Ĉapitro XII
Serĉante la Fian Sorĉistinon
Tra la stratoj de la Smeralda urbo la Soldato kun la verda barbo kondukis ilin ĝis ili atingis la ĉambron kie loĝas la Pordogardisto. Tiu o ficisto malŝlosis iliajn okulvitrojn por remeti ilin en la grandan keston, kaj post tio li afable malfermis la pordegon por niaj amikoj.
“Kiu vojo iras al la Fia Sorĉistino de la Okcidento?” demandis Doroteo.
“Neniu vojo,” respondis la Pordogardisto. “Neniam iu deziras iri tien.”
“Kiel, do, ni trovos ŝin?” demandis la knabino.
“Estos facile,” respondis la viro, “ĉar kiam ŝi sciiĝos ke vi estas en la Lando de la Palpbrumoj ŝi trovos vin, kaj sklavigos vin ĉiujn.”
“Eble ne,” diris la Birdotimigilo, “ĉar ni intencas detrui ŝin.”
“Nu, jen io tute alia,” diris la Pordogardisto. “Neniu detruis ŝin, ĝis nun, do kompreneble mi supozis ke ŝi sklavigos vin, same kiel la aliajn. Sed estu zorgoplenaj; ĉar ŝi estas fia kaj feroca, kaj eble ŝi ne permesos ke vi detruu ŝin. Iru Okcidenten, sunsubiren, kaj vi nepre trovos ŝin.” Ili dankis lin kaj adiaŭis lin, kaj turnis sin Okcidenten, marŝante trans kampojn de mola herbaro kun tie kaj tie lekantetoj kaj ranunkoloj. Doroteo plu surportis la belan silkan robon kiun ŝi surmetis en la palaco, sed nun mirigis ŝin vidi ke ĝi ne plu estas verda sed pure blanka. La rubando ĉirkaŭ la kolo de Toto ankaŭ perdis sian verdan koloron kaj estis blanka kiel la robo de Doroteo. La Smeralda Urbo baldaŭ estis longe malantaŭ ili. Dum ili antaŭeniris la tero fariĝis iom post iom malglata kaj montetoplena, ĉar ekzistis nek farmoj nek domoj en tiu lando de la Okcidento, kaj la tero ne estis kultivata. Posttagmeze la suno varmege brilis sur iliajn vizaĝojn, ĉar ne ĉeestis arboj por ombrumi ilin; sekve jam antaŭ noktiĝo Doroteo kaj Toto kaj la Leono laciĝis, kaj kuŝiĝis sur la herbaro kaj endormiĝis, dum la Hakisto kaj la Birdotimigilo gardadis. Nu, la Fia Sorĉistino de la Okcidento havis nur unu okulon, tamen tiu estis vidkapabla kiel teleskopo, kaj povis vidi ĉien. Do, dum ŝi sidis ĉe la pordo de sia kastelo, ŝi ĉirkaŭrigardis kaj vidis Doroteon dormantan, ĉirkaŭatan de siaj amikoj. Ili estis tre for, sed la Fia Sorĉistino koleris ke ili estas en ŝia regno; do ŝi blovis per arĝenta faj filo kiu pendis de ĉeno ĉirkaŭ ŝia kolo. Tuj kuris al ŝi el ĉiu direkto aro da grandaj vulpoj. Ili havis longajn krurojn kaj ferocajn okulojn kaj akrajn dentojn.
“Iru al tiuj uloj,” diris la Sorĉistino, “kaj disŝiru ilin.”
“Ĉu vi ne sklavigos ilin?” demandis la Vulpestro.
“Ne,” ŝi respondis, “unu estas el stano, kaj unu el pajlo; unu estas knabino kaj alia estas Leono. Neniu el ili taŭgas por laborado, do vi rajtas ŝire dispecetigi ilin laŭvole.”
“Bone,” diris la vulpo, kaj li forkuris kiel eble plej rapide, sekvate de la aliaj. Bonfortune la Birdotimigilo kaj la Hakisto estis plene vekaj kaj aŭdis la vulpojn veni.
