14 Ne forŝovu la limon de via proksimulo, kiun difinis la antaŭuloj en via posedaĵo, kiun vi ricevos en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon.
15 Ne valoras unu atestanto kontraŭ homo en ĉia kulpo, en ĉia krimo, kaj en ĉia peko, kiun li pekos: laŭ la diro de du atestantoj aŭ laŭ la diro de tri atestantoj oni povas fari proceson. 16 Se kontraŭ iu stariĝos atestanto maljusta, akuzante lin pri krimo, 17 tiam la du homoj, kiuj havas inter si juĝan disputon, stariĝu antaŭ la Eternulo, antaŭ la pastroj kaj la juĝistoj, kiuj estos en tiu tempo; 18 kaj la juĝistoj bone esploru; kaj se montriĝos, ke la atestanto estas atestanto malvera, ke li akuzis malvere sian fraton: 19 tiam agu kun li tiel, kiel li intencis agi kun sia frato; kaj tiel ekstermu la malbonon el inter vi. 20 Kaj la aliaj aŭdos kaj ektimos, kaj ili ne faros plu tian malbonon inter vi. 21 Kaj via okulo ne indulgu: animon pro animo, okulon pro okulo, denton pro dento, manon pro mano, piedon pro piedo.
20
Kiam vi iros milite kontraŭ vian malamikon kaj vi vidos ĉevalojn kaj ĉarojn kaj pli multe da homoj ol ĉe vi, ne timu ilin; ĉar kun vi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta. 2 Kaj kiam vi alproksimiĝos al la batalo, tiam elpaŝu la pastro kaj parolu al la popolo; 3 kaj li diru al ili: Aŭdu, ho Izrael! vi iras nun en batalon kontraŭ viajn malamikojn; ne malfortiĝu via koro, ne timu, ne konfuziĝu, kaj ne tremu antaŭ ili; 4 ĉar la Eternulo, via Dio, iras kun vi, por batali pro vi kontraŭ viaj malamikoj kaj por helpi vin. 5 Kaj la kontrolistoj parolu al la popolo, dirante: Kiu konstruis novan domon kaj ne inaŭguris ĝin, tiu iru kaj revenu al sia domo, ĉar eble li mortos en la batalo kaj alia homo ĝin inaŭguros; 6 kaj kiu plantis vinberĝardenon kaj ne ĝuis ĝiajn fruktojn, tiu iru kaj revenu al sia domo, ĉar eble li mortos en la batalo kaj alia homo ĝuos ĝiajn fruktojn; 7 kaj kiu fianĉiĝis kun virino kaj ne prenis ŝin, tiu iru kaj revenu al sia domo, ĉar eble li mortos en la batalo kaj alia viro ŝin prenos. 8 Kaj plue la kontrolistoj parolu al la popolo, kaj diru: Kiu estas timema kaj senkuraĝa, tiu iru kaj revenu al sia domo, por ke li ne senkuraĝigu la koron de siaj fratoj, kiel lia koro estas. 9 Kaj kiam la kontrolistoj finos paroli al la popolo, tiam oni starigu militestrojn super la popolo.
10 Kiam vi aliros al urbo, por batali kontraŭ ĝi, tiam proponu al ĝi pacon. 11 Kaj se ĝi respondos al vi per paco kaj malfermos sin antaŭ vi, tiam la tuta popolo, kiu troviĝos en ĝi, pagu al vi tributon kaj servu vin. 12 Sed se ĝi ne faros pacon kun vi, sed militos kontraŭ vi, tiam sieĝu ĝin; 13 kaj kiam la Eternulo, via Dio, transdonos ĝin en vian manon, tiam mortigu ĉiujn ĝiajn virseksulojn per glavo; 14 nur la virinojn kaj la infanojn kaj la brutojn, kaj ĉion, kio estos en la urbo, la tutan militakiraĵon prenu al vi, kaj konsumu la militakiraĵon de viaj malamikoj, kiujn la Eternulo, via Dio, transdonis al vi. 15 Tiel agu kun ĉiuj urboj, kiuj estas tre malproksime de vi kaj kiuj ne apartenas al la urboj de tiuj popoloj. 16 Sed al tiuj urboj de tiuj popoloj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon, lasu la vivon al neniu animo; 17 sed ekstermu ilin: la Ĥetidojn kaj la Amoridojn, la Kanaanidojn kaj la Perizidojn, la Ĥividojn kaj la Jebusidojn, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; 18 por ke ili ne instruu al vi fari simile al ĉiuj iliaj abomenaĵoj, kiujn ili faris por siaj dioj, kaj por ke vi ne peku antaŭ la Eternulo, via Dio.
