Выбрать главу

Jenő Rejtő. LA ŜTELITA KURIERO

tradukis: László Balázs

U N U A   Ĉ A P I T R O

Matha Hary petas mortpunon, tiam oni milde dirite forkondukas ŝin

— Estas tre bone, ke vi jam antaŭpreparis la kadavron al la sekcado. Mi ĝojas, ke fine estas ordo en la hospitalo. Ni komencu ĝin sinjoroj. Laŭ la kuracista konstataĵo ĉi tie estas ĉirkaŭ kvardek kvin jara, anemiulo, kaŭzo de la morto: progresinta atrofio…

La prosektoro levis sian tranĉilon, detiris la kovrotukon, sed tiam je lia plej granda miro la mortinto side leviĝis, kiu averte etendinte sian montrofingron ekparolis jene:

— Pardonon, la etiketo preskribas, ke mi prezentu min antaŭ la sekcado.

— La profesoro severe kuntiris siajn brovojn kaj rigardis al la konsternita hospitala servisto.

— Marcelo! Kiel troviĝas bonedukita, virina kadavro ĉi tie, anstataŭ mezaĝa, ĉirkaŭ kvardek kvin jara persono. Sinjoroj! — Kaj li turnis sin al la kuracistoj, eĉ respondon ne atendinte: — La ĵus diritajn mi nuligas: tamen ne estas ordo en la hospitalo.

— Tute neparolante pri la fenestroj — rimarkis la mortinto kun riproĉa impeto, nekutima de kadavro, — kiujn oni ne purigis minimume du monatojn. Mia nomo estas Prücsök, kiu estas sekreta speŭdonomio por internaciaj spioninoj.

— Kiel vi troviĝas sur la sekcadtablon? — kriis la hospitala servisto.

— Nokte mi ensteliĝis ĉi tien, ĉar mi estas fifama spionino, kaj mi volis esplori gravajn militsekretojn. Ĝi estas deviga, ĉar mia komisiinto, kiu havas dikegajn brovojn, nomiĝas sinjoro Ikso, kiu iafoje ridas, li mortigas ĉiun kaj estas okulfrape ŝtipogamba, li ĉantaĝas min pere de miaj malsanaj parencoj.

— Eĉ nun mi ne komprenas tion — diris la kuracisto al siaj kolegoj. Mi scias tiel, ke la hospitalo de la milita prokurorejo ne havas neŭrologian sekcion.

— Eble ŝi rifuĝis el alia loko.

Dume Marcelo, la servisto telefonis al la gardistoj. La sekciota mortinto kompreneble estis en la angulo de la ejo, en la profundo de ĉerko same tiel, kiel alifoje. Tiu knabino simple kuŝis sur lian lokon.

— Bonvolu kredi, ke mi enŝteliĝis por akiri la kemian recepton de la kanonproduktado… — asertis la bonedukita kadavro senpacience, per iomete lamenta voĉo.

— Supoze, ke la plej superaj militistaj rondoj gardas gravajn dokumentojn en la kadavrejo pro ia enigma kaŭzo — respondis la profesoro severe, — mi diras, ankaŭ en tiu interesa situacio mi devas postuli, ke vi tuj forlasu la sekcan tablon, ĉu sola, ĉu akompanate de via flegisto, prokrsastinte vian timigan planon.

— Ne — respondis la mortinto, elŝovinte sian langon al la kuracistoj, kio decas, se iu havas febron aŭ ŝatus peti la opinion de la kuracisto pri sia misdigesto, sed la knabino havis nek febron, nek misdigeston. Laŭ la unuanima fulmdiagnozo de la kuracistoj, nun temas pri malbela, akompana simptomo de tre grava „progresinta needukiteco”.

La gardistoj venis rapide, akompanate de la kaporalo. La nigrahara knabino kun timemaj okuloj malesperiĝinte forŝovis la mortotukon, kaj evidentiĝis, ke ŝi portas trivitan kaj ĉifonan, nigran vestaĵon, krome forĵetitajn, virajn ŝuojn, numero minimume kvardek kvin. Ŝi faris la virajn ŝuojn akvorezista per ludkartoj, ĉar kera reĝo elrigardis melankolie tra trua parto de la plandumo, kiel suvereno, enkarcerigita en la turka fortikaĵo Sep-turoj, en iu liberaera prezentado de historia dramo.

La profesoro ne volonte staris tie, ĉar li malŝatis tiajn scenojn, kiam la gardistoj katenas kaj forkondukas la spioninon, kiun nek sia frenezeto povas savi de la certa mortpafo. Tial li iomete deturnis sin.

Sed li tre surpriziĝis, kiam la ruĝhara kaporalo ekkriis per kolera voĉo al la internacia spionino:

— Atendu nur, vi, nazmukulino! Ĉu vi envenis ankaŭ ĉi tien?

