15 Estis denove milito inter la Filiŝtoj kaj la Izraelidoj. Kaj iris David kune kun siaj servantoj, kaj batalis kontraŭ la Filiŝtoj. Kaj David laciĝis. 16 Jiŝbi-benob, el la infanoj de giganto, li, kies lanco havis la pezon de tricent sikloj da kupro, kaj kiu estis zonita per nova glavo, intencis mortigi Davidon. 17 Sed venis kun helpo Abiŝaj, filo de Ceruja, kaj li frapis la Filiŝton kaj mortigis lin. Tiam la viroj de David ĵuris al li, dirante: Vi devas ne plu iri kun ni en militon, por ke ne estingiĝu la lucerno de Izrael.
18 Post tio estis denove milito kontraŭ la Filiŝtoj en Gob; tiam Sibĥaj, la Ĥuŝaido, mortigis Safon, kiu estis el la infanoj de la giganto. 19 Kaj denove estis milito kontraŭ la Filiŝtoj en Gob; kaj Elĥanan, filo de Jaare-Orgim, Bet-Leĥemano, mortigis Goljaton, la Gatanon, ĉe kiu la tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto. 20 Kaj denove estis milito en Gat; tie estis viro tre altkreska, kiu havis sur la manoj kaj sur la piedoj po ses fingroj, sume dudek kvar; li ankaŭ naskiĝis al la giganto. 21 Kiam li insultis Izraelon, lin mortigis Jonatan, filo de Ŝimea, frato de David. 22 Tiuj kvar naskiĝis al la giganto en Gat, kaj ili falis de la mano de David kaj de la mano de liaj servantoj.
22
Kaj David eldiris antaŭ la Eternulo la vortojn de la sekvanta kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de ĉiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul. 2 Li diris:
La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikaĵo, kaj mia Savanto.
3 Dion, mian Rokon, mi fidas;
Mia ŝildo, kaj la korno de mia savo, mia fortigo, kaj mia rifuĝejo;
Mia Savanto, kiu helpas min kontraŭ maljusteco.
4 Mi vokas al la Eternulo, la glorinda;
Kaj mi saviĝas de miaj malamikoj.
5 Ĉar ĉirkaŭis min la ondoj de la morto,
Torentoj pereigaj min teruris;
6 La ŝnuroj de Ŝeol min ĉirkaŭis;
La retoj de la morto min atingis.
7 En mia premiteco mi vokis la Eternulon,
Kaj al mia Dio mi vokis;
Kaj el Sia templo Li aŭdis mian voĉon,
Kaj mia krio atingis Liajn orelojn.
8 Ektremis kaj ekskuiĝis la tero,
La fundamentoj de la ĉielo ekmoviĝis
Kaj ekŝanceliĝis, ĉar Li koleris.
9 Leviĝis fumo el Lia nazo,
Kaj ekstermanta fajro el Lia buŝo;
Karboj ekflamis de ĝi.
10 Li klinis la ĉielon kaj iris malsupren,
Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj.
11 Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis,
Kaj Li portiĝis sur la flugiloj de la vento.
12 Li ĉirkaŭigis Sin per mallumo kiel per tendo,
Per densaj nuboj, plenaj de akvo.
13 De la brilo antaŭ Li
Ekbrulis karboj per fajro.
14 El la ĉielo ektondris la Eternulo,
Kaj la Plejaltulo aŭdigis Sian voĉon.
15 Li ĵetis sagojn, kaj dispelis ilin; fulmon, kaj konfuzis ilin.
16 Kaj malkovriĝis la kuŝujoj de la maro,
Nudiĝis la fundamentoj de la universo,
De la minaca voĉo de la Eternulo,
De la kolera spirado de Lia nazo.
17 Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min;
Li eltiras min el grandaj akvoj;
18 Li savas min de mia potenca malamiko,
De miaj malamantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol mi.
19 Ili atingis min en la tago de mia malfeliĉo;
Sed la Eternulo fariĝis mia subteno.
20 Kaj Li elkondukis min en vastan lokon;
Li liberigis min, ĉar Li estas favora al mi.
21 La Eternulo rekompencas min laŭ mia justeco;
Laŭ la pureco de miaj manoj Li repagas al mi.
22 Ĉar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo,
Kaj mi ne faris malbonon antaŭ mia Dio.
23 Ĉar ĉiuj Liaj leĝoj estis antaŭ mi,
Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi.
24 Mi estis senkulpa antaŭ Li,
Kaj mi gardis min, ke mi ne peku.
25 Kaj la Eternulo rekompencis min laŭ mia justeco,
Laŭ mia pureco antaŭ Liaj okuloj.
26 Kun favorkorulo Vi estas favorkora,
Kun piulo Vi estas pia;
27 Kun purulo Vi agas laŭ lia pureco,
Kaj kun maliculo laŭ lia maliceco.
28 Popolon humilan Vi helpas;
Kaj per Viaj okuloj Vi malaltigas la fierulojn.
29 Ĉar Vi estas mia lumilo, ho Eternulo;
La Eternulo lumigas mian mallumon.
30 Ĉar kun Vi mi forkurigas militistaron;
Kun mia Dio mi transsaltas muron.
31 La vojo de Dio estas perfekta;
La parolo de la Eternulo estas tute pura;
Li estas ŝildo por ĉiuj, kiuj Lin fidas.
32 Ĉar kiu estas Dio, krom la Eternulo?
Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio?
33 Dio fortikigas min per forto;
Kaj Li perfektigas mian vojon.
34 Li similigas miajn piedojn al cervaj,
Kaj starigas min sur miaj altaĵoj.
35 Li instruas mian manon militi,
Kaj miajn brakojn streĉi kupran pafarkon.
36 Vi donis al mi la ŝildon de Via savo;
Kaj Via favoro min grandigas.
37 Vi larĝigas mian paŝon sub mi,
Por ke ne ŝanceliĝu miaj piedoj.
38 Mi persekutas miajn malamikojn, kaj ekstermas ilin;
Kaj mi ne revenas, ĝis mi ilin pereigas.
39 Mi pereigas kaj frakasas ilin, ke ili ne povas plu leviĝi;
Ili falas sub miajn piedojn.
40 Vi ĉirkaŭzonas min per forto por la milito;
Miajn atakintojn Vi ĵetas sub min.
41 Vi forkurigas de mi miajn malamikojn,
Kaj miajn malamantojn mi ekstermas.
42 Ili rigardas ĉirkaŭen, sed ne venas helpanto;
Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili.
43 Mi disfrotas ilin simile al polvo de la tero;
Kiel stratan koton mi ilin disbatas kaj dispremas.
44 Vi savas min de la ribeloj de mia popolo;
Vi gardas min, ke mi estu ĉefo super la nacioj;
Popolo, kiun mi ne konas, servas min.
45 Aligentuloj respektegas min;
Ili obeas min per atentaj oreloj.
46 Aligentuloj senfortiĝas,
Kaj kuras terurite el siaj fortikaĵoj.
47 Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko;
Alte glorata estu mia Dio, la Roko de mia savo:
48 Tiu Dio, kiu donas al mi venĝon
Kaj submetas al mi popolojn;
49 Kiu forkondukas min de miaj malamikoj,
Altigas min super miaj atakintoj,
Kaj savas min de perfortulo.
50 Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj,
Kaj pri Via nomo mi kantas.
51 Li donas grandan helpon al Sia reĝo,
Kaj faras favoraĵon al Sia sanktoleito,
Al David kaj al lia idaro, por eterne.