31 Ankaŭ Barzilaj, la Gileadano, venis el Roglim, kaj akompanis la reĝon trans Jordanon, por konduki lin transe de Jordan. 32 Barzilaj estis tre maljuna; li havis la aĝon de okdek jaroj. Li donadis manĝaĵon al la reĝo, kiam ĉi tiu estis en Maĥanaim, ĉar li estis homo tre bonstata. 33 Kaj la reĝo diris al Barzilaj: Iru kun mi, kaj mi zorgados pri vi ĉe mi en Jerusalem. 34 Sed Barzilaj diris al la reĝo: Kiel longe mi havas ankoraŭ por vivi, ke mi iru kun la reĝo Jerusalemon? 35 Mi havas nun la aĝon de okdek jaroj; ĉu mi povas distingi inter bono kaj malbono? ĉu via sklavo sentos la guston de tio, kion mi manĝos aŭ kion mi trinkos? ĉu mi povas ankoraŭ kompreni la voĉon de kantistoj kaj kantistinoj? por kio via sklavo estu ŝarĝo por mia sinjoro la reĝo? 36 Iomete iros via sklavo kun la reĝo trans Jordanon; por kio la reĝo volas rekompenci min per tia rekompenco? 37 Permesu al via sklavo, ke mi reiru, kaj ke mi mortu en mia urbo, ĉe la tombo de mia patro kaj mia patrino. Sed jen via sklavo Kimham iru kun mia sinjoro la reĝo; kaj faru por li tion, kio plaĉos al vi. 38 Kaj la reĝo diris: Kimham iru kun mi, kaj mi faros por li tion, kio estos agrabla al vi; kaj ĉion, kion vi deziros de mi, mi faros por vi. 39 La tuta popolo transiris Jordanon, kaj ankaŭ la reĝo transiris. Kaj la reĝo kisis Barzilajon kaj benis lin, kaj ĉi tiu reiris al sia loko.
40 La reĝo transiris en Gilgalon, kaj Kimham iris kun li; kaj la tuta popolo Juda akompanis la reĝon, kaj ankaŭ duono de la popolo Izraela. 41 Sed jen ĉiuj Izraelidoj venis al la reĝo, kaj diris al la reĝo: Kial ŝtelis vin niaj fratoj la Judoj, kaj transkondukis trans Jordanon la reĝon kaj lian familion kaj ĉiujn liajn virojn kun li? 42 Tiam ĉiuj Judoj respondis al la Izraelidoj: Ĉar la reĝo estas nia parenco; kaj kial tio ĉagrenas vin? ĉu ni ion manĝis de la reĝo, aŭ ĉu li donis al ni donacojn? 43 Kaj la Izraelidoj respondis al la Judoj kaj diris: Dek partojn ni havas en la reĝo; kaj eĉ en David ni havas pli grandan parton ol vi; kial do vi malŝatis nin? ĉu ne ni la unuaj ekparolis pri revenigo de nia reĝo? Sed la vortoj de la Judoj estis pli obstinaj, ol la vortoj de la Izraelidoj.
20
Troviĝis tie viro malbonaga, kies nomo estis Ŝeba, filo de Biĥri, Benjamenido; li ekblovis per trumpeto, kaj diris: Ni ne havas parton en David, ni ne havas heredaĵon en la filo de Jiŝaj: iru, Izraelidoj, ĉiu en sian tendon. 2 Kaj ĉiuj Izraelidoj foriris de David, kaj sekvis Ŝeban, filon de Biĥri; sed la Judoj restis fidelaj al sia reĝo, de Jordan ĝis Jerusalem.
3 Kiam David venis en sian domon en Jerusalem, la reĝo prenis la dek kromvirinojn, kiujn li restigis, por gardi la domon, kaj metis ilin en gardejon; li donadis al ili vivrimedojn, sed li ne envenadis al ili. Kaj ili restis ŝlositaj ĝis la tago de sia morto, vivante kiel vidvinoj.
4 Kaj la reĝo diris al Amasa: Kunvoku al mi la Judojn por la tria tago, kaj vi ankaŭ venu ĉi tien. 5 Amasa iris, por kunvoki la Judojn; sed li malfruis la templimon, kiu estis destinita al li. 6 Tiam David diris al Abiŝaj: Nun Ŝeba, filo de Biĥri, faros al ni pli da malbono, ol Abŝalom; prenu do vi la servantojn de via sinjoro, kaj postkuru lin, por ke li ne trovu fortikigitajn urbojn kaj ne ŝirmu sin kontraŭ niaj okuloj. 7 Kaj eliris post li la viroj de Joab kaj la Keretidoj kaj la Peletidoj kaj ĉiuj fortuloj; kaj ili eliris el Jerusalem, por postkuri Ŝeban, filon de Biĥri. 8 Kiam ili estis ĉe la granda ŝtono, kiu troviĝas en Gibeon, Amasa venis antaŭ ilin. Joab havis sur si striktan veston, kaj sur ĝi estis zonita glavo, kiu pendis en la glavingo ĉe lia lumbo kaj facile povis eliri kaj eniri. 9 Kaj Joab diris al Amasa: Kiel vi fartas, mia frato? Kaj per la dekstra mano Joab prenis la barbon de Amasa, por kisi lin. 10 Amasa ne atentis la glavon, kiu estis en la mano de Joab; kaj ĉi tiu frapis lin per ĝi en la ventron tiel, ke liaj internaĵoj elŝutiĝis sur la teron, kaj sen ripetita frapo li mortis. Poste Joab kaj lia frato Abiŝaj postkuris Ŝeban, filon de Biĥri. 11 Ĉe la mortigito staris viro el la servantoj de Joab, kaj diris: Kiu amas Joabon kaj kiu estas por David, tiu sekvu Joabon. 12 Amasa kuŝis rulita en sango meze de la vojo. Kiam tiu viro vidis, ke ĉiuj haltadis, li fortrenis Amasan de la vojo sur la kampon kaj ĵetis sur lin veston, ĉar li vidis, ke ĉiu, kiu venis al li, haltis. 13 Kiam li estis forigita for de la vojo, ĉiuj iris post Joab, por postkuri Ŝeban, filon de Biĥri. 14 Ĉi tiu trairis ĉiujn tribojn de Izrael, ĝis Abel kaj Bet-Maaĥa, kaj ĉiuj Beriidoj; kaj oni kolektiĝis, kaj sekvis lin. 15 Kaj ili venis, kaj eksieĝis lin en Abel-Bet-Maaĥa, kaj ŝutis ĉirkaŭ la urbo remparon, kiu atingis la muron; kaj la tuta popolo, kiu estis kun Joab, komencis detrui, por faligi la muron. 16 Tiam ekkriis unu saĝa virino el la urbo: Aŭskultu, aŭskultu; diru, mi petas, al Joab, ke li alproksimiĝu ĉi tien, por ke mi parolu kun li. 17 Kiam li alproksimiĝis al ŝi, la virino diris: Ĉu vi estas Joab? Li respondis: Mi. Kaj ŝi diris al li: Aŭskultu la vortojn de via sklavino. Li respondis: Mi aŭskultas. 18 Tiam ŝi diris: En antaŭaj tempoj oni diradis: Demandu la Abelanojn, kaj konforme al tio decidu. 19 Mi estas unu el la pacemaj kaj fidelaj urboj de Izrael; vi volas ruinigi urbon kaj patrinon en Izrael; por kio vi volas ekstermi posedaĵon de la Eternulo? 20 Tiam Joab respondis kaj diris: Mi tute, tute ne intencas ekstermi kaj ruinigi; 21 ne tia estas la afero; sed unu viro de la monto de Efraim ― Ŝeba, filo de Biĥri, estas lia nomo ― levis sian manon kontraŭ la reĝon David; donu lin solan, kaj mi foriros de la urbo. Kaj la virino diris al Joab: Jen lia kapo estos ĵetita al vi trans la muron. 22 Kaj la virino venis al la tuta popolo kun sia saĝa parolo; kaj ili dehakis la kapon de Ŝeba, filo de Biĥri, kaj ĵetis al Joab. Tiam li ekblovis per trumpeto, kaj oni foriris de la urbo ĉiu al sia tendo; kaj Joab revenis Jerusalemon al la reĝo.
23 Joab estis super la tuta militistaro de Izrael; kaj Benaja, filo de Jehojada, super la Keretidoj kaj la Peletidoj; 24 kaj Adoram super la impostoj; kaj Jehoŝafat, filo de Aĥilud, estis kronikisto; 25 kaj Ŝeva estis skribisto; kaj Cadok kaj Ebjatar estis pastroj; 26 ankaŭ Ira, la Jairano, estis pastro ĉe David.
21
Estis malsato en la tempo de David dum tri jaroj, jaron post jaro. Kaj David faris demandon ĉe la Eternulo; kaj la Eternulo respondis: Tio estas pro Saul kaj pro la sangavida domo, pro tio, ke li mortigis la Gibeonanojn. 2 Tiam la reĝo alvokis la Gibeonanojn, kaj parolis kun ili. (Kaj la Gibeonanoj estis ne el la Izraelidoj, sed el la restaĵoj de la Amoridoj; kaj la Izraelidoj ĵuris al ili, sed Saul penis ekstermi ilin pro sia fervoro por la Izraelidoj kaj Judoj.) 3 Kaj David diris al la Gibeonanoj: Kion mi faru por vi, kaj per kio mi pekliberiĝu, por ke vi benu la heredaĵon de la Eternulo? 4 La Gibeonanoj diris al li: Ni ne postulas arĝenton aŭ oron de Saul kaj de lia domo; kaj ni ne volas, ke oni iun mortigu en Izrael. Kaj la reĝo diris: Kion vi diros, tion mi faros por vi. 5 Tiam ili diris al la reĝo: Pro tiu homo, kiu nin pereigis, kaj kiu atencis kontraŭ ni, por nin ekstermi, por ke nenio restu el ni en ĉiuj limoj de Izrael, 6 oni donu al ni sep virojn el liaj filoj, kaj ni pendigu ilin antaŭ la Eternulo en Gibea de Saul, la elektito de la Eternulo. Kaj la reĝo diris: Mi donos. 7 Sed la reĝo indulgis Mefiboŝeton, filon de Jonatan, filo de Saul, pro la ĵuro antaŭ la Eternulo, kiu ekzistis inter ili, inter David kaj Jonatan, filo de Saul. 8 Kaj la reĝo prenis Armonin kaj Mefiboŝeton, la du filojn de Ricpa, filino de Aja, kiujn ŝi naskis al Saul, kaj la kvin filojn de Miĥal, filino de Saul, kiujn ŝi naskis al Adriel, filo de Barzilaj, la Meĥolatano. 9 Kaj li transdonis ilin en la manojn de la Gibeonanoj, kaj ĉi tiuj pendigis ilin sur la monto antaŭ la Eternulo. Tiel ili falis sepope kune; ili estis mortigitaj en la unuaj tagoj de la rikolto, en la komenco de la rikolto de hordeo. 10 Tiam Ricpa, filino de Aja, prenis sakon, kaj etendis ĝin super si ĉe la roko, de la komenco de la rikolto ĝis ekpluvis sur ilin el la ĉielo; kaj ŝi ne permesis, ke la birdoj de la ĉielo ripozu sur ili tage, nek la kampaj bestoj nokte. 11 Oni raportis al David, kion faris Ricpa, filino de Aja kaj kromvirino de Saul. 12 Tiam David iris, kaj prenis la ostojn de Saul kaj la ostojn de lia filo Jonatan de la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead, kiuj forŝtelis ilin el la strato de Bet-Ŝan, kie pendigis ilin la Filiŝtoj en la tago, kiam la Filiŝtoj venkobatis Saulon sur Gilboa. 13 Kaj li forportis de tie la ostojn de Saul kaj la ostojn de lia filo Jonatan; kaj oni kunigis ilin kun la ostoj de la pendigitoj. 14 Kaj oni enterigis la ostojn de Saul kaj de lia filo Jonatan en la tero de Benjamen, en Cela, en la tombo de lia patro Kiŝ; kaj oni faris ĉion, kion ordonis la reĝo. Post tio Dio repaciĝis kun la tero.