La Spirito, enkarniĝante en homon, alportas al ĉi-tiu la intelektan kaj moralan principon, kiu faras lin supera al la bestoj. La du naturoj, ekzistantaj en la homo, havigas al liaj pasioj du malsamajn fontojn: unuj devenas de la instinktoj de la besta naturo; aliaj, de la nepuraĵoj de la Spirito en lin enkarniĝinta kaj pli aŭ malpli simpatianta la krudecon de la bestaj apetitoj. Sin purigante, la Spirito iom post iom forŝovas de si la influon de l' materio; sub tiu influo, li alpaŝas al bruto; liberigite de ĝi, li altiĝas al sia vera destino.
606. El kio la bestoj ĉerpas la intelektan principon, kiu konsistigas la apartan specon de ilia animo?
«El la universa intelektoelemento».
— Ĉu la intelekto de la homo kaj tiu de la bestoj fontas do el unu solaprincipo?
«Sen ia dubo, sed ĉe la homo tiu principo ricevis ellaboradon, kiu ĝin altigas super tiu, kiu animas la bruton».
607. Estas jam dirite, ke, en sia komenco, la animo de homo estas kiel la infano en sia enkorpa vivo, ke ĝia intelekto apenaŭ burĝonas, kaj ke ĝi provas siajn, fortojn por la vivo (190); kie la Spirito pasigas tiun unuan fazon?
«En sinsekvo da ekzistadoj, antaŭantaj la periodon, kiun vi nomas homa periodo».
— Ŝajnus do, ke la animo estis la intelektoprincipo de la malsuperaj individuoj de la kreitaĵaro.
«Ĉu ni ne diris, ke en la Naturo ĉiuj aferoj sin interligas kaj celas unuecon? Ĝuste en tiuj estaĵoj, el kiuj vi ankoraŭ konas tre malmultajn, la intelektoprincipo estas formata, iom post iom individuiĝas kaj provas siajn fortojn por la vivo, kiel ni diris. Tio estas iamaniere prepara laboro, kiel tiu de ĝermado, laboro, post kiu la intelektoprincipo transformiĝas kaj fariĝas spirito. Tiam komenciĝas por li la homa periodo kaj, kun ĉi-tiu, la konscio pri la estonteco, la distingo de bono je malbono, la respondeco por la faroj, same kiel la infanstadion sekvas knabeco, juneco kaj, fine, matureco. Cetere, en tia origino, estas nenio, kio humiligus la homon. Ĉu la grandaj genioj sentos sin humiligitaj pro tio, ke ili iam estis senformaj fetoj en la patrinaj ventroj? Se io devas humiligi la homon, tio estas lia malsupereco ĉe Dio, lia nekapableco sondi la profundon de Liaj projektoj kaj la saĝecon de la leĝoj, al kiuj obeas la harmonio de la universo. Rekonu la grandecon de Dio en tiu mireginda harmonio, kiu faras solidaraj ĉiujn aferojn en la Naturo. Kredi, ke Dio faris ion sen ia celo kaj kreis intelektajn estaĵojn sen ia estonteco, estus blasfemi Lian bonecon, per kiu Li suverŝas ĉiujn Siajn kreaĵojn».
— Ĉu tiu homaperiodo komenciĝas sur nia Tero? La Tero ne estas la deirpunkto de la unua homa enkarniĝo; la homa periodo komenciĝas, ordinare, en ankoraŭ malpli altaj mondoj; tamen tio ne estas absoluta regulo, ĉar povas okazi, ke iu Spirito, tuj de post sia veno en la homan periodon, estas preta vivi sur la Tero. Ĉi-tiu okazo ne estas ofta., kaj estus, pli bone, escepto.
608. Ĉu, post morto, la Spirito de homo konscias siajn ekzistadojn, kiuj antaŭiris tiujn de la homa periodo?
«Ne, ĉar nur kun tiu periodo komenciĝas por li la vivo de Spirito; ja malfacile li memoras siajn unuajn ekzistadojn kiel homo, tute same, kiel homo jam ne memoras siajn fruajn infanjarojn kaj des malpli la tempon, kiun li pasigis en la patrina ventro. Jen, kial la Spiritoj diras, ke ili ne scias, kiel ili komenciĝis». (78)
609. Ĉu la Spirito, veninte en la homan periodon, ankoraŭ konservas postesignojn de tio, kio li iam estis, tio estas, de la stato, en kiu li troviĝis dum la periodo, kiu povus esti nomata antaŭhoma?
