Выбрать главу

11 Unu profeto maljunulo loĝis en Bet-El. Kaj venis liaj filoj, kaj rakontis al li la tutan aferon, kiun faris la homo de Dio hodiaŭ en Bet-El; la vortojn, kiujn li diris al la reĝo, ili rakontis al sia patro. 12 Kaj ilia patro diris al ili: Laŭ kiu vojo li iris? Kaj liaj filoj montris la vojon, laŭ kiu iris la homo de Dio, kiu venis el Judujo. 13 Tiam li diris al siaj filoj: Selu al mi la azenon. Kaj ili selis al li la azenon, kaj li ekrajdis sur ĝi, 14 kaj sekvis la homon de Dio kaj trovis lin sidanta sub kverko, kaj diris al li: Ĉu vi estas la homo de Dio, kiu venis el Judujo? Kaj tiu diris: Mi. 15 Kaj li diris al li: Venu kun mi en la domon kaj manĝu panon. 16 Sed tiu diris: Mi ne povas reiri kun vi kaj veni al vi, kaj mi ne manĝos panon nek trinkos ĉe vi akvon en ĉi tiu loko; 17 ĉar estas dirite al mi per la vorto de la Eternulo: Ne manĝu panon nek trinku tie akvon, ne reiru laŭ la vojo, laŭ kiu vi venis. 18 Kaj li diris al li: Mi ankaŭ estas profeto, kiel vi, kaj anĝelo diris al mi laŭ ordono de la Eternulo jene: Revenigu lin kun vi en vian domon, por ke li manĝu panon kaj trinku akvon. Li mensogis al li. 19 Kaj li reiris kun li kaj manĝis panon en lia domo kaj trinkis akvon. 20 Dum ili sidis ankoraŭ ĉe la tablo, venis la vorto de la Eternulo al la profeto, kiu lin revenigis. 21 Kaj li vokis al la homo de Dio, kiu venis el Judujo, dirante: Tiele diras la Eternulo: Pro tio, ke vi malobeis la buŝon de la Eternulo, kaj ne plenumis la ordonon, kiun faris al vi la Eternulo, via Dio, 22 sed vi reiris kaj manĝis panon kaj trinkis akvon en la loko, pri kiu Li diris al vi, ke vi ne manĝu panon kaj ne trinku akvon, via kadavro ne venos en la tombon de viaj patroj. 23 Post kiam li manĝis panon kaj trinkis, oni selis por li la azenon, por la profeto, kiun li revenigis. 24 Kaj li iris, kaj sur la vojo renkontis lin leono kaj mortigis lin. Kaj lia kadavro kuŝis ĵetita sur la vojo, kaj la azeno staris apude, kaj la leono staris apud la kadavro. 25 Kaj jen pasis homoj, kaj vidis la kadavron kuŝantan sur la vojo, kaj la leonon starantan apud la kadavro, kaj ili iris kaj rakontis en la urbo, en kiu loĝis la maljuna profeto. 26 Kiam tion aŭdis la profeto, kiu revenigis lin de la vojo, li diris: Tio estas la homo de Dio, kiu malobeis la buŝon de la Eternulo; la Eternulo transdonis lin al leono, kiu disŝiris kaj mortigis lin konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris al li. 27 Kaj li diris al siaj filoj jene: Selu al mi la azenon. Kaj ili selis. 28 Kaj li iris kaj trovis lian kadavron kuŝantan sur la vojo, kaj la azenon kaj la leonon starantajn apud la kadavro; la leono ne manĝis la kadavron kaj ne disŝiris la azenon. 29 Kaj la profeto levis la kadavron de la homo de Dio kaj metis ĝin sur la azenon kaj veturigis ĝin returne. Kaj la maljuna profeto venis en la urbon, por priplori kaj enterigi lin. 30 Kaj li metis lian kadavron en sian tombon; kaj ili priploris lin: Ho ve, mia frato! 31 Post kiam oni enterigis lin, li diris al siaj filoj jene: Kiam mi mortos, entombigu min en la tombo, en kiu estas entombigita la homo de Dio; apud liajn ostojn metu miajn ostojn. 32 Ĉar plenumiĝos la vorto, kiun li eldiris laŭ ordono de la Eternulo pri la altaro, kiu estas en Bet-El, kaj pri ĉiuj domoj de altaĵoj, kiuj troviĝas en la urboj de Samario.

