Выбрать главу

“Ep-pe, pep-pe, kak-ke!” Post tio ŝi staris per nur la dekstra piedo kaj diris,

“Hil-lo, hol-lo, hal-lo!” Post tio ŝi staris per am-baŭ piedoj kaj ŝi laŭtavoĉe kriis,

“Ziz-zi, zuz-zi, zik!” Nun la sorĉo komencis funkcii. La ĉielo senlumiĝis, kaj malaltatona zuma sono estis aŭdebla en la aero. Sonis la bategado de multaj flugiloj; multaj babilado kaj ridado; kaj la suno ekaperis el la senluma ĉielo montrante la Fian Sorĉistinon ĉirkaŭatan de amaso da simioj, el kiuj ĉiu havis paron da gigantaj kaj potencaj flugiloj sur siaj ŝultroj. Unu, multe pli granda ol la aliaj, ŝajne estis ilia estro. Li flugis apud la Sorĉistinon kaj diris,

“Vi alvokis nin la trian kaj lastan fojon. Kion vi ordonas?”

“Iru al la fremduloj kiuj estas en mia regno kaj detruu ĉiujn escepte de la Leono,” diris la Fia Sorĉistino.

“Portu tiun beston al mi, ĉar mi planas jungi lin kiel ĉevalon, kaj laborigi lin.”

“Viaj ordonoj estos obeitaj,” diris la estro; kaj post tio kun tre multa babilado kaj multa bruo, la Flugantaj Simioj for flugis al la loko kie marŝas Doroteo kaj ŝiaj amikoj.

Kelkaj el la Simioj kaptis la Stanan Lignohakiston kaj portis lin tra la aero ĝis ili ili estis flugantaj super tereno dense kovrita de akraj rokoj. Tie ili faligis la povran Hakiston, kiu falis longan distancon al la rokoj, kaj tie li kuŝis tiom disbatita kaj kavetigita ke li ne povis movi sin nek ĝemi. Aliaj el la Simioj kaptis la Birdotimigilon, kaj per siaj longaj fingroj ili eltiris la tutan pajlaĵaron el liaj vestoj kaj kapo. Ili kunrulis liajn ĉapelon kaj botojn kaj vestaĵojn kaj ĵetis ilin inter la plejsuprajn branĉojn de alta arbo. La ceteraj Simioj ĵetis pecojn de dika ŝnurego ĉirkaŭ la Leonon kaj multfoje vindis per ili liajn korpon kaj kapon kaj krurojn, ĝis li ne kapablis mordi nek grati nek barakti iel ajn. Post tio ili levis lin kaj for flugis portante lin al la kastelo de la Sorĉistino, kie ili metis li en korteton ĉirkaŭ kiu estis alta fera barilo, tiel ke li ne povos eskapi. Sed Doroteon ili tute ne damaĝis. Ŝi staris, kun Toto en la brakoj, rigardante la malfeliĉan sorton de siaj kamaradoj kaj pensante ke baldaŭ estos ŝia vico. La estro de la Flugantaj Simioj flugis al ŝi, etendante siajn longajn, vilajn brakojn kaj grimacegante per sia malbela vizaĝo; sed li vidis la markon de la kiso de la Bona Sorĉistino sur ŝia frunto kaj ekhaltis, kaj gestis al la aliaj ke ili ne tuŝu ŝin.

“Ni ne aŭdacu atenci ĉi knabineton,” li diris al ili, “ĉar ŝin protektas la Potenco de Bono, kaj tio estas pli forta ol la Potenco de Malbono. Ni nur povas porti ŝin al la kastelo de la Fia Sorĉistino kaj lasi ŝin tie.” Do, zorgoplene kaj delikate, ili levis Doroteon per siaj brakoj kaj rapide portis ŝin tra la aero ĝis ili atingis la kastelon, kie ili demetis ŝin sur la antaŭan sojlon. Post tio la estro diris al la Sorĉistino,

“Ni obeis vin laŭeble. La Stana Lignohakisto kaj la Birdotimigilo estas detruitaj; la Leono estas ligita en via korteto. La malgrandan knabinon ni ne aŭdacas damaĝi, nek la hundon kiun ŝi portas per siaj brakoj. Via rajto estri nin nun finiĝis kaj vi neniam revidos nin.” Kaj ĉiuj Flugantaj Simioj, forte ridante kaj babilante kaj bruante, flugis en la aeron kaj baldaŭ ne plu estis videblaj. La Fian Sorĉistinon surprizis kaj ĉagrenis vidi la markon sur la frunto de Doroteo, ĉar ŝi bone konsciis ke nek la Flugantaj Simioj nek ŝi mem aŭdacos iel ajn damaĝi la knabinon. Ŝi rigardis la piedojn de Doroteo, kaj vidante la Arĝentajn Ŝuojn, ŝi komencis tremi pro timo, ĉar ŝi sciis pri la potenca sorĉo kiu apartenas al ili. Unue la Sorĉistino pensis forkuri de Doroteo; sed hazarde ŝi rigardis en la okulojn de la infano kaj rimarkis kiom simpla estas la animo malantaŭ ili, kaj ke la malgranda knabino ne scias pri la granda potenco kiun provizas la Arĝentaj Ŝuoj al ŝi. Do la Fia Sorĉistino kaŝe ridis kaj pensis, “Mi ankoraŭ povas sklavigi ŝin, ĉar ŝi ne scias uzi sian potencon.” Ŝi diris al Doroteo, krude kaj severe,