19 Se vi dum longa tempo sieĝos urbon, por militakiri ĝin kaj preni ĝin, ne ruinigu ĝiajn arbojn, levante kontraŭ ilin hakilon; ĉar vi povas manĝi fruktojn de ili, tial ne forhaku ilin; ĉar ĉu arbo de kampo estas homo, ke ĝi povus foriri de vi en la fortikaĵon? 20 Nur tian arbon, pri kiu vi scios, ke ĝi ne estas arbo fruktodona, vi povas ruinigi kaj forhaki, por konstrui bastionojn kontraŭ la urbo, kiu militas kontraŭ vi, ĝis vi ĝin venkos.
21
Se estos trovita mortigito sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon, kuŝanta sur la kampo, kaj oni ne scios, kiu lin mortigis: 2 tiam eliru viaj plejaĝuloj kaj viaj juĝistoj, kaj ili mezuru ĝis la urboj, kiuj troviĝas ĉirkaŭe de la mortigito. 3 Kaj kiu urbo estos plej proksime de la mortigito, ties plejaĝuloj prenu bovidinon, per kiu oni ne laboris kaj kiu ne portis jugon; 4 kaj la plejaĝuloj de tiu urbo forkonduku la bovidinon al valo kun fluanta akvo, valo, kiu ne estas plugita nek prisemita, kaj ili rompu tie la kolon de la bovidino en la valo; 5 kaj aliru la pastroj, idoj de Levi (ĉar ilin elektis la Eternulo, via Dio, por servi al Li kaj por beni en la nomo de la Eternulo, kaj laŭ ilia diro devas esti decidata ĉiu disputo kaj ĉiu difekto); 6 kaj ĉiuj plejaĝuloj de tiu urbo, kiuj estos la plej proksimaj de la mortigito, lavu siajn manojn super la bovidino, al kiu oni rompis la kolon en la valo, 7 kaj ili sciigu kaj diru: Niaj manoj ne verŝis ĉi tiun sangon, kaj niaj okuloj ne vidis; 8 pekliberigu Vian popolon Izrael, kiun Vi liberigis, ho Eternulo, kaj ne kalkulu sangon senkulpan inter Via popolo Izrael. Kaj estos pardonita al ili la sango. 9 Kaj vi elviŝu el inter vi la sangon de senkulpulo, por ke vi faru plaĉantaĵon antaŭ la Eternulo.
10 Kiam vi eliros en militon kontraŭ viajn malamikojn, kaj la Eternulo, via Dio, transdonos ilin en viajn manojn, kaj vi prenos de ili kaptitojn, 11 kaj vi vidos inter la kaptitoj virinon belaspektan kaj ekamos ŝin kaj prenos ŝin al vi kiel edzinon: 12 tiam venigu ŝin internen de via domo, kaj ŝi pritondu sian kapon kaj pritranĉu siajn ungojn, 13 kaj ŝi deprenu de si siajn vestojn de kaptiteco, kaj ŝi loĝu en via domo, kaj ŝi priploru sian patron kaj sian patrinon en la daŭro de unu monato; kaj post tio vi povas eniri al ŝi kaj fariĝi ŝia edzo, kaj ŝi estos por vi edzino. 14 Kaj se ŝi ne plaĉos al vi, tiam forliberigu ŝin, kien ŝi volas; sed ne vendu ŝin pro mono, ne premu ŝin per via forto, pro tio, ke vi humiligis ŝin.