Выбрать главу

La lakeo umis plu. Ivan Iljicx etendis la brakon. Pjotr serveme aliris.

" Kion ordonos sinjora mosxto?

" Horlogxon.

Pjotr prenis la horlogxon, kusxintan submane kaj donis.

" Duono post la oka. Cxu tie oni ellitigxis?

" Neniel, sinjoro. Vasilij Ivanovicx (la filo) degnis foriri en la gimnazion, kaj Praskovia Fjodorovna bonvolis ordoni veki sxian mosxton, se via sinjora mosxto demandos. Cxu vi bonvolos? " Ne, ne indas. " Cxu eble gustumi teon? " li pensis. " Jes, teon alportu.

Pjotr iris al la pordo. Por Ivan Iljicx igxis timige resti sola. Per kio reteni lin? Jes, kuracilo . " Pjotr, donu al mi la kuracilon. " Kial ne, eble la kuracilo ankoraux helpos . Li prenis kuleron, glutis. Ne, ne helpos. Cxio estas stultajxo, trompo, " li decidis tuj kiam li eksentis la konatan trodolcxan kaj senesperan guston. " Ne, mi jam ne povas kredi. Sed ja doloro, la doloro kiucele, almenaux por minuto gxi povus kvietigxi . Li ekgxemis. Pjotr revenis. " Ne, iru Alportu teon.

Pjotr foriris, Ivan Iljicx, restinte sola, ekgxemis ne tiom pro doloro, kiel ajn terura gxi estu, kiom pro sopiro. Cxiam la samo kaj la samo, cxiuj cxi senfinaj tagoj kaj noktoj. Do, prefere pli baldaux. Kio " baldaux? Morto, tenebro. Ne, ne. Cxio pli bonas ol morto!

Kiam Pjotr eniris kun teo sur pleto, Ivan Iljicx longe perpleksite rigardis lin, ne komprenante, kiu li estas kaj kion li bezonas. Pjotr konfuzigxis pro tiu rigardo. Kaj kiam Pjotr konfuzigxis, Ivan Iljicx rekonsciigxis. " Jes, " li diris, " teo bone, metu. Nur helpu al mi lavigxi kaj cxemizon puran.

Ivan Iljicx komencis lavi sin. Li kun ripozpauxzoj lavis la manojn, vizagxon, brosis la dentojn, komencis sin kombi kaj rigardis al spegulo. Al li igxis terure; precipe terura estis tio, ke la haroj tiel plate premigxis al la pala frunto.

Kiam estis sxangxata lia cxemizo, li sciis, ke al li estos ecx pli terure, se li ekvidos sian korpon, do li ne rigardis sin. Sed jen cxio finigxis. Li surmetis kitelon, kovris sin per plejdo kaj sidigxis en fotelon por teo. Dum unu minuto li sentis sin refresxigita, sed kiam li ektrinkis la teon, tuj sentigxis denove la sama gusto, la sama doloro. Li kontrauxvole fortrinkis kaj kusxigxis, etendinte la krurojn. Li kusxigxis kaj forpermesis Pjotron.

Cxio la sama. Jen guto da espero ekbrilas, jen eksxtormas maro da despero, kaj cxiam la doloro, doloro, angoro kaj cxio cxiam la sama. En solo li treege angoras, li sxatus voki iun, sed li jam antauxscias, ke en cxeesto de aliaj ecx pli malbonas. Almenaux denove akcepti morfinon " por forgesi sin. Mi diros al la doktoro, ke li elpensu ankoraux ion. Tio ne eblas. Ne eblas tiel .

Unu horo, du horoj pasas tiel. Sed jen sonoro en la vestiblo. Espereble, doktoro. Vere, la doktoro, fresxa, vigla, grasa, gaja, kun tia mieno cxi tie ne decas, sed li jam unufoje por cxiam surmetis gxin kaj ne povas demeti, samkiel homo surmetinta matene frakon kaj veturanta por vizitoj.

La doktoro vigle, konsole frotetas la manojn. " Mi malvarmas. La frosto egas. Permesu al mi varmigxi, " li diras kun tia esprimo, ke kvazaux oni devus nur iomete atendi gxis li varmigxos, kaj kiam li varmigxos, jam cxio estos en ordo.

" Nu, kiel do?

Ivan Iljicx sentas, ke la doktoro emas diri: Kiel vi fartas? , sed ke ankaux li sentas, ke tiel diri ne licas, kaj diras: Kiel vi pasigis la nokton?

Ivan Iljicx rigardas la doktoron kun demanda esprimo: Cxu vi iam hontos pro la mensogo? Sed la doktoro ne volas kompreni la demandon. " Cxio same terura. La doloro ne cxesas, ne cedas. Se estus almenaux io! " Jes, vi malsanuloj cxiam tielas. Nu jen, mi, sxajne, jam varmigxis, ecx la plej akurata Praskovia Fjodorovna nenion havus por oponi kontraux mia temperaturo. Do, saluton. " Kaj la doktoro premas la manon.

