Выбрать главу

25 En la dek-dua jaro de Joram, filo de Aĥab, reĝo de Izrael, ekreĝis Aĥazja, filo de Jehoram, reĝo de Judujo. 26 La aĝon de dudek du jaroj havis Aĥazja, kiam li fariĝis reĝo, kaj unu jaron li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Atalja, filino de Omri, reĝo de Izrael. 27 Kaj li iradis laŭ la vojo de la domo de Aĥab, kaj faradis malbonon antaŭ la Eternulo, kiel la domo de Aĥab, ĉar li estis boparenco de la domo de Aĥab. 28 Li iris kun Joram, filo de Aĥab, milite kontraŭ Ĥazaelon, reĝon de Sirio, al Ramot en Gilead; kaj la Sirianoj vundis Joramon. 29 Kaj la reĝo Joram revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn faris al li la Sirianoj en Ramot, kiam li batalis kontraŭ Ĥazael, reĝo de Sirio. Kaj Aĥazja, filo de Jehoram, reĝo de Judujo, iris, por viziti Joramon, filon de Aĥab, en Jizreel, ĉar ĉi tiu estis malsana.

9

La profeto Eliŝa alvokis unu el la profetidoj, kaj diris al li: Zonu viajn lumbojn, kaj prenu en vian manon ĉi tiun vazon kun oleo, kaj iru en Ramoton en Gilead. 2 Kiam vi venos tien, elserĉu tie Jehun, filon de Jehoŝafat, filo de Nimŝi, kaj aliru kaj starigu lin el meze de liaj fratoj kaj enkonduku lin en la plej internan ĉambron. 3 Kaj prenu la vazon kun la oleo kaj verŝu sur lian kapon, kaj diru: Tiele diras la Eternulo: Mi sanktoleis vin reĝo super Izrael. Poste malfermu la pordon kaj forkuru, ne prokrastu. 4 Kaj iris la junulo, la junulo la profeto, al Ramot en Gilead. 5 Kiam li venis, li vidis, ke sidas la militestroj. Kaj li diris: Mi havas ion por diri al vi, ho estro. Kaj Jehu diris: Al kiu el ni ĉiuj? Li respondis: Al vi, ho estro. 6 Tiu leviĝis kaj iris en la domon. Li verŝis la oleon sur lian kapon, kaj diris: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izraeclass="underline" Mi sanktoleis vin reĝo super la popolo de la Eternulo, super Izrael. 7 Kaj vi ekstermos la domon de via sinjoro Aĥab, por ke Mi venĝu la sangon de Miaj servantoj, la profetoj, kaj la sangon de ĉiuj servantoj de la Eternulo, verŝitajn de la mano de Izebel. 8 Kaj pereos la tuta domo de Aĥab; kaj Mi ekstermos ĉe Aĥab ĉiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael. 9 Kaj mi faros al la domo de Aĥab kiel al la domo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj kiel al la domo de Baaŝa, filo de Aĥija. 10 Kaj Izebelon manĝos la hundoj sur la kampo de Jizreel, kaj neniu enterigos ŝin. Kaj li malfermis la pordon kaj forkuris. 11 Kiam Jehu eliris al la servantoj de sia sinjoro, ili diris al li: Ĉu ĉio estas en ordo? por kio venis al vi tiu frenezulo? Li respondis al ili: Vi konas ja tiun homon kaj lian parolon. 12 Ili diris: Ne vero, tamen diru al ni. Kaj li diris: Tiel kaj tiel li parolis al mi, dirante: Tiele diras la Eternulo: Mi sanktoleis vin reĝo super Izrael. 13 Kaj rapide ili prenis ĉiu sian veston kaj sternis sub li sur la altaj ŝtupoj, kaj ekblovis per trumpeto, kaj diris: Jehu fariĝis reĝo. 14 Tiam Jehu, filo de Jehoŝafat, filo de Nimŝi, faris konspiron kontraŭ Joram. (Dume Joram staris garde en Ramot en Gilead, li kaj la tuta Izrael, kontraŭ Ĥazael, reĝo de Sirio. 15 Kaj la reĝo JoramHeb. „Jehoram“, kaj en versoj 17, 21-24

revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn faris al li la Sirianoj, kiam li batalis kontraŭ Ĥazael, reĝo de Sirio.) Tiam Jehu diris: Se vi konsentas, neniu eliĝu el la urbo, por iri kaj sciigi en Jizreel. 16 Kaj Jehu ekrajdis kaj direktis sin al Jizreel; ĉar tie kuŝis Joram, kaj Aĥazja, reĝo de Judujo, venis, por viziti Joramon. 17 La gardostaranto staris sur la turo en Jizreel, kaj li ekvidis la alproksimiĝantan amason de Jehu, kaj diris: Mi vidas amason. Tiam Joram diris: Prenu rajdanton kaj sendu kontraŭ ili, por ke li demandu, ĉu ĉio estas en ordo. 18 Kaj la rajdanto sur ĉevalo direktis sin renkonte al li, kaj diris: Tiele diras la reĝo: Ĉu ĉio estas en ordo? Sed Jehu respondis: La ordo ne estas via afero, turnu vin kaj sekvu min. Kaj la gardostaranto raportis, dirante: La sendito venis al ili, sed ne revenis. 19 Tiam li sendis duan rajdanton, kaj ĉi tiu venis al ili, kaj diris: Tiele diras la reĝo: Ĉu ĉio estas en ordo? Jehu respondis: La ordo ne estas via afero, turnu vin kaj sekvu min. 20 La gardostaranto raportis, dirante: Li venis al ili, sed ne revenis; la kondukado estas kiel kondukado de Jehu, filo de Nimŝi, ĉar li kondukas rapidege. 21 Tiam Joram diris: Oni jungu! Kaj oni jungis lian ĉaron. Kaj eliris Joram, reĝo de Izrael, kaj Aĥazja, reĝo de Judujo, ĉiu sur sia ĉaro, kaj ili direktis sin renkonte al Jehu, kaj ili renkontis lin sur la kampo de Nabot, la Jizreelano. 22 Kiam Joram ekvidis Jehun, li diris: Ĉu ĉio estas en ordo, Jehu? Sed tiu respondis: Kia ordo povas esti ĉe la malĉastado de via patrino Izebel kaj ĉe ŝiaj multaj sorĉaĵoj? 23 Tiam Joram turnis sian manon kaj forkuris, kaj diris al Aĥazja: Perfido, ho Aĥazja! 24 Sed Jehu streĉis per sia mano la pafarkon kaj pafe frapis Joramon inter liaj brakoj, kaj la sago iris tra lian koron, kaj li falis genue sur sia ĉaro. 25 Kaj Jehu diris al sia altrangulo Bidkar: Prenu kaj ĵetu lin sur la kampon de Nabot, la Jizreelano; ĉar rememoru, kiel mi kaj vi sur ĉaro veturis post lia patro Aĥab kaj la Eternulo eldiris pri li jenan profetaĵon: 26 Vere, diris la Eternulo, la sangon de Nabot kaj la sangon de liaj filoj Mi vidis hieraŭ, kaj Mi venĝos al vi sur ĉi tiu kampo, diris la Eternulo. Prenu do nun kaj ĵetu lin sur la kampon, konforme al la vorto de la Eternulo. 27 Kiam Aĥazja, reĝo de Judujo, tion vidis, li forkuris en la direkto al la ĝardena domo. Sed Jehu postkuris lin, kaj diris: Lin ankaŭ batu sur la ĉaro. Kaj oni frapis lin sur la altaĵo Gur, kiu estas apud Jibleam. Kaj li forkuris en Megidon kaj mortis tie. 28 Kaj liaj servantoj forveturigis lin en Jerusalemon kaj enterigis lin en lia tombo kun liaj patroj en la urbo de David.

