4
Kiam la filo de Saul aŭdis, ke mortis Abner en Ĥebron, tiam liaj manoj malleviĝis kaj la tuta Izrael konsterniĝis. 2 Du viroj taĉmentestroj estis ĉe la filo de Saul; la nomo de unu estis Baana, kaj la nomo de la dua Reĥab, filoj de Rimon, Beerotano, el la Benjamenidoj; ĉar Beerot ankaŭ estis kalkulata kiel apartenaĵo de la Benjamenidoj. 3 Sed la Beerotanoj forkuris en Gitaimon kaj loĝis tie kiel fremduloj ĝis nun.
4 De Jonatan, filo de Saul, restis filo, kiu havis malsanajn piedojn. Li havis la aĝon de kvin jaroj, kiam venis la sciigo pri Saul kaj Jonatan el Jizreel; kiam lia vartistino prenis lin kaj ekkuris, kaj ŝi rapidis forkuri, li falis kaj fariĝis lama. Lia nomo estis Mefiboŝet.
5 Reĥab kaj Baana, filoj de Rimon, la Beerotano, iris kaj venis en la varmego de la tago en la domon de Iŝ-Boŝet, kiam li kuŝis sian tagmezan kuŝadon. 6 Kaj jen ili eniris en la mezon de la domo, kvazaŭ por preni tritikon, kaj frapis lin en la ventron; poste Reĥab kaj lia frato Baana forkuris. 7 Kiam ili eniris en la domon, li kuŝis sur sia lito en sia dormoĉambro; tial ili frapis lin kaj mortigis lin, kaj dehakis lian kapon, kaj prenis lian kapon, kaj iris laŭ la vojo al la ebenaĵo dum la tuta nokto. 8 Kaj ili alportis la kapon de Iŝ-Boŝet al David en Ĥebronon, kaj diris al la reĝo: Jen estas la kapo de Iŝ-Boŝet, filo de Saul, via malamiko, kiu serĉis vian animon; la Eternulo donis al nia sinjoro, la reĝo, venĝon hodiaŭ pro Saul kaj pro lia idaro. 9 Sed David respondis al Reĥab kaj al lia frato Baana, filoj de Rimon, la Beerotano, kaj diris al ili: Kiel vivas la Eternulo, kiu savis mian animon el ĉiuj malfeliĉoj, 10 se tiun, kiu sciigis al mi, ke Saul mortis, kaj kiu pensis, ke li estas agrabla sciiganto, mi kaptis kaj mortigis en Ciklag, por rekompenci lin pro la sciigo: 11 kiel do oni devas agi kun malpiaj homoj, kiuj mortigis homon senkulpan en lia domo, sur lia lito? ĉu mi ne devas repostuli lian sangon el viaj manoj, kaj ekstermi vin de sur la tero? 12 Kaj David ordonis al la servantoj; kaj ĉi tiuj ilin mortigis, kaj dehakis iliajn manojn kaj piedojn, kaj pendigis ilin super la lageto en Ĥebron; kaj la kapon de Iŝ-Boŝet oni prenis kaj enterigis en la tombo de Abner en Ĥebron.
5
Kaj venis ĉiuj triboj de Izrael al David en Ĥebronon, kaj diris jene: Jen ni estas via osto kaj via karno; 2 jam antaŭe, kiam Saul estis reĝo super ni, vi estis la elkondukanto kaj enkondukanto de Izrael; kaj la Eternulo diris al vi: Vi paŝtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos la estro super Izrael. 3 Kaj venis ĉiuj plejaĝuloj de Izrael al la reĝo en Ĥebronon, kaj la reĝo David faris kun ili interligon en Ĥebron antaŭ la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon reĝo super Izrael.