“Jen mia batalo,” diris la Stana Lignohakisto; “do restu malantaŭ mi kaj mi renkontos ilin dum ili alvenas.” Li prenis sian hakilon, kiun li jam akrigis, kaj kiam la Vulpestro venis la Stana Lignohakisto rapide movis sian brakon kaj dehakis la kapon de la vulpo de ĝia korpo, tiel ke ĝi tuj mortis. Tuj kiam li povis relevi sian hakilon alia vulpo alvenis, kaj ankaŭ ĝi falis per la akra rando de la armo de la Stana Lignohakisto. Venis kvardek vulpoj, kaj kvardekfoje po unu vulpo mortis, tiel ke fine ili ĉiuj kuŝis mortaj en amaso antaŭ la Hakisto. Li remetis sian hakilon sur la teron kaj sidiĝis apud la Birdotimigilo, kiu diris,
“Bona batalo, amiko.” Ili atendis ĝis Doroteo vekiĝis la sekvan matenon. La malgrandan knabinon multe timigis vidi la grandan amason da vilaj vulpoj, sed la Stana Lignohak plene informis ŝin pri ĉio. al ŝi. Ŝi dankis lin pro savi ilin kaj sidiĝis por manĝi, kaj post tio ili rekomencis marŝi. Tiun saman matenon la Fia Sorĉistino iris al la pordo de sia kastelo kaj elrigardis per sia unu okulo povis tre malproksimen vidi. Ŝi vidis ĉiujn siajn lupojn mortaj, kaj la fremdulojn ankoraŭ marŝantaj tra ŝia lando. Tio des pli kolerigis ŝin, kaj ŝi dufoje blovis sian arĝentan faj filon. Tuj granda aro da sovaĝaj korvoj flugis al ŝi, su fiĉaj por senlumigi la ĉielon. Kaj la Fia Sorĉistino diris al la Korvoreĝo:
“Flugu tuj al la fremduloj; elpiku iliajn okulojn kaj disŝiru ilin.” La sovaĝaj korvoj flugis kiel unu arego cele Doroteon kaj ŝiajn akompanantojn. Kiam la malgranda knabino vidis ilin venantaj ŝi timis. Sed la Birdotimigilo diris,
“Jen mia batalo, do kuŝiĝu apud mi kaj vi ne spertos damaĝon.” Do ĉiuj kuŝis sur la tero escepte de la Birdotimigilo, kaj li staris kun la brakoj etenditaj. Kaj kiam la korvoj vidis lin ili ektimis, kiel ĉiam okazas kiam tiaj birdoj vidas birdotimigilojn, kaj ne kuraĝis pliproksimiĝi. Sed la Korvoreĝo diris,
“Estas nur pajla homo. Mi elpikos liajn okulojn.” La Korvoreĝo flugis kontraŭ la Birdotimigilon, kiu kaptis ĝin per la kapo kaj tordis ĝian kolon ĝis ĝi mortis. Kaj post tio alia korvo flugis kontraŭ lin, kaj la Birdotimigilo tordis ankaŭ ĝian kolon. Kvardek korvoj venis, kaj kvardekfoje la Birdotimigilo tordis kolon, ĝis fine ĉiuj kuŝis mortaj apud li. Post tio li vokis al siaj akompanantoj ke ili leviĝu, kaj ili rekomencis marŝi. Kiam la Fia Sorĉistino denove elrigardis kaj vidis ĉiujn siajn korvojn kuŝantajn en amaso, ŝi furiozegis, kaj trifoje blovis sian arĝentan fajfilon. Tuj aŭdiĝis laŭta zumado en la aero, kaj aro da nigraj abeloj venis flugante cele ŝin.
“Iru al la fremduloj kaj mortpiku ilin!” ordonis la Sorĉistino, kaj la abeloj turnis sin kaj rapide flugis ĝis la loko kie marŝadis Doroteo kaj ŝiaj amikoj. Sed la Hakisto vidis ilin venantaj kaj la Birdotimigilo jam decidis kion fari.
