28
David kunvenigis en Jerusalemon ĉiujn estrojn de Izrael, la estrojn de la triboj, la estrojn de la apartaĵoj, kiuj servis al la reĝo, la milestrojn kaj centestrojn, la estrojn super ĉiuj havaĵoj kaj super la brutoj de la reĝo kaj de liaj filoj, ankaŭ la korteganojn, heroojn, kaj ĉiujn distingitojn. 2 Kaj la reĝo David stariĝis sur siaj piedoj, kaj diris: Aŭskultu min, ho miaj fratoj kaj mia popolo! Mi intencis konstrui domon de ripozo por la kesto de interligo de la Eternulo kaj por piedbenketo por nia Dio, kaj mi preparis min, por konstrui. 3 Sed Dio diris al mi: Ne konstruu domon al Mia nomo, ĉar vi estas homo de milito kaj vi verŝadis sangon. 4 Tamen la Eternulo, Dio de Izrael, elektis min el la tuta domo de mia patro, por ke mi estu reĝo super Izrael por ĉiam; ĉar Jehudan Li elektis kiel reganton, kaj en la domo de Jehuda la domon de mia patro, kaj inter la filoj de mia patro Li favoris min, farante min reĝo super la tuta Izrael. 5 Kaj el ĉiuj miaj filoj ― ĉar multe da filoj donis al mi la Eternulo ― Li elektis mian filon Salomono, ke li sidu sur la trono de la reĝado de la Eternulo super Izrael. 6 Kaj Li diris al mi: Via filo Salomono, li konstruos Mian domon kaj Miajn kortojn; ĉar Mi elektis lin al Mi kiel filon, kaj Mi estos al li patro. 7 Kaj Mi fortikigos lian regnon por ĉiam, se li persistos en la plenumado de Miaj ordonoj kaj preskriboj kiel ĝis nun. 8 Kaj nun antaŭ la okuloj de la tuta Izrael, la komunumo de la Eternulo, kaj antaŭ la oreloj de nia Dio: observu kaj atentu ĉiujn ordonojn de la Eternulo, via Dio, por ke vi posedu ĉi tiun bonan landon kaj heredigu ĝin al viaj infanoj post vi eterne. 9 Kaj vi, mia filo Salomono, konu la Dion de via patro, kaj servu al Li el plena koro kaj kun animo sincera; ĉar ĉiujn korojn la Eternulo esploras, kaj ĉiujn pensojn kaj intencojn Li komprenas. Se vi serĉos Lin, vi Lin trovos; kaj se vi forlasos Lin, Li forpuŝos vin por ĉiam. 10 Vidu nun, kiam la Eternulo elektis vin, por konstrui domon por la sanktejo; estu forta, kaj agu.
11 Kaj David donis al sia filo Salomono la desegnon de la portiko, de la domoj, provizejoj, supraj ĉambroj, internaj ĉambroj, kaj de la loko por la sankta kesto; 12 kaj la desegnon de ĉio, kion li havis en sia animo koncerne la kortojn de la domo de la Eternulo kaj koncerne ĉiujn ĉambrojn ĉirkaŭe, koncerne la trezorojn de la domo de Dio kaj la trezorojn de la sanktaĵoj, 13 koncerne la ordojn de la pastroj kaj de la Levidoj, koncerne la tutan servadon en la domo de la Eternulo, kaj koncerne ĉiujn objektojn de servado en la domo de la Eternulo; 14 ankaŭ la oron, laŭ la pezo de la oro por ĉiuj objektoj de servado, kaj la pezon de ĉiuj arĝentaj objektoj de servado; 15 ankaŭ la pezon de la oraj kandelabroj kaj de iliaj oraj lucernoj, montrante aparte la pezon de ĉiu kandelabro kaj de ĝiaj lucernoj, kaj la pezon de la arĝentaj kandelabroj, de ĉiu kandelabro kaj de ĝiaj lucernoj, laŭ la destino de ĉiu kandelabro. 16 Li donis ankaŭ la pezon de la oro por la tabloj de propono, por ĉiu tablo aparte, kaj de la arĝento por la tabloj arĝentaj; 17 ankaŭ por la forkoj, aspergaj kalikoj, tasoj el pura oro, oraj pelvoj, montrante la pezon por ĉiu pelvo aparte, kaj por la arĝentaj pelvoj, montrante la pezon de ĉiu pelvo; 18 ankaŭ la pezon de la incensaltaro el refandita oro. Li donis ankaŭ desegnon de la ĉaro kun la oraj keruboj, kiuj etendas la flugilojn kaj ŝirmas la keston de interligo de la Eternulo. 19 Ĉio ĉi tio, li diris, estas skribita al mi de la mano de la Eternulo; Li klarigis al mi ĉiujn detalojn de la desegno. 20 Kaj David diris al sia filo Salomono: Estu forta kaj kuraĝa, kaj agu; ne timu, kaj ne tremu; ĉar Dio la Eternulo, mia Dio, estas kun vi; Li ne deturnos Sin de vi kaj ne forlasos vin, ĝis vi finos la tutan aferon por la servado en la domo de la Eternulo. 21 Kaj jen estas la ordoj de la pastroj kaj de la Levidoj por ĉia servado en la domo de Dio; ili estos kun vi por ĉiu faro, kun fervoro kaj lerteco en ĉiu laboro; kaj la estroj kaj la tuta popolo plenumos ĉiujn viajn vortojn.
