Выбрать главу

51 Aĥazja, filo de Aĥab, fariĝis reĝo super Izrael en Samario en la dek-sepa jaro de Jehoŝafat, reĝo de Judujo, kaj li reĝis super Izrael du jarojn. 52 Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj iradis laŭ la vojo de sia patro kaj de sia patrino, kaj laŭ la vojo de Jerobeam, filo de Nebat, kiu pekigis Izraelon. 53 Kaj li servadis al Baal kaj adorkliniĝadis al li, kaj incitadis la Eternulon, Dion de Izrael, tute tiel, kiel faradis lia patro.

REĜOJ - LIBRO DUA

1

Moab defalis de Izrael post la morto de Aĥab. 2 Kaj Aĥazja elfalis tra la krado de sia supra ĉambro en Samario, kaj malsaniĝis. Kaj li sendis senditojn, kaj diris al ili: Iru, demandu Baal-Zebubon, la dion de Ekron, ĉu mi resaniĝos de ĉi tiu malsano. 3 Sed anĝelo de la Eternulo diris al Elija, la Teŝebano: Leviĝu, iru renkonte al la senditoj de la reĝo de Samario, kaj diru al ili: Ĉu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi iras demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron? 4 Pro tio tiele diras la Eternulo: De la lito, sur kiu vi kuŝiĝis, vi ne deiros, sed vi mortos. Kaj Elija foriris. 5 Kiam la senditoj revenis al li, li diris al ili: Kial vi revenis? 6 Kaj ili respondis al li: Viro venis renkonte al ni, kaj diris al ni: Iru, revenu al la reĝo, kiu sendis vin, kaj diru al li: Tiele diras la Eternulo: Ĉu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi sendas demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron? pro tio, de la lito, sur kiu vi kuŝiĝis, vi ne deiros, sed vi mortos. 7 Kaj li diris al ili: Kia estas la aspekto de la viro, kiu venis renkonte al vi kaj diris al vi tiujn vortojn? 8 Ili respondis al li: Li estas homo kovrita de haroj, kaj ledan zonon li havas ĉirkaŭ siaj lumboj. Tiam li diris: Tio estas Elija, la Teŝebano. 9 Kaj li sendis al li kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu iris al li kaj trovis lin sidanta sur la supro de monto, kaj diris al li: Ho homo de Dio! la reĝo diris, ke vi malsupreniru. 10 Kaj Elija respondis kaj diris al la kvindekestro: Se mi estas homo de Dio, tiam venu fajro el la ĉielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro el la ĉielo kaj ekstermis lin kaj lian kvindekon. 11 Kaj li denove sendis al li alian kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu ekparolis kaj diris al li: Ho homo de Dio! tiele diras la reĝo: Malsupreniru rapide. 12 Kaj Elija respondis kaj diris al ili: Se mi estas homo de Dio, tiam venu fajro el la ĉielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro de Dio el la ĉielo kaj ekstermis lin kaj lian kvindekon. 13 Kaj li denove sendis triafoje kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj la tria kvindekestro iris, kaj venis kaj fleksis siajn genuojn antaŭ Elija, kaj ekpetegis lin kaj diris al li: Ho homo de Dio! mia animo kaj la animo de ĉi tiuj kvindek viaj servantoj havu do ian valoron antaŭ viaj okuloj. 14 Jen venis fajro el la ĉielo kaj ekstermis la du antaŭajn kvindekestrojn kaj iliajn kvindekojn; nun mia animo havu ian valoron antaŭ viaj okuloj. 15 Tiam anĝelo de la Eternulo diris al Elija: Iru kun li, ne timu lin. Kaj li leviĝis, kaj iris kun li al la reĝo. 16 Kaj li ekparolis al li: Tiele diras la Eternulo: Pro tio, ke vi sendis senditojn, por demandi Baal- Zebubon, la dion de Ekron, kvazaŭ ne ekzistus Dio en Izrael, por demandi Lian vorton, tial de la lito, sur kiu vi kuŝiĝis, vi ne deiros, sed vi mortos. 17 Kaj li mortis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun eldiris Elija. Kaj anstataŭ li ekreĝis Jehoram, en la dua jaro de Jehoram, filo de Jehoŝafat, reĝo de Judujo; ĉar li ne havis filon. 18 La cetera historio de Aĥazja, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.

