10 Jen estas la ĉefaj herooj, kiuj estis ĉe David, kaj kiuj tenis sin forte kun li dum lia reĝado, kune kun la tuta Izrael, por reĝigi lin super Izrael konforme al la vorto de la Eternulo. 11 Jen estas la nombro de la herooj, kiuj estis ĉe David: Jaŝobeam, filo de Ĥaĥmoni, estro de la tridek; li levis sian lancon kontraŭ tricent kaj mortigis ilin per unu fojo. 12 Post li estis Eleazar, filo de Dodo, la Aĥoĥido; li estis el la tri herooj. 13 Li estis kun David en Pas-Damim, kie la Filiŝtoj kolektiĝis por batalo; tie estis kampoparto plena de hordeo; kaj la popolo forkuris antaŭ la Filiŝtoj. 14 Sed tiuj stariĝis meze de la kampoparto, kaj savis ĝin kaj venkobatis la Filiŝtojn; kaj la Eternulo helpis per granda helpo. 15 Kaj tri el la tridek ĉefoj iris sur la rokon al David, en la kavernon Adulam, dum la tendaro de la Filiŝtoj staris en la valo Refaim. 16 David tiam estis en la fortikaĵo, kaj la garnizono de la Filiŝtoj estis tiam en Bet-Leĥem. 17 Kaj David esprimis deziron kaj diris: Kiu trinkigus al mi akvon el la puto Bet-Leĥema, kiu estas apud la pordego? 18 Tiam tiuj tri trarompe penetris en la tendaron de la Filiŝtoj, ĉerpis akvon el la puto Bet-Leĥema, kiu estis apud la pordego, prenis kaj alportis al David. Sed David ne volis trinki ĝin; li elverŝis ĝin al la Eternulo, 19 kaj diris: Gardu min mia Dio, ke mi ne faru tion: ĉu mi trinku la sangon de tiuj viroj, kiuj riskis sian vivon? ĉar kun risko por sia vivo ili alportis ĝin. Kaj li ne volis trinki ĝin. Tion faris la tri herooj. 20 Abiŝaj, frato de Joab, estis estro de tiuj tri; li mortigis per sia lanco tricent homojn, kaj li havis gloran nomon inter la tri. 21 El la tri li estis honorata de du kaj estis ilia estro, sed en la trion li ne eniris. 22 Benaja, filo de Jehojada, filo de homo kuraĝa, granda pro siaj faroj, el Kabceeclass="underline" li mortigis la du fortulojn de Moab; li ankaŭ malsupreniris, kaj mortigis leonon en kavo en neĝa tago. 23 Li ankaŭ mortigis Egipton, viron, kiu havis la alton de kvin ulnoj; en la mano de la Egipto estis lanco kiel rultrabo de teksisto; li aliris al li kun bastono, elŝiris la lancon el la mano de la Egipto, kaj mortigis lin per lia propra lanco. 24 Tion faris Benaja, filo de Jehojada. Kaj li havis gloran nomon inter la tri herooj. 25 Inter la tridek li estis plej honorata, sed en la trion li ne eniris. Kaj David faris lin lia korpogardistestro.
26 La ĉefaj militistoj estis: Asahel, frato de Joab, Elĥanan, filo de Dodo, el Bet-Leĥem, 27 Ŝamot, la Harorano, Ĥelec, la Pelonano, 28 Ira, filo de Ikeŝ, la Tekoaano, Abiezer, la Anatotano, 29 Sibĥaj, la Ĥuŝaido, Ilaj, la Aĥoĥido, 30 Maharaj, la Netofaano, Ĥeled, filo de Baana, la Netofaano, 31 Itaj, filo de Ribaj, el Gibea de la Benjamenidoj, Benaja, la Piratonano, 32 Ĥuraj, el Naĥale-Gaaŝ, Abiel, la Arbatano, 33 Azmavet, la Baĥurimano, Eljaĥba, la Ŝaalbonano; 34 el la filoj de Haŝem, la Gizonano: Jonatan, filo de Ŝage, la Hararano, 35 Aĥiam, filo de Saĥar, la Hararano, Elifal, filo de Ur, 36 Ĥefer, la Meĥeratano, Aĥija, la Pelonano, 37 Ĥecro, la Karmelano, Naaraj, filo de Ezbaj, 38 Joel, frato de Natan, Mibĥar, filo de Hagri, 39 Celek, la Amonido, Naĥaraj, la Beerotano, armilportisto de Joab, filo de Ceruja, 40 Ira, la Jetrido, Gareb, la Jetrido, 41 Urija, la Ĥetido, Zabad, filo de Aĥlaj, 42 Adina, filo de Ŝiza, la Rubenido, ĉefo de Rubenidoj, kaj kun li estis tridek, 43 Ĥanan, filo de Maaĥa, Joŝafat, la Mitnido, 44 Uzija, la Aŝterotano, Ŝama kaj Jeiel, filoj de Ĥotam, la Aroerano, 45 Jediael, filo de Ŝimri, kaj lia frato Joĥa, la Ticano, 46 Eliel, la Maĥavido, Jeribaj kaj Joŝavja, filoj de Elnaam, Jitma, la Moabido, 47 Eliel, Obed, kaj Jaasiel el Mecobaja.
