“Kial vi devas obei la sorĉon de la Ora Ĉapo?” ŝi demandis.
“La rakonto estas longa,” respondis la Reĝo, kun rido; “sed ĉar ni devos longe flugi estos distre rakonti al vi pri ĝi, se vi deziras.”
“Mi volonte aŭskultos,” ŝi respondis.
“Iam,” komencis la estro, “ni estis libera popolo, loĝanta feliĉe en la granda arbaro, flugante de arbo al arbo, manĝante nuksojn kaj fruktojn, kaj agante laŭvole sen nomi iun ajn mastro. Eble kelkaj el ni estis iom tro petolemaj kelkfoje, flugante malalten por tiri la vostojn de sen flugilaj bestoj, ĉasante birdojn, kaj ĵetante nuksojn je la homoj marŝantaj en la arbaro. Sed ni estis sen zorgoj kaj feliĉaj kaj amuzoplenaj, kaj ĝuis ĉiun minuton de la tago. Tio okazis antaŭ multaj jaroj, longe antaŭ ol Oz venis el la nuboj por regi ĉi tiun landon.
“Ĉi tie vivis tiam, en la malproksima Nordo, bela princino, kiu estis ankaŭ potenca sorĉistino. Ŝi uzis sian magion nur por helpi la popolon, kaj laŭraporte ŝi neniam damaĝis iun ajn bonan personon. Ŝi nomiĝis Gajelet, kaj ŝi loĝis en bela palaco konstruita el grandaj rubenaj blokoj. Ĉiu amis ŝin, sed ŝin plej malĝojigis ke ŝi ne povis trovi amaton, ĉar la viroj estis ĉiuj tro stultaj kaj malbelaj kaj ne taŭgis por esti edzo de tiom bela kaj saĝa persono. Fine, tamen, ŝi trovis knabon kaj belan kaj kuraĝan kaj nekutime saĝan. Gajelet decidis ke kiam li fariĝos viro ŝi edzigos lin, do ŝi prenis lin al sia rubena palaco kaj uzis sian magion por fortigi kaj bonigi kaj beligi lin kiom povus virino deziri. Kiam li maturiĝis, Kelala, tiel li nomiĝis, laŭdire estis la plej bona kaj plej saĝa viro en la tuta lando, kaj lia vira beleco estis tiom granda ke Gajelet amegis lin, kaj ŝi rapidis pretigi ĉion por la geeziĝo.
“Mia avo estis tiutempe la Reĝo de la Flugantaj Simioj kiuj loĝis en la arbaro proksime al la palaco de Gajelet, kaj la maljunulo amis ŝercojn pli ol bonan manĝon. Unu tagon, tuj antaŭ la geedziĝo, mia avo flugadis kun sia bando kaj vidis Kelalan marŝantan apud la rivero. Li estis vestita per riĉa kostumo el palruĝa silko kaj purpura veluro, kaj mia avo decidis petoladi. Je lia ordono la bando malsupren flugis kaj kaptis Kelalan, portis lin per siaj brakoj ĝis ili estis is super la mezo de la rivero, kaj faligis lin en la akvon.
“Elnaĝu, bela knabo,” kriis mia avo, “konstatu ĉu la akvo makulis viajn vestojn!” Kelala estis tro saĝa por ne do li naĝis, kaj li neniel aplombis pro sia bona fortuno. Li ridis, kiam li revenis al la supro de la akvo, kaj naĝis al la bordo. Sed kiam Gajelet kuris al li ŝi trovis ke liaj silkaĵoj kaj veluraĵoj estis tute ruinigitaj de la rivero. ne naĝi, kaj li tute ne estis tro dolortita de sia bona fortuno. Li ridis, kiam li revenis al la supro de la akvo, kaj naĝis al la bordo. Sed kiam Gajelet kuris al li ŝi trovis ke liaj silkaĵoj kaj veluraĵoj estis tute ruinigitaj de la rivero.
“La princino tre koleris, kaj ŝi sciis, kompreneble, kiuj kulpis. Ŝi venigis ĉiujn Flugantajn Simiojn antaŭ sin, kaj ŝi diris unue ke iliaj flugiloj estu kunligitaj kaj ke ili estus traktitaj kiel ili traktis Kelalan, ili estus faligitaj en la riveron. Sed mia avo forte pledis, ĉar li sciis ke la Simioj dronos en la rivero se la flugiloj estos ligitaj; kaj Kelala ankaŭ afable parolis favore pri ili; do Gajelet fine nuligis la punon, kondiĉe ke la Flugantaj Simioj por ĉiam plenumu trifoje la ordonojn de la posedanto de la Ora Ĉapo. Tiu Ĉapo estis farita kiel edziĝa donaco al Kelala, kaj laŭdire ĝi kostis al la princino duonon de ŝia regno. Kompreneble mia avo kaj ĉiuj aliaj Simioj tuj akceptis la postulon, kaj tial ni estas trifoje sklavoj de la posedantoj de la Ora Ĉapo, negrave kiu estas tiu posedanto.”
“Kaj kio okazis al ili?” demandis Doroteo, kiun tre interesis la rakonto.
“Ĉar Kelala estis la unua posedanto de la Ora Ĉapo,” respondis la Simio, “li la unua faris al ni siajn ordonojn. Ĉar lia novedzino ne toleris vidi nin, li vokis nin ĉiujn al si en la arbaro post la geedziĝo kaj ordonis ke ni ĉiam restu kie ŝi neniam revidos Flugantan Simion, kaj ni volonte obeis lin, ĉar ni ĉiuj timis ŝin.”
