Sed la fiulino estis tre ruza, kaj ŝi fin fine elpensis rimedon akiri kion ŝi volas. Ŝi metis feran stangeton en la mezon de la planko de la kuirejo, kaj per sia magio nevidebligis la feron por homaj okuloj. Sekve kiam Doroteo marŝis trans la plankon ŝi stumblis pro la stangeto, ĉar ŝi ne povis vidi ĝin, kaj ŝi sterniĝis sur la plankon. Ŝi ne grave vundiĝis, sed dum la falo unu el la Arĝentaj Ŝuoj defalis, kaj antaŭ ol ŝi povis atingi ĝin la Sorĉistino forkaptis ĝin kaj metis ĝin sur sian propran maldikan piedon. Al la fia virino multe plaĉis la sukceso de ŝia trompo, ĉar dum ŝi havos unu el la ŝuoj ŝi posedos duonon de la potenco de ilia sorĉo, kaj Doroteo ne povos uzi ĝin kontraŭ ŝin, eĉ se ŝi scius uzi ĝin. La malgranda knabino, vidante ke ŝi perdis unu el siaj belaj ŝuoj, koleriĝis, kaj diris al la Sorĉistino,
“Redonu al mi mian ŝuon!”
“Ne!” respondis la Sorĉistino. “Nun ĝi estas mia ŝuo, ne via.”
“Vi estas fiulino!” kriis Doroteo. “Vi ne rajtas forpreni de mi mian ŝuon.”
“Tamen mi retenos ĝin,” diris la Sorĉistino, ridante pro ŝi, kaj iun tagon mi sukcesos forpreni de vi an ŝuon.” Tio kolerigis Doroteon tiom ke ŝi prenis la sitelon da akvo kiu staris proksime kaj verŝis ĝin sur la Sorĉistinon, malsekigante ŝin de la kapo ĝis la piedoj. Tuj la fiulino ekkriegis pro timo, kaj, dum Doroteo mirante rigardis, la Sorĉistino komencis forŝrumpi kaj plene malestiĝi.
“Vidu kion vi faris!” ŝi kriis. “Post minuto mi estos tute degelinta!”
“Vere mi bedaŭras,” diris Doroteo, kiu ja timis vidante la Sorĉistinon fandiĝi kvazaŭ bruna sukero antaŭ ŝi.
“Ĉu vi ne sciis ke akvo detruos min?” demandis la Sorĉistino, per ploranta, senespera voĉo.
“Kompreneble ke ne,” respondis Doroteo. “Kiel mi scius?”
“Nu, post kelkaj minutoj mi estos plene degelinta, kaj la kastelo estos via. Mi agis fie dum mia vivo, sed mi neniam supozis ke malgranda knabino kia vi povus degeligi min kaj ĉesigi miajn fian agadon. Jen — mi finiĝas.” Dirante tion la Sorĉistino fariĝis bruna, fandita, senforma amasaĵo kaj komencis disverŝiĝi sur la puraj traboj de la planko de la kuirejo. Vidante ke efektive ŝi ja plene neniiĝis degele, Doroteo replenigis la sitelon per akvo kaj ĵetis ĝin sur la makulegon. Kaj ŝi balais ĝin tra la pordon. Preninte la Arĝentan Ŝuon, la sola restaĵo de la ankaŭ la alimaljunulino, ŝi purigis kaj sekigis ĝin per tuko, kaj remetis ĝin sur sian piedon. Kaj nun, fin fine libera agi laŭvole, ŝi elkuris al la korteto por informi la Leonon ke la Fia Sorĉistino de la Okcidento finiĝis, kaj ke ili ne plu estas kaptitoj en fremda lando.
Ĉapitro XIII
La savo
Tre multe plaĉis al la Malkuraĝa Leono aŭdi ke la Fia Sorĉistino degelis pro sitelo da akvo, kaj Doroteo tuj malŝlosis la pordon de lia karcero kaj liberigis lin. Kune ili eniris la kastelon, kie a unua ago de Doroteo estis kunvoki ĉiujn Palpbrumojn kaj informi ilin ke ili ne plu estas sklavoj. Estis tre multa ĝojo inter la flavaj Palpbrumoj, ĉar ili devis laboregadi dum multaj jaroj por la Fia Sorĉistino, kiu ĉiam tre kruele traktis ilin. Ili feriigis tiun tagon, tiam kaj ĉiam poste, kaj pasigis la tempon festenante kaj dancante.
“Se niaj amikoj, la Birdotimigilo kaj a Stana Lignohakisto estus kun ni,” diris la Leono, “mi estus estus plene feliĉa.”
“Ĉu eble ni povus savi ilin?” demandis la knabino, esperoplene.