4 La aĝon de tridek jaroj havis David, kiam li fariĝis reĝo; kvardek jarojn li reĝis. 5 En Ĥebron li reĝis super Jehuda sep jarojn kaj ses monatojn, kaj en Jerusalem li reĝis tridek tri jarojn super la tuta Izrael kaj Jehuda. 6 Kaj la reĝo kun siaj viroj iris al Jerusalem, kontraŭ la Jebusidojn, la loĝantojn de tiu lando. Sed ili diris al David: Vi ne eniros ĉi tien, ĉar blinduloj kaj lamuloj vin rebatos; tio signifis: David ne venos ĉi tien. 7 Sed David venkoprenis la fortikaĵon Cion, tio estas, la urbon de David. 8 Kaj David diris en tiu tago: Ĉiu, kiu frapas la Jebusidojn, ekstermu la akvotubojn, kaj la blindulojn kaj la lamulojn, kiujn malamas la animo de David. Tial oni diras: Blindulo kaj lamulo ne venos en la domon. 9 Kaj David ekloĝis en la fortikaĵo, kaj donis al ĝi la nomon: Urbo de David. Kaj David konstruis ĉirkaŭe, komencante de Milo kaj internen. 10 Kaj David fariĝadis ĉiam pli kaj pli granda; kaj la Eternulo, Dio Cebaot, estis kun li.
11 Kaj Ĥiram, reĝo de Tiro, sendis senditojn al David, kaj cedrajn arbojn, kaj ĉarpentistojn kaj masonistojn; kaj ili konstruis domon al David. 12 Kaj David konsciis, ke la Eternulo fortikigis lin kiel reĝon super Izrael, kaj ke Li altigis lian regnon pro Sia popolo Izrael.
13 Kaj David prenis ankoraŭ kromvirinojn kaj edzinojn el Jerusalem post sia veno el Ĥebron. Kaj naskiĝis al David ankoraŭ filoj kaj filinoj. 14 Jen estas la nomoj de tiuj, kiuj naskiĝis al li en Jerusalem: Ŝamua kaj Ŝobab kaj Natan kaj Salomono 15 kaj Jibĥar kaj Eliŝua kaj Nefeg kaj Jafia 16 kaj Eliŝama kaj Eljada kaj Elifelet.
17 Kiam la Filiŝtoj aŭdis, ke oni sanktoleis Davidon reĝo super Izrael, ĉiuj Filiŝtoj iris, por serĉi Davidon. David aŭdis pri tio, kaj eniris en la fortikaĵon. 18 Kaj la Filiŝtoj venis kaj okupis lokon en la valo Refaim. 19 Kaj David demandis la Eternulon, dirante: Ĉu mi iru kontraŭ la Filiŝtojn? ĉu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al David: Iru, ĉar Mi certe transdonos la Filiŝtojn en vian manon. 20 Tiam David venis al la loko Baal-Peracim, kaj David tie venkobatis ilin; kaj li diris: La Eternulo disbatis miajn malamikojn antaŭ mi, kiel oni disbatas akvon. Tial oni donis al tiu loko la nomon Baal-Peracim. 21 Kaj ili lasis tie siajn diojn, kaj forportis ilin David kaj liaj viroj.
22 Kaj denove venis la Filiŝtoj kaj okupis lokon en la valo Refaim. 23 Kaj kiam David demandis la Eternulon, Li diris: Ne iru; turnu vin post ilin, kaj venu al ili de la flanko de la morusarboj; 24 kaj kiam vi ekaŭdos la sonon de paŝoj sur la supro de la morusarboj, tiam ataku; ĉar tiam la Eternulo eliris antaŭ vi, por frapi la tendaron de la Filiŝtoj. 25 Kaj David faris tiel, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li venkobatis la Filiŝtojn de Geba ĝis Gezer.
