Выбрать главу

33 Sur la malaltaĵo: Eŝtaol kaj Corea kaj Aŝna 34 kaj Zanoaĥ kaj En-Ganim, Tapuaĥ kaj Enam, 35 Jarmut kaj Adulam, Soĥo kaj Azeka 36 kaj Ŝaaraim kaj Aditaim kaj Gedera kaj Gederotaim: dek kvar urboj kaj iliaj vilaĝoj.

37 Cenan kaj Ĥadaŝa kaj Migdal-Gad 38 kaj Dilan kaj Micpe kaj Jokteel, 39 Laĥiŝ kaj Bockat kaj Eglon 40 kaj Kabon kaj Laĥmas kaj Kitliŝ 41 kaj Gederot, Bet-Dagon kaj Naama kaj Makeda: dek ses urboj kaj iliaj vilaĝoj.

42 Libna kaj Eter kaj Aŝan 43 kaj Jiftaĥ kaj Aŝna kaj Necib 44 kaj Keila kaj Aĥzib kaj Mareŝa: naŭ urboj kaj iliaj vilaĝoj.

45 Ekron kaj ĝiaj urbetoj kaj ĝiaj vilaĝoj. 46 De Ekron ĝis la maro ĉio, kio estas ĉirkaŭ Aŝdod kaj ĝiaj vilaĝoj.

47 Aŝdod, ĝiaj urbetoj kaj ĝiaj vilaĝoj; Gaza, ĝiaj urbetoj kaj ĝiaj vilaĝoj, ĝis la torento Egipta; kaj la Granda Maro estas la limo.

48 Kaj sur la monto: Ŝamir kaj Jatir kaj Soĥo 49 kaj Dana kaj Kirjat-Sana (tio estas Debir) 50 kaj Anab kaj Eŝtemo kaj Anim 51 kaj Goŝen kaj Ĥolon kaj Gilo: dek unu urboj kaj iliaj vilaĝoj.

52 Arab kaj Duma kaj Eŝan 53 kaj Janum kaj Bet-Tapuaĥ kaj Afeka 54 kaj Ĥumta kaj Kirjat-Arba (tio estas Ĥebron) kaj Cior; naŭ urboj kaj iliaj vilaĝoj.

55 Maon, Karmel kaj Zif kaj Juta 56 kaj Jizreel kaj Jokdeam kaj Zanoaĥ, 57 Kain, Gibea kaj Timna: dek urboj kaj iliaj vilaĝoj.

58 Ĥalĥul, Bet-Cur kaj Gedor 59 kaj Maarat kaj Bet-Anot kaj Eltekon: ses urboj kaj iliaj vilaĝoj.

60 Kirjat-Baal (tio estas Kirjat-Jearim) kaj Raba: du urboj kaj iliaj vilaĝoj.

61 En la dezerto: Bet-Araba kaj Midin kaj Seĥaĥa 62 kaj Nibŝan kaj la Urbo de Salo kaj En-Gedi: ses urboj kaj iliaj vilaĝoj.

63 Sed la Jebusidojn, loĝantojn de Jerusalem, la Jehudaidoj ne povis forpeli; kaj la Jebusidoj restis kun la Jehudaidoj en Jerusalem ĝis la nuna tago.

16

Kaj la loto por la Jozefidoj donis: de Jordan kontraŭ Jeriĥo, ĉe la akvo de Jeriĥo, orienten, la dezerton, kiu etendiĝas de Jeriĥo ĝis la monto Bet-El. 2 Kaj la limo iras de Bet-El ĝis Luz, kaj transiras ĝis la limo de la Arkanoj al Atarot; 3 kaj ĝi malleviĝas okcidenten al la limo de la Jafletidoj, ĝis la limo de la malsupra Bet-Ĥoron kaj ĝis Gezer; kaj ĝi finiĝas ĉe la maro. 4 Tion ricevis kiel posedaĵon Manase kaj Efraim, filoj de Jozef. 5 Kaj la regiono de la Efraimidoj estis laŭ iliaj familioj: la limo de ilia posedaĵo oriente estis de Atrot-Adar ĝis la supra Bet- Ĥoron. 6 Kaj la limo iras al la maro ĉe Miĥmetat norde; kaj la limo turniĝas orienten ĉe Taanat-Ŝilo, kaj trapasas ĝin orienten al Janoaĥ. 7 Kaj ĝi malleviĝas de Janoaĥ al Atarot kaj Naara, kaj tuŝas Jeriĥon, kaj finiĝas ĉe Jordan. 8 De Tapuaĥ la limo iras okcidenten al la torento Kana, kaj finiĝas ĉe la maro. Tio estas la posedaĵo de la tribo de la Efraimidoj laŭ iliaj familioj; 9 kaj la urboj, kiuj estas apartigitaj por la Efraimidoj meze de la posedaĵo de la Manaseidoj, ĉiuj urboj kun iliaj vilaĝoj. 10 Kaj ili ne forpelis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en Gezer; kaj la Kanaanidoj restis meze de la Efraimidoj ĝis la nuna tago, servante kiel tributuloj.