“Neniun alian taskon ni devis fari ĝis la Oran Ĉapon akiris la manoj de la Fia Sorĉistino de la Okcidento, kiu devigis nin sklavigi la Palpbrumojn, kaj poste peli Ozon mem el la Lando de la Okcidento. Nun la Ora Ĉapo apartenas al vi, kaj trifoje vi rajtas ordoni nin.” Dum la Simireĝo finis sian rakonton Doroteo malsuprenrigardis kaj vidis la verdajn, brilantajn murojn de la Smeralda Urbo antaŭ ili. Ŝi miris pro la rapida flugo de la Simioj, sed al ŝi plaĉis ke la flugo finiĝis. La strangaj bestoj zorge metis la veturintojn antaŭ la pordegon de la Urbo, la Reĝo klinis sin malalten antaŭ Doroteo, kaj post tio li for flugis rapide, sekvate de sia tuta bando.
“Ni tre bone veturis,” diris la malgranda knabino.
“Jes, kaj ni trovis tre rapidan vojon el niaj problemoj,” respondis la Leono. “Kiom bonfortune estis ke vi kunportis tiun mirindan Ĉapon!”
Ĉapitro XV
Ili malmaskas Ozon, la Teruran
Tiam la kvar veturintoj marŝis al la granda pordego de la Smeralda Urbo kaj sonigis la sonorilon. Post plurobla sonigado ĝin malfermis la sama Pordogardisto kiun ili antaŭe renkontis.
“Kion! Ĉu vi revenis?” li demandis, surprizite.
“Ĉu vi ne vidas nin?” demandis la Birdotimigilo.
“Sed mi supozis ke vi intencis viziti la Fian Sorĉistinon de la Okcidento.”
“Ni ja vizitis ŝin,” diris la Birdotimigilo.
“Kaj ŝi lasis vin foriri?” demandis la viro, miroplene.
“Ŝi ne povis malpermesi, ĉar ŝi estas degeligita,” klarigis la Birdotimigilo.
“Degeligita! Nu, jen tre plaĉa informo,” diris la viro.
“Kiu degeligis ŝin?”
“Doroteo,” diris la Leono solene.
“Mirige!” krietis la viro, kaj li klinis sin vere tre malalten antaŭ ŝi. Post tio li kondukis ilin en sian malgrandan ĉambron kaj prenis la okulvitrojn el la granda kesto, metis ilin sur iliajn okulojn, kaj ŝlosis ilin, same kiel antaŭe. Poste ili trairis la pordon en la Smeraldan Urbon, kaj kiam la popolo sciiĝis per la Pordogardisto ke ili degeligis la Fian Sorĉistinon de la Okcidento ili ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la veturintojn kaj sekvis ilin en granda amaso al la Palaco de Oz. La Soldato kun la Verdaj Lipharoj ankoraŭ gardis la pordon, sed li tuj enlasis ilin, kaj ilin denove renkontis la bela verda knabino, kiu tuj kondukis ĉiun el ili al ties antaŭa ĉambro, por ke ili ripozu ĝis la Potenca Oz pretos akcepti ilin. La Soldato komunikigis la informon rekte al Oz ke Doroteo kaj la aliaj veturintoj revenis, detruinte la Fian Sorĉistinon; sed Oz ne respondis. Ili supozis ke la Potenca Sorĉisto tuj akceptos ilin, sed tio ne okazis. Ili ricevis neniun komunikon de li la sekvan tagon, nek la postsekvan, nek la postpostsekvan. La atendado estis enuiga kaj teda, kaj fine ilin ĉagrenis ke Oz tiel mistraktas ilin, post sia postulo kiu suferigis kaj sklavigis ilin.
Do la Birdotimigilo fine petis ke la verda knabino portu novan komunikon al Oz, dirante ke se li ne tuj permesos ke ili eniru li alvokos la Flugantajn Simiojn por helpi ilin, kaj trovi ĉu aŭ ne li plenumos sian promeson. Kiam la Sorĉisto aŭdis tiun komunikaĵon li timegis kaj sendis ordonon ke ili venu al la Tronĉambro je kvar minutoj post la naŭa horo la sekvan matenon. Li unufoje renkontis la Flugantajn Simiojn en la Lando de la Okcidento, kaj li ne volis rerenkonti ilin. La kvar veturintoj maldormis tiunokte, ĉar ĉiu pripensis la donacon kiun Oz laŭ sia promeso donos. Doroteo endormiĝis nur unufoje, kaj sonĝis ke ŝi estas en Kansas, kie Onklino Em diras al ŝi sian ĝojon ke la knabineto denove estas hejme. Akurate je la naŭa horo la sekvan matenon la verdliphara soldato renkontis ilin, kaj post kvar minutoj ili ĉiuj eniris la Tronĉambron de la Potenca Oz. Kompreneble ĉiu el ili anticipis vidi la Sorĉiston en la formo kiun li antaŭe havis, kaj ĉiun multe surprizis kiam ili ĉirkaŭrigardis kaj vidis tute neniun en la ĉambro. Ili restis proksime al la pordo kaj eĉ pli proksime unu al la alia, ĉar la silento en la malplena ĉambro timigis pli ol ĉiu formo de Oz kiun ili antaŭe vidis. Baldaŭ ili aŭdis Voĉon, kiu ŝajnis veni el loko ie proksima al la supro de la granda kupolo, kaj ĝi diris, solene.