Выбрать главу

“Volonte,” ŝi respondis, kaj ŝi tuj alportis tukon. La Stana Lignohakisto ploris dum pluraj minutoj, kaj ŝi zorge atentis la larmojn kaj forviŝis ilin per la tuko. Kiam li ne plu ploris li forte dankis ŝin kaj oleumis sin zorge per sia juvelkovrita oleujo, por malebligi ruston. La Birdotimigilo nun estis la reganto de la Smeralda Urbo, kaj kvankam li ne estis Sorĉisto la popolo fieris pri li. “Ĉar,” ili diris, “en la tuta mondo ne ekzistas alia urbo regata de pajloplenigita viro.” Kaj se ili ne eraris, ili pravis. La matenon post la leviĝo de la balono kun Oz la kvar marŝintoj kuniĝis en la Tronoĉambro kaj diskutis. La Birdotimigilo sidis sur la granda trono kaj la aliaj staris respektoplene antaŭ li.

“Nia sorto efektive estis feliĉiga,” diris la nova reganto; “ĉar ĉi tiu Palaco kaj la Smeralda Urbo nun apartenas al ni, kaj ni povas fari kion ajn ni volas. Kiam mi memoras ke antaŭ nelonge mi estis sur stango en maizkampo de kultivisto, kaj ke nun mi estas la reganto de ĉi tiu bela Urbo, mi vere kontentas pri mia sorto.”

“Ankaŭ mi,” diris la Stana Lignohakisto, “multe kontentas pri mia nova koro; kaj, efektive, nur tion mi volis en la tuta mondo.”

“Rilate al mi, mi kontentas sciante ke mi estas egale kuraĝa kiel ĉiu alia besto dum la tuta historio, kaj eble pli kuraĝa,” diris la Leono modeste.

“Se Doroteo nur kontentus loĝante en la Smeralda

Urbo,” pludiris la Birdotimigilo, “eble ni ĉiuj kontentus kune.”

“Sed mi ne volas loĝi ĉi tie,” kriis Doroteo. “Mi volas iri al Kansas, kaj loĝi kun Onklino Em kaj Onklo Henriko.”

“Nu, do, kio estas farebla?” demandis la Hakisto. La Birdotimigilo decidis pensi, kaj li tiom forte pensis ke la pingloj kaj kudriloj komencis puŝi sin el lia kapo. Fine li diris:

“Kial ne alvoki la Flugantajn Simiojn, kaj peti ilin porti vin trans la dezerton?”

“Min tute ne tra fis tiu ideo!” diris Doroteo ĝoje.

“Jen la solvo! Mi tuj alportos la Oran Ĉapon.” Kiam ŝi estis alportinta ĝin en la Tronoĉambron ŝi parolis la magiajn vortojn, kaj baldaŭ la bando de Flugantaj Simioj flugis tra la malferman fenestron kaj stariĝis antaŭ ŝi.

“Nun jam la duan fojon vi alvokis nin,” diris la Simireĝo, klinante sin antaŭ la knabino. “Kion vi deziras?”

“Mi deziras ke vi flugportu min al Kansas,” diris Doroteo. Sed la Simireĝo kapneis.

“Tio ne estas farebla,” li diris. “Ni apartenas al nur ĉi tiu lando, kaj ne povas eliri ĝin. Neniam estis Flugantaj Simioj en Kansas, kaj mi kredas ke neniam estos, ĉar ne taŭgas ke ili estu tie. Ni volonte servos vin laŭ nia povo, povo se iel eble, sed ni ne povas transiri la dezerton. Adiaŭ.” Kaj denove klininte sin la Simireĝo etendis siajn flugilojn kaj for flugis tra la fenestron, sekvate de sia tuta bando. Doroteo estis preskaŭ ploronta pro sia senesperiĝo.

“Mi malŝparis la sorĉon de la Ora Ĉapo sene fike,” ŝi diris, “ĉar la Flugantaj Simioj ne povas helpi min.”

“Estas tute vere tre domaĝe!” diris la bonkora Hakisto. La Birdotimigilo denove pensadis, kaj lia kapo tiom terure ŝvelis ke Doroteo timis ke ĝi krevos.

“Ni alvoku la Soldaton kun la Verdaj Lipharoj,” li diris, “kaj petu ke li konsilu nin.” Do la Soldato estis alvokita kaj eniris la Tronoĉambron timeme, ĉar dum Oz vivis li neniam ricevis permeson trairi la pordon.

“Ĉi tiu knabineto,” diris la Birdotimigilo al la Soldato, “volas transiri la dezerton. Kiel ŝi povos fari tion?”

“Mi ne scias,” respondis la Soldato; “ĉar neniu iam transiris la dezerton, krom se eble Oz mem faris tion.”

“Ĉu ekzistas neniu kiu povas helpi min?” demandis Doroteo fervore.

“Eble Glinda,” li sugestis.

“Kiu estas Glinda?” demandis la Birdotimigilo.

“La Sorĉistino de la Sudo. ŝi estas la plej potenca Sorĉistino, kaj regas la Kvelulojn. Krome, ŝia kastelo staras apud la dezerto, do eble ŝi scias metodon transiri ĝin.”

