Выбрать главу

12 Tiam Jonatan diris al David: La Eternulo, Dio de Izrael, se mi esploros mian patron ĝis postmorgaŭ, kaj konvinkiĝos, ke li estas favora al David, kaj se mi tiam ne sendos al vi kaj ne malkaŝos al viaj oreloj ― 13 tiam la Eternulo punu kaj repunu Jonatanon. Sed se al mia patro plaĉos io malbona kontraŭ vi, tion mi ankaŭ malkaŝos al viaj oreloj, kaj mi forliberigos vin, ke vi iru en paco; kaj la Eternulo estu kun vi, kiel Li estis kun mia patro. 14 Kaj se mi ankoraŭ vivos, ĉu vi ne agos kun mi favorkore, ke mi ne mortu? 15 Kaj vian favorkorecon ne fortiru de mia domo eterne, eĉ ne tiam, kiam la Eternulo ekstermos ĉiujn malamikojn de David de sur la tero. 16 Tiamaniere faris Jonatan interligon kun la domo de David, se la Eternulo punos la malamikojn de David. 17 Kaj Jonatan plue ĵuris al David pri sia amo al li, ĉar li amis lin kiel sian animon. 18 Kaj Jonatan diris al li: Morgaŭ estos komenco de monato, kaj oni demandos pri vi, ĉar oni rimarkos vian sidlokon. 19 En la tria tago rapidu kaj venu al la loko, kie vi kaŝis vin dum la labora tago, kaj vi sidos apud la ŝtono Ezel. 20 Kaj mi pafos preter ĝin tri sagojn, kvazaŭ pafante al celo. 21 Kaj poste mi sendos junulon, dirante: Iru, trovu la sagojn. Se mi diros al la junulo: Jen la sagoj estas antaŭ vi, prenu ilin kaj venu ― tiam estas paco al vi kaj nenio minacas, kiel vivas la Eternulo. 22 Sed se mi tiel diros al la junulo: Jen la sagoj estas post vi malproksime ― tiam foriru, ĉar la Eternulo vin forsendas. 23 Kaj koncerne tion, kion parolis inter ni mi kaj vi, la Eternulo estu inter mi kaj vi por ĉiam.

24 Tiam David kaŝis sin sur la kampo. Kaj kiam estis la monatkomenco, la reĝo sidiĝis al tagmanĝo; 25 kaj kiam la reĝo sidiĝis sur sia loko, kiel ĉiufoje, sur la sidloko apud la muro, Jonatan leviĝis, kaj Abner sidiĝis apud Saul, kaj la loko de David restis neokupita. 26 Sed Saul diris nenion en tiu tago, ĉar li pensis: Io okazis al li, verŝajne li estas malpura, li ne puriĝis. 27 Estis la dua tago de la monatkomenco, kaj la loko de David restis neokupita. Tiam Saul diris al sia filo Jonatan: Kial la filo de Jiŝaj ne venis hieraŭ nek hodiaŭ al la tagmanĝo? 28 Kaj Jonatan respondis al Sauclass="underline" David forte petis min, ke li iru Bet-Leĥemon, 29 kaj li diris: Forliberigu min, ĉar ni havas en la urbo familian oferadon, kaj mia frato ordonis al mi esti tie; tial nun, se vi estas favora al mi, permesu, ke mi rapidu tien kaj ke mi vidu miajn fratojn. Tial li ne venis al la tablo de la reĝo. 30 Tiam ekflamis la kolero de Saul kontraŭ Jonatan, kaj li diris al li: Ho, filo de obstina virino! ĉu mi ne scias, ke vi elektis al vi la filon de Jiŝaj, por via malhonoro kaj por la malhonoro de via patrino? 31 Ĉar tiel longe, kiel la filo de Jiŝaj vivos sur la tero, ne fortikiĝos vi nek via regno. Nun sendu, kaj venigu lin al mi, ĉar li meritas la morton. 32 Sed Jonatan respondis al sia patro Saul kaj diris al li: Pro kio oni mortigu lin? kion li faris? 33 Tiam Saul ĵetis sur lin la lancon, por frapi lin. Tiam Jonatan komprenis, ke ĉe lia patro ĝi estas afero decidita, mortigi Davidon. 34 Kaj Jonatan en forta kolero levis sin de ĉe la tablo; kaj li nenion manĝis en tiu dua tago de la monatkomenco; ĉar li malĝojis pro David, ke lia patro tiel insultis lin.

