Выбрать главу

11

Kiam Reĥabeam venis en Jerusalemon, li kolektis el la domo de Jehuda kaj de Benjamen cent okdek mil elektitajn militistojn, por militi kontraŭ Izrael, por revenigi la regnon al Reĥabeam. 2 Sed aperis vorto de la Eternulo al Ŝemaja, homo de Dio, dirante: 3 Diru al Reĥabeam, filo de Salomono, reĝo de Judujo, kaj al ĉiuj Izraelidoj en la lando de Jehuda kaj de Benjamen jene: 4 Tiele diras la Eternulo: Ne iru kaj ne militu kontraŭ viaj fratoj; reiru ĉiu al sia domo, ĉar de Mi estas farita ĉi tiu afero. Kaj ili obeis la vortojn de la Eternulo, kaj rifuzis iri kontraŭ Jerobeamon. 5 Reĥabeam loĝis en Jerusalem, kaj li konstruis fortikaĵojn en la urboj de Judujo. 6 Li prikonstruis Bet-Leĥemon, Etamon, Tekoan, 7 Bet-Curon, Soĥon, Adulamon, 8 Gaton, Mareŝan, Zifon, 9 Adoraimon, Laĥiŝon, Azekan, 10 Corean, Ajalonon, kaj Ĥebronon, kiuj estis urboj fortikigitaj en la lando de Jehuda kaj de Benjamen. 11 Li fortigis tiujn fortikaĵojn kaj starigis tie estrojn, aranĝis provizejojn de manĝaĵoj, oleo, kaj vino. 12 Kaj en ĉiu urbo li kolektis ŝildojn kaj lancojn, kaj tre fortigis ilin. Kaj Jehuda kaj Benjamen restis liaj. 13 La pastroj kaj Levidoj, kiuj estis en la tuta lando de Izrael, kolektiĝis al li el ĉiuj siaj regionoj; 14 la Levidoj forlasis siajn antaŭurbojn kaj sian posedaĵon kaj iris en Judujon kaj Jerusalemon, ĉar Jerobeam kaj liaj filoj forpuŝis ilin de la pastrado al la Eternulo. 15 Li starigis ĉe si pastrojn por la altaĵoj, por la kaproj kaj bovidoj, kiujn li faris. 16 Post ili el ĉiuj triboj de Izrael tiuj homoj, kiuj havis la inklinon turnadi sin al la Eternulo, Dio de Izrael, venadis en Jerusalemon, por fari oferojn al la Eternulo, Dio de iliaj patroj. 17 Kaj ili fortigadis la regnon de Judujo, kaj subtenadis Reĥabeamon, filon de Salomono, dum tri jaroj; ĉar ili iradis laŭ la vojo de David kaj Salomono dum tri jaroj. 18 Reĥabeam prenis al si kiel edzinon Maĥalaton, filinon de Jerimot, filo de David, kaj de Abiĥail, filino de Eliab, filo de Jiŝaj. 19 Ŝi naskis al li filojn: Jeuŝ, Ŝemarja, kaj Zaham. 20 Post ŝi li prenis Maaĥan, filinon de Abŝalom; kaj ŝi naskis al li Abijan, Atajon, Zizan, kaj Ŝelomiton. 21 Reĥabeam amis Maaĥan, filinon de Abŝalom, pli ol ĉiujn siajn edzinojn kaj kromvirinojn; ĉar li havis dek ok edzinojn kaj sesdek kromvirinojn, kaj li naskigis dudek ok filojn kaj sesdek filinojn. 22 Reĥabeam starigis Abijan, filon de Maaĥa, kiel ĉefon, kiel princon inter liaj fratoj, intencante fari lin reĝo. 23 Li agadis prudente; li dissendis ĉiujn siajn filojn en ĉiujn regionojn de Jehuda kaj de Benjamen, en ĉiujn fortikigitajn urbojn; li donis al ili grandajn vivrimedojn kaj prenis por ili multe da edzinoj.

12

Kiam fortikiĝis la regno de Reĥabeam kaj li fariĝis forta, li forlasis la instruon de la Eternulo, kaj kun li la tuta Izrael. 2 En la kvina jaro de la reĝo Reĥabeam iris Ŝiŝak, reĝo de Egiptujo, kontraŭ Jerusalemon (ĉar ili pekis kontraŭ la Eternulo) 3 kun mil ducent ĉaroj kaj sesdek mil rajdistoj; sennombra estis la popolo, kiu venis kun li el Egiptujo: la Luboj, Sukioj, kaj Etiopoj. 4 Kaj li venkoprenis la fortikigitajn urbojn de Judujo kaj aliris ĝis Jerusalem. 5 Tiam la profeto Ŝemaja venis al Reĥabeam, kaj al la estroj de Judujo, kiuj kolektiĝis en Jerusalem pro Ŝiŝak, kaj li diris al ili: Tiele diras la Eternulo: Vi forlasis Min, tial ankaŭ Mi forlasas vin en la manojn de Ŝiŝak. 6 Tiam humiliĝis la estroj de Izrael kaj la reĝo, kaj diris: Justa estas la Eternulo. 7 Kiam la Eternulo vidis, ke ili humiliĝis, tiam aperis vorto de la Eternulo al Ŝemaja, dirante: Ili humiliĝis, tial Mi ne ekstermos ilin; Mi donos al ili iom da savo, kaj Mia kolero ne elverŝiĝos sur Jerusalemon per Ŝiŝak; 8 tamen ili estos liaj subuloj, por ke ili eksciu, kio estas servado al Mi kaj servado al teraj regnoj. 9 Kaj Ŝiŝak, reĝo de Egiptujo, iris kontraŭ Jerusalemon, kaj li forprenis la trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la reĝa domo, ĉion li prenis; li prenis ankaŭ la orajn ŝildojn, kiujn faris Salomono. 10 Kaj la reĝo Reĥabeam faris anstataŭ ili ŝildojn kuprajn, kaj transdonis ilin en la manojn de la estroj de korpogardistoj, kiuj gardadis la enirejon de la reĝa domo. 11 Kaj ĉiufoje, kiam la reĝo iris en la domon de la Eternulo, venis la korpogardistoj, portis ilin, kaj poste returne portis ilin en la ĉambron de la korpogardistoj. 12 Kiam li humiliĝis, tiam deturniĝis de li la kolero de la Eternulo, kaj ne ĉio pereis; ĉar en Judujo estis ankoraŭ io bona. 13 La reĝo Reĥabeam fortikiĝis en Jerusalem, kaj li reĝis. La aĝon de kvardek unu jaroj havis Reĥabeam, kiam li fariĝis reĝo; kaj dek sep jarojn li reĝis en Jerusalem, la urbo, kiun elektis la Eternulo inter ĉiuj triboj de Izrael, por estigi tie Sian nomon. La nomo de lia patrino estis Naama, la Amonidino. 14 Li agis malbone, ĉar li ne alkutimigis sian koron al serĉado de la Eternulo. 15 La historio de Reĥabeam, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kronikoj de la profeto Ŝemaja kaj de la viziisto Ido, ĉe la genealogio. Kaj inter Reĥabeam kaj Jerobeam estis militoj dum ilia tuta vivo. 16 Kaj Reĥabeam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Abija.

13

En la dek-oