Выбрать главу

“Ni devas reiri al Oz, kaj plenumigi lian promeson.”

“Jes,” diris la Hakisto, kaj fine mi ricevos mian koron.”

“Kaj mi ricevos mian cerbon,” diris la Birdotimigilo ĝoje.

“Kaj mi ricevos mian kuraĝon,” diris la Leono penseme.

“Kaj mi reiros al Kansas,” kriis Doroteo, kunfrapante la manojn. “Ho, ni ekiru al la Smeralda Urbo morgaŭ!” Ili decidis fari tion. La sekvan tagon ili kunvokis la Palpbrumojn kaj adiaŭis ilin. La Palpbrumoj tre bedaŭris ke ili foriros, kaj ili jam tiom ekamis la Stanan Lignohakiston ke ili petegis lin resti kaj regi ilin kaj a Flavan Landon de la Okcidento. Trovinte ke ili nepre insistas foriri, la Palpbrumoj donis kaj al Toto kaj a la Leono po oran kolumon; kaj al Doroteo ili prezentis belan braceleton, inkrustitan per diamantoj; kaj al la Birtotimigilo ili donis orkapan marŝbastonon, por helpi lin marŝadi sen stumbli; kaj al la Stana Lignohakisto ili proponis arĝentan oleujon, inkrustitan per oro kaj ornamitan per valoraj gemoj. Ĉiu el a marŝontoj bele parolis responde al a kunvenintaj Palpbrumoj, kaj ĉiuj premis la manon de ĉiu e ili ĝis iliaj brakoj doloris. Doroteo iris al a ŝranko de la Sorĉistino por plenigi sian korbon per manĝaĵoj por a longa marŝado, kaj tie ŝi vidis la Oran Ĉapon. Ŝi metis ĝin sur sian propran kapon kaj trovis ke ĝi estas precize ĝustegranda por ŝi. Ŝi nenion sciis pri la sorĉo de la Ora Ĉapo, sed ŝi vidis ke ĝi estas bela, do ŝi decidis surporti ĝin kaj porti sian sunkufon en la korbo. Tiam, preparite por a marŝado, ili ekmarŝis cele a la Smeraldan Urbon; kaj a Palpbrumoj trifoje hurais kaj donis al ili multajn bonajn dezirojn kiujn ili kunportu. kun si.

Ĉapitro XIV

La Flugantaj Simioj

Memoru kene ekzistis vojoeĉ ne vojeto — inter la kastelo de la Fia Sorĉistino kaj la Smeralda Urbo. Kiam la kvar marŝantoj iris serĉi la Sorĉistinon ŝi vidis ilin veni, do ŝi sendis la Flugantajn Simiojn por alporti ilin al ŝi. Estis multe malpli facile trovi sian vojon tra la grandaj kampoj da lekantetoj kaj flavaj ranunkoloj ol esti portata. Ili sciis, kompreneble, ke ili devas iri rekte Orienten, direkte al la leviĝanta suno, kaj ili komencis ĝuste. Sed je la tagmezo, kiam la suno estis rekte super la kapoj, ili ne sciis kie estas la oriento kaj kie la okcidential ili perdiĝis en la grandaj kampoj. Ili plu marŝadis, tamen, kaj nokte la luno aperis kaj brilis hele. Do ili kuŝiĝis inter la dolĉodoraj flavaj floroj kaj profunde dormis ĝis la mateno — escepte de la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto. La sekvan matenon la suno estis malantaŭ nubo, sed ili komencis marŝadi, kvazaŭ certaj laŭ kiu direkto ili iras.

“Se ni su fiĉe marŝos,” diris Doroteo, “ni atigos iun lokon, mi certas.” Sed tago post tago pasis, kaj ili ankoraŭ vidis antaŭ si nur la flavajn kampojn. La Birdotimigilo komencis iom plendi.

“Certe ni perdis la vojon,” li diris, “kaj se ni ne retrovos ĝin su fiĉatempe por atingi la Smeraldan Urbon mi neniam ricevos mian cerbon.”

“Nek mi mian koron,” deklaris la Stana Lignohakisto.

“Ŝajnas al mi ke mi apenaŭ povas atendi atingi Ozon, kaj nepre vi konfesus ke ni marŝas tre longe.”

“Komprenu,” diris la Malkuraĝa Leono, kun ploreta sono, “mi ne kuraĝas eterne marŝadi kaj neniam atingi iun ajn lokon.” Kaj Doroteo perdis esperon. Ŝi sidiĝis sur la herbaro kaj rigardis siajn akompanantojn, kaj ili sidiĝis kaj rigardis ŝin, kaj Toto trovis unuafoje en sia vivo ke li tro lacas por ĉasi papilion kiu preter flugis lian kapon; do li elpuŝis sian langon kaj anhelegis kaj rigardis Doroteon kvazaŭ demandante kion ili nun faru.

“Eble ni alvoku la Kampomusojn,” ŝi proponis. plu marŝadis, tamen, kaj nokte la luno aperis kaj brilis hele. Do ili kuŝiĝis inter la dolĉodoraj flavaj floroj kaj profunde dormis ĝis la mateno — escepte de la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto. La sekvan matenon la suno estis malantaŭ nubo, sed ili komencis marŝadi, kvazaŭ certaj laŭ kiu direkto ili iras.