Forjxetinte la tutan antauxan ludemon la doktoro komencas kun serioza aspekto esplori la malsanulon, la pulson, temperaturon kaj ekas frapetado, auxskultado.

Ivan Iljicx firme kaj certe scias, ke cxio cxi estas sensencajxo kaj vana trompo, sed kiam la doktoro, starante surgenue, etendigxas super li, almetante la orelon jen pli supre, jen pli sube, kaj faras super li kun plej grava mieno diversajn gimnastikajn evoluojn, Ivan Iljicx cedas al tio, kiel li foje iam cedis al paroloj de advokatoj, kvankam li tre bone sciis, ke ili cxiam mensogas kaj sciis kiucele mensogas.

La doktoro, starante surgenue sur la sofo, ankoraux estis ion perkutanta, kiam eksusuris cxe la pordo la silka robo de Praskovia Fjodorovna kaj auxdigxis sxia riprocxo al Pjotr, pro tio ke li ne raportis al sxi pri la veno de la doktoro.

Sxi eniras, kisas la edzon kaj tuj komencas pruvadi, ke sxi jam delonge ellitigxis kaj nur pro miskompreno ne estis cxi tie, kiam venis la doktoro.

Ivan Iljicx rigardas sxin, atentas sxin tutan, kaj emas sxin riprocxi kaj pro blankeco, kaj pro pufeco, kaj pro pureco de sxiaj manoj, kolo, brilo de sxiaj haroj kaj lumo de sxiaj vivoplenaj okuloj. Li per cxiuj animfortoj malamegas sxin. Kaj sxia tusxo suferigas lin pro alfluo de malamego al sxi.

Sxia rideto al li kaj lia malsano restas cxiam la sama. Samkiel la doktoro ellaboris sian rilaton al malsanuloj, kiun li jam ne povis demeti, samtiel sxi ellaboris sian rilaton al li " ke li ne faras ion bezonatan kaj mem kulpas, sed sxi ame skoldetas lin pro tio " kaj sxi jam ne povis demeti tiun rilaton al li. " Sed li ja ne obeas! Ne glutas kuracilon gxustatempe. Kaj cxefe: li kusxigxas en tia pozo, kiu versxajne nocas lin " la piedoj supren.

Sxi rakontis kiel li devigas Gerasimon teni liajn krurojn.

La doktoro ridetis gxentile-malsxate: Nu, kion do fari, tiuj malsanuloj foje elpensas tiajn stultajxojn, sed oni povas pardoni .

Kiam la esploro finigxis, la doktoro rigardis horlogxon, kaj tiam Praskovia Fjodorovna deklaris al Ivan Iljicx, ke sendepende de ties volo, sxi hodiaux invitis faman doktoron, kaj tiu kune kun Mihxail Danilovicx (la ordinara doktoro) pririgardos lin kaj priparolos. " Bonvolu ne kontrauxi. Tion mi faras por mi mem, " sxi diris ironie, sentigante, ke sxi cxion faras por li kaj nur pro tio ne rajtigas lin rifuzi al sxi. Li silentis kaj sulkigis la vizagxon. Li sentis, ke la mensogo, cxirkauxanta lin, tiom implikigxis, ke jam malfacilis kompreni ion ajn.

Sxi cxion faradis super li nur por si mem, kaj diradis al li, ke sxi faras por si tion, kion sxi vere faradis por si kiel tiom nekredeblan aferon, ke li devis kompreni tion inverse.

Efektive, je duono post la dek-unua venis la fama doktoro. Denove ekis auxskultadoj kaj gravtonaj paroloj apud li kaj en alia cxambro pri la reno, pri la cekumo kaj demandoj kaj respondoj kun tiom grava aspekto, ke denove anstataux reala demando pri la vivo kaj morto, kiu nun jam sola staris antaux li, ekstaris la demando pri la reno kaj cekumo, kiuj ion faradis ne tiel kiel indis, kaj kiujn pro tio tuj atakos Mihxail Danilovicx kaj la famulo kaj devigos ilin rebonigxi.

La fama doktoro adiauxis kun serioza sed ne senespera aspekto. Al la malkuragxa demando, kiun per la levitaj al li okuloj brilantaj per timo kaj espero turnis Ivan Iljicx, cxu ekzistas ebleco de resanigxo, li respondis, ke garantii ne eblas, sed la ebleco ekzistas. La rigardo de espero, kun kiu Ivan Iljicx adiauxis la doktoron, estis tiel kompatinda, ke vidinte gxin Praskovia Fjodorovna ecx ekploris, elirante el la kabineto por transdoni honorarion al la fama doktoro.

Spirita levigxo farita per la esperigo fare de la doktoro, dauxris nelonge. Denove la sama cxambro, la samaj pentrajxoj, kurtenoj, tapetoj, flakonoj, kaj la sama propra malsana, suferanta korpo. Kaj Ivan Iljicx komencis gxemi, oni faris al li injekton, kaj li forgesis sin.