“Ni povos provi,” respondis la Leono. Do ili alvokis la flavajn Palpbrumojn kaj demandis al ili ĉu ili helpos savi iliajn amikojn, kaj a Palpebrumoj diris ke ili volonte plej eble strebos komplezi Doroteon, kiu ja liberigis ilin. Do ŝi elektis aron da Palpbrumoj kiuj aspektis plej scioplenaj, kaj ili ĉiuj komencis serĉi. Ili marŝis dum tiu tago kaj parto de la sekva ĝis ili atingis la dis ebenaĵon kie kuŝis la Stana Lignohakisto, disbatita kaj kavetigita. Lia hakilo kuŝis apud li, sed la klingo estis rusta kaj la tenilo rompita. La Palpbrumoj evis lin ameme per siaj brakoj, kaj reportis lin al la Flava Kastelo, dum Doroteo larmis pro la mizero de sia malnova amiko, kaj a Leono aspektis sobra kaj bedaŭroplena. Kiam ili atingis la kastelon Doroteo diris al a Palpbrumoj,
“Ĉu estas stanistoj inter via popolo?”
“Ho, jes; kelkaj el ni estas tre bonaj stanistoj,” ili diris al ŝi.
“Do venigu ilin al mi,” ŝi diris. Kaj kiam la stanistoj venis, kunportante ĉiujn siajn ilojn en korbo, ŝi demandis,
“Ĉu vi povos rektigi tiujn misbataĵojn en la Stana
Lignohakisto, kaj reĝustigi la formon, kaj reluti lin kie i rompiĝis?” La stanistoj ekzamenis la Hakiston tre zorge kaj poste respondis ke ili kredas ke ili povos ripari lin tiel ke li estos egale bonstata kiel dekomence. Do ili komencis labori en unu el a grandaj flavaj ĉambroj de la kastelo kaj aboris dum tri tagoj kaj kvar noktoj, martelante kaj tordante kaj fleksante kaj lutante kaj polurante kaj batante la krurojn kaj korpon kaj kapon de la Stana Lignohakisto, ĝis fine li regajnis sian malnovan formon, kaj liaj artikoj funkciis egale bone kiel antaŭe. Estas vere ke ili devis surmeti plurajn flikojn, sed la stanistoj bone laboris, kaj ĉar a Hakisto ne estis vantema al li tute ne ĝenis lin la flikoj. Kiam, fine, li marŝis en la ĉambron de Doroteo kaj dankis ŝin ĉar ŝi savis lin, li tiom ĝojis ke li ploris pro ĝojo, kaj necesis ke Doroteo zorgoplene viŝu ĉiun larmon de lia vizaĝo per sia antaŭvesto, por ke liaj artikoj ne rustu. Samtempe ŝiaj propraj armoj fluis dense kaj rapide pro la ĝojo rerenkonti sian malnovan amikon, kaj ne necesis forviŝi tiujn larmojn. Rilate al la Leono, li viŝis siajn larmojn tiom ofte per a pinto de sia vosto ke ĝi tute malsekiĝis, kaj li devis eliri en la korton kaj teni ĝin en la sunlumo ĝis ĝi sekiĝis.
“Se nur ni denove havus a Birdotimigilon kun ni,” diris la Stana Lignohakisto, kiam Doroteo finis sian rakonton pri ĉio okazinta, “mi estus vere feliĉa.”
“Ni devas provi trovi lin,” diris la knabino. Do ŝi vokis la Palpbrumojn por ke ili helpu ŝin, kaj ili marŝis dum tiu tuta tago kaj parto de la sekva ĝis ili atingis la altan arbon en kies branĉojn la Flugantaj Simioj estis ĵetintaj la vestojn de la Birdotimigilo. Ĝi estis tre alta arbo, kaj a trunko estis tiom glata ke neniu povis grimpi ĝin; sed la Hakisto diris tuj,
“Mi hakos por faligi ĝin, kaj tiel ni povos atingi a vestojn de la Birdotimigilo.” Nu, dum a stanistoj aboradis por ripari la Hakiston mem, alia Palpbrumo, kiu estis oristo, faris tenilon el solida oro por a hakilo kaj fiksis ĝin al a hakilo de la Hakisto, por anstataŭi a malnovan rompitan tenilon. Aliaj poluris la klingon ĝis la rusto estis tute forigita kaj ĝi brilis kiel frotita arĝento. Tuj post tiu diro, la Stana Lignohakisto tuj komencis haki, kaj post nelonge la arbo falis bruege, kaj a vestoj de la Birdotimigilo falis el a branĉoj kaj ruliĝis sur la teron. Doroteo prenis ilin kaj petis la Palpbrumojn reporti ilin al la kastelo, kie ili plenigis ilin per bona, pura pajlo; kaj jen! refariĝis la Birdotimigilo, tute renovigita, ripete dankanta ilin ĉar ili savis lin. Nun rekunigite, Doroteo kaj ŝiaj amikoj pasigis plurajn feliĉajn tagojn en la Flava Kastelo, kie ili trovis ĉion bezonatan por esti komfortaj. Sed unu tagon la knabino pensis pri Onklino Em, kaj diris,