“Glinda estas bona Sorĉistino, ĉu ne?” demandis la infano.

“La Kveluloj opinias ke ŝi estas bona,” diris la Soldato, “kaj ŝi estas afabla al ĉiu. Mi aŭdis ke Glinda estas bela virino, kiu scias resti juna eĉ kvankam ŝi jam vivis multegajn jarojn.”

“Kiel mi povos atingi ŝian kastelon?” demandis Doroteo.

“La vojo al la Sudo estas rekta,” li respondis, “sed oni diras ke ĝi estas plena de danĝeroj por marŝantoj. Sovaĝaj bestoj loĝas en la arbaro, kaj raso de strangaj homoj kiuj ne volas ke fremduloj trairu ilian landon. Pro tio neniu Kvelulo ĝis nun iam venis al la Smeralda Urbo.” La Soldato tiam foriris kaj la Birdotimigilo diris,

“Ŝajnas ke malgraŭ la danĝeroj, plejbone estos ke Doroteo marŝu al la Lando de la Sudo kaj petu ke Glinda helpu ŝin. Ĉar, kompreneble, se Doroteo restos ĉi tie ŝi neniam reiros al Kansas.”

“Evidente vi denove pensis,” komentis la Stana Lignohakisto.

“Jes ja,” diris la Birdotimigilo.

“Mi akompanos Doroteon,” deklaris la Leono, “ĉar mi enuas pro via urbo kaj sopiras la arbaron kaj la kamparon. Mi efektive estas sovaĝa besto, sciu. Ankaŭe, Doroteo bezonos protektanton.”

“Vi pravas,” akordis la Hakisto. “Mia hakilo eble povos helpi ŝin; do ankaŭ mi akompanos ŝin al la Lando de la Sudo.

“Kiam do ni ekiros?” demandis la Birdotimigilo.

“Ĉu vi kuniros?” ili demandis, surprizite.

“Certe. Sen Doroteo mi ne havus cerbon. ŝi levis min de la stango en la maizkampo kaj venigis min al la Smeralda Urbo. Do mia bona sorto uldiĝas al ŝi, kaj mi neniam apartiĝos de ŝi antaŭ ol ŝi fin fine reiros al Kansas.”

“Dankon,” diris Doro-

“Vi ĉiuj estas vere afablegaj deziras komenci kiel eble

“Ni ekiros morgaŭ dis la Birdotimigilo. “Do nun nin, ĉar la marŝado estos teo, kortuŝite. al mi. Sed mi plej baldaŭ.” matene, responni ĉiuj pretigu longa.”

Ĉapitro XIX

Ilin atakas la Batalantaj Arboj

Tuj la sekvan matenon Doroteo adiaŭe kisis la belan verdan knabinon, kaj ĉiuj premis la manon de la Soldato kun la Verdaj Lipharoj, kiu marŝis kun ili ĝis la pordego. Kiam la Pordogardisto evidis ilin li miregis ke ili volas foriri el la bela Urbo por renkonti novnovajn problemojn. Sed li tuj malŝlosis iliajn okulvitrojn, kiujn li remetis en la verdan keston, kaj donis al ili multajn bondezirojn por kunporti kun si.

“Vi nun estas nia reganto,” li diris al la Birdotimigilo, “do nepre vi devos reveni al ni kiel eble plej baldaŭ.”

“Mi certe evenos se mi povos,” la Birdotimigilo respondis; “sed unue mi devas helpi Doroteon reiri al sia hejmo.” Dum Doroteo lastafoje adiaŭis la bonhumoran Gardiston ŝi diris:

“Oni tre afablis al mi en via belo Urbo, kaj ĉiu estis tre ĝentila al mi. Mi ne povas esprimi kiom dankema mi estas.”

“Ne provu, karulino,” li respondis. “Ni volonte havus vin kun ni, sed se via deziro estas reiri al Kansas mi esperas ke vi trovos rimedon.” Li malfermis la pordon de la ekstera muro kaj ili eliris kaj komencis sian marŝadon. La suno brilegis dum niaj amikoj turnis siajn vizaĝojn cele la Landon de la Sudo. Ili estis ĉiuj plejaltspiritaj, kaj ridis kaj interbabiladis. Doroteo denove estis plengita de la espero iri al sia hejmo, kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto ĝojis ĉar ili povis utili al ŝi. Kaj la Leono, nu li flaris la freŝan aeron tre plezure kaj balancis sian voston de flanko al flanko pro pura ĝojo ĉar li denove estas en la kamparo, dum Toto kuris ĉirkaŭ ilin kaj ĉasis la tineojn kaj papiliojn, tutdume gaje bojante.

“Urboloĝado tute ne konvenas por mi,” komentis la Leono, dum ili rapidpaŝe marŝadis. “Mi perdis multe da mia karno ekde kiam mi ĉesis loĝis tie, kaj nun mi fervoras trovi oportunon montri al la aliaj bestoj kiom kuraĝa mi fariĝis.”