Выбрать главу

«Cetere, vi ĉiam konfuzas du tre malsamajn aferojn, nome: la materialajn okazojn de la vivo kaj la agojn de la morala vivo. Se fatalo ekzistas kelkafoje, ĝi troviĝas en la materialaj okazoj, nedependantaj de via volo kaj el la homo mem; ĉi-tiu povas do ilin libere plenumi aŭ ne; por tiuj agoj neniam ekzistas ia fatalo».

862. Estas personoj, al kiuj nenio prosperas; ŝajnas, ke ia koboldo ilin persekutas ĉe ĉiuj iliaj entreprenoj; ĉu oni nepovus nomi tion fatalo?

«Ĝi estas fatalo, se vi volas uzi tiun nomon, sed tiu fatalo dependas de la speco de la elektita vivo, ĉar tiuj personoj volis sperti provon de vivo plena de elreviĝoj, por ekzerci paciencon kaj rezignacion. Tamen ne kredu, ke tiu fatalo estas absoluta; ĝi ofte rezultas el la malĝusta vojo, kiun tiuj personoj prenis kaj kiu ne estas konforma al ties intelekto kaj kapabloj. Homo, kiu volas tranaĝi riveron, ne sciante naĝi, tre riskas droni; same okazas ĉe la plimulto de la okazoj en la vivo. Se la homo provus fari nur tion konforman al liaj kapabloj, li preskaŭ ĉiam sukcesus; lin pereigas memamo kaj ambicio, kiuj instigas lin eliri el sia vojo kaj rigardi kiel naturan inklinon tion, kio estas nur deziro kontentigi iajn pasiojn. Sekve de tio, li fiaskas, kaj li sola estas kulpa; sed, anstataŭ plendi kontraŭ si mem, li prefere kulpigas sian sorton. Iu, ekzemple, estus bona laboristo kaj honeste perlaborus siajn vivrimedojn; tamen li estos poetaĉo kaj tial mortos de malsato. Loko estus por ĉiuj, se ĉiu konus sian ĝustan lokon».

863. Ĉu la sociaj moroj ne devigas ofte la homon iri tiun, prefere ol tiun alian vojon; kaj ĉu li ne staras sub la kontrolado de la publika opinio, ĉe la elekto de siaj okupoj? Ĉu tio, kion oni nomas moktimo, ne estas baro kontraŭ lapraktikado de l' libera volo?

«Ne Dio, sed la homoj, kreas la sociajn morojn; se la homoj sin submetas al tiuj moroj, tio fariĝas, ĉar ĝi konvenas al ili; tie ankaŭ la libera volo agas, ĉar, se ili volus, ili povus forskui de si tiujn morojn; kial do ili lamentas? Ne pri la sociaj moroj ili devus plendi, sed ja kontraŭ sia malsaĝa memamo, kiu instigas ilin prefere morti de malsato, ol rompi kun tiuj moroj. Neniu kreditas en ilia konto tiun oferon, faratan al la publika opinio, sed Dio konsideros la oferon de ilia vantamo. Tio ne sekvigas, ke oni senbezone maltimu la publikan opinion, kiel kondutas iuj personoj, pli bone afektantaj originalecon, ol praktikantaj veran filozofion; estas tiom da malsaĝo en tio, ke iu lasas la publikon ridi lin aŭ rigardi lin kiel kuriozan beston, kiom da saĝo en tio, ke iu memvole kaj ne murmurante malsupreniras, se li ne povas stari plu sur la supro de la ŝtuparo».

864. Se estas personoj, al kiuj la sorto kontraŭas, aliaj estas laŭŝajne favorataj de ĝi, ĉar ĉio prosperas al ili; kio estas la kaŭzo de tio?

«Ĝi okazas ofte, ĉar tiuj lastaj scias pli bone profiti la cirkonstancojn; sed, ankaŭ, tio povas esti speco de provo; la sukceso ilin ebriigas; ili fidas sian destinon, kaj ofte ili poste pagas tiujn samajn sukcesojn per kruelaj kontraŭaĵoj, kiujn ili povus eviti per singardo».

865. Kiel klarigi la ŝancon, kiu favoras iujn personojn ĉe cirkonstancoj, sur kiujn ne influas volo nek intelekto: ekzemple, en ludo?

«Iuj Spiritoj anticipe elektis iajn specojn de plezuroj; la ilin favoranta ŝanco estas tento. Tiu, kiu gajnas kiel homo, perdas kiel Spirito; ĝi estas provo por lia fiero kaj avidemo».

866. Ĉu la fatalo, kiu laŭŝajne direktas la materialajn destinojn de nia vivo, estus do ankoraŭ unu efiko de nia libera volo?

«Vi mem elektis vian provon: ju pli akra ĝi estas, ju pli bone vi ĝin elportas, des pli alten vi leviĝas. Tiuj, kiuj trapasas la vivon en abundeco kaj en homa feliĉo, estas mallaboremaj, ne progresantaj Spiritoj. La nombro da malfeliĉuloj, en ĉi-tiu mondo, tre superas tiun de l' feliĉuloj, ĉar la Spiritoj, plejparte, serĉas provon plej fruktodonan al ili. Ili klare vidas la vantecon de viaj altaj rangoj kaj ĝuoj. Cetere, la plej feliĉa vivo estas ĉiam malkvieta, ĉiam konfuzita: tia ĝi estus, eĉ se ne ekzistus doloro». (525 kaj sekv.)