— Bonvolu kredi — balbutaĉis la spionino timeme, — mi volis ŝteli la kemian formulon de la aviadilproduktado, kaj mi estas la membro de la angla servo. Arestu, kaj pridemandu min… Mi scias la sekreton de la mortoradio. Mi estas la Verda Rido…

Sed la kaporalo per krizostata memjuĝado kaj per tiu krakanta, senindulga voĉo, kiel oni komandas pafon kontraŭ la mortkondamito en la korto de la fortikaĵo Vincennes, li kriis:

— Elĵetu la impertinentulinon!

…Kaj oni tuj efektivigis la verdikton. La kondamnito ŝrikis multajn lastajn dezirojn, sed oni ne plenumis tiujn.

Tamen eblas, ke kelkaj el tiuj plenumiĝos per si mem, ĉar ne estas ekskludite, ke apopleksio kaptos provoson dum plenumo de sia tasko. Tiuokaze li mortus portante ŝuojn, kio grandlinie, sed ne en la detaloj koincidus kun la lastaj deziroj de la mortkondamnito.

D U A   Ĉ A P I T R O

La Muzikanta Rato, la Verda Prücsök kaj la Dormema Elefanto

La mondfama spionino unuavice komencis amare ploraĉi. Ĝustadire ŝi ploregis, kiel ia punita, obstina infano, kaj la homoj, kiuj eĉ konjekton ne havis, ke tiu hirta adoleskulino okupiĝas pri mondfama spionado, en siaj grandegaj ŝuoj kun sekreta, kera reĝo, ili scivoleme haltis preterirante ŝin por priobservi la ploregon de la elĵetita persono, por aŭskulti ŝian timigan antaŭdiron rilate la vivdaŭron de la ruĝhara kaporalo, dume ŝi mekanike senpolvigis sian vestaĵon. Tiam ŝi elŝovis sian langon al la piedirantoj, manke de la motivoj de febro aŭ misdigesto.

Bonŝance brunvizaĝa, larĝŝultra viro pasis al la knabino, kiun ĉiu bone konis en la haveno laŭ la nomo Cigaro, kaj li flustris mallaŭte, trankvilige al la fama spionino:

— Vi estas granda azeno, Prücsök, kaj venu, ĉar mi survangos vin!

Mi rimarkas, ke Cigaro antaŭ du jaroj batis je la kapo la doganstapliston per dokumentŝranko en Honolulu tiel, ke tiu homo singultas de tiam ĉiuminute, pri kio cetere Nobel-premiita scienculo skribis tre enpensigan eseon en la Paska numero de medicina revuo en Stokholmo. Sed estas nekalkulebla la nombro de tiuj, ĉe kiuj kaŭzis specialan akompanajn simpltomojn, se Cigaro batis ilin je la kapo pro io aŭ alia kaŭzo, sen tio, ke poste estus publikita scienca artikolo pri la koncernulo, kies ĉefa kaŭzo estas la relative limiigita numero de la medicinaj revuoj, eldonitaj en la mondo.

Ŝajnas, ke la plenumaĵoj de tiu severa apaĉo ne plaĉis al la knabino, ĉar ŝi ploregis eĉ pli laŭte kaj ekbatis la larĝan brustokeston de la brunvizaĝulo per siaj pugnetoj.

— Vi havas nenion komunan al tio! Iru en la inferon!

Ĉar nun jam multaj piedirantoj rigardis kun interesiĝo la laŭtan ploradon de la trampa spionino, Cigaro, kiu estis delonge aplikanta simplajn solvojn, li kaptis la knabinon, kaj tute neglektinte la lavangon da ofendoj, li portis ŝin en proksiman stratetaĉon, starigis ŝin sur la piedojn, kaj levinte sian grandegan manon, li ekgrumblis al ŝi:

— Nun jam sufiĉe, ĉar vi pentos tion!

Tiam la knabino vangofrapis lin per siaj manetoj tiel, ke li sentis soni sonoriletoj en siaj oreloj. Cigaro decidis ĉesigi sian teroron. Tial, kiom eblas post vangofrapo, konservinte sian morozan superecon, li demandis.

— Kial vi ploraĉis:

— Oni elĵetis min.

— Ĝi estis videbla de malproksime. — Ili iris senvorte.

La panoramo de la grandega haveno ĉiam pli vastiĝis en la delto de la deklivaj stratetaĉoj, kun la senmovaj, multegaj ŝipoj, kiel ĝi kuŝis dormeme en la brilanta, flava kampo de la tagmeza sunbrilo.

— Tial ĝi estisis — plorsnufetis la knabino, — ĉar Matiaso diris, ke la granda hospitalo de la prokurorejo troviĝas ĉi tie, kie oni kuracas spionojn. Li rakontis tion, ke bone vestitaj sinjoroj kaj elegantaj damoj iras kun klinita kapo inter la provosoj, sed ili rajtas rigardi nenien, nur sur la plankon. Ili rajtas nek paroli, oni nur operacias ilin kaj plombas iliajn dentojn antaŭ ol komenciĝus la ekzekuto.