Ne ĉiuj pensas en sama maniero, ekzemple pri la rilatoj inter homo kaj bestoj. Laŭ la opinio de kelkaj, la Spirito atingas la homan periodon nur, post kiam li sin elpreparis kaj ricevis individuecon ĉe la pluraj gradoj de la malsuperaj estaĵoj. Aliaj opinias, ke la Spirito de la homo ĉiam apartenis al la homa raso, ne trapasinte la bestan vicon.
La unua el ĉi-tiuj sistemoj havas la meriton, ke ĝi solvas la demandon pri la estonteco de la bestoj, kiuj, tiel, estus la unuaj eroj de la ĉeno el pensokapablaj estaĵoj; la dua estas pli konforma al la homa digno, kaj ni povas ĝin resumi jene.
La pluraj specoj de bestoj ne devenas intelekteunuj de la aliaj pere de progresado; ekzemple, la spirito de ostro ne aliformiĝas sinsekve en tiun de fiŝo, de birdo, de kvarpiedulo kaj de kvarmanulo; ĉiu speco estas, fizike kaj morale, absolutatipo, kaj ĉiu el ĝiaj individuoj ĉerpas el la universa fonto la kvanton da intelektoprincipo, kiun li bezonas, laŭ la perfekteco de siaj organoj kaj la laboro, kiun li devas plenumi ĉe la naturaj fenomenoj; tiun elĉerpitan kvanton li, ĉe sia morto, redonas al la origina maso. La bestoj de mondoj pli progresintaj ol la nia (vidu § 188) konsistigas ankaŭ malsamajn rasojn, konformajn al la bezonoj de tiuj mondoj kaj al la progresostadio de la homoj, al kiuj ili helpas; sed ili tute ne devenas de la teraj bestoj, el spirita vidpunkto. Same ne estas pri la homo. El fiziologia vidpunkto, li estas evidente ero de la ĉeno de l' vivantaj estaĵoj; sed el la morala, okazas rompo de kontinueco inter homo kaj besto; la homo posedas propran animon aŭ Spiriton, dian fajreron, kiu havigas al li moralan kaj intelektan kapablojn, mankantajn al la bestoj; troviĝas en li la precipa estaĵo, antaŭekzistanta kaj postvivanta la korpon, kaj ĉiam konservanta sian individuecon. Kiu estas la origino de la Spirito? kie estas lia deirpunkto? ĉu li ekestas el la intelektoprincipo individuiĝinta? Tio estas mistero, kiun oni vane penus penetri kaj pri kiu, kiel ni jam diris, oni povas nur imagi sistemojn. Kio estas konstanta, kaj kio rezultas samtempe el la rezonado kaj el la eksperimenta praktiko, tio estas la postvivo de la Spirito, la konservo de lia individueco post morto, lia progresokapablo, lia feliĉa aŭ malfeliĉa stato rilata al lia pozicio sur la vojo de bono, kaj ĉiuj moralaj veraĵoj, kiuj estas la konsekvenco de tiu principo. Koncerne la misterajn rilatojn inter homo kaj bestoj, tio, ni ripetas, estas sekreto de Dio, kiel multaj aliaj aferoj, kies nuna kono neniel influus nian progreson kaj pri kiuj estus senutile insisti.
Tria parto
Moralaj Leĝoj
Ĉapitro I
Dia aŭ natura leĝo
1. Karakteroj de la natura leĝo. — 2. Origino kaj konado de la natura leĝo. — 3. Bono kaj malbono. — 4. Divido de la natura leĝo.
614. Kion ni komprenu kiel naturan leĝon?
«La natura leĝon estas la leĝo de Dio; ĝi estas la sola vera por la feliĉo de la homo; ĝi indikas al la homo, kion li devas fari aŭ ne fari, kaj li estas malfeliĉa nur tial, ke li sin deturnas de ĝi».
615. Ĉu la leĝo de Dio estas eterna?
«Ĝi estas eterna kaj senŝanĝa, kiel Dio mem».
616. Ĉu Dio estus iam ordoninta al la homoj ion, kion Li estus malpermesinta al ili en alia tempo?
«Dio neniam eraras; nur la homoj estas devigataj ŝanĝi siajn leĝojn, ĉar tiuj ĉi estas neperfektaj; sed la leĝoj de Dio estas perfektaj. La harmonio, reganta la materian kaj la moralan mondojn, estas fondita sur la leĝoj, kiujn Dio starigis ekde la komenciĝo de la tempo».
