Выбрать главу

La negha blovado

Novelo de Aleksandr Pusxkin

# La negxa blovado (Traduko de Antoni Grabowski)

# Komentario (Aleksander Korjxenkov)

# Notoj (Aleksander Korjxenkov)

La titolo de la rusa originalo: Tradukis el la rusa Antoni Grabowski en 1888 Kompostis, enpagxigis kaj komentis: Aleksander Korjxenkov Kontrolis: Halina Gorecka

Pusxkin, Aleksandr Sergejevicx. La negxa blovado: Novelo / Tradukis el la rusa Antoni Grabowski; Komentis Aleksander Korjxenkov. - Jekaterinburg: Sezonoj, 1993. - 16 p. - (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto).

Komentario, Sezonoj, 1993

Elektronika eldono, La Ondo de Esperanto, 1998

LA NEGxA BLOVADO

En la fino de l' jaro 1811a, en epoko al ni memorinda, vivis en sia vilagxo Nenaradovo la bona Gavrilo Gavrilovicx R. Li glorigxis en la tuta cxirkauxajxo pro gastamo kaj koreco; la najbaroj cxiuminute veturadis al li por mangxi, trinki, ludi kun lia edzino Praskovja Petrovna po kvin kopekoj je l' bostono; kaj kelkaj el ili - por rigardi ilian filineton Marion Gavrilovna'n, gracian, palan kaj deksepjaran junulinon. Sxi estis rigardata kiel ricxa frauxlino, kaj multaj antauxdecidis sxin por si aux por siaj filoj.

Mario Gavrilovna estis edukita sur francaj romanoj kaj tial kompreneble jam amanta. La objekto, elektita de sxi, estis malricxa oficiro, kiu sin trovis forpermese en sia vilagxeto. Estas kompreneble per si mem, ke la juna homo brulis egale per ama fajro, kaj ke la gepatroj de lia amata, sciigxinte ilian duflankan amon, malpermesis la filinon ecx pensi pri li, kaj lin ricevadis pli malbone ol eksigitan juran alsidanton.

Niaj amantoj estis en korespondado, kaj cxiun tagon ili sin vidis je kvar okuloj en pina arbareto aux cxe l' malnova pregxejeto. Tie ili jxuradis unu al la alia eternan amon, plendadis je la sorto kaj faradis multoblajn projektojn. Korespondante kaj interparolante tiusence, ili (kio estas tre natura) alvenis al la jena decido: se ni unu sen la alia ne povas vivi, kaj la volo de la senkompataj gepatroj baras nian felicxon, cxu ni ne povas veni al la celo ankaux sen gxi? Oni komprenas, ke tiu cxi felicxa penso venis unue en la kapon de l' juna homo, kaj ke gxi multe placxis al la romana fantazio de Mario Gavrilovna.

Venis la vintro kaj cxesigis iliajn revidojn, sed la korespondado farigxis tiom pli viva. Vladimiro Nikolajevicx en cxiu letero sxin petegis ke sxi transdonu sin al li, edzigxu je li sekrete, kasxu sin kelkan tempon kun li, kaj poste ili jxetus sin al la piedoj de la gepatroj, kiuj nature estus fine tusxitaj per la heroa konstanteco kaj la malfelicxo de la amantoj kaj dirus al ili certe: "infanoj, venu al niaj koroj!"

Mario Gavrilovna longe sxanceligxadis; multaj projektoj de l' forkuro estis forjxetitaj. Fine sxi konsentis: en certigita tago sxi devis ne vespermangxi, sed forigxi en sian cxambron el la sxajnkauxzo de l' doloro je l' kapo. Sxia servanta knabino estis en la komploto; ili du devis eliri en la gxardenon trans la posta balkona sxtuparo, trovi pretigitan glitveturilon, sidigi sin en gxi kaj veturi cxirkaux kvin verstojn de Nenaradovo, en la vilagxon Jxadrino, rekte antaux la pregxejon, kie Vladimiro jam devis ilin atendi.

