Выбрать главу

La mortinto kusxis, kiel cxiam kusxas mortintoj, precipe peze, morte droninte per rigidaj membroj en la cxerka sternajxo, kun poreterne fleksigxinta kapo sur kuseno kaj etendis, kiel cxiam etendas mortintoj, sian flavan vakseskan frunton kun kalvetaj kavigxintaj tempioj kaj ankran nazon, kvazaux premantan la supran lipon. Li tre sxangxigxis, pli maldikigxis ekde kiam Pjotr Ivanovicx lastfoje vidis lin, sed samkiel cxe cxiuj mortintoj lia vizagxo estis pli bela, cxefe " pli gravmiena, ol cxe la vivulo. La vizagxo miene esprimis, ke cxio farenda jam faritas, kaj faritas korekte. Krom tio, la mieno esprimis ankaux riprocxon aux memorigon al vivantoj. Tiu memorigo sxajnis al Pjotr Ivanovicx malkonvena, aux almenaux ne koncernanta lin. Io igxis al li malagrabla kaj tial Pjotr Ivanovicx refoje haste krucosignis kaj, kiel al li sxajnis, tro haste, nekonforme al deco, turnis sin kaj iris al la pordo. Sxvarc estis atendanta lin en traira cxambro, largxe disstariginte la krurojn kaj ludante ambauxmane postdorse per sia cilindro. Unusola rigardo al la petolema, pura kaj eleganta figuro de Sxvarc fresxigis Pjotron Ivanovicx. Pjotr Ivanovicx komprenis, ke Sxvarc staras super tio kaj ne cedas al mornaj impresoj. Sola lia aspekto esprimis: la incidento de funebro pri Ivan Iljicx neniel estas suficxa preteksto por perturbi la tagordon, do nenio povas malhelpi jam cxi-vespere klaki per nova ludkartaro, malpakante gxin, dum servisto estos stariganta kvar kandelojn. Gxenerale ne estis kauxzo por supozi, ke tiu incidento povus malhelpi nin agrable pasigi ankaux la hodiauxan vesperon. Gxuste tion li diris flustre al la preteriranta Pjotr Ivanovicx, proponante kunigxi por partio cxe Fjodor Vasiljevicx. Sed evidente al Pjotr Ivanovicx ne bonsortis ludi cxi-vespere. Praskovia Fjodorovna, malalta grasa virino, spite cxiujn penojn arangxi la malon, tamen largxigxanta de la sxultroj suben, tute nigravesta, kun puntokovrita kapo kaj kun strange levitaj brovoj, samkiel la sinjorino starinta kontraux la cxerko, eliris el siaj cxambroj kun aliaj sinjorinoj, kaj akompaninte ilin al la pordo de la mortinto, diris: " Tuj okazos la rekviemo, bonvolu veni.

Sxvarc, neklare klininte sin, haltis, nek akceptante nek rifuzante klare tiun proponon. Praskovia Fjodorovna, rekoninte Pjotron Ivanovicx, suspiris, proksimigxis al li, prenis lian manon kaj diris: " Mi scias, ke vi estis vera amiko de Ivan Iljicx " kaj sxi rigardis lin, atendante agojn konformajn al tiuj vortoj.

Pjotr Ivanovicx sciis, ke, samkiel tie necesis krucosigni, cxi tie necesis premi la manon, suspiri kaj diri: Kredu min! Li gxuste tiel faris. Kaj farinte, eksentis, ke la rezulto aperis dezirata " li estis kortusxita samkiel ankaux sxi. " Ni iru, dum tie ne komencigxis; mi bezonas paroli kun vi, " diris la vidvino. " Donu vian manon.

Pjotr Ivanovicx donis la manon, kaj ili ekiris al la internaj cxambroj, preter Sxvarc, kiu malgaje palpebrumis al Pjotr Ivanovicx: Jen la ludo! Do ne ofendigxu, sed ni prenos alian partneron. Eblos ludi kvinope, kiam vi liberigxos , " diris lia petolema rigardo.

