Antaŭe plene strebinta en la neatingeblan foron de naŭdek parsekoj, Mven Mas komprenis, ke en senlima riĉo da belo de la tera homaro povas ekzisti floroj, same belaj, kiel la garde konservata de li vizio de la fora planedo. Sed la longa strebo al la neebla revo ne povis malaperi tiel rapide. Ĉara, ricevinta aspekton de la ruĝhaŭta filino de la Epsilono de la Tukano, firmigis la obstinan decidon de la estro de la eksteraj stacioj.
Evda Nal kaj Veda Kong — mem bonegaj dancistinoj, nun unuafoje vidinte dancojn de Ĉara, estis afekciitaj. Veda, en kiu parolis sciencisto-antropologo kaj historiisto de antikvaj rasoj, decidis, ke en la fora pasinteco virinoj de Gondvano, de la sudaj landoj, ĉiam estis pli multaj, ol viroj, kiuj pereadis en bataloj kontraŭ multaj danĝeraj bestoj. Poste, kiam en multehomaj landoj de la sudo aperis despotaj ŝtatoj de la antikva Oriento, viroj pereadis en konstantaj militoj, ofte kaŭzataj de religia fanatikeco aŭ de hazardaj kapricoj de despotoj. Filinoj de la Sudo vivis malfacilan vivon, en kiu estis cizelata ilia perfekteco. En la Nordo, ĉe maldensa loĝantaro kaj neriĉa naturo, ne estis ŝtata despotismo de la Malhelaj jarcentoj. Tie da viroj konserviĝis pli multe, virinojn oni taksis pli alte kaj vivis kun plia digno.
Veda estis observanta ĉiun geston de Ĉara kaj pensis, ke en ŝiaj movoj estas mirinda dueco: ili estas samtempe teneraj kaj rabaj. La tenereco venis de glateco de movoj kaj nekredebla fleksiĝemo de la korpo, kaj la raba impreso venis de abruptaj transiroj, turnoj kaj haltoj, okazantaj kun preskaŭ nerimarkebla rapideco de rabobesto. Tiun ŝteliran fleksiĝemon ricevis la malhelhaŭtaj filinoj de Gondvano dum jarmiloj da malfacila lukto por ekzisto. Sed kiel harmonie ĝi kombiniĝis en Ĉara kun malmolaj kaj etaj kreto-helenaj trajtoj de la vizaĝo!
En mallongan malrapidiĝon de adaĝo enplektiĝis plioftiĝantaj disonancaj sonoj de iaj frapinstrumentoj. Rapidega ritmo de ekflugoj kaj faloj de homaj sentoj en la danco estis esprimata per alterno de intensaj movoj kaj preskaŭ plena ilia halto, kiam la dancistino rigidiĝadis kiel senmova statuo. Vekiĝo de dormantaj sentoj, impeta eksplodo de ili, langvora malleviĝo, pereo kaj nova renaskiĝo, ree impeta kaj nekonata, la vivo katenita kaj luktanta kontraŭ neretenebla pasado de la tempo, kontraŭ klara kaj senkompata difiniteco de devo kaj sorto. Evda Nal eksentis, kiel proksima al ŝi estas la psikologia bazo de la danco, kiel ŝiaj vangoj kovriĝas per ruĝo kaj plioftiĝas la spirado… Mven Mas ne sciis, ke la baleta suito estis verkita de komponisto speciale por Ĉara Nandi, sed ĉesis timi la uraganan ritmon, vidante, kiel facile regas ĝin la junulino. Ruĝaj ondoj de lumoj brakumis ŝian kupran korpon, ĉirkaŭis per skarlataj eksplodoj la fortikajn krurojn, dronis en malhelaj sinuoj de la ŝtofo, kiel aŭroro ruĝis sur la blanka silko. Ŝiaj malantaŭen fleksitaj brakoj malrapide rigidiĝis super la kapo. Kaj subite, sen ajna finalo, rompiĝis la furioza sono de altiĝantaj notoj, haltis kaj estingiĝis la ruĝaj lumoj. La alta kupolo de la halo ekbrilis per ordinara lumo. La laca junulino klinis la kapon, kaj ŝiaj densaj haroj ŝirmis la vizaĝon. Post miloj da oraj lumeksplodoj aŭdiĝis obtuza bruo. La spektantoj montris al Ĉara la superan respekton por artisto — dankis ŝin, ekstarinte kaj levinte super la kapoj kunmetitajn manojn. Kaj Ĉara, sentima antaŭ la elpaŝo, konfuziĝis, deĵetis la harojn de sur la vizaĝo kaj forkuris, turninte rigardon al la superaj galerioj.