35 En la sekvanta mateno Jonatan eliris sur la kampon en la tempo interkonsentita kun David, kaj malgranda knabo estis kun li. 36 Kaj li diris al sia knabo: Kuru, trovu la sagojn, kiujn mi pafas. La knabo kuris, kaj li pafĵetis la sagon malproksime trans lin. 37 Kiam la knabo venis al la loko, kien Jonatan pafĵetis la sagon, Jonatan ekkriis al la junulo, dirante: La sago kuŝas ja post vi malproksime. 38 Kaj Jonatan kriis al la knabo: Tuj, rapidu, ne staru. Kaj la knabo de Jonatan kolektis la sagojn kaj venis al sia sinjoro. 39 Kaj la knabo nenion sciis; nur Jonatan kaj David sciis la aferon. 40 Jonatan fordonis siajn armilojn al la knabo, kiu estis ĉe li, kaj diris al li: Iru, portu en la urbon. 41 Kiam la knabo foriris, David leviĝis de la suda flanko, ĵetis sin vizaĝaltere, kaj salutis tri fojojn; kaj ili kisis sin reciproke, kaj ploris ambaŭ kune, sed David pli. 42 Kaj Jonatan diris al David: Iru en paco, kiel ni ĵuris ambaŭ per la nomo de la Eternulo, dirante: La Eternulo estu inter mi kaj vi, inter mia idaro kaj via idaro eterne. Kaj li leviĝis kaj foriris, kaj Jonatan venis en la urbon.

21

Kaj David venis en Nobon al la pastro Aĥimeleĥ, kaj Aĥimeleĥ time eliris renkonte al David, kaj diris al li: Kial vi estas sola kaj neniu estas kun vi? 2 Kaj David respondis al la pastro Aĥimeleĥ: La reĝo ion komisiis al mi, kaj diris al mi: Neniu ion sciu pri la afero, por kiu mi sendas vin kaj kiun mi komisiis al vi; tial por miaj junuloj mi destinis lokon tian kaj tian. 3 Nun kion vi havas sub la mano? donu en mian manon kvin panojn, aŭ tion, kio troviĝos. 4 Kaj la pastro respondis al David kaj diris: Simplan panon mi ne havas sub mia mano, estas nur pano sankta, se la junuloj nur detenis sin de virinoj. 5 Tiam David respondis al la pastro kaj diris al li: Virinoj estas for de ni de hieraŭ kaj antaŭhieraŭ, de la momento, kiam mi eliris, kaj la apartenaĵoj de la junuloj estas sanktaj; se la vojo estas malsankta, ĝi ankoraŭ hodiaŭ sanktiĝos per la apartenaĵoj. 6 Tiam la pastro donis al li la sanktaĵon, ĉar ne estis tie pano krom la panoj de propono, kiuj estis forprenitaj de antaŭ la Eternulo, por meti varman panon post la formeto de tiuj. 7 Tie unu el la servantoj de Saul estis enŝlosita en tiu tago antaŭ la Eternulo; lia nomo estis Doeg la Edomido, la ĉefa el la paŝtistoj de Saul. 8 Kaj David diris al Aĥimeleĥ: Ĉu vi ne havas sub via mano lancon aŭ glavon? ĉar nek mian glavon, nek miajn aliajn batalilojn mi prenis kun mi, ĉar la afero de la reĝo estis urĝa. 9 Tiam la pastro diris: La glavo de Goljat, la Filiŝto, kiun vi mortigis en la valo de Ela, jen ĝi estas, envolvita en vesto, malantaŭ la efodo. Se vi volas preni ĝin al vi, prenu, ĉar ne haviĝas alia krom ĉi tiu. Kaj David diris: Ne ekzistas simila al ĝi, donu ĝin al mi.

10 Kaj David leviĝis kaj forkuris en tiu tago de Saul, kaj venis al Aĥiŝ, reĝo de Gat. 11 Kaj la servantoj de Aĥiŝ diris al li: Tio estas ja David, reĝo de la lando! pri li oni ja kantis, dancante, kaj dirante:

Saul frapis milojn, Kaj David dekmilojn!

12 David metis tiujn vortojn en sian koron, kaj tre ektimis Aĥiŝon, la reĝon de Gat. 13 Tial li ŝanĝis sian aspekton antaŭ iliaj okuloj, furiozis inter iliaj manoj, desegnis sur la pordoj de la pordego, kaj fluigis salivon sur sian barbon. 14 Tiam Aĥiŝ diris al siaj servantoj: Vi vidas ja, ke ĉi tiu homo estas freneza; kial do vi venigis lin al mi? 15 Ĉu mankas al mi frenezuloj, ke vi alkondukis ĉi tiun, ke li faru frenezaĵojn antaŭ mi? ĉu tia povas eniri en mian domon?

22

Kaj David foriris de tie, kaj saviĝis en la kaverno Adulam. Kiam tion aŭdis liaj fratoj kaj la tuta domo de lia patro, ili venis al li tien. 2 Kaj kolektiĝis al li ĉiuj viroj premataj, ŝulduloj, afliktitoj, kaj li fariĝis ilia estro; ili estis kun li ĉirkaŭ kvarcent viroj.

3 Kaj de tie David iris en Micpen de Moab, kaj li diris al la reĝo de Moab: Permesu al mia patro kaj al mia patrino resti ĉe vi, ĝis mi ekscios, kion faros al mi Dio. 4 Kaj li alkondukis ilin al la reĝo de Moab, kaj ili restis ĉe li la tutan tempon, kiun David estis en la fortikaĵo. 5 Sed la profeto Gad diris al David: Ne restu en la fortikaĵo; iru kaj venu en la landon de Jehuda. Kaj David iris kaj venis en la arbaron Ĥeret.