“Elprenu mian pajlon kaj disŝutu ĝin sur la malgrandan knabinon kaj la hundon kaj la leonon,” li diris al la Hakisto, “tiel la abeloj ne povos piki ilin.” Tion la Hakisto faris, kaj dum Doroteo kuŝis apud la Leono tenante Toton en siaj brakoj, la pajlo tute kovris ilin. La abeloj venis kaj trovis pikebla nur la Hakiston, do ili flugis kontraŭ lin kaj rompis siajn pikilojn pro la stano, tute sen dolorigi la Hakiston. Kaj ĉar abeloj ne povas vivi kiam iliaj pikiloj rompiĝis, tiel finiĝis la nigraj abeloj, kaj ili kuŝis dise en densa amaso ĉirkaŭ la Hakisto, kvazaŭ amasetoj da fajnaj karberoj. Post tio Doroteo kaj la Leono stariĝis, kaj la knabino helpis la Stanan Lignohakiston remeti la pajlon en la Birdotimigilon, ĝis li estis tiel bona kiel antaŭe. Do ili rekomencis sian marŝadon. La Fia Sorĉistino tiom koleris kiam ŝi vidis siajn nigrajn abelojn en amasetoj kvazaŭ fajnaj karberoj ke ŝi bategis la teron per piedo kaj distiris sian hararon kaj forte kunbatis siajn dentojn. Post tio ŝi alvokis dekduon da siaj sklavoj, kiuj estis Palpbrumoj, kaj donis al ili akrepintajn lancojn, ordonante ke ili iru al la fremduloj kaj detruu ilin. La Palpbrumoj ne estis kuraĝa popolo, sed ili devis obei ordonojn; do ili marŝis ĝis ili proksimiĝis al Doroteo. Tiam la Leono muĝegis kaj saltis kontraŭ ilin, kaj la kompatindaj Palpbrumoj tiom timiĝis ke ili retrokuris kiel eble plej rapide. Kiam ili estis revenintaj al la kastelo la Fia Sorĉistino forte batis ilin per rimeno, kaj resendis ilin al ilia laboro, kaj post tio ŝi sidiĝis por pripensi kion sekve fari. Ŝi ne povis kompreni kiel fiaskis ĉiuj ŝiaj planoj por detrui la fremdulojn; sed ŝi estis potenca Sorĉistino, kiel ankaŭ fia sorĉistino, do ŝi baldaŭ faris decidon pri kion fari. Estis, en ŝia ŝranko, Ora Ĉapo, ĉirkaŭ kiu estis cirklo da diamantoj kaj rubenoj ĉirkaŭantaj ĝin. Tiu Ora Ĉapo havis ŝorĉokapablon. Kiu ajn posedis ĝin povis trifoje alvoki la Flugantajn Simiojn, kiuj obeos ĉiun ordonon kiun la posedanto faros al ili. Sed neniu persono rajtis komandi tiujn strangajn ulojn pli ol trifoje. Jam dufoje la Fia Sorĉistino estis uzinta la sorĉon de la Ĉapo. La unua fojo estis kiam ŝi sklavigis la Palpbrumojn por si, kaj postenigis sin kiel la regantinon de ilia lando. La Flugantaj Simioj helpis ŝin efektivigi tion. La dua fojo estis kiam ŝi batalis kontraŭ la Potencan Ozon mem, kaj forpelis lin el la Lando de la Okcidento. La Flugantaj Simioj ankaŭ helpis ŝin efektivigi tion. Nur unu fojon pli ŝi povos uzi ĉi tiun Oran Ĉapon, kaj pro tio ŝi ne volis fari tion antaŭ ol eluzi ĉiujn siajn aliajn rimedojn. Sed nun ŝiaj ferocaj vulpoj kaj ŝiaj sovaĝaj korvoj kaj ŝiaj pikantaj abeloj mortis, kaj ŝiajn sklavojn fortimigis la Malkuraĝa Leono, kaj ŝi komprenis ke ekzistas nun nur unu rimedo por detrui Doroteon kaj ŝiajn amikojn. Do la Fia Sorĉistino prenis la Oran Ĉapon el sia ŝranko kaj metis ĝin sur sian kapkapon. Post tio, starante per nur la maldekstra piedo ŝi diris, malrapide,