“Se ni su fiĉe marŝos,” diris Doroteo, “ni atingos iun lokon, mi certas.” Sed tago post tago pasis, kaj ili ankoraŭ vidis antaŭ si nur la flavajn kampojn. La Birdotimigilo komencis iom plendi.

“Certe ni perdis la vojon,” li diris, “kaj se ni ne retrovos ĝin su fiĉatempe por atingi la Smeraldan Urbon mi neniam ricevos mian cerbon.”

“Nek mi mian koron,” deklaris la Stana Lignohakisto. “Ŝajnas al mi ke mi apenaŭ povas atendi atingi Ozon, kaj nepre vi konfesus ke ni marŝas tre longe.”

“Komprenu,” diris la Malkuraĝa Leono, kun ploreta sono, “mi ne kuraĝas eterne marŝadi kaj neniam atingi iun ajn lokon.” Kaj Doroteo perdis esperon. Ŝi sidiĝis sur la herbaro kaj rigardis siajn akompanantojn, kaj ili sidiĝis kaj rigardis ŝin, kaj Toto trovis unuafoje en sia vivo ke li tro lacas por ĉasi papilion kiu preter flugis lian kapon; do li elpuŝis sian langon kaj anhelegis kaj rigardis Doroteon kvazaŭ demandante kion ili nun faru.

“Eble ni alvoku la Kampomusojn,” ŝi proponis.

“Verŝajne ili povos diri al ni la vojon al la Smeralda Urbo.”

“Certe ili povos,” kriis la Birdotimigilo; “kial ni ne elpensis tion jam antaŭ nun?” Doroteo blovis la malgrandan faj filon kiun ŝi ĉiam portis ĉirkaŭ la kolo ekde kiam la Reĝino de la Musoj donis ĝin al ŝi. Post kelkaj minutoj ili aŭdis la klakadon de piedetoj, kaj multaj el la malgrandaj grizaj musoj venis kurante al ŝi. Inter ili estis la Reĝino mem, kiu demandis, per sia alta voĉeto,

“Kion mi povas fari por miaj amikoj?”

“Ni perdis la vojon,” diris Doroteo. “Ĉu vi povas diri al ni kie estas la Smeralda Urbo?”

“Certe,” respondis la Reĝino; “sed ĝi estas multedistanca, ĉar vi ĝis nun ĉiam tenis ĝin malantaŭ vi.” Ŝi ekrimarkis la Oran Ĉapon de Doroteo, kaj diris, “Kial ne uzi la sorĉon de la Ĉapo kaj alvoki la Flugantajn Simiojn al vi? Ili portos vin al la Urbo de Oz en malpli ol horo.”

“Mi ne sciis ke estas sorĉo,” respondis Doroteo surprizite. “Kio ĝi estas?”

“Ĝi estas skribita interne de la Ora Ĉapo,” respondis la Reĝino de la Musoj; “sed se vi alvokos la Flugantajn Simiojn ni nepre forkuru, ĉar ili estas tre petolemaj kaj ilin multe amuzas ĉasi nin.”

“Ĉu ili do damaĝos min?” demandis la knabino timoplene.

“Ho, ne; ili devas obei la portanton de la Ĉapo. Adiaŭ!” Kaj ŝi forkuris, kaj ĉiuj musoj hastis sekvi ŝin. Doroteo rigardis la internon de la Ora Ĉapo kaj vidis kelkajn vortojn skribitajn sur la tegaĵo. Ili sendube, ŝi pensis, estas la sorĉo, do ŝi legis la instrukciojn zorge kaj metis la Ĉapon sur sian kapon.

“Ep-pe, pep-pe, kak-ke!” ŝi diris, starante per nur la maldekstra piedo.

“Kion vi diris?” demandis la Birdotimigilo, kiu ne sciis kion ŝi faras.

“Hil-lo, hol-lo, hal-lo!” ŝi pludiris starante, per nur la dekstra piedo.

“Ha lo!” respondis la Stana Lignohakisto, trankvile.

“Ziz-zi, zuz-zi, zik!” diris Doroteo, kiu nun staris per ambaŭ piedoj. Per tio la sorĉo estis plene dirita, kaj ili aŭdis laŭtan babiladon kaj batadon de flugiloj, dum la bando de Flugantaj Simioj flugis al ili. La Reĝo klinis sin malalten antaŭ Doroteo, kaj demandis,

“Kion vi ordonas?”

“Ni volas iri al la Smeralda Urbo,” diris la infano, “kaj ni perdis la vojon.”

“Ni portos vin,” respondis la Reĝo, kaj tuj kiam li parolis du el la Simioj prenis Doroteon per siaj brakoj kaj for flugis kun ŝi. Aliaj prenis la Birdotimigilon kaj la Hakiston kaj la Leonon, kaj unu malgranda Simio kaptis Toton kaj fluge sekvis ilin, kvankam la hundo strebis mordi lin. La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto unue multe timis, ĉar ili memoris kiom mistraktis ilin antaŭe la Flugantaj Simioj; sed ili vidis ke neniu damaĝo estas intencata, do ili rajdis tra la aero tute feliĉe, kaj multe ĝuis rigardi la belajn ĝardenojn kaj arbarojn tre distance sube. Doroteo trovis sin rajdanta facile inter du el la plej grandaj Simioj, unu el ili estis la Reĝo mem. Ili estis formintaj seĝon per siaj manoj kaj ili tre zorgis ne damaĝi ŝin.