867. El kio venas jena esprimo: Esti naskita sub feliĉa stelo?

«Malnova superstiĉo, kiu kvazaŭ alligis la stelojn al la destino de ĉiu homo; alegorio, kiun iuj personoj faras la malsaĝaĵon akcepti laŭvorte».

Konado de la estonteco

868. Ĉu la estonteco povas esti malkaŝita al la homo?

«Kiel principo, la estonteco estas kaŝita al la homo, kaj nur en maloftaj, esceptaj okazoj Dio permesas, ke ĝi estu malkaŝita».

869. Kial la estonteco estas kaŝita al la homo?

«Se la homo konus sian estontecon, li ne atentus la nunecon kaj ne kondutus kun sama libereco; ĉar li estus posedita de la ideo, ke, se io devas okazi, li ne bezonas sin okupi pri ĝi, aŭ li penus ĝin deturni. Dio ne volis, ke tiel estu, por ke ĉiu kunlaboru por la plenumo de la aferoj, eĉ de tiuj, kiujn la homo volus kontraŭstari: tial, vi mem, ofte senkonscie, preparas la okazojn, fariĝantajn dum la irado de via vivo».

870. Ĉar estas utile, ke la estonteco estas nekonata, kial Dio iafojepermesas ĝian malkaŝon?

«Tio fariĝas, kiam tiu antaŭa konigo devas plifaciligi, anstataŭ kontraŭi, la plenumon de iu afero, per tio, ke ĝi instigas agi en alia maniero, ol kiel oni agus sen tiu malkaŝo. Krome, ĉi-tio ofte estas provo. La perspektivo de iu okazo povas elveki pli aŭ malpli bonajn pensojn; se iu homo scios, ekzemple, ke li estas ricevonta heredaĵon, je kiu li ne kalkulis, eble la sento de ambicio, la ĝojo pliigi siajn surterajn ĝuojn, la sopiro ekposedi pli frue, lin kondukos al la deziro, ke mortu la persono, kiu postlasos al li sian riĉecon; aŭ, ankoraŭ, tiu perspektivo naskos en li bonajn sentojn kaj noblanimajn pensojn. Se la antaŭdiro ne efektiviĝas, tio estas ankoraŭ provo, tio estas, provo pri la maniero, kiel li eltenos sian elreviĝon; sed, ĉiuokaze, li ja ricevos la premion aŭ la punon de la bonaj aŭ malbonaj pensoj, kiujn naskis en li la kredo je tiu fakto».

871. Ĉar Dio scias ĉion, tial Li devas scii, ĉu iu homo fiaskos aŭ ne ĉe iu provo; kial do tiu provo estas necesa, se ĝi sciigas al Dio nenion, kion Li ne scias pri tiu homo?

«Tio estus kiel demandi, kial Dio ne kreis la homon perfekta kaj kompleta (119); kial la homo travivas infanecon, antaŭ ol atingi maturecon (379). La provo ne celas sciigi Dion pri la merito de tiu homo, ĉar Dio perfekte scias lian valoron; sed ŝarĝi tiun homon per la tuta respondeco por sia agado, ĉar la homo povas libere agi tiel aŭ tiel alie. Ĉar la homo elektas mem inter bono kaj malbono, tial la provo havas kiel efikon elmeti lin al la tento je malbono kaj doni al li la tutan meriton el sia kontraŭstaro; nu, kvankam Dio anticipe ja scias, ĉu la homo sukcesos aŭ ne, tamen Li ne povas, laŭ Sia justeco, puni aŭ rekompenci pro ne plenumita ago». (258)

Same okazas ĉe la homoj. Kiel ajn kapabla estas lernanto, kiel ajn granda estas la certeco pri lia sukceso, oni donas al li nenian rangon sen ekzameno, tio estas, ne provante liajn konojn. Juĝisto kondamnas akuzaton nur pro elplenumita ago, kaj ne pro la supozo, ke la akuzato povas aŭ devas elplenumi tiun agon.

Ju pli oni pensas pri la sekvoj, kiuj rezultus, por la homo, el la konado de sia estonteco, des pli oni konfesas, kiel saĝa estis la Providenco, kaŝante al li tiun estontecon. La certeco pri feliĉa okazo lin sidigus en neaktiveco; tiu pri ia malfeliĉajo lin malkuraĝigus; ĉu en la unua, ĉu en la dua hipotezo, liaj fortoj paraliziĝus. Tial la estonteco estas konigata al la homo nur kiel celo, kiun li devas trafi per siaj klopodoj, tamen ne konante la sinsekvajn fazojn, kiujn li devas trapasi ĝis tie. La konado de ĉiaj okazetoj de la irado forprenus de li la iniciatemon kaj la uzadon de la libera volo: ĝi igus lin lasi sin kuntreni kun la fatala torento de l' okazoj, ne uzante siajn kapablojn. Kiam la sukceso de iu entrepreno estas certa, oni jam ne zorgas pri tiu afero.