2

Kiam la Eternulo volis levi Elijan en ventego en la ĉielon, Elija estis iranta kun Eliŝa el Gilgal. 2 Kaj Elija diris al Eliŝa: Restu do ĉi tie, ĉar la Eternulo sendas min al Bet-El. Sed Eliŝa diris: Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili ekiris al Bet-El. 3 Kaj eliris la profetidoj, kiuj estis en Bet-El, al Eliŝa, kaj diris al li: Ĉu vi scias, ke hodiaŭ la Eternulo forprenos vian sinjoron de super via kapo? Li diris: Mi ankaŭ scias, silentu. 4 Kaj Elija diris al li: Eliŝa, restu do ĉi tie, ĉar la Eternulo sendas min al Jeriĥo. Sed li diris: Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi ne forlasos vin. Kaj ili venis en Jeriĥon. 5 Kaj la profetidoj, kiuj estis en Jeriĥo, aliris al Eliŝa, kaj diris al li: Ĉu vi scias, ke hodiaŭ la Eternulo forprenos vian sinjoron de super via kapo? Li diris: Mi ankaŭ scias, silentu. 6 Kaj Elija diris al li: Restu do ĉi tie, ĉar la Eternulo sendas min al Jordan. Sed li diris: Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili ambaŭ iris. 7 Kaj kvindek homoj el la profetidoj iris kaj stariĝis malproksime kontraŭ ili; sed ili ambaŭ staris ĉe Jordan. 8 Tiam Elija prenis sian mantelon kaj kunvolvis ĝin, kaj frapis la akvon, kaj ĝi dividiĝis duflanken, kaj ili ambaŭ trapasis sur sekaĵo. 9 Kiam ili trapasis, Elija diris al Eliŝa: Petu, kion mi faru al vi, antaŭ ol mi estos prenita for de vi. Kaj Eliŝa diris: Duobla parto de via spirito estu do sur mi. 10 Kaj tiu diris: Vi petas ion malfacilan; se vi vidos min, kiam mi estos prenata for de vi, estos al vi tiel; kaj se ne, tiam ne estos. 11 Dum ili estis irantaj kaj parolantaj, subite aperis fajra ĉaro kaj fajraj ĉevaloj kaj disigis ilin; kaj Elija en ventego suprenflugis en la ĉielon. 12 Eliŝa vidis, kaj ekkriis: Mia patro, mia patro, ĉaro de Izrael kaj liaj rajdistoj! Kaj li ne plu lin vidis. Kaj li kaptis siajn vestojn kaj disŝiris ilin en du pecojn. 13 Kaj li levis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj reiris kaj stariĝis sur la bordo de Jordan. 14 Kaj li prenis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj frapis la akvon, kaj diris: Kie estas la Eternulo, Dio de Elija? Kaj li frapis la akvon, kaj ĝi dividiĝis duflanken, kaj Eliŝa trapasis. 15 Kiam la profetidoj, kiuj estis kontraŭe en Jeriĥo, lin ekvidis, ili diris: La spirito de Elija transiris sur Eliŝan. Kaj ili iris al li renkonte kaj adorkliniĝis antaŭ li ĝis la tero. 16 Kaj ili diris al li: Jen kun viaj servantoj troviĝas kvindek homoj, viroj fortaj; ili iru kaj serĉu vian sinjoron; eble la spirito de la Eternulo forportis lin kaj ĵetis lin sur unu el la montoj aŭ en unu el la valoj. Sed li diris: Ne sendu. 17 Tamen ili insistis tiel longe, ĝis li hontis, kaj li diris: Sendu. Kaj ili sendis kvindek homojn kaj serĉis dum tri tagoj, sed ne trovis lin. 18 Kaj ili revenis al li, dum li estis en Jeriĥo. Kaj li diris al ili: Mi diris ja al vi, ke vi ne iru.