Выбрать главу

24 Kaj la Izraelidoj alpaŝis al la Benjamenidoj en la dua tago. 25 Kaj la Benjamenidoj eliris al ili renkonte el Gibea en la dua tago kaj batis el la Izraelidoj ankoraŭ dek ok mil homojn sur la teron; ĉiuj ili estis eltirantoj de glavo. 26 Tiam ĉiuj Izraelidoj kaj la tuta popolo iris kaj venis en Bet-Elon kaj ploris kaj restis tie antaŭ la Eternulo kaj fastis en tiu tago ĝis la vespero kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn antaŭ la Eternulon. 27 Kaj la Izraelidoj demandis la Eternulon (tie estis en tiu tempo la kesto de interligo de Dio, 28 kaj Pineĥas, filo de Eleazar, filo de Aaron, staris antaŭ ĝi en tiu tempo); kaj ili diris: Ĉu ni devas plue elpaŝi batale kontraŭ niajn fratojn la Benjamenidojn, aŭ ĉu ni devas ĉesi? Kaj la Eternulo diris: Iru, ĉar morgaŭ Mi transdonos ilin en viajn manojn. 29 Kaj la Izraelidoj aranĝis embuskojn ĉirkaŭe de Gibea.

30 Kaj la Izraelidoj eliris kontraŭ la Benjamenidojn en la tria tago kaj stariĝis kontraŭ Gibea kiel antaŭe. 31 Kaj la Benjamenidoj eliris kontraŭ la popolon, malproksimiĝis de la urbo, kaj komencis batadi la popolon kiel en la antaŭaj fojoj, sur la vojoj, el kiuj unu iras al Bet-El kaj la dua al Gibea, kaj mortigis pli-malpli tridek homojn el la Izraelidoj. 32 Kaj la Benjamenidoj diris al si: Ili falas antaŭ ni kiel antaŭe. Kaj la Izraelidoj diris: Ni kuru, por ke ni ellogu ilin el la urbo sur la vojon. 33 Kaj ĉiuj Izraelidoj leviĝis de sia loko kaj stariĝis en Baal-Tamar. Kaj la embuskuloj de la Izraelidoj ĵetis sin el sia loko, el la kaverno Geba. 34 Kaj venis antaŭ Gibean dek mil elektitaj viroj el la tuta Izrael, kaj estis kruela batalo; kaj ili ne sciis, ke trafos ilin malbono. 35 Kaj la Eternulo frapis la Benjamenidojn antaŭ la Izraelidoj; kaj la Izraelidoj ekstermis en tiu tago el la Benjamenidoj dudek kvin mil kaj cent homojn; ĉiuj ili estis eltirantoj de glavo.

36 La Benjamenidoj vidis, ke tiuj estis frapitaj kaj la Izraelidoj cedis la lokon al la Benjamenidoj; ĉar ili fidis la embuskon, kiun ili aranĝis ĉe Gibea. 37 Kaj la embuskuloj rapidis kaj ĵetis sin kontraŭ Gibean, kaj la embuskuloj eniris kaj batis la tutan urbon per glavo. 38 Estis interkonsentite inter la Izraelidoj kaj la embuskuloj, ke ĉi tiuj suprenigos grandan kolonon da fumo el la urbo. 39 Kiam la Izraelidoj retiriĝis dum la batalo, kaj la Benjamenidoj komencis mortigi Izraelidojn kaj mortigis pli-malpli tridek homojn, kaj diris: Ili falas antaŭ ni kiel en la unua batalo: 40 tiam komencis leviĝadi el la urbo kolono da fumo. La Benjamenidoj ekrigardis returne, kaj ili ekvidis, ke el la tuta urbo leviĝas flamoj al la ĉielo. 41 Kaj la Izraelidoj returniĝis, kaj la Benjamenidoj terure konsterniĝis; ĉar ili vidis, ke malfeliĉo ilin trafis. 42 Kaj ili turniĝis antaŭ la Izraelidoj, al la vojo, kiu kondukas al la dezerto; sed la batalo postkuris ilin, kaj la elirintoj el la urboj ekstermis ilin dumvoje, 43 ĉirkaŭis la Benjamenidojn, persekutis ilin ĝis Menuĥa, kaj piedpremis ilin ĝis la orienta flanko de Gibea. 44 Kaj falis el la Benjamenidoj dek ok mil homoj; ĉiuj ili estis fortaj militistoj. 45 Kaj ili sin turnis kaj ekkuris al la dezerto, al la roko Rimon; kaj oni batis el ili sur la vojo kvin mil homojn, kaj oni postkuris ilin ĝis Gidom kaj batis el ili ankoraŭ du mil homojn. 46 La nombro de ĉiuj falintoj el la Benjamenidoj en tiu tago estis dudek kvin mil homoj eltirantoj de glavo; ĉiuj ili estis fortaj militistoj. 47 Kaj ili sin turnis kaj forkuris en la dezerton, al la roko Rimon, sescent homoj; kaj ili restis ĉe la roko Rimon kvar monatojn. 48 Sed la Izraelidoj reiris al la Benjamenidoj, kaj mortigis per glavo la urbanojn, la brutojn, kaj ĉion, kion ili trovis; kaj ĉiujn urbojn, kiujn ili renkontis, ili forbruligis per fajro.

