Выбрать главу

18 Veninte el Mezopotamio, Jakob alvenis bonstate en la urbo de Ŝeĥem, kiu estas en la lando Kanaana; kaj li starigis sian tendaron antaŭ la urbo. 19 Kaj la kampoparton, sur kiu li starigis sian tendon, li aĉetis el la manoj de la filoj de Ĥamor, la patro de Ŝeĥem, por cent kesitoj. 20 Kaj li starigis tie altaron, kaj li nomis ĝin El, la Dio de Izrael.

34

Dina, la filino de Lea, kiun ŝi naskis al Jakob, eliris, por vidi la filinojn de la lando. 2 Kaj vidis ŝin Ŝeĥem, filo de Ĥamor la Ĥivido, princo de la lando, kaj li prenis ŝin kaj kuŝis kun ŝi kaj faris al ŝi perfortaĵon. 3 Kaj algluiĝis lia animo al Dina, la filino de Jakob, kaj li ekamis la junulinon kaj parolis al la koro de la junulino. 4 Kaj Ŝeĥem diris al sia patro Ĥamor jene: Prenu por mi ĉi tiun knabinon kiel edzinon. 5 Jakob aŭdis, ke li senhonorigis lian filinon Dina; sed liaj filoj estis kun liaj brutoj sur la kampo, tial Jakob silentis ĝis ilia veno. 6 Kaj Ĥamor, la patro de Ŝeĥem, eliris al Jakob, por paroli kun li. 7 Sed la filoj de Jakob venis de la kampo. Kiam ili aŭdis, la viroj ĉagreniĝis kaj forte koleriĝis, ke li faris malnoblaĵon en Izrael, kuŝinte kun la filino de Jakob, kio ne devis esti farata. 8 Ĥamor ekparolis al ili, dirante: Ŝeĥem, mia filo, deziregas per sia animo vian filinon; donu ŝin al li kiel edzinon. 9 Kaj boparenciĝu kun ni: viajn filinojn donu al ni, kaj niajn filinojn prenu al vi. 10 Kaj loĝu kun ni, kaj la lando estos antaŭ vi; loĝu kaj faru negocojn kaj akiru posedaĵojn en ĝi. 11 Kaj Ŝeĥem diris al ŝia patro kaj al ŝiaj fratoj: Estu favoraj al mi; kaj kion vi diros al mi, mi donos. 12 Postulu de mi tre grandan doton kaj donacojn, kaj mi donos, kion vi diros al mi; nur donu al mi la junulinon kiel edzinon. 13 Kaj la filoj de Jakob respondis al Ŝeĥem kaj al lia patro Ĥamor ruze, kaj parolis tiel pro tio, ke li senhonorigis ilian fratinon Dina; 14 kaj ili diris al ili: Ni ne povas fari tion kaj doni nian fratinon al viro, kiu ne estas cirkumcidita; ĉar tio estus por ni hontindaĵo. 15 Nur tiam ni donos al vi nian konsenton, se vi estos kiel ni kaj cirkumcidos ĉe vi ĉiun virseksulon. 16 Tiam ni donos niajn filinojn al vi kaj viajn filinojn ni prenos al ni, kaj ni loĝos kun vi, kaj ni estos unu popolo. 17 Sed se vi ne konsentos lasi cirkumcidi vin, tiam ni prenos nian filinon kaj foriros. 18 Ilia parolo plaĉis al Ĥamor, kaj al Ŝeĥem, la filo de Ĥamor. 19 Kaj la junulo ne prokrastis fari la aferon, ĉar li deziris la filinon de Jakob; kaj li estis la plej honorata inter ĉiuj domanoj de sia patro. 20 Kaj Ĥamor kaj lia filo Ŝeĥem venis al la pordego de sia urbo, kaj ekparolis al la loĝantoj de sia urbo, dirante: 21 Tiuj homoj estas pacaj kun ni; tial ili loĝu en la lando kaj faru en ĝi negocojn; la lando estas ja grandspaca por ili. Iliajn filinojn ni prenu al ni kiel edzinojn, kaj niajn filinojn ni donu al ili. 22 Sed nur en tia okazo tiuj homoj konsentas loĝi kun ni kaj esti unu popolo, se ni cirkumcidos ĉe ni ĉiun virseksulon, kiel ili estas cirkumciditaj. 23 Ilia akiritaĵo kaj havaĵo kaj ĉiuj iliaj brutoj fariĝos ja niaj, se ni nur donos al ili nian konsenton kaj ili loĝos kun ni. 24 Kaj obeis al Ĥamor kaj al lia filo Ŝeĥem ĉiuj elirantaj el la pordego de lia urbo; kaj cirkumcidiĝis ĉiuj virseksuloj, ĉiuj elirantaj el la pordego de lia urbo. 25 En la tria tago, kiam ili estis malsanaj, du filoj de Jakob, Simeon kaj Levi, fratoj de Dina, prenis ĉiu sian glavon kaj venis sentime en la urbon kaj mortigis ĉiujn virseksulojn. 26 Kaj Ĥamoron kaj lian filon Ŝeĥem ili mortigis per glavo, kaj prenis Dinan el la domo de Ŝeĥem kaj eliris. 27 La filoj de Jakob venis al la mortigitoj, kaj prirabis la urbon pro tio, ke ili senhonorigis ilian fratinon. 28 Iliajn ŝafojn kaj iliajn bovojn kaj iliajn azenojn, kaj ĉion, kio estis en la urbo, kaj tion, kio estis sur la kampo, ili prenis. 29 Kaj ilian tutan riĉon kaj ĉiujn iliajn infanojn kaj iliajn edzinojn ili malliberigis, kaj rabis ĉion, kio estis en la domoj. 30 Tiam Jakob diris al Simeon kaj al Levi: Vi afliktis min kaj faris min malaminda por la loĝantoj de la lando, por la Kanaanidoj kaj Perizidoj. Mi havas ja malmulte da homoj; kiam ili kolektiĝos kontraŭ mi kaj venkobatos min, tiam estos ekstermita mi kaj mia domo. 31 Sed ili diris: Ĉu estas permesite agi kun nia fratino kiel kun publikulino?

35

Kaj Dio diris al Jakob: Leviĝu, iru al Bet-El kaj loĝu tie; kaj faru tie altaron al Dio, kiu aperis al vi, kiam vi kuris de via frato Esav. 2 Tiam Jakob diris al sia domanaro, kaj al ĉiuj, kiuj estis kun li: Forigu la fremdajn diojn, kiuj estas inter vi, kaj puriĝu kaj ŝanĝu viajn vestojn. 3 Kaj ni leviĝu, kaj ni iru al Bet-El; kaj mi faros tie altaron al Dio, kiu atentis min en la tago de mia mizero, kaj estis kun mi sur la vojo, kiun mi iris. 4 Kaj ili donis al Jakob ĉiujn fremdajn diojn, kiuj estis en iliaj manoj, kaj la ringojn, kiuj estis en iliaj oreloj; kaj Jakob enfosis ilin sub la kverko, kiu estis apud Ŝeĥem. 5 Kaj ili ekiris. Kaj timo de Dio venis sur la urbojn, kiuj estis ĉirkaŭ ili, kaj ili ne persekutis la filojn de Jakob. 6 Jakob venis al la urbo Luz, kiu estas en la lando Kanaana kaj havas ankaŭ la nomon Bet-El, li kaj ĉiuj homoj, kiuj estis kun li. 7 Kaj li konstruis tie altaron, kaj donis al la loko la nomon El-Bet-El; ĉar tie aperis al li Dio, kiam li kuris de sia frato. 8 Tiam mortis Debora, la mamnutrintino de Rebeka, kaj oni ŝin enterigis apud Bet-El, sub la kverko. Kaj tiu loko ricevis la nomon Alon- Baĥut.

9 Kaj denove Dio aperis al Jakob, kiam li revenis el Mezopotamio, kaj benis lin. 10 Kaj Dio diris al li: Via nomo estas Jakob; tamen ne plue estu nomata Jakob, sed Izrael estu via nomo. Kaj Li donis al li la nomon Izrael. 11 Kaj Dio diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca; fruktu kaj multiĝu; popolo kaj popolaro fariĝos el vi, kaj reĝoj eliros el via lumbo. 12 Kaj la landon, kiun Mi donis al Abraham kaj al Isaak, Mi donos al vi, kaj al via idaro post vi Mi donos la landon. 13 Kaj Dio forleviĝis de li sur la loko, kie Li parolis kun li. 14 Jakob starigis monumenton sur la loko, kie Li parolis kun li, monumenton ŝtonan; kaj li verŝis sur ĝin verŝoferon kaj verŝis sur ĝin oleon. 15 Kaj al la loko, kie Dio parolis kun li, Jakob donis la nomon Bet-El. 16 Kaj ili forlasis Bet-Elon. Kiam restis ankoraŭ negranda interspaco, por veni al Efrata, Raĥel naskis, kaj ŝia akuŝiĝo estis malfacila. 17 Dum ŝia akuŝiĝa suferado la akuŝistino diris al ŝi: Ne timu, ĉar ankaŭ ĉi tiu ĉe vi estas filo. 18 Dum la elirado de ŝia animo, ĉar ŝi estis mortanta, ŝi donis al li la nomon Ben-Oni; sed lia patro donis al li la nomon Benjamen. 19 Kaj Raĥel mortis, kaj oni enterigis ŝin sur la vojo al Efrata, kiu estas Bet-Leĥem. 20 Kaj Jakob starigis monumenton super ŝia tombo. Tio estas la tomba monumento de Raĥel ĝis la nuna tago. 21 Kaj Izrael formigris, kaj starigis sian tendon transe de la turo Eder. 22 En la tempo, kiam Izrael loĝis en tiu lando, Ruben iris kaj kuŝis kun Bilha, la kromvirino de lia patro. Kaj pri tio aŭdis Izrael.