6
Kaj denove David kolektis ĉiujn elektitojn en Izrael, tridek mil. 2 Kaj David, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, leviĝis kaj iris el Baale-Jehuda, por venigi de tie la keston de Dio, kiu estas nomata per la nomo de la Eternulo Cebaot, kiu sidas sur la keruboj. 3 Kaj oni veturigis la keston de Dio sur nova veturilo, kaj prenis ĝin el la domo de Abinadab, kiu estis en Gibea. Kaj Uza kaj Aĥjo, filoj de Abinadab, kondukis la novan veturilon. 4 Kaj oni prenis ĝin el la domo de Abinadab en Gibea kun la kesto de Dio, kaj Aĥjo iris antaŭ la kesto. 5 Kaj David kaj la tuta domo de Izrael ludis antaŭ la Eternulo per ĉiaj instrumentoj el cipreso, per harpoj, psalteroj, tamburinoj, sistroj, kaj cimbaloj. 6 Kiam ili venis al la draŝejo de Naĥon, Uza etendis sian manon al la kesto de Dio kaj ekkaptis ĝin, ĉar la bovoj klinpuŝis ĝin. 7 Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Uza, kaj Dio mortigis lin tie pro la peko, kaj li mortis tie apud la kesto de Dio. 8 Kaj afliktiĝis David pro tio, ke la Eternulo frapis Uzan, kaj li donis al tiu loko la nomon Perec-Uza, ĝis la nuna tago. 9 Kaj ektimis David la Eternulon en tiu tago, kaj diris: Kiamaniere venos al mi la kesto de la Eternulo? 10 Kaj David ne volis transportigi al si la keston de la Eternulo en la urbon de David, kaj David direktis ĝin en la domon de Obed-Edom, la Gatano. 11 Kaj la kesto de la Eternulo restis en la domo de Obed-Edom, la Gatano, dum tri monatoj; kaj la Eternulo benis Obed-Edomon kaj lian tutan domon. 12 Kaj oni sciigis al la reĝo David, dirante: La Eternulo benis la domon de Obed-Edom, kaj ĉion, kio apartenas al li, pro la kesto de Dio. Tiam David iris, kaj transportis la keston de Dio el la domo de Obed-Edom en la urbon de David kun ĝojo. 13 Kaj ĉiufoje, kiam la portantoj de la kesto de la Eternulo trapaŝis ses paŝojn, li oferbuĉis bovon kaj grasan ŝafon. 14 Kaj David dancis per ĉiuj fortoj antaŭ la Eternulo, kaj David estis zonita per lina efodo. 15 Kaj David kaj la tuta domo de Izrael kondukis la keston de la Eternulo kun ĝojkriado kaj trumpetado. 16 Kiam la kesto de la Eternulo venis en la urbon de David, Miĥal, la filino de Saul, rigardis tra la fenestro; kaj kiam ŝi vidis, ke la reĝo David saltas kaj dancas antaŭ la Eternulo, ŝi ekmalestimis lin en sia koro. 17 Kaj oni alportis la keston de la Eternulo, kaj metis ĝin sur ĝian lokon meze de la tendo, kiun David starigis por ĝi; kaj David alportis antaŭ la Eternulo bruloferojn kaj pacoferojn. 18 Kiam David finis la oferadon de la bruloferoj kaj de la pacoferoj, li benis la popolon en la nomo de la Eternulo Cebaot. 19 Kaj li disdonis al la tuta popolo, al la tuta amaso de la Izraelidoj, kiel al la viroj, tiel ankaŭ al la virinoj, al ĉiu po unu bulo da pano, po unu porcio da viando, kaj po unu peniko da sekvinberoj. Kaj la tuta popolo iris ĉiu al sia domo. 20 Kiam David revenis, por beni sian domon, Miĥal, filino de Saul, eliris renkonte al David, kaj diris: Kiel majesta estis hodiaŭ la reĝo de Izrael, kiu elmontris sin hodiaŭ antaŭ la okuloj de la sklavinoj de siaj servantoj, kiel sin elmontras iu el la publikaj dancistoj! 21 Sed David diris al Miĥaclass="underline" Antaŭ la Eternulo, kiu preferis min antaŭ via patro kaj antaŭ lia tuta domo, ordonante al mi esti estro super la popolo de la Eternulo, super Izrael, antaŭ la Eternulo mi ludis. 22 Kaj mi senvalorigos min ankoraŭ pli ol tio, kaj mi humiligos min antaŭ miaj okuloj; kaj tamen inter la sklavinoj, pri kiuj vi parolis, mi estos honorata. 23 Kaj Miĥal, la filino de Saul, ne havis infanojn ĝis la tago de ŝia morto.