Выбрать главу

Sed apenaux Vladimiro estis elveturinta en la kampon, eklevis sin vento kaj farigxis tia negxa blovado, ke li nenion vidis. En unu minuto la vojo estis kovrita de negxo, la cxirkauxajxo perdigxis en la nebulo malklara kaj flaveta, tra kiu flugadis blankaj flokoj de l' negxo; la cxielo kunigxis kun la tero; Vladimiro ekvidis sin sur la kampo kaj vane li volis denove eltrovi la vojon; la cxevalo pasxis rekte antauxen kaj cxiuminute jen gxi veturadis sur negxan amason, jen faladis en kavon; la glitveturilo cxiuminute sin renversadis. Vladimiro nur penis ne perdi la veran direkton. Sed sxajnis al li, ke jam pasis pli ol duonhoro kaj li ankoraux ne alveturis al la Jxadrina arbetaro. Pasis ankoraux cxirkaux dek minutoj, la arbetaro cxiam ankoraux ne estis videbla. Vladimiro estis veturanta tra kampo trancxita per profundaj kavoj. La negxa blovado ne trankviligxadis, la cxielo ne ellumigxadis. La cxevalo komencis lacigxi kaj de li la sxvito faladis kiel hajleroj, malgraux ke li cxiuminute estis gxis la duono en la negxo.

Fine li ekvidis, ke li veturis en malvera direkto. Vladimiro haltis; li komencis pripensadi, prezentadi al si kaj certigxis, ke li devis preni la vojon dekstren. Li ekveturis dekstren. Lia cxevalo apenaux pasxadis. Jam pli ol unu horon li estis en vojo. Jxadrino devis esti proksima. Sed li veturis, veturis, kaj la kampo ne havis finon. Cxie negxaj amasoj kaj kavoj; cxiuminute la glitveturilo sin renversadis, cxiuminute li gxin levadis. La tempo pasadis, Vladimiro komencis forte maltrankviligxi. Fine en flanko sin montris io nigra. Vladimiro tien sin turnis. Proksimigxante li ekvidis arbetaron. Glor' al Dio, li ekpensis, nun gxi estas proksima. Li veturis al la arbetaro, esperante baldaux trovi la konatan vojon aux cxirkauxveturi la arbetaron: Jxadrino estis tuj post gxi. Baldaux li trovis la vojon kaj enveturis en la mallumon de l' arboj, nudigitaj de la vintro. La vento ne povis tie koleregi; la vojo estis glata; la cxevalo reprenis la kuragxon kaj Vladimiro trankviligxis.

Sed li veturis kaj Jxadrino ne estis videbla; la arbetaro ne havis finon. Vladimiro kun teruro ekvidis, ke li estis enveturinta en nekonatan arbaron. Malespero lin prenis. Li ekbatis la cxevalon; la bedauxrinda besto ekiris kure, sed baldaux gxi komencis iri pasxe, malgraux cxiuj penoj de la malfelicxa Vladimiro.

Baldaux la arboj komencis maldensigxi kaj Vladimiro elveturis el la arbaro. Jxadrino ne estis videbla. Estis cxirkaux la noktomezo. La larmoj ekfluis el liaj okuloj; nun li veturis rekte antauxen. La vetero trankviligxis; la nuboj disiradis; antaux li kusxis ebenajxo, kovrita de blanka ondforma tapisxo. La nokto estis suficxe luma. Li ekvidis nemalproksime vilagxeton, kunmetitan el kvar aux kvin kortoj. Vladimiro veturis tien. Cxe l' unua dometo li elsaltis el la glitveturilo, alkuris al la fenestro kaj komencis frapadi. Post kelkaj minutoj la ligna fenestra kovrilo sin levis kaj ia maljunulo elmetis sian grizan barbon. "Kion vi bezonas?" - "Jxadrino estas malproksima?" - "Cxu Jxadrino estas malproksima?" - Jes, jes! Cxu gxi estas malproksima?" - "Proksimeta, estos cxirkaux deko da verstoj". Cxe tiu cxi respondo Vladimiro ekkaptis la kapon kaj restis senmova kiel homo, jugxita al la morto.

"El kie vi estas?" - dauxrigis la maljunulo. Vladimiro ne havis la kuragxon respondi je demandoj. "Cxu vi povas, maljunulo, - li diris, - preni por mi cxevalojn gxis Jxadrino?" - "Ni ne havas cxevalojn", - respondis la vilagxano. "Cxu mi ne povas ricevi almenaux kondukanton? Mi pagos kiom al li placxos". - "Atendu", diris la maljunulo, fermante la fenestran kovrilon, - mi elsendos al vi la filon; li vin kondukos". Vladimiro atendis, sed apenaux pasis unu minuto, li ree komencis frapi. La fenestra kovrilo sin levis, la barbulo sin montris. "Kion vi bezonas?" - "Kie estas via filo?" - "Li tuj eliros, li prenas la botojn. Sed vi malvarmigxis? Eniru varmigxi". - "Mi dankas, elsendu pli rapide la filon".

La pordego akre eksonis, la knabego eliris kun bastonego kaj iris antauxen, jen montrante, jen elsercxante la vojon, kovritan de negxaj amasoj. "Kioma horo?" - demandis lin Vladimiro. "Jam baldaux lumigxos", - diris la juna vilagxano. Vladimiro ne parolis jam pli ecx unu vorton.

La kokoj kantis kaj estis jam luma tago, kiam ili alvenis Jxadrinon. La pregxejo estis fermita. Vladimiro pagis la kondukanton kaj enveturis en la korton, al la pastro. Lia trio da cxevaloj jam tie ne estis. Kia sciigo lin atendis!

Sed ni returnigxos al la bonaj Nenaradovaj vilagxestroj kaj ni rigardos, kio cxe ili farigxas.

Ha, nenio!

La maljunuloj vekigxis kaj eniris en la gastcxambron. Gavrilo Gavrilovicx en nokta cxapo kaj mallonga varma surtuto, Praskovja Petrovna en vata noktsurtuto. Oni alportis la temasxinon kaj Gavrilo Gavrilovicx sendis la knabinon por sciigxi de Mario Gavrilovna, kia estas sxia sano kaj kiel sxi elripozis. La knabino revenis, sciigante, ke la frauxlino ripozis malbone, sed ke nun sxi fartas pli bone kaj ke sxi tuj venos en la gastcxambron. Efektive, la pordo sin malfermis kaj Mario Gavrilovna eniris por saluti la patreton kaj la patrineton.

"Kion faras via kapo, Manjo?" - demandis Gavrilo Gavrilovicx'. "Pli bone, patreto", - respondis Manjo. "Vi kredeble, Manjo, ricevis hieraux kapdoloron de forna haladzo", - diris Praskovja Petrovna. "Povas esti, patrineto", - respondis Manjo.

La tago pasis felicxe, sed en la nokto Manjo malsanigxis. Oni sendis en la urbon al la kuracisto. Li alvenis vespere kaj trovis la malsanan en deliro. Aligxis forta febro, kaj la bedauxrinda malsanulino du semajnojn sin trovadis sur la bordo de l' tombo.

Neniu en la domo sciis ion pri la intencita forkuro. La leteroj skribitaj de sxi estis jam bruligitaj; sxia servantino nenion al iu parolis, timante la koleron de la gesinjoroj. La pastro, la eksa standardestro, la liphara geometriisto kaj la aminda ulano estis diskretaj, kaj nesenkauxze. Teresxka la veturigisto neniam ion senbezonan eldiris ecx en malsobra estado. Tial la sekreto estis kasxata de pli ol duona dekduo da kunsciantoj. Sed Mario Gavrilovna mem, en sencxesa deliro, elrakontis sian sekreton. Tamen sxiaj vortoj estis tiel mirindaj kaj neligeblaj kun io, ke la patrino - ne foriranta de sxia lito - povis kompreni el ili nur tion, ke sxia filino estis morte amanta Vladimiron Nikolajevicxon, kaj ke kredeble la amo estis la kauxzo de sxia malsano. Sxi konsiligxis kun sia edzo, kun kelkaj najbaroj, kaj fine unuvocxe cxiuj decidis, ke videble tia estis la sorto de Mario Gavrilovna, ke la difiniton de l' sorto ni per cxevalo ne forkuros, ke la malricxeco ne estas krimo, ke oni ne vivas kun ricxeco, sed kun la homo kaj cetere. Similaj popoldiroj estas mirinde utilaj en tiuj cxi okazoj, kiam ni mem nur tre malmultan povas elpensi por nia pravigo.

Dume la frauxlino komencis sanigxi. Vladimiro jam longe ne montris sin en la domo de Gavrilo Gavrilovicx. Li estis ja senkuragxigita per la kutima ricevo. Oni decidis sendi al li kaj sciigi lin pri la neesperita felicxo, la permeso je l' edzigxo. Sed kia estis la mirigxo de la Nenaradovaj vilagxestroj, kiam kiel respondon al ilia invito ili ricevis de li duone malprudentan leteron! Li sciigis ilin, ke lia piedo neniam estos en ilia domo, kaj li petis, ke ili forgesu la malfelicxulon, por kiu la morto restas la sola espero. Post kelkaj tagoj ili sciigxis, ke Vladimiro forveturis en la militistaron. Tio cxi estas en la 1812 j.

Longe ili ne havis kuragxon paroli pri tio al la sanigxanta Mario. Sxi neniam rememorigis Vladimiron. Kelkajn monatojn jam poste, trovinte lian nomon en la nombro de la honore distingigxintaj kaj grave vunditaj cxe Borodino, sxi falis sensente kaj oni timis, ke sxia febro ne revenu. Sed tamen, glor' al Dio, la sensento ne havis postsignojn.