33 Post tiu okazintaĵo Jerobeam ne retiris sin de sia malbona vojo, sed li denove starigis el la popolo pastrojn por la altaĵoj; kiun li volis, tiun li konsekris, ke li fariĝu pastro de altaĵoj. 34 Kaj ĉi tio fariĝis peko por la domo de Jerobeam, por pereo kaj ekstermiĝo de sur la tero.

14

En tiu tempo malsaniĝis Abija, filo de Jerobeam. 2 Kaj Jerobeam diris al sia edzino: Leviĝu kaj aliaspektiĝu, por ke oni ne sciu, ke vi estas edzino de Jerobeam, kaj iru en Ŝilon; tie troviĝas la profeto Aĥija, kiu antaŭdiris al mi, ke mi estos reĝo super ĉi tiu popolo. 3 Kaj prenu en vian manon dek panojn kaj biskvitojn kaj kruĉon da mielo, kaj iru al li; li diros al vi, kio estos al la knabo. 4 Kaj la edzino de Jerobeam tiel faris; ŝi leviĝis kaj iris en Ŝilon kaj venis en la domon de Aĥija. Aĥija ne povis vidi, ĉar liaj okuloj ĉesis funkcii pro maljuneco. 5 Sed la Eternulo diris al Aĥija: Jen la edzino de Jerobeam iras, por demandi vin pri sia filo, ĉar li estas malsana; tiel kaj tiel diru al ŝi; kiam ŝi venos, ŝi prezentos sin kiel alian personon. 6 Kaj kiam Aĥija ekaŭdis la sonadon de ŝiaj piedoj, kiam ŝi eniris en la pordon, li diris: Eniru, edzino de Jerobeam; por kio vi prezentas vin kiel alian personon? mi estas sendita al vi kun sciigo premanta. 7 Iru, diru al Jerobeam: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izraeclass="underline" Ĉar Mi altigis vin el inter la popolo kaj faris vin princo super Mia popolo Izrael, 8 kaj Mi forŝiris la regnon de la domo de David kaj donis ĝin al vi; sed vi ne estis kiel Mia servanto David, kiu observis Miajn ordonojn kaj sekvis Min per sia tuta koro, farante nur tion, kio plaĉas al Mi; 9 kaj vi agis pli malbone, ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ vi, kaj vi iris kaj faris al vi aliajn diojn kaj idolojn, por kolerigi Min, kaj Min vi ĵetis malantaŭ vian dorson: 10 tial Mi venigos malbonon sur la domon de Jerobeam, kaj Mi ekstermos ĉe Jerobeam ĉiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael, kaj Mi elbalaos la domon de Jerobeam, kiel on elbalaas malpuraĵon, ĉion ĝis la fino. 11 Kiu mortos ĉe Jerobeam en la urbo, tiun formanĝos la hundoj, kaj kiu mortos sur la kampo, tiun formanĝos la birdoj de la ĉielo; ĉar la Eternulo tion diris. 12 Kaj vi leviĝu, iru al via domo; kiam via piedo eniros en la urbon, la infano mortos. 13 Kaj priploros lin ĉiuj Izraelidoj kaj enterigos lin; ĉar li sola ĉe Jerobeam iros en tombon, ĉar en li el la tuta domo de Jerobeam troviĝis io bona koncerne la Eternulon, Dion de Izrael. 14 Kaj la Eternulo starigos al Si super Izrael reĝon, kiu ekstermos la domon de Jerobeam en tiu tago kaj baldaŭ. 15 Kaj la Eternulo frapos Izraelon, similigante lin al kano, kiu ŝanceliĝas en la akvo, kaj Li elŝiros la Izraelidojn el tiu bona tero, kiun Li donis al iliaj patroj, kaj Li disblovos ilin trans la Riveron pro tio, ke ili faris siajn sanktajn stangojn, kolerigante la Eternulon. 16 Kaj Li transdonos Izraelon pro la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekis kaj per kiuj li pekigis Izraelon. 17 Kaj leviĝis la edzino de Jerobeam kaj foriris kaj venis en Tircan. Apenaŭ ŝi paŝis sur la sojlon de la domo, la knabo mortis. 18 Kaj oni enterigis lin, kaj ĉiuj Izraelidoj priploris lin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto, la profeto Aĥija. 19 La cetera historio de Jerobeam, kiel li militis kaj kiel li reĝis, estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael. 20 La tempo, dum kiu reĝis Jerobeam, estis dudek du jaroj. Kaj li ekdormis kun siaj patroj. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Nadab.