617. Kiajn aferojn entenas la diaj leĝoj? Ĉu ili koncernas ion, krom la morala konduto?
«Ĉiuj leĝoj de la naturo estas diaj leĝoj, ĉar Dio estas la aŭtoro de ĉiuj aferoj. Klerulo studas la leĝojn pri la materio, virtulo tiujn pri la animo kaj ilin praktikas».
— Ĉu estas permesite al la homo funde esplori unujn kaj aliajn?
«Jes, sed ne sufiĉas al li unu sola ekzistado».
Efektive, kiom valoras kelkaj jaroj, por ke la romo ricevu ĉion, kio konsistigas perfektan estulon, eĉ en la okazo, se oni konsideras nur la distancon inter sovaĝulo kaj civilizita homo? La kiel eble plej daŭra ekzistado estas por tio nesufiĉa, kaj des pli nesufiĉa tiam, kiam ĝi estas mallongigita, kiel fariĝas en granda nombro da okazoj.
El la diaj leĝoj iuj reguligas la movadon kaj la interrilatojn de la materio: ili estas la fizikaj leĝoj, kies studado estas aparta afero de l' scienco. La aliaj koncernas speciale la homon mem, el la vidpunkto de la individuo kaj el tiu de liaj rilatoj kun Dio kaj kun siaj similuloj. Ili enhavas la regulojn pri la enkorpa vivo kaj pri la vivo de l' animo: ili estas la moralaj leĝoj.
618. Ĉu la diaj leĝoj estas la samajpor ĉiuj mondoj?
«La prudento diras, ke ili devas konformiĝi al la naturo de ĉiu mondo kaj esti proporciaj alla progresostato de la loĝantoj de tiu mondo».
619. Ĉu Dio havigis al ĉiuj homoj rimedojn por koni Lian leĝon?
«Ĉiuj povas koni ĝin, sed ne ĉiuj ĝin komprenas; tiuj, kiuj ĝin plej bone komprenas, estas la virtuloj kaj la homoj, dezirantaj ĝin serĉi; tamen ĉiuj iam ĝin komprenos, ĉar estas necese, ke fariĝu la progreso».
La justeco de la pluraj enkarniĝoj de la Spirito estas konsekvenco de ĉi-tiu principo, ĉar en ĉiu nova ekzistado la intelekto de la homo kreskas kaj pli klare komprenas bonon kaj malbonon. Se la homo devus ĉion sperti en unu sola ekzistado, kia estus la sorto de miloj da estuloj, ĉiutage mortantaj en la bruteco de sovaĝuloj aŭ en la mallumo de neklereco, kondiĉoj tute ne dependantaj de li mem? (171–222)
620. Ĉu la animo, antaŭ ol kuniĝi kun la korpo, komprenas la leĝon de Diopli bone olpost sia enkarniĝo?
«Ĝi komprenas tiun leĝon laŭ nivelo, kiun ĝi atingis, kaj pri tiu leĝo ĝi konservas intuician memoron post sia kuniĝo kun la korpo; sed la malnoblaj instinktoj de la homo igas ĝin ofte forgesi tiun leĝon».
621. Kie estas skribita la leĝo de Dio?
«En la konscienco».
— Ĉar la homo havas en sia konscienco la leĝon de Dio, kial estus do necese ĝin konigi al li?
«Li ĝin forgesis kaj miskomprenis; Dio volis, ke ĝi estu rememorigita al la homo».
622. Ĉu Dio komisiis iujn homojn por la diskonigado de Lia leĝo?
«Jes, certe; en ĉiuj tempoj homoj ricevis tiun mision. Ilin estas Superaj Spiritoj, enkarniĝintaj speciale por progresigi la homaron».
623. Ĉu tiuj, kiuj intencis instrui al la homoj la leĝon de Dio, iafoje ne eraris kaj ilin ofte ne devojigis per falsaj principoj?
«Tiuj, ne inspirataj de Dio kaj, pro ambicio, prenintaj sur sin mision, kiun ili mem ne ricevis, certe deklinis la homojn de la ĝusta vojo; tamen, ĉar ili estis geniuloj, tial inter la eraroj mem, kiujn ili diskonigis, estas iafoje trovataj grandaj veraĵoj».
624. Kia estas la veraprofeto?
«La vera profeto estas virtulo inspirata de Dio. Oni povas ekkoni lin per liaj paroloj kaj agoj. Dio ne uzas buŝon de mensogulo por instrui veron».
625. Kiu estas la plej perfekta tipo, kiun Dio donis al la homo, kiel ties gvidanton kaj modelon?