21

Kaj la Izraelidoj ĵuris en Micpa, dirante: Neniu el ni donos sian filinon edzinige al Benjamenido. 2 Kaj la popolo venis en Bet-Elon, kaj restis tie ĝis la vespero antaŭ Dio, kaj levis sian voĉon kaj forte ploris, 3 kaj diris: Kial, ho Eternulo, Dio de Izrael, fariĝis tio en Izrael, ke malaperis nun el Izrael unu tribo? 4 La morgaŭan tagon la popolo leviĝis frue kaj konstruis tie altaron kaj oferis bruloferojn kaj pacoferojn. 5 Kaj la Izraelidoj diris: Kiu homo el ĉiuj triboj de Izrael ne venis kun la komunumo al la Eternulo? Ĉar estis farita granda ĵuro pri tiuj, kiuj ne venis al la Eternulo en Micpan, ke ili estos mortigitaj. 6 Kaj la Izraelidoj ekpentis pri siaj fratoj la Benjamenidoj, kaj diris: Forhakita estas hodiaŭ unu tribo el Izrael! 7 kion ni faros al ili, al la restintoj, koncerne edzinojn? ni ĵuris ja per la Eternulo, ke ni ne donos al ili edzinojn el niaj filinoj. 8 Kaj ili diris: Kiu homo el la triboj de Izrael ne venis al la Eternulo en Micpan? Kaj tiam montriĝis, ke en la tendaron al la komunumo venis neniu el Jabeŝ en Gilead. 9 Kaj oni reviziis la popolon, kaj montriĝis, ke tie estas neniu el la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead. 10 Tiam la komunumo sendis tien dek du mil homojn el la viroj batalkapablaj, kaj ordonis al ili jene: Iru kaj mortigu per glavo la loĝantojn de Jabeŝ en Gilead, ankaŭ la virinojn kaj infanojn. 11 Kaj tiel agu: ĉiun virseksulon, kaj ĉiun virinon, kiu ekkonis kuŝejon de viro, ekstermu. 12 Kaj ili trovis inter la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead kvarcent junajn virgulinojn, kiuj ne ekkonis kuŝejon de viro; kaj ili venigis ilin en la tendaron en Ŝilon, kiu estas en la lando Kanaana.

13 Kaj la tuta komunumo sendis, por paroli kun la Benjamenidoj, kiuj estis ĉe la roko Rimon, kaj anonci al ili pacon. 14 Tiam la Benjamenidoj revenis, kaj oni donis al ili la virinojn, kiuj restis vivaj el la virinoj de Jabeŝ en Gilead; sed ne estis sufiĉe por ili. 15 Kaj la popolo bedaŭris pri Benjamen, ĉar la Eternulo faris fendon en la triboj de Izrael.

16 Kaj la plejaĝuloj de la komunumo diris: Kion ni faru al la restintoj koncerne edzinojn? ekstermitaj estas ja la virinoj de Benjamen. 17 Kaj ili diris: La restintoj el la Benjamenidoj bezonas ja heredontojn, por ke ne malaperu tribo el Izrael; 18 kaj ni ne povas doni al ili edzinojn el niaj filinoj, ĉar la Izraelidoj ĵuris, dirante: Malbenita estu tiu, kiu donos edzinon al Benjamenido. 19 Sed ili diris: Jen ĉiujare estas festo de la Eternulo en Ŝilo, kiu estas norde de Bet-El, oriente de la vojo, kiu kondukas de Bet-El al Ŝeĥem, kaj sude de Lebona. 20 Kaj ili ordonis al la Benjamenidoj jene: Iru kaj faru insidon en la vinberĝardenoj; 21 kaj kiam vi vidos, ke la knabinoj de Ŝilo eliras, por danci en rondoj, tiam eliru el la vinberĝardenoj kaj kaptu al vi ĉiu edzinon el la knabinoj de Ŝilo kaj iru en la landon de la Benjamenidoj. 22 Kaj se venos iliaj patroj aŭ fratoj kun plendo al ni, ni diros al ili: Pardonu nin pro ili; ĉar ni ne prenis por ĉiu edzinon en la milito, kaj vi ne donis al ili; tial vi estas nun senkulpaj. 23 Kaj tiel agis la Benjamenidoj, kaj prenis edzinojn laŭ sia nombro el la dancrondoj, rabinte ilin; kaj ili iris kaj revenis al sia posedaĵo kaj konstruis urbojn kaj ekloĝis en ili. 24 Kaj en la sama tempo disiris de tie la Izraelidoj, ĉiu al sia tribo kaj al sia familio, kaj ĉiu foriris de tie al sia posedaĵo. 25 En tiu tempo ne ekzistis reĝo ĉe Izrael; ĉiu faradis tion, kio plaĉis al li.