«Tio dependas de la distanco inter la du periodoj kaj de la progreso, kiun li faris. Dum kelkaj generacioj povas troviĝi en li ia pli aŭ malpli profunda postesigno de la primitiva stato, ĉar en la Naturo nenio fariĝas per abrupta transiĝo; ekzistas ĉiam eroj, interligantaj la ekstremaĵojn de la ĉeno de l' estaĵoj kaj de la okazoj; sed tiuj postesignoj elviŝiĝas kun la evoluado de la libera volo. La unuaj progresoj efektiviĝas malrapide, ĉar volo ilin ankoraŭ ne helpas; ili ĉiam pli rapide kreskas, laŭproporcie, kiel la Spirito pli perfekte konscias pri si mem».
610. Ĉu do eraris la Spiritoj, asertintaj, ke la homo estas aparta estaĵo en la kreitaĵaro?
«Ne; sed la demando ne estis ankoraŭ profunde studita kaj, krome, estas aferoj, kiuj devas atendi sian oportunan tempon. La homo estas, efektive, aparta estaĵo, ĉar, krom kapabloj, distingantaj de ĉiuj ceteraj estaĵoj, li havas ankaŭ malsaman destinon. La homaro estas la speco de estaĵoj, kiun Dio elektis por enkarniĝo de tiuj, kiuj Lin povas koni».
611. Ĉu la fakto, ke la vivantaj estaĵoj komune originas el la intelektoprincipo, ne estas konfirmo de la doktrinopri metempsikozo?
«Du aĵoj povas havi saman originon kaj poste tute ne simili unu al la dua. Kiu rekonus arbon, kun ĝiaj folioj, floroj kaj fruktoj, en la senforma ĝermo enhavata en la semo, el kiu ĝi elkreskis? De la momento, kiam la intelektoprincipo atingas la gradon necesan al sia aliiĝo je Spirito kaj al sia enveno en la homan periodon, ĝi jam havas nenion komunan kun sia primitiva stato, kaj ĝi estus animo de bestoj tiel same, kiel arbo estus semo. En homo estas nenio komuna kun besto krom la korpo kaj la pasioj, naskitaj el la influo de l' korpo kaj el la instinktoj de memkonservado esence propra al la materio. Oni do ne povas diri, ke tiu homo estas la enkarniĝinta figuro de tiu alia besto, kaj, sekve, la metempsikozo, kiel oni ĝin ordinare konsideras, ne estas vera».
612. Ĉu la Spirito, iam animinta la korpon de homo, povus enkarniĝi en besto.?
«Li do malprogresus, kaj la Spirito ne malantaŭen paŝas. Rivero ne refluas supren al sia fonto». (118)
613. Kiel ajn malĝusta estas la ideo ligita al la metempsikozo, ĉu ĝi ne estus rezultato de la intuicia sento pri lapluraj ekzistadoj de la homo?
«Tiu intuicia sento estas trovata en tiu kredo, kiel en multaj aliaj; sed la homo falsis ĝin, kiel ankaŭ la plimulton de siaj intuiciaj ideoj».
La metempsikozo estus vera, se oni ĝin rigardus kiel transiĝon de la animo ekde malsupera ĝis supera stato, kie la animo ricevus progresojn, kiuj aliigus ties naturon; sed tiu doktrino estas falsa, koncerne la rektan transmigradon de besto en homon kaj inverse, ĉar tiu kontrenus la ideon pri malantaŭenirado aŭ kunmiksiĝo; nu, ĉar tia kunmiksiĝo ne povas okazi inter malsamspecaj korpaj estaĵoj, tial sekvas, ke tiuj specoj troviĝas en neidentigeblaj gradoj kaj ke tio la libro de la spiritoj sama devas fariĝi pri la Spiritoj ilin animantaj. Se sama Spirito povus ilin alterne animi, el tio do sekvus naturidenteco, kiu ebligus materian reproduktadon. La reenkarniĝado, instruata de la Spiritoj, sin bazas, kontraŭe, sur la supreniranta marŝo de la Naturo kaj sur la progresado de la homo interne de sia speco mem, kio neniom malpliigas lian dignon. Kio lin malaltigas, tio estas la misuzado, kiun li faras, de la kapabloj, al li donitaj de Dio por lia altiĝo. Kiel ajn la afero estas, la malnoveco kaj la universaleco de la doktrino pri metempsikozo, kiel ankaŭ la eminentaj homoj, kiuj ĝin akceptis, pruvas, ke la principo pri reenkarniĝado havas siajn radikojn en la Naturo mem; tiuj argumentoj ĝin prefere apogas ol kontraŭas.
La deirpunkto de la Spirito estas unu el tiuj demandoj, ligitaj al la origino de la ekzistaĵoj kaj troviĝantaj en la sekreto de Dio. Ne estas donite al la homo koni tiujn demandojn en absoluta maniero; pri tio li povas nur fari supozojn, formuli plimalpli probablajn sistemojn. Al la Spiritoj mem multege mankas, ke ili konu ĉion; pri tio, kion ili nescias, ili povas ankaŭ eldiri pli aŭ malpli saĝajn opiniojn.