15 Ne transdonu sklavon al lia sinjoro, se li serĉos rifuĝon ĉe vi kontraŭ sia sinjoro; 16 kun vi li loĝu, inter vi, sur la loko, kiun li elektos en unu el viaj urboj, kie plaĉos al li; ne premu lin.
17 Ne devas esti malĉastistino inter la filinoj de Izrael, kaj ne devas esti malĉastisto inter la filoj de Izrael. 18 Ne enportu pagon de malĉastistino nek de malĉastisto en la domon de la Eternulo, via Dio, pro ia promeso; ĉar ambaŭ estas abomenaĵo antaŭ la Eternulo, via Dio.
19 Ne donu kreskige al via frato monon, nek manĝaĵon, nek ion alian, kion oni povas doni kreskige. 20 Al alilandulo vi povas doni kreskige, sed al via frato ne donu kreskige; por ke la Eternulo, via Dio, benu vin en ĉiu entrepreno de viaj manoj sur la tero, sur kiun vi venas, por ekposedi ĝin.
21 Se vi faros promeson al la Eternulo, via Dio, ne prokrastu plenumi ĝin; ĉar la Eternulo, via Dio, postulos ĝin de vi, kaj estos sur vi peko. 22 Sed se vi ne faros promeson, ne estos sur vi peko. 23 Kio eliris el via buŝo, tion observu kaj plenumu, kiel vi promesis al la Eternulo, via Dio, propravole, kion vi diris per via buŝo.
24 Kiam vi eniros en vinberĝardenon de via proksimulo, vi povas manĝi vinberojn kiom vi volos, ĝissate; sed en vian vazon ne metu.
25 Kiam vi venos sur la grenkampon de via proksimulo, vi povas deŝiri spikojn per viaj manoj; sed rikoltilon ne levu kontraŭ la grenkampon de via proksimulo.
24
Se iu prenos virinon kaj fariĝos ŝia edzo, kaj okazos, ke ŝi ne plaĉas al li, ĉar li trovis ĉe ŝi ion hontindan: tiam li skribu al ŝi eksedzigan leteron kaj donu ĝin en ŝian manon kaj forsendu ŝin el sia domo. 2 Kaj se ŝi eliros el lia domo kaj iros kaj edziniĝos kun alia viro; 3 kaj tiu lasta edzo ŝin ekmalamos kaj skribos al ŝi eksedzigan leteron kaj donos en ŝian manon kaj forsendos ŝin el sia domo; aŭ mortos tiu lasta viro, kiu prenis ŝin kiel edzinon: 4 tiam ŝia unua edzo, kiu forsendis ŝin, ne povas preni ŝin denove kiel edzinon, post kiam ŝi estas malpurigita; ĉar tio estas abomenaĵo antaŭ la Eternulo; kaj vi ne pekmakulu la teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredaĵon.
5 Se iu antaŭ nelonge edziĝis, li ne iru en militon, kaj oni nenion metu sur lin; li restu libera en sia domo dum unu jaro, kaj li gajigu sian edzinon, kiun li prenis. 6 Neniu prenu kiel garantiaĵon muelilon aŭ supran muelŝtonon, ĉar tiam li prenus garantiaĵe animon.
7 Se oni trovos iun, kiu ŝtelis iun el siaj fratoj, el la Izraelidoj, kaj sklavigis lin kaj vendis lin, tiu ŝtelinto devas morti; kaj tiel ekstermu la malbonon el inter vi.
8 Atentu pri la infekto de lepro, ke vi observu precize kaj plenumu ĉion, kion instruos al vi la pastroj Levidoj; kiel mi ordonis al ili, tiel penu agi. 9 Memoru, kion la Eternulo, via Dio, faris al Mirjam sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo.
10 Se vi ion pruntedonos al via proksimulo, ne iru en lian domon, por preni de li garantiaĵon; 11 staru sur la strato; kaj la homo, al kiu vi pruntedonis, elportos al vi la garantiaĵon eksteren. 12 Kaj se li estas malriĉulo, tiam ne dormu kun lia garantiaĵo; 13 redonu al li la garantiaĵon ĉe la subiro de la suno, por ke li kuŝu en sia vesto kaj benu vin; kaj vi havos meriton antaŭ la Eternulo, via Dio.
14 Ne faru maljustaĵon al dungito, al malriĉulo kaj senhavulo el viaj fratoj aŭ el viaj fremduloj, kiuj loĝas en via lando, en viaj urboj: 15 en la sama tago donu al li lian pagon, ke la suno ne subiru super ĝi, ĉar li estas malriĉa kaj per tio li subtenas sian vivon; ke li ne plendu kontraŭ vi al la Eternulo kaj vi ne havu sur vi pekon.
16 Patrojn oni ne mortigu pro la gefiloj, kaj gefilojn oni ne mortigu pro la patroj: ĉiu devas ricevi morton pro sia krimo.
17 Ne juĝu malĝuste fremdulon, orfon, kaj ne prenu garantiaĵe veston de vidvino. 18 Kaj memoru, ke vi estis sklavo en Egiptujo, kaj la Eternulo, via Dio, liberigis vin el tie; tial mi ordonas al vi, ke vi agu tiel.
19 Kiam vi rikoltos vian rikolton sur via kampo kaj vi forgesos garbon sur la kampo, ne iru returne por preni ĝin: ĝi restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino; por ke la Eternulo, via Dio, benu vin en ĉiuj faroj de viaj manoj.
20 Kiam vi debatos la fruktojn de via olivarbo, ne debatu ĝis fino: io restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino. 21 Kiam vi rikoltos en via vinberejo, ne forkolektu la restaĵon post vi: io restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino. 22 Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta; pro tio mi ordonas al vi agi tiel.
25
Se estos disputo inter homoj, ili venu al la juĝo, kaj oni juĝu ilin, kaj oni deklaru prava la pravulon, kaj la malpravulon oni kondamnu. 2 Kaj se la kulpulo meritas batojn, tiam la juĝisto ordonu kuŝigi lin kaj bati lin antaŭ li laŭ la grado de lia kulpeco, laŭ kalkulo. 3 Kvardek batojn oni povas doni al li, sed ne pli; oni ne batu lin tro multe, por ke via frato ne estu humiligita antaŭ viaj okuloj.
4 Ne fermu la buŝon al bovo draŝanta.
5 Se fratoj loĝas kune, kaj unu el ili mortas, ne havante filon, tiam la edzino de la mortinto ne devas edziniĝi ekstere kun viro fremda; sed ŝia bofrato venu al ŝi kaj prenu ŝin al si kiel edzinon kaj vivu kun ŝi. 6 Kaj la unuenaskito, kiun ŝi naskos, ricevos la nomon de lia mortinta frato, por ke ne malaperu lia nomo en Izrael. 7 Sed se tiu viro ne deziros preni sian bofratinon, tiam lia bofratino devas iri al la pordego, al la plejaĝuloj, kaj diri: Mia bofrato rifuzas restarigi al sia frato nomon en Izrael, li ne volas edziĝi kun mi. 8 Tiam la plejaĝuloj de lia urbo devas voki lin kaj admoni lin. Kaj se li stariĝos, kaj diros: Mi ne volas preni ŝin: 9 tiam lia bofratino devas aliri al li antaŭ la okuloj de la plejaĝuloj, kaj depreni lian ŝuon de lia piedo kaj kraĉi sur lian vizaĝon, kaj respondi kaj diri: Tiel oni agas kun homo, kiu ne konstruas domon al sia frato. 10 Kaj oni donu al li nomon en Izraeclass="underline" Domo de senŝuigito.
11 Se du viroj kverelas inter si, kaj aliros la edzino de unu, por savi sian edzon el la mano de lia batanto, kaj ŝi etendos sian manon kaj kaptos lian hontan parton: 12 tiam dehaku ŝian manon, via okulo ne indulgu ŝin.
13 Ne havu en via sako duspecajn pezilojn, grandajn kaj malgrandajn. 14 Ne havu en via domo duspecajn efojn, grandan kaj malgrandan. 15 Pezilon plenan kaj ĝustan vi devas havi, efon plenan kaj ĝustan vi devas havi; por ke vi longe vivu sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi. 16 Ĉar abomenaĵo por la Eternulo, via Dio, estas ĉiu, kiu faras tion, ĉiu, kiu faras maljustaĵon.