“Venu kun mi; kaj atentu obei kion ajn mi ordonos, ĉar se ne, mi detruos vin same kiel mi detruis la Stanan Lignohakiston kaj la Birdotimigilon.” Doroteo sekvis ŝin tra multaj el la belaj ĉambroj en la kastelo ĝis ili atingis la kuirejon, kie la Sorĉistino ordonis ke ŝi purigu la potojn kaj kuirilojn kaj balau la plankon kaj metadu lignon en la fajron. Doroteo obeeme komencis labori, decidinte kiel eble plej diligente labori; ĉar ŝin feliĉigis ke la Fia Sorĉistino decidis ne mortigi ŝin. Dum Doroteo diligente laboradis la Sorĉistino planis iri en la korteton kaj jungi la Malkuraĝan Leonon kiel ĉevalon; amuzos ŝin, ŝi certis, devigi lin tiri ŝian ĉaron kien ajn ŝi volos iri. Sed dum ŝi malfermis la pordon la Leono muĝegis kaj saltis kontraŭ ŝin tiom feroce ke la Sorĉistino ektimis, kaj elkuris kaj refermis la pordon.

“Se mi ne povos jungi vin,” diris la Sorĉistino al la Leono, parolante inter la bariloj de la pordo, “mi povos malsatigi vin. Vi manĝos nenion ĝis vi obeos min.” Do post tiam ŝi ne portis manĝon al la enkarcerigita Leono; sed ĉiutage ŝi venis al la pordo je la tagmezo kaj demandis,

“Ĉu vi pretas esti jungita kiel ĉevalo?” Kaj la Leono respondis, “Ne. Se vi eniros ĉi tiun korteton mi mordos vin.” La kialo ke la Leono ne obeis la ordonon de la Sorĉistino estis ke ĉiunokte, dum la virino dormis, Doroteo portis al li manĝaĵojn el la ŝranko. Manĝinte li kuŝiĝis sur sia pajla lito, kaj Doroteo kuŝis apud li kaj apogis sian kapon per lia mola, longa kolhararo, dum ili parolis pri siaj problemoj kaj klopodis plani eskapon. Sed ili ne povis elpensi metodon eliri la kastelon, ĉar ĝin konstante gardadis la flavaj Palpbrumoj, kiuj estis sklavoj de la Fia Sorĉistino kaj timis ŝin tiom ke ili obeis ĉiun ŝian ordonon. La knabino devis laboregi dum la tagoj, kaj ofte la Sorĉistino minacis bati ŝin per la tiu malnova ombrelo kiun ŝi ĉiam portis en sia mano. Sed, verdire, ŝi ne kuraĝis bati Doroteon, pro la marko sur ŝia frunto. La infano ne sciis tion, kaj timegis por si kaj por Toto. Unufoje la Sorĉistino batis Toton per sia ombrelo kaj la kuraĝa hundeto kuregis al ŝi kaj mordis ŝian kruron. La Sorĉistino ne sangis pro la mordo, ĉar ŝi estis tiom fia ke la sango en ŝi jam antaŭ multaj jaroj sekiĝis. La vivo de Doroteo fariĝis tre malfeliĉa dum ŝi konsciiĝis ke estos eĉ malpli facile reiri al Kansas kaj Onklino Em. Kelkfoje ŝi ploradis amare dum horoj, dum Toto sidis ĉe ŝiaj piedoj kaj rigardadis ŝian vizaĝon, ploretante malgaje por indiki kiom li kompatas sian mastrineton. Al Toto efektive ne gravis ĉu li estas en Kansas aŭ la Lando Oz se Doroteo estas kun li; sed li sciis ke la malgranda knabino estas malfeliĉa, kaj tio malfeliĉigis ankaŭ lin. Nu, la Fia Sorĉistino sopiregis posedi la Arĝentajn Ŝuojn kiujn la knabino ĉiam surportis. Ŝiaj abeloj kaj ŝiaj korvoj kaj ŝiaj vulpoj kuŝis amase sekiĝante, kaj ŝi jam eluzis la potencon de la Ora Ĉapo; sed se ŝi povos akiri la Arĝentajn Ŝuojn ili donos al ŝi pli da potenco ol ĉiuj perditaĵoj. Ŝi zorge observis Doroteon, por trovi ĉu ŝi iam demetas siajn ŝuojn, planante ŝteli ilin. Sed la infano tiom fieris pri siaj belaj ŝuoj ke ŝi neniam deprenis ilin escepte de nokte kaj banante sin. La Sorĉistino multe timis la mallumon kaj ne kuraĝis eniri la ĉambron de Doroteo nokte por preni la ŝuojn, kaj ŝia timego pri akvo estis pli granda ol ŝia timo pri la mallumo, do ŝi neniam proksimiĝis dum Doroteo banis sin. Efektive, la maljuna Sorĉistino neniam tuŝis akvon, nek permesis ke akvo iel tuŝu ŝin.