29
Kaj la reĝo David diris al la tuta komunumo: Mia filo Salomono, la sola, kiun elektis la Eternulo, estas juna kaj neforta, kaj la laboro estas granda; ĉar ne por homo estas la loĝejo, sed por Dio la Eternulo. 2 Mi preparis per mia tuta forto por la domo de mia Dio oron por la oraj objektoj, arĝenton por la arĝentaj, kupron por la kupraj, feron por la feraj, lignon por la lignaj, ŝtonojn oniksajn kaj ŝtonojn enkadrigitajn, ŝtonojn belajn kaj diverskolorajn, kaj ĉiaspecajn ŝtonojn multekostajn, kaj multe da ŝtonoj marmoraj. 3 Krom tio, pro mia amo al la domo de mia Dio, mian propran trezoron de oro kaj arĝento, kiun mi havas, mi fordonas por la domo de mia Dio, krom tio, kion mi pretigis por la sankta domo: 4 tri mil kikarojn da oro, el la oro de Ofir, kaj sep mil kikarojn da arĝento refandita, por tegi la murojn de la domoj; 5 oron por la oraj objektoj, arĝenton por la arĝentaj, kaj por ĉiuj laborotaĵoj de la majstroj. Tamen kiu ankoraŭ deziras oferi hodiaŭ por la Eternulo? 6 Kaj oferis la ĉefoj de patrodomoj, la estroj de la triboj de Izrael, la milestroj kaj centestroj, kaj la estroj super la aferoj de la reĝo; 7 kaj ili donis por la bezonoj de la domo de Dio kvin mil kikarojn da oro kaj dek mil darkemonojn, kaj dek mil kikarojn da arĝento, kaj dek ok mil kikarojn da kupro, kaj cent mil kikarojn da fero. 8 Kaj tiuj, ĉe kiuj troviĝis multekostaj ŝtonoj, donis ilin por la trezorejo de la domo de la Eternulo, en la manojn de Jeĥiel, la Gerŝonido. 9 Kaj la popolo ĝojis pro tiu oferado, ĉar el plena koro ili oferis al la Eternulo; ankaŭ la reĝo David ĝojis tre forte. 10 Kaj David benis la Eternulon antaŭ la okuloj de la tuta komunumo, kaj David diris: Estu benata, ho Eternulo, Dio de nia patro Izrael, eterne kaj eterne. 11 Al Vi, ho Eternulo, apartenas grandeco, potenco, majesto, venko, kaj gloro, ĉar ĉio en la ĉielo kaj sur la tero estas Via; al Vi, ho Eternulo, apartenas la reĝado, kaj Vi estas alte super ĉiuj estroj. 12 Riĉeco kaj honoro venas de Vi; Vi regas super ĉio; en Via mano estas forto kaj potenco; Via mano povas ĉion grandigi kaj fortikigi. 13 Kaj nun, ho nia Dio, ni dankas Vin, kaj ni gloras Vian majestan nomon. 14 Ĉar kiu estas mi, kaj kio estas mia popolo, ke mi havis la forton, por oferi tiom? de Vi estas ĉio, kaj el Via mano ni donis al Vi. 15 Pasloĝantoj kaj enmigrintoj ni estas apud Vi, kiel ĉiuj niaj patroj; kiel ombro estas niaj tagoj sur la tero, nenio fortika. 16 Ho Eternulo, nia Dio! ĉi tiu tuta abundaĵo, kiun ni preparis, por konstrui al Vi domon, al Via sankta nomo, estas el Via mano, al Vi ĉio apartenas. 17 Mi scias, ho mia Dio, ke Vi esploras la koron kaj ke sincereco plaĉas al Vi; el sincera koro mi oferis ĉion ĉi tion; kaj nun mi vidas kun ĝojo Vian popolon, kiu troviĝas ĉi tie, ke ĝi oferas al Vi. 18 Ho Eternulo, Dio de niaj patroj Abraham, Isaak, kaj Izrael! konservu ĝin por ĉiam, ĉi tiun pensmanieron de la koro de Via popolo, kaj turnu ilian koron al Vi. 19 Kaj al mia filo Salomono donu koron perfektan, ke li observu Viajn ordonojn, Viajn preskribojn, kaj Viajn leĝojn, ke li ĉion plenumu, kaj ke li konstruu la konstruaĵon, por kiu mi faris la preparojn. 20 Kaj David diris al la tuta komunumo: Benu la Eternulon, vian Dion. Kaj la tuta komunumo benis la Eternulon, Dion de iliaj patroj; kaj ili kliniĝis kun adoro antaŭ la Eternulo kaj antaŭ la reĝo. 21 Kaj ili faris buĉoferojn al la Eternulo. Kaj en la sekvanta tago ili alportis bruloferojn al la Eternulo: mil bovojn, mil virŝafojn, mil ŝafidojn, kune kun iliaj verŝoferoj, kaj multe da oferoj por la tuta Izrael. 22 Kaj ili manĝis kaj trinkis antaŭ la Eternulo en tiu tago kun granda ĝojo. Kaj duafoje ili faris reĝo Salomonon, filon de David, kaj sanktoleis lin kiel reganton, kaj Cadokon kiel pastron. 23 Kaj Salomono suriris sur la tronon de la Eternulo kiel reĝo anstataŭ sia patro David; kaj li havis sukceson, kaj la tuta Izrael obeadis lin. 24 Kaj ĉiuj estroj kaj eminentuloj, kaj ankaŭ ĉiuj filoj de la reĝo David, submetis sin al la reĝo Salomono. 25 Kaj la Eternulo forte altigis Salomonon antaŭ la okuloj de la tuta Izrael, kaj metis sur lin reĝan majeston, kiu antaŭe estis sur neniu el la reĝoj de Izrael.