12
Jen estas tiuj, kiuj venis al David en Ciklagon, kiam li estis ankoraŭ kaŝita antaŭ Saul, filo de Kiŝ; ili ankaŭ estis inter la herooj, helpantoj en la milito; 2 armitaj per pafarko, povosciantaj ĵeti ŝtonojn kaj pafarkajn sagojn per la dekstra mano kaj per la maldekstra, el la fratoj de Saul, Benjamenidoj: 3 la ĉefo Aĥiezer, kaj Joaŝ, filoj de Ŝemaa, la Gibeaano, Jeziel kaj Pelet, filoj de Azmavet, Beraĥa, kaj Jehu, la Anatotano, 4 Jiŝmaja, la Gibeonano, heroo el tridek kaj super tridek, Jeremia, Jaĥaziel, Joĥanan, kaj Jozabad, la Gederaano, 5 Eluzaj, Jerimot, Bealja, Ŝemarja, kaj Ŝefatja, la Ĥarufano, 6 Elkana, Jiŝija, Azarel, Joezer, kaj Jaŝobeam, la Koraĥidoj, 7 Joela kaj Zebadja, filoj de Jeroĥam, el Gedor. 8 El la Gadidoj apartiĝis al David en la fortikigitan lokon en la dezerto kuraĝaj militistoj, kapablaj batalistoj, armitaj per ŝildo kaj lanco; iliaj vizaĝoj estis kiel vizaĝo de leono, kaj rapidkuraj ili estis, kiel gazeloj sur la montoj: 9 Ezer estis la ĉefo, Obadja la dua, Eliab la tria, 10 Miŝmana la kvara, Jeremia la kvina, 11 Ataj la sesa, Eliel la sepa, 12 Joĥanan la oka, Elzabad la naŭa, 13 Jeremia la deka, Maĥbanaj la dek-unua. 14 Ĉi tiuj el la Gadidoj estis ĉefoj en la militistaro: la plej malgranda estis super cent, kaj la plej granda super mil. 15 Ili estis tiuj, kiuj transiris Jordanon en la unua monato, kiam ĝi inundis siajn ambaŭ bordojn, kaj ili dispelis ĉiujn loĝantojn de la valoj orienten kaj okcidenten. 16 Ankaŭ el la idoj de Benjamen kaj de Jehuda oni venis en la fortikigitan lokon al David. 17 Kaj David eliris renkonte al ili, kaj ekparolis kaj diris al ili: Se vi venis al mi kun paco, por helpi al mi, mia koro estos kun vi; sed se por ruze transdoni min al miaj malamikoj, kvankam miaj manoj estas senkulpaj, tiam vidu tion Dio de niaj patroj, kaj Li juĝu. 18 Kaj spirito venis sur Amasajon, la estron de la herooj, kaj li diris: Al vi, ho David, kaj kun vi, ho filo de Jiŝaj, estu paco; paco al vi, kaj paco al viaj helpantoj, ĉar al vi helpas via Dio. Kaj David ilin akceptis kaj faris ilin ĉefoj de la militistoj. 19 Ankaŭ el la Manaseidoj oni aliĝis al David, kiam li iris kun la Filiŝtoj milite kontraŭ Saulon, sed ne helpis al ili; ĉar post konsiliĝo la estroj de la Filiŝtoj forsendis lin, dirante: Kun niaj kapoj li aliĝos al sia sinjoro Saul. 20 Kiam li venis en Ciklagon, aliĝis al li el la Manaseidoj: Adnaĥ, Jozabad, Jediael, Miĥael, Jozabad, Elihu, kaj Ciltaj, milestroj de la Manaseidoj. 21 Kaj ili helpis al David kontraŭ la militistoj, ĉar ili ĉiuj estis herooj, kaj ili estis estroj en militistaro. 22 Ĉiutage oni venis pli al David, por helpi al li, ĝis kolektiĝis granda armeo, kiel armeo de Dio.