Выбрать главу

«Vidu tiun tipon en Jesuo».

Jesuo estas por la homo la tipo de l' morala perfekteco, kiun la surtera homaro povas aspiri. Dio lin prezentas al ni kiel la plej perfektan modelon, kaj la doktrino instruita de la Kristo estas la plej pura esprimo de la dia leĝo, ĉar Jesuo estis animita de la dia spirito kaj estis la plej pura estulo iam ajn aperinta sur la Tero.

Se kelkaj personoj, kiuj arogis al si instrui al la homo la leĝon de Dio, iafoje deturnis sian fraton de l' bona vojo per falsaj principoj, tio estas signo, ke ili mem sin lasis superpotenci de tro teraj sentoj kaj konfuzis la leĝojn, kiuj regas la kondiĉojn de la vivo de animo, kun tiuj, kiuj regas la vivon de korpo. Pluraj prezentis kiel diajn leĝojn tion, kio estis nur leĝoj homaj, starigitaj por servi al pasioj kaj por estri la homojn.

626. Ĉu la diaj kaj naturaj leĝoj estis konigitaj al la homoj nur de Jesuo? Ĉu, antaŭ ol lia veno, la homoj konis tiujn leĝojn nurper intuicio?

«Ĉu ni jam ne diris, ke tiuj leĝoj estas skribitaj ĉie? Ĉiuj homoj, kiuj meditadis pri saĝo, povis do ilin kompreni kaj instruadi, ekde la plej malproksimaj jarcentoj. Per siaj, kvankam nekompletaj, instruoj, ili preparis la grundon por semado. Ĉar la diaj leĝoj estas skribitaj en la libro de l' Naturo,tial la homo ĉiam povis ilin koni, kiam li volis ilin serĉi; tial la instruoj, en ili entenataj, estis, en ĉiuj tempoj, proklamataj de virtaj homoj; tial, ankaŭ, oni trovas elementojn de tiuj leĝoj en la morala doktrino de ĉiuj popoloj elirintaj el barbareco, kvankam tiu elementoj estas nekompletaj aŭ falsitaj de neklereco kaj superstiĉemo».

627. Ĉar Jesuo instruis la verajn leĝojn de Dio, por kio do servas la isntruado farata de la Spiritoj? Ĉu ili havas ionplipor instrui al ni?

«La parolo de Jesuo estis ofte alegoria kaj parabola, ĉar li parolis laŭ sia tempo kaj loko. Estas necese hodiaŭ, ke la vero estu komprenebla por ĉiuj. Estas nepre necese klarigi kaj disvolvi tiujn leĝojn, ĉar tre malmulte da homoj ilin komprenas kaj malpli multaj ilin praktikas. Nia misio estas malfermi la okulojn de la homaro, por konfuzi fierulojn kaj senmaskigi hipokritulojn: tiujn, kiuj afektas virton kaj religiemon, por subkaŝi hontegindaĵojn. La instruado de la Spiritoj devas esti klara kaj nedubasenca, por ke neniu povu preteksti nescion kaj ĉiu povu ĝin konsideri kaj juĝi per sia propra prudento. Ni estas komisiitaj, por prepari la regnon de bono, anoncitan de Jesuo; jen, kial estas necese, ke neniu povu interpreti la leĝon de Dio laŭ la kaprico de siaj pasioj, aŭ falsi la sencon de leĝo, tute farita el amo kaj kompato».

628. Kial la vero ne ĉiam estis komprenebla por ĉiuj?

«Estas necese, ke ĉiu afero venu siatempe. Vero estas kiel lumo: oni devas al ĝi alkutimiĝi iom post iom, alie ĝi blindigas».

«Neniam, kiel hodiaŭ, Dio permesis alla homo ricevi tiel kompletajn komunikaĵojn. En antikva tempo, kiel vi scias, iuj individuoj posedis tion, kion ili konsideris sanktega scio, el kiu ili faris misterion kontraŭ la tiel rigardataj profanuloj. Vi devas kompreni, laŭ via scio pri la leĝoj rilataj al tiuj fenomenoj, ke tiuj individuoj ricevis nenion pli, ol disajn veraĵojn meze en dubasenca, plej ofte emblema, tuto. Tamen, por studemulo, nenia antikva filozofia sistemo, nenia tradicio aŭ religio estas flanken metinda, ĉar ĉiuj entenas ĝermojn de grandaj veraĵoj; kvankam ĉi-tiuj ŝajnas interkontraŭaj, kvankam efektive disŝutitaj inter senbazaj akcesoraĵoj, tamen ili estas facile kunordigeblaj, dank'al la ŝlosilo, kiun Spiritismo donas al ni, por klarigo de sennombraj aferoj; se tiuj aferoj ŝajnas ĝis nun senmotivaj, hodiaŭ ilia realeco estas elpruvita en nerefutebla maniero. Ne flanke lasu do tiajn materialojn, el kiuj vi povas ĉerpi studindajn aferojn kaj kiuj povas forte kunhelpi por via instruado».

