Выбрать главу

17 Memoru, kion faris al vi Amalek sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo; 18 kiel li renkontis vin sur la vojo, kaj mortigis ĉe vi ĉiujn, kiuj, malfortiĝinte, restis malantaŭe, kiam vi estis laca kaj multelaborinta; kaj li ne timis Dion. 19 Tial, kiam la Eternulo, via Dio, ripozigos vin de ĉiuj viaj malamikoj ĉirkaŭe en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredan posedaĵon, elviŝu la memoron pri Amalek el sub la ĉielo; ne forgesu.

26

Kaj kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon, kaj vi ekposedos ĝin kaj enloĝiĝos en ĝi: 2 tiam prenu el la unuaj el ĉiuj fruktoj de la tero, kiujn vi ricevos de via tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj metu en korbon, kaj iru al la loko, kiun la Eternulo, via Dio, elektos, por loĝigi tie Sian nomon; 3 kaj venu al la pastro, kiu estos en tiu tempo, kaj diru al li: Mi sciigas hodiaŭ antaŭ la Eternulo, via Dio, ke mi eniris en la landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al niaj patroj, ke Li donos ĝin al ni. 4 Kaj la pastro prenos la korbon el via mano, kaj metos ĝin antaŭ la altaron de la Eternulo, via Dio. 5 Kaj vi ekparolos, kaj diros antaŭ la Eternulo, via Dio: Vaganta Siriano estis mia patro, kaj li foriris en Egiptujon kaj enloĝiĝis tie fremdule kun malmulte da homoj, kaj fariĝis tie popolo granda, forta, kaj multenombra; 6 kaj la Egiptoj agis malbone kontraŭ ni kaj premis nin kaj metis sur nin malfacilan laboron; 7 kaj ni ekkriis al la Eternulo, la Dio de niaj patroj, kaj la Eternulo aŭskultis nian voĉon kaj vidis nian mizeron kaj nian laboradon kaj nian prematecon; 8 kaj la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo per mano forta kaj per brako etendita kaj per granda teruro kaj per signoj kaj mirakloj; 9 kaj Li venigis nin al ĉi tiu loko kaj donis al ni ĉi tiun landon, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo; 10 kaj nun jen mi alportis la unuajn fruktojn de la tero, kiun Vi donis al mi, ho Eternulo. Kaj vi metos tion antaŭ la Eternulon, vian Dion, kaj vi adorkliniĝos antaŭ la Eternulo, via Dio. 11 Kaj vi estos gaja pro la tuta bono, kiun donis la Eternulo, via Dio, al vi kaj al via domo, vi, kaj la Levido, kaj la fremdulo, kiu loĝas inter vi.

12 Kiam vi finos la apartigadon de ĉiuj dekonaĵoj el viaj produktaĵoj en la tria jaro, la jaro de la dekonaĵoj, kaj vi fordonos al la Levido kaj al la fremdulo, al la orfo kaj al la vidvino, por ke ili manĝu inter viaj pordegoj kaj satiĝu: 13 tiam diru antaŭ la Eternulo, via Dio: Mi forigis la sanktigitaĵon el la domo, kaj mi donis ĝin al la Levido kaj al la fremdulo, al la orfo kaj al la vidvino, tute laŭ Via ordono, kiun Vi faris al mi; mi ne transpaŝis Viajn ordonojn kaj mi ne forgesis; 14 mi ne manĝis el ĝi en la tagoj de mia malĝojo, kaj mi ne apartigis el ĝi en stato de malpureco, kaj mi ne donis el ĝi por mortinto; mi aŭskultis la voĉon de la Eternulo, mia Dio; mi faris konforme al ĉio, kion Vi ordonis al mi. 15 Ekrigardu el Via sankta loĝejo, el la ĉielo, kaj benu Vian popolon Izrael, kaj la teron, kiun Vi donis al ni, kiel Vi ĵuris al niaj patroj, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.

16 En la hodiaŭa tago la Eternulo, via Dio, ordonas al vi plenumi ĉi tiujn leĝojn kaj regulojn; kaj observu kaj plenumu ilin per via tuta koro kaj per via tuta animo. 17 Al la Eternulo vi promesis hodiaŭ, ke Li estos via Dio, kaj ke vi iros laŭ Liaj vojoj kaj observos Liajn leĝojn kaj Liajn ordonojn kaj Liajn decidojn kaj aŭskultos Lian voĉon. 18 Kaj la Eternulo promesis al vi hodiaŭ, ke vi estos al Li popolo propra, kiel Li diris al vi, se vi observos ĉiujn Liajn ordonojn; 19 kaj ke Li starigos vin pli alte ol ĉiuj popoloj, kiujn Li kreis, en honoro, gloro, kaj majesto, kaj ke vi estos popolo sankta al la Eternulo, via Dio, kiel Li diris.