La aranĝantoj de la festo deklaris paŭzon. Mven Mas impetis serĉi Ĉara-n, kaj Veda Kong kaj Evda Nal eliris sur gigantan, larĝan je kilometro, ŝtuparon el blua nediafana vitro — smalto, malleviĝantan de la stadiono rekte en la maron. Vespera krepusko, diafana kaj malvarmeta, instigis ambaŭ virinojn bani sin laŭ ekzemplo de miloj da spektantoj de la festo.
— Ne vane mi tuj rimarkis Ĉara-n Nandi, — ekparolis Evda Nal. — Ŝi estas bonega aktorino. Hodiaŭ ni vidis dancon de vivoforto! Ĝuste tio, probable, estas Eroso de la antikvuloj…
— Mi nun komprenis Kart San-on, ke belo efektive estas pli grava, ol al ni ŝajnas. Ĝi estas feliĉo kaj senco de la vivo, li bone diris tiam! Kaj via difino estas ĝusta, — konsentis Veda, demetante la ŝuojn kaj mergante la piedojn en varman akvon, plaŭdantan sur la ŝtupoj.
— Ĝusta, se psikan forton kreas sana, energiplena korpo, — korektis Evda Nal, demetante la robon kaj ĵetante sin en diafanajn ondojn.
Veda atingis ŝin, kaj ili ambaŭ eknaĝis al grandega kaŭĉuka insulo, arĝentanta je kilometro kaj duono for de la bordo de la stadiono. Plata, egala kun la nivelo de akvo, la supraĵo de la insulo estis borderita per vicoj de konk-formaj markezoj el perlamota plasto, de amplekso, sufiĉa, por ŝirmi kontraŭ suno kaj vento tri-kvar homojn kaj plene izoli ilin disde najbaroj.
Ambaŭ virinoj kuŝigis sin sur la mola, ŝanceliĝanta planko de «konko», enspirante la eterne freŝan odoron de maro.
— Post kiam ni intervidiĝis sur la bordo, vi forte sunbruniĝis! — diris Veda, ĉirkaŭrigardante la amikinon. — Ĉu vi estis ĉe maro, aŭ tio estas piloloj de sunbruna pigmento?
— Piloloj de SP, — konfesis Evda. — Mi estis sub suno nur hieraŭ kaj hodiaŭ.
— Ĉu vi efektive ne scias, kie estas Ren Boz? — daŭrigis Veda.
— Proksimume scias, kaj tio sufiĉas por mi, por esti maltrankvila! — mallaŭte diris Evda Nal.
— Ĉu vi vere deziras?.. — Veda eksilentis, ne fininte la penson, kaj Evda levis la pigre mallevitajn palpebrojn kaj rekte rigardis al ŝiaj okuloj.
— Al mi Ren Boz ŝajnas ia senhelpa, ankoraŭ nematura knabo, — nedecideme kontraŭis Veda, — kaj vi estas tia tuteca, kun potenca racio, ne cedanta al ajna viro. En via interno ĉiam senteblas ŝtala trunko de volo.
— Tion al mi diris ankaŭ Ren Boz. Sed vi ne pravas en la takso de li, same unuflanka, kiel Ren mem. Tio estas homo de kuraĝa kaj potenca racio, de grandega laborkapablo. Eĉ en nia tempo nemulte troveblas egalaj al li homoj sur la planedo. En kombino kun liaj kapabloj ceteraj liaj kvalitoj ŝajnas subevoluintaj, ĉar ili estas kiel ĉe averaĝaj homoj aŭ eĉ pli infanecaj. Vi ĝuste nomis Ren-on — li estas knabo, sed samtempe li estas heroo en preciza senco de tiu nocio. Jen Dar Veter — en li same estas knabeco, sed ĝi estas simple pro troo da fizika forto, sed ne pro nesufiĉo de ĝi, kiel ĉe Ren.
— Kaj kiel vi taksas Mven-on? — interesiĝis Veda. — Ĉu nun vi pli bone konatiĝis kun li?
— Mven Mas estas bela kombinaĵo de malvarma racio kaj arkaika furiozeco de deziroj.
Veda Kong ekridegis:
— Kiel mi lernu tian precizecon de karakterizoj?
— Psikologio estas mia fako, — kunpremis la ŝultrojn Evda. — Sed permesu al mi nun demandi vin. Ĉu vi scias, ke Dar Veter tre altiras min?..
— Ĉu vi timas nedifinitivajn decidojn? — ruĝiĝis Veda. — Ne, ĉi tie ne estos pereiga nedefiniteco kaj nesincereco. Ĉio ĝis sonoreco klaras… — Kaj sub atenta rigardo de la sciencistino-psikiatro Veda trankvile daŭrigis: — Erg Noor… niaj vojoj disiris delonge. Mi nur ne povis obei al nova sento, dum li estas en la kosmo, mi ne povis malproksimiĝi kaj per tio malgrandigi forton de espero, de kredo je lia reveno. Nun tio denove estas preciza kalkulo kaj certeco. Erg Noor ĉion scias, sed iras laŭ sia vojo.
Evda Nal brakumis per la maldika brako la rektajn ŝultrojn de Veda.
— Ĉu tio signifas — Dar Veter?
— Jes! — firme respondis Veda.
— Kaj ĉu li scias?
— Ne. Poste, kiam «Tantro» estos ĉi tie… Ĉu ne tempas reveni? — ekkriis Veda.
— Por mi tempas forlasi la feston, — diris Evda Nal, — la ferioj finiĝas. Min atendas granda nova laboro en la Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo, kaj mi devas ankoraŭ vidi la filinon.
— Ĉu via filino estas granda?
— Dek sep. La filo estas multe pli aĝa. Mi plenumis la devon de ĉiu virino kun normala sano kaj heredeco — du infanojn, ne malpli. Kaj nun mi deziras la trian — sed nur plenaĝan!
Evda Nal ridetis, kaj ŝia koncentrita vizaĝo eklumis per kareso de amo, la supera lipo, fleksita kiel kruta pafarko, duonmalfermiĝis.
— Kaj mi imagis al mi bonan grandokulan knabon… kun sama karesa kaj mirigita buŝo… sed kun lentugoj kaj stumponazan, — ruzete diris Veda, rigardante rekte antaŭ si.
Ŝia amikino, silentinte, demandis:
— Ĉu vi ankoraŭ ne havas novan laboron?
— Ne, mi atendas «Tantron». Poste estos longa ekspedicio.
— Veturu kun mi al la filino, — proponis Evda, kaj Veda volonte konsentis.
Je tuta muro de la observatorio altis sepmetra duonsfera ekrano por spektado de fotoj kaj filmoj, faritaj per potencaj teleskopoj. Mven Mas ŝaltis sinoptikan foton de sektoro de la ĉielo apud la norda poluso de la Galaksio — la meridianan strion de konstelacioj ekde la Granda Ursino ĝis la Korvo kaj la Centaŭro. Ĉi tie, en la Ĉashundoj, la Berenica Hararo kaj la Virgulino, situis multaj galaksioj — stelaj insuloj de la Universo en formo de plataj radoj aŭ diskoj. Speciale multe da ili estis malkovritaj en la Berenica Hararo — apartaj, regulaj kaj malregulaj, en diversaj turnoj kaj projekcioj, iam nekredeble malproksimaj, distancantaj je miliardoj da parsekoj, iam kreantaj tutajn «nubojn» el dekoj da miloj da galaksioj. La plej grandaj galaksioj atingas de dudek ĝis kvindek mil parsekojn en diametro, kiel nia stela insulo aŭ la galaksio NN 89105+SB23, antikve nomata M-31, aŭ la nebulozo de Andromedo. La malgranda, malforte lumanta nebula nubeto videblis de sur la Tero per simpla okulo. Jam delonge la homoj malkovris sekretojn de tiu nubeto. La nebulozo evidentiĝis giganta radsimila stelsistemo, unu-kaj-duon-oble pli granda, ol eĉ nia giganta Galaksio. Esplorado de la Andromeda galaksio, malgraŭ la distanco je kvarcent kvindek mil parsekoj, disiganta ĝin de la teraj observantoj, tre helpis al ekkono de nia propra Galaksio.