscionpri sia memo?
«La individuecon, jes, sed ne la konscion pri sia memo. La intelekta vivo restas en latenta stato».
599. Ĉu la animo de la bestoj libere elektas la specon, en kiun ĝiprefere enkarniĝu?
«Ne; ĝi ne havas liberan volon».
600. Ĉar la animo de besto postvivas la korpon, ĉu tial, post la morto, ĝi troviĝas en vagado, kiel la homa?
«Ĝi estas en iaspeca vagado, ĉar ĝi ne troviĝas alligita al iu korpo, sed ĝi ne estas vaganta Spirito. Vaganta Spirito estas estulo, pensanta kaj aganta laŭ sia propra volo; tiu de la bestoj ne havas saman kapablon; la ĉefa atributo de la Spirito estas la konscio pri si mem. La Spirito de besto estas, post ties morto, klasigata de la Spiritoj, komisiitaj por tiu afero, kaj estas preskaŭ tuj utiligata; ĝi ne havas libertempon, por interrilati kun aliaj kreitaĵoj».
601. Ĉu la bestoj sekvas ian evoluoleĝon, kiel la homoj?
«Jes, kaj tial, en la superaj mondoj, kie la homoj estas pli evoluintaj, la bestoj ankaŭ estas tiaj kaj havas pli efikajn rimedojn por interkomunikado; tamen ili estas ĉiam malsuperaj kaj submetataj al la homo; ili estas por ĉi-tiu inteligentaj servantoj».
Tio havas nenion eksterordinaran; ni supozu niajn plej inteligentajn bestojn, kiaj estas hundo, elefanto, ĉevalo, kun strukturo taŭga por manlaboroj; kiom multe ili do povus fari sub la direkto de la homo!
602. Ĉu la bestoj progresas, kiel la homo, per la forto de sia volo aŭ de la cirkonstancoj?
«Per la forto de la cirkonstancoj; tial ne ekzistas por ili kulpelpago».
603. Ĉu en la superaj mondoj la bestoj konas Dion?
«Ne; la homo estas por ili ia dio, same kiel pasintatempe la Spiritoj estis dioj por la homoj».
604. Ĉar la bestoj, eĉ la plej progresintaj en la superaj mondoj, estas ĉiam malsuperaj al la homo, el tio rezultas, ke Dio kreis intelektajn estaĵojn, por eterne destinitajn al malsupereco; ĉu tio ne ŝajnas nekonforma al la unueco de Liaj planoj kaj al la progresado de la kreaĵoj, rimarkata en ĉiu j Liaj verkoj?
«Ĉiuj aferoj sin interĉenas en la Naturo per ligiloj, kiujn vi ankoraŭ ne povas percepti; la aferoj ŝajne plej akre kontrastaj havas kontaktopunktojn, kiujn la homo, en sia nuna stato, neniom komprenas. Li povas ilin duonvidi per peno de sia intelekto; sed nur tiam, kiam lia intelekto havos sian tutan kreskon kaj estos liberigita el ĉiuj antaŭjuĝoj de fiero kaj malklereco, li povos klare vidi la verkon de Dio; dume, liaj malvastaj ideoj ebligas al li vidi la aferojn nur tra mizera, mallarĝa prismo. Sciu, ke Dio ne povas kontraŭi Sin mem, kaj ke en la Naturo ĉiuj aferoj harmonias per ĝeneralaj leĝoj, kiuj neniam sin deturnas de la superega saĝeco de l' Kreinto».
— Ĉu do la intelekto estas komuna propreco, punkto de kontakto de la animo de la bestoj kun la homa?
«Jes, sed la bestoj havas intelekton rilate la materialan vivon; ĉe la homo, la intelekto havigas la moralan vivon».
605. Se oni konsideras ĉiujn punktojn de kontakto de la homo kun la bestoj, ĉu oni do ne povus pensi, ke la homo posedas du animojn: la bestan kaj la spiritan, kaj ke, se li ne havus la spiritan animon, li povus ja vivi, sed kiel besto; alivorte, ke la besto estas kreito simila al la homo, sed ne havanta la spiritan animon? El tio sekvus, ke la noblaj kaj la fiaj instinktoj de la homo estus rezultato de la supereco de unu el tiuj animoj antaŭ la dua, ĉu ne?
«Ne, la homo ne havas du animojn; sed la korpo havas siajn instinktojn, kiuj estas rezultato de la sensaco de l' organoj. Estas ja en li duobla naturo, nome la besta kaj la spirita; koncerne la korpon, li estas samnatura kiel la bestoj kaj havas ties instinktojn; koncerne la animon, li estas samnatura kiel la Spiritoj».
— Se estas tiel, ĉu la Spirito devas ne nur seniĝi je siaj propraj neperfektaĵoj, sed ankaŭ kontraŭbatali la influon de l' materio?
«Jes, ju malpli evoluinta li estas, des pli streĉitaj la ligiloj inter Spirito kaj materio; ĉu vi ne vidas tion? Ne, la homo ne havas du animojn; la animo estas ĉiam unu sola en ĉiu estulo. La animo de besto kaj tiu de homo estas malsamaj, kaj tial la animo de unu ne povas alligiĝi al korpo kreita por la dua. Sed, kvankam la homo ne havas bestan animon, kiu, pro siaj pasioj, lin defaligas ĝis la nivelo de la bestoj, tamen li havas korpon, kiu lin ofte malaltigas ĝis tiu nivelo, ĉar lia korpo estas dotita per vivoforto, kiu havas instinktojn; sed tiuj instinktoj estas neintelektaj kaj limigas sin al la konservado de la korpo».