Bono kaj malbono

629. Kiun difinon oni povas donipri moralo?

«Moralo esta la regulo por bona konduto, tio estas la distingo inter bono kaj malbono. Ĝi sin bazas sur observado de la leĝo de Dio. La homo bone kondutas, kiam li ĉion faras kun rigardo al ĉiuj kaj por bono de ĉiuj, ĉar tiam li observas la leĝon de Dio».

630. Kiel oni povas distingi bonon de malbono?

«Bono estas ĉio konforma al la leĝo de Dio, kaj malbono estas ĉio dekliniĝanta de tiu leĝo. Sekve, fari bonon estas konformiĝi al la leĝo de Dio; fari malbonon estas ĝin malobei».

631. Ĉu la homo havas rimedojn por distingi mem bonon de malbono?

«Jes, kiam likredas je Dio kaj deziras scii fari tiun distingon. Dio donis al la homo intelekton por tio».

632. Ĉu la homo, kiu estas erarema, ne povas erari ĉe la taksado de bono kaj malbono, kaj kredi, ke li faras bonon tiam, kiam lipraktikas malbonon?

«Jesuo diris: vidu, kion vi volus,ke oni faru, aŭ ne faru, al vi: ĉio estas entenata en ĉi-tiu principo. Laŭ ĉi-tiu veraĵo, vi ne eraros».

633. La regulo pri bono kaj malbono, kiu povus esti nomata regulo pri reciproko aŭ solidareco, ne povas esti aplikata alla persona konduto de la homo rilate sin mem. Ĉu la homo trovas en la natura leĝo regulon pri tiu konduto kaj fidindan gvidilon?

«Kiam vi manĝas tromulte, tiam vi ekfartas malbone. Nu: Dio havigas al vi rimedon, por mezuri viajn bezonojn. Kiam vi superpaŝas tiun mezuron, vi estos punita. Same okazas rilate ĉion ceteran. La natura leĝo fiksas la limon de la homaj bezonoj; ĉiam, kiam homo transpaŝas tiun limon, li estas punata per sufero. Se la homo aŭdus, pri ĉiuj aferoj, tiuj voĉon dirantan al li sufiĉe! li evitus la plimulton de siaj suferoj, pro kiuj li kulpigas la Naturon».

634. Kial malbono troviĝas en la naturo de la aferoj? Mi parolas pri la morala malbono. Ĉu Dio ne povus esti kreinta la homaron en pli bonaj kondiĉoj?

«Ni jam tion diris al vi: la Spiritoj estas kreitaj simplaj kaj sensciaj (115). Dio lasas al la homo elekti sian vojon; des pli malbone por la homo, se ĉiu tiu ekpaŝas la malbonan: lia migrado estos pli longa. Se ne ekzistus montoj, la homo ne komprenus, ke oni povas supreniri kaj malsupreniri; kaj, se ne estus rokoj, li ne komprenus la ekziston de mamolaj korpoj. Estas nepre necese, ke la Spirito ekhavu sperton, kaj por tio li devas koni bonon kaj malbonon: jen la celo de l' kuniĝo de Spirito kun korpo». (119)

635. La diversaj sociaj posicioj kreas novajn bezonojn, kiuj ne estas samaj por ĉiuj homoj. Ĉu do la natura leĝo ŝajnus ne esti unuforma regulo?

«Tiuj diversaj pozicioj troviĝas en la Naturo kaj harmonie konformiĝas al la leĝo de progreso. Tio ne nuligas la unuecon de l' natura leĝo, kiu estas aplikebla al ĉio».

La kondiĉoj de ekzistado de la homo diversas laŭ tempo kaj loko; el tio rezultas diversaj bezonoj kaj sociaj pozicioj, konformaj al tiuj bezonoj. Ĉar tiu malsameco troviĝas sur la kampo de ĉiuj aferoj, ĝi tial obeas la leĝon de Dio, kaj tiu leĝo estas ĉiam ankoraŭ unu sola,laŭ sia principo. Koncernas la prudenton distingi la realajn je la fiktivaj aŭ konvenciaj bezonoj.

636. Ĉu bono kaj malbono estas absolutaj por ĉiuj homoj?

«La leĝo de Dio estas unusama por ĉiuj; sed malbono dependas precipe de la volo, kiun oni sentas ĝin fari. Bono estas ĉiam bono, kaj malbono estas ĉiam malbono, kia ajn estas la pozicio de la homo; la diferenco kuŝas sur la grado da respondeco».

637. Ĉu sovaĝulo, cedanta al sia instinkto manĝi homan karnon, estas kulpa?

«Mi diris, ke malbono dependas de volo; nu, la homo estas des pli kulpa, ju pli li scias, kion li faras».

La cirkonstancoj aljuĝas al bono kaj malbono relativan gravecon. La homo faras erarojn, kiuj, pro tio, ke ili rezultas de la pozicio, kien la socio lin lokis, ne estas malpli riproĉindaj; sed lia respondeco estas proporcia al la rimedoj, je kiuj li disponas, por kompreni bonon kaj malbonon. Tial, instruita homo, kiu faras simplan maljustaĵon, estas pli kulpa, en la okuloj de Dio, ol neklera sovaĝulo, sin donanta al siaj instinktoj.