29 En la jaro dek-unua de Joram, filo de Aĥab, Aĥazja ekreĝis super Judujo.

30 Jehu venis al Jizreel. Kiam Izebel tion aŭdis, ŝi kolorigis siajn okulojn kaj beligis sian kapon kaj ekrigardis tra la fenestro. 31 Kiam Jehu eniris en la pordegon, ŝi diris: Ĉu nun estos paco, ho Zimri, mortiginto de sia sinjoro? 32 Tiam li levis sian vizaĝon al la fenestro, kaj diris: Kiu estas kun mi? kiu? Kaj ekrigardis al li du aŭ tri korteganoj. 33 Kaj li diris: Elĵetu ŝin! Kaj ili ŝin elĵetis. Kaj ŝia sango ŝprucis sur la muron kaj sur la ĉevalojn, kaj oni dispremis ŝin per la piedoj. 34 Li eniris kaj manĝis kaj trinkis, kaj diris: Rigardu, kie estas tiu malbenitino, kaj enterigu ŝin, ĉar ŝi estas reĝidino. 35 Kaj oni iris, por enterigi ŝin, sed oni trovis nenion de ŝi krom la kranio, la piedoj, kaj la manplatoj. 36 Oni revenis kaj raportis al li. Tiam li diris: Tio estas la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto Elija, la Teŝebano, nome: Sur la kampo de Jizreel la hundoj formanĝos la karnon de Izebel; 37 kaj la kadavro de Izebel estos kiel sterko sur la tero sur la kampo de Jizreel, tiel, ke neniu povos diri: Tio estas Izebel.

10

Aĥab havis sepdek filojn en Samario. Kaj Jehu skribis leterojn kaj sendis en Samarion al la estroj de Jizreel, la plejaĝuloj, kaj la filedukistoj de Aĥab, kun la sekvanta enhavo: 2 Kiam ĉi tiu letero venos al vi, ĉe kiuj troviĝas la filoj de via sinjoro kaj sub kies administrado troviĝas la ĉaroj kaj la ĉevaloj kaj la fortikigita urbo kaj la bataliloj: 3 tiam rigardu, kiu estas la plej bona kaj plej digna el la filoj de via sinjoro, kaj sidigu lin sur la trono de lia patro kaj batalu pro la domo de via sinjoro. 4 Sed ili tre forte ektimis, kaj diris: Jen la du reĝoj ne povis kontraŭstari al li, kiel do ni kontraŭstaros? 5 Kaj la palacestro kaj la urbestro kaj la plejaĝuloj kaj la filedukistoj sendis al Jehu, por diri: Ni estas viaj servantoj, kaj ĉion, kion vi ordonos al ni, ni faros; ni neniun faros reĝo; kio plaĉas al vi, tion faru. 6 Tiam li skribis al ili duan leteron kun jena enhavo: Se vi estas sur mia flanko kaj obeas mian voĉon, tiam prenu la kapojn de la filoj de via sinjoro kaj venu al mi morgaŭ en ĉi tiu tempo en Jizreelon. Kaj da reĝidoj estis sepdek homoj ĉe la eminentuloj de la urbo, kiuj edukis ilin. 7 Kiam la letero venis al ili, ili prenis la filojn de la reĝo kaj buĉis ilin, sepdek homojn, kaj metis iliajn kapojn en korbojn kaj sendis al li en Jizreelon. 8 Kaj venis la sendito, kaj diris al li jene: Oni alportis la kapojn de la reĝidoj. Kaj li diris: Kuŝigu ilin en du amasoj antaŭ la enirejo de la pordego ĝis mateno. 9 Matene li eliris kaj stariĝis, kaj diris al la tuta popolo: Vi estas senkulpaj; estas mi, kiu faris konspiron kontraŭ mia sinjoro kaj mortigis lin; sed kiu mortigis ĉiujn ĉi tiujn? 10 Sciu do nun, ke el la vortoj de la Eternulo nenio falis teren, el tio, kion la Eternulo diris pri la domo de Aĥab; la Eternulo faris tion, kion Li diris per Sia servanto Elija. 11 Kaj Jehu mortigis ĉiujn restintojn el la domo de Aĥab en Jizreel kaj ĉiujn liajn altrangulojn kaj liajn konatojn kaj liajn pastrojn, ĝis restis neniu saviĝinto. 12 Kaj li leviĝis, kaj iris kaj direktis sin al Samario. Kiam li estis survoje ĉe la domo de la paŝtistoj, 13 Jehu renkontis la fratojn de Aĥazja, reĝo de Judujo, kaj li diris: Kiuj vi estas? Ili respondis: Ni estas fratoj de Aĥazja, kaj ni iras, por demandi pri la farto de la filoj de la reĝo kaj de la filoj de la reĝino. 14 Tiam li diris: Prenu ilin vivantajn. Kaj oni prenis ilin vivantajn kaj buĉis ilin super la puto ĉe la domo de paŝtistoj, kvardek du homojn, kaj neniu el ili restis.