Pjotr Ivanovicx suspiris ecx pli profunde kaj malgaje, kaj Praskovia Fjodorovna dankeme premis lian manon. Veninte en sxian gastocxambron, drapiritan per rozkolora kretono, kun malforta lampo, ili sidigxis cxe tablo: sxi sur la sofon, kaj Pjotr Ivanovicx sur malaltan pufsegxon kun malagordigxintaj risortoj, mise cedintan sub lia sido. Praskovia Fjodorovna volis averti, ke li sidigxu sur alian segxon, sed sxi trovis tiun averton malkonvena al sxia stato kaj rezignis. Sidigxante sur la pufsegxon, Pjotr Ivanovicx rememoris, kiel Ivan Iljicx estis arangxanta tiun cxambron kaj konsultis lin pri tiu rozkolora kretono kun verdaj folioj. Sidigxante sur la sofon kaj preterirante la tablon (gxenerale la cxambro plenis de ajxoj kaj mebloj) la vidvino krocxigxis per nigraj puntoj de sia nigra pelerino al cxizajxoj de la tablo. Pjotr Ivanovicx levigxis por malkrocxi, kaj la pufo, liberigxinta sub li, ekbalancigxis kaj pusxetis lin. La vidvino mem provis dekrocxi sian punton, kaj Pjotr Ivanovicx denove sidigxis, premante la ribelantan pufon. Sed la vidvino ne sukcesis dekrocxi cxion, kaj Pjotr Ivanovicx denove levigxis, kaj la pufo denove ekribelis kaj ecx klakis. Kiam cxio cxi finigxis, sxi prenis puran batistan naztukon kaj komencis plori. Tamen Pjotron Ivanovicx fridigis la epizodo kun la punto kaj luktado kontraux la pufo, kaj li sidis severmiene. Tiun neoportunan staton interrompis Sokolov, la bufedisto de Ivan Iljicx, kun raporto pri tio, ke la loko sur la tombejo, indikita de Praskovia Fjodorovna, kostos ducent rublojn. Sxi cxesis plori kaj, viktim-aspekte rigardante al Pjotr Ivanovicx, diris france, ke al sxi estas tre malfacile. Pjotr Ivanovicx silente gestis, esprimante senduban certecon pri tio, ke aliel ne eblus. " Bonvolu fumi, " sxi diris per la vocxo degna kaj samtempe deprimita kaj ektraktis kun Sokolov la problemon pri la prezo de la loko. Pjotr Ivanovicx ekfumante auxdis, ke sxi tre detale demandis pri diversaj prezoj de terpecoj kaj determinis la akceptendan. Krome, fininte pri la loko, sxi ordonis ankaux pri kantistoj. Sokolov foriris. " Mi cxion faras mem, " sxi diris al Pjotr Ivanovicx, formovante flanken la albumojn, kusxintaj surtable; kaj rimarkinte, ke cindro minacas al la tablo, senprokraste movis al Pjotr Ivanovicx cindrujon kaj ekparolis: " Mi opinias hipokrito certigi, ke mi pro la malgxojo ne povas okupigxi pri praktikaj aferoj. Male, se io povas ne konsoli min sed distri, tio estas la zorgoj pri li. " Sxi denove prenis la naztukon, kvazaux plorante, kaj subite, kvazaux venkante sin, ektremis kaj komencis paroli trankvile:

" Tamen mi havas peton al vi.

Pjotr Ivanovicx klinis sin, ne permesante disigxi al la risortoj de la pufo, kiu tuj ekprancis sub li.

" Dum lastaj tagoj li terure suferis.
" Cxu tre suferis? " demandis Pjotr Ivanovicx.

" Ahx, terure! Dum la lastaj horoj, ne minutoj, li sencxese kriadis. Tri tagnoktojn li kriadis sen ripozigi la vocxon. Tio estis neeltenebla. Mi ne povas kompreni, kiel mi sukcesis toleri tion; trans tri pordoj auxdeblis. Ahx! Kiom mi toleris! " Cxu li havis klaran konscion? " demandis Pjotr Ivanovicx. " Jes, " sxi flustris, " gxis la lasta minuto. Li adiauxis nin kvaronhoron antaux la morto kaj ankoraux petis forkonduki Vacxjon.

La penso pri suferado de la homo, kiun li konis tre proksime, komence kiel gajan knabon, lernanton, poste kiel adoltan partneron, spite la malagrablan konsciigxon de sia afekto kaj tiu de la virino, subite terurigis Pjotron Ivanovicx. Li ekvidis tiun frunton, la nazon premantan la lipon kaj li ektimis pri si. Tri tagnoktoj da teruraj suferoj kaj morto. Ja tio tuj, ajnminute povas trafi ankaux min , " li pensis, kaj por momento lin kaptis timo. Sed tuj, li mem ne sciis kiel, helpe al li venis ordinara penso, ke tio okazis al Ivan Iljicx, sed ne al li, kaj al li tiel okazi ne devas, kaj ne povas; ke pensante tiel li cedas al morna humoro, kio ne indas, ja tio evidentis laux la vizagxo de Sxvarc. Farinte tiun konkludon, Pjotr Ivanovicx trankviligxis kaj kun intereso komencis demandi pri detaloj de la forpaso de Ivan Iljicx, kvazaux morto estus aventuro, propra nur al Ivan Iljicx, sed tute ne al li.