Antaux la decidanta tago Mario Gavrilovna ne dormis tutan la nokton; sxi ordadis kaj kunligadis sian tolajxon kaj vestajxon, skribis longan leteron al unu sentema frauxlino, sia amikino, alian al siaj gepatroj. Sxi diris adiaux al ili en la plej kortusxantaj vortoj, senkulpigis sian eraron per la nevenkebla forto de la ama sento kaj finis per tio, ke la plej felicxa minuto de l' vivo estos por sxi tiu, kiam estos permesita al sxi jxeti sin al la piedoj de la plej karaj gepatroj. Sigelinte la du leterojn per Tula sigelilo, sur kiu estis elformitaj du brulantaj koroj kun konvena surskribo, sxi jxetis sin sur la liton mallonge antaux la lumigxado de l' tago, kaj ekdormetis; sed ankaux tie cxi teruraj songxaj fantazioj cxiuminute sxin vekadis. Jen eksxajnis al sxi, ke en tiu sama minuto, kiam sxi sidigxis en la glitveturilon por veturi al la edzigxo, la patro sxin ekhaltigis, kun turmenta rapideco sxin trenis sur la negxo kaj jxetis en malluman kaj senfundan subterajxon... kaj sxi flugis malsupren kun neklarigebla mortigxado de l' koro... jen sxi vidis Vladimiron, kusxantan sur la herbo, palan kaj sangantan. Mortante, li petegis sxin per vocxo iranta tra l' koro, ke sxi rapidu por lin edzigi... Aliaj malbelaj, sensencaj songxaj vidajxoj sin portis antaux sxi unu post alia. Fine sxi levis sin el la lito, pli pala ol kutime, kaj kun ne-preteksta doloro je l' kapo. La patro kaj la patrino ekvidis sxian maltrankvilecon; ilia karesa zorgado kaj la sencxesaj demandoj: kio estas al vi, Manjo? Cxu vi ne estas malsana, Manjo? - dissxiradis al sxi la koron. Sxi penis ilin trankviligi, montri sin gxoja, kaj ne povis. Venis la vespero. La penso, ke jam je l' lasta fojo sxi pasigas tagon en la mezo de sia familio, premis sxian koron. Sxi estis apenaux viva; sekrete sxi diris adiaux al cxiuj personoj, al cxiuj objektoj, kiuj sxin cxirkauxadis. La vespermangxo estis enportita; sxia koro forte ekfrapis. Per tremanta vocxo sxi diris, ke sxi ne havas apetiton por vespermangxi kaj komencis adiauxi je la patro kaj la patrino. Ili sxin kisis kaj, kiel kutime benis; sxi apenaux ne ekploris. Veninte en sian cxambreton, sxi jxetis sin sur la segxon kaj versxis varmegajn larmojn. Sxia knabino konsilis al sxi, ke sxi trankviligxu kaj kuragxigxu. Cxio estis preta. Post horduono Manjo devis por cxiam forlasi la domon gepatran, sian cxambron, la trankvilan vivon frauxlinan. Ekstere estis negxa blovado; la vento fajfis, la lignaj fenestraj kovriloj tremadis kaj frapadis; cxio sxajnis al sxi kiel timigadoj kaj malfelicxaj antauxsignoj. Baldaux en la domo cxio trankviligxis kaj ekdormis. Manjo cxirkauxkovris sin per sxalo, metis sur sin varman superveston, prenis en la manon sian kesteton kaj eliris sur la postan verandon. La servantino portis post sxi du kuneligajxojn. Ili eliris en la gxardenon. La negxa blovado ne trankviligxis, la vento blovis kontrauxen, kiel penante haltigi la junan krimulinon. Fine ili alvenis al la fino de l' gxardeno. Sur la vojo glitveturilo ilin atendis. La cxevaloj, trafrostitaj, ne volis stari trankvile sur la loko, la veturigisto de Vladimiro promenadis antaux la glitveturila turnilo moderigante ilian fajrecon. Li helpis la sinjorinon kaj sxian servistinon sidigxi kaj kusxigi la kuneligajxojn kaj la kesteton, prenis la kondukilojn en la manojn kaj la cxevaloj fluge ekkuris. Transdonante la frauxlinon al la zorgado de l' sorto kaj al la arto de Teresxka, la veturigisto, ni turnigxos al nia juna amanto.

La tutan tagon Vladimiro estis en veturado. Matene li estis cxe l' Jxadrina pastro; kun malfacilo ili venis al konsento. Poste li veturis sercxi atestantojn por la edzigxo inter la najbaraj vilagxestroj. La unua, al kiu li venis, la eksa kvardekjara standardestro Dravin, konsentis kun plezuro. Tiu cxi afero, li diris, rememorigis al li la pasintajn tempojn kaj la husarajn sxercetojn. Li invitis Vladimiron resti cxe li por tagmangxi kaj certigis lin, ke trovi la du aliajn atestantojn, ne estos malfacile. Efektive tuj post la tagmangxo venis la geometriisto Sxmidt kun lipharoj kaj pikradetoj cxe la botoj, kaj la filo de kapitano de l' jxandarmaro, knabeto deksesjara, kiu antaux kelka tempo aligxis al la ulanoj. Ili ne sole alprenis la proponon de Vladimiro, sed ankaux jxuris la pretecon oferi al li la vivon. Vladimiro cxirkauxprenis ilin kun neesprimebla gxojo kaj forveturis la domon por sin prepari.

Jam longe mallumigxadis. Li elsendis sian fidelan Teresxka'n en Nenaradovon kun sia trio da cxevaloj kaj kun detala, vasta ordono; por si li ordonis prepari malgrandan glitveturilon unucxevalan, kaj tute sola, sen veturigisto, li forveturis Jxadrinon, kien post du horoj devis ankaux alveni Mario Gavrilovna. La vojon li konis, kaj la tuta veturo devis dauxri nur dudek minutojn.