17

Kaj la loto donis al la tribo de Manase, ĉar li estas la unuenaskito de Jozef; al Maĥir, unuenaskito de Manase kaj patro de Gilead, ĉar li estis homo militema, estis donitaj Gilead kaj Baŝan. 2 Estis donite ankaŭ al la ceteraj filoj de Manase laŭ iliaj familioj: al la filoj de Abiezer kaj al la filoj de Ĥelek kaj al la filoj de Asriel kaj al la filoj de Ŝeĥem kaj al la filoj de Ĥefer kaj al la filoj de Ŝemida. Tio estas la naskitoj de Manase, filo de Jozef, la virseksuloj, laŭ iliaj familioj. 3 Sed Celofĥad, filo de Ĥefer, filo de Gilead, filo de Maĥir, filo de Manase, ne havis filojn, sed nur filinojn; jen estas la nomoj de liaj filinoj: Maĥla, kaj Noa, Ĥogla, Milka, kaj Tirca. 4 Kaj ili aliris al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la estroj, dirante: La Eternulo ordonis al Moseo doni al ni posedaĵon meze de niaj fratoj. Kaj li donis al ili, konforme al la diro de la Eternulo, posedaĵon inter la fratoj de ilia patro. 5 Kaj Manase ricevis dek parcelojn, krom la lando Gileada kaj Baŝana, kiu estas transe de Jordan; 6 ĉar la filinoj de Manase ricevis posedaĵon inter liaj filoj, kaj la lando Gileada estis por la ceteraj filoj de Manase. 7 Kaj la limo de Manase estis de Aŝer ĝis Miĥmetat, kiu estas kontraŭ Ŝeĥem; kaj la limo iras dekstren, al la loĝantoj de En-Tapuaĥ. 8 Manase ricevis la landon Tapuaĥ; sed la urbon Tapuaĥ ĉe la limo de Manase ricevis la Efraimidoj. 9 Kaj la limo malsupreniras al la torento Kana, sude de la torento. Tiuj urboj apartenas al Efraim meze de la urboj de Manase. Kaj la limo de Manase estas norde de la torento, kaj finiĝas ĉe la maro. 10 La suda parto apartenis al Efraim, kaj la norda parto apartenis al Manase, kaj la maro estis lia limo. Kaj kun Aŝer ili kuntuŝiĝis norde, kaj kun Isaĥar oriente. 11 Ĉe Isaĥar kaj Aŝer apartenis al Manase Bet-Ŝean kaj ĝiaj urbetoj, kaj Jibleam kaj ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de Dor kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de En-Dor kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de Taanaĥ kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de Megido kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la triobla altaĵo. 12 La filoj de Manase ne povis preni tiujn urbojn; kaj la Kanaanidoj plue restis en tiu lando. 13 Sed kiam la Izraelidoj plifortiĝis, ili faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne forpelis ilin.

14 Kaj la filoj de Jozef ekparolis al Josuo, dirante: Kial vi donis al mi kiel posedaĵon nur unu lotaĵon kaj unu parcelon, dum mi estas ja multnombra, ĉar la Eternulo min benis? 15 Kaj Josuo diris al ili: Se vi estas multnombra, iru supren en la arbaron, kaj elhaku al vi tie lokon en la lando de la Perizidoj kaj de la Rafaidoj; ĉar la monto de Efraim estas malvasta por vi. 16 Kaj la filoj de Jozef diris: Ne sufiĉos por ni la monto; kaj ferajn ĉarojn havas ĉiuj Kanaanidoj, kiuj loĝas en la valo, tiuj, kiuj loĝas en Bet-Ŝean kaj en ĝiaj urbetoj, kaj ankaŭ tiuj, kiuj loĝas en la valo Jizreel. 17 Kaj Josuo diris al la domo de Jozef, al Efraim kaj Manase, jene: Vi estas multnombra kaj havas grandan forton, tial vi ne havos unu lotaĵon, 18 sed vi havos monton, sur kiu estas arbaro; elhaku ĝin, kaj ĝi estos via ĝis sia fino; ĉar vi forpelos la Kanaanidojn, malgraŭ ke ili havas ferajn ĉarojn, kaj malgraŭ ke ili estas fortaj.

18

Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj kolektiĝis en Ŝilo, kaj ili starigis tie la tabernaklon de kunveno; kaj la lando estis jam submetita al ili. 2 Kaj restis inter la Izraelidoj ankoraŭ sep triboj, al kiuj ankoraŭ ne estis disdividita ilia hereda posedaĵo. 3 Kaj Josuo diris al la Izraelidoj: Ĝis kiam vi prokrastos iri kaj ekposedi la landon, kiun donis al vi la Eternulo, Dio de viaj patroj? 4 Elektu al vi po tri homoj el ĉiu tribo, kaj mi sendos ilin, ke ili leviĝu kaj trairu la landon kaj priskribu ĝin laŭ ĝiaj heredaj partoj kaj venu al mi. 5 Kaj dividu ĝin en sep partojn. Jehuda restu en siaj limoj sude, kaj la domo de Jozef restu en siaj limoj norde. 6 Kaj vi disskribu la landon en sep partojn, kaj alportu al mi ĉi tien; kaj mi faros lotadon ĉi tie antaŭ la Eternulo, nia Dio. 7 La Levidoj ne havos parton inter vi, ĉar la pastrado antaŭ la Eternulo estas ilia hereda parto; kaj Gad kaj Ruben kaj la duontribo de Manase prenis sian parton transe de Jordan, oriente, kion donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo. 8 Kaj la viroj leviĝis kaj iris. Kaj Josuo ordonis al tiuj, kiuj iris priskribi la landon, dirante: Iru kaj trairu la landon kaj priskribu ĝin kaj revenu al mi, kaj ĉi tie mi faros al vi lotadon antaŭ la Eternulo en Ŝilo. 9 Kaj la viroj foriris kaj trairis la landon kaj disskribis ĝin laŭ la urboj en sep partojn en libro, kaj revenis al Josuo en la tendaron, al Ŝilo. 10 Kaj Josuo faris al ili lotadon en Ŝilo antaŭ la Eternulo, kaj Josuo dividis tie la landon por la Izraelidoj laŭ iliaj partoj.