27

Kaj Moseo kaj la plejaĝuloj de Izrael ordonis al la popolo, dirante: Observu ĉiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ. 2 Kaj kiam vi transiros trans Jordanon en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam starigu al vi grandajn ŝtonojn kaj ĉirkaŭŝmiru ilin per kalko; 3 kaj skribu sur ili ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo, kiam vi transiros, por ke vi venu en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, kiel parolis al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj. 4 Kaj kiam vi transiros Jordanon, tiam starigu ĉi tiujn ŝtonojn, pri kiuj mi ordonas al vi hodiaŭ, sur la monto Ebal, kaj ĉirkaŭŝmiru ilin per kalko. 5 Kaj konstruu tie altaron al la Eternulo, via Dio, altaron el ŝtonoj; ne levu sur ilin feron. 6 El ŝtonoj tutaj konstruu la altaron de la Eternulo, via Dio, kaj alportu sur ĝi bruloferojn al la Eternulo, via Dio; 7 kaj buĉu pacoferojn, kaj manĝu tie, kaj estu gaja antaŭ la Eternulo, via Dio. 8 Kaj skribu tre klare sur la ŝtonoj ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo.

9 Kaj Moseo kaj la pastroj Levidoj ekparolis al la tuta Izrael, dirante: Silentu kaj aŭskultu, ho Izrael; en la hodiaŭa tago vi fariĝis popolo al la Eternulo, via Dio. 10 Aŭskultu do la voĉon de la Eternulo, via Dio, kaj plenumu Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn, kiujn mi donas al vi hodiaŭ.

11 Kaj Moseo ordonis al la popolo en tiu tago, dirante: 12 Ĉi tiuj stariĝu, por beni la popolon, sur la monto Gerizim, kiam vi transiros Jordanon: Simeon kaj Levi kaj Jehuda kaj Isaĥar kaj Jozef kaj Benjamen. 13 Kaj ĉi tiuj stariĝu por malbenado sur la monto Ebaclass="underline" Ruben, Gad kaj Aŝer kaj Zebulun, Dan kaj Naftali. 14 Kaj la Levidoj ekparolos, kaj diros al ĉiuj Izraelidoj per laŭta voĉo:

15 Malbenita estu la homo, kiu faros idolon skulptitan aŭ fanditan, abomenaĵon antaŭ la Eternulo, manfaritaĵon de artisto, kaj starigos ĝin sekrete. Kaj la tuta popolo respondos kaj diros: Amen.

16 Malbenita estu, kiu ne respektas sian patron kaj sian patrinon. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

17 Malbenita estu, kiu forŝovas la limon de sia proksimulo. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

18 Malbenita estu, kiu erarigas blindulon pri la vojo. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

19 Malbenita estu, kiu forklinas la rajton de fremdulo, orfo, kaj vidvino. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

20 Malbenita estu, kiu kuŝas kun la edzino de sia patro; ĉar li malkovris la baskon de sia patro. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

21 Malbenita estu, kiu kuŝas kun ia bruto. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

22 Malbenita estu, kiu kuŝas kun sia fratino, filino de sia patro aŭ filino de sia patrino. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

23 Malbenita estu, kiu kuŝas kun sia bopatrino. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

24 Malbenita estu, kiu kaŝe mortigas sian proksimulon. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

25 Malbenita estu, kiu prenas subaĉeton, por mortigi animon, sangon senkulpan. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

26 Malbenita estu, kiu ne persistos en la vortoj de ĉi tiu instruo, por plenumi ilin. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

28

Se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi ĉiujn Liajn ordonojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, tiam la Eternulo, via Dio, faros vin pli alta, ol ĉiuj popoloj de la tero. 2 Kaj venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj benoj kaj atingos vin, se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio. 3 Benita vi estos en la urbo, kaj benita vi estos sur la kampo. 4 Benita estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via tero kaj la frukto de via bruto, la naskitaĵo de viaj grandaj brutoj kaj la idaro de viaj malgrandaj brutoj. 5 Benita estos via korbo kaj via pastujo. 6 Benita vi estos ĉe via venado, kaj benita vi estos ĉe via elirado. 7 La Eternulo, via Dio, faros, ke viaj malamikoj, kiuj leviĝos kontraŭ vin, estos frapitaj antaŭ vi; per unu vojo ili eliros kontraŭ vin, kaj per sep vojoj ili forkuros de antaŭ vi. 8 La Eternulo sendos al vi la benon por viaj grenejoj kaj por ĉiu entrepreno de viaj manoj, kaj Li benos vin sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi. 9 La Eternulo starigos vin al Si kiel popolon sanktan, kiel Li ĵuris al vi, se vi observos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kaj iros laŭ Liaj vojoj. 10 Kaj vidos ĉiuj popoloj de la tero, ke la nomo de la Eternulo estas sur vi, kaj ili timos vin. 11 Kaj la Eternulo donos al vi abundon da bono en la frukto de via ventro kaj en la frukto de via bruto kaj en la frukto de via tero, sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, ke Li donos ĝin al vi. 12 La Eternulo malfermos al vi Sian bonan trezorejon, la ĉielon, por doni al via tero la pluvon en la ĝusta tempo kaj por beni ĉiujn farojn de viaj manoj; kaj vi pruntedonos al multaj popoloj, sed vi ne prunteprenos. 13 Kaj la Eternulo faros vin kapo, ne vosto, kaj vi estos nur supre, kaj vi ne estos malsupre; se vi obeos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, por observi kaj plenumi, 14 kaj se vi ne dekliniĝos de ĉiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, dekstren nek maldekstren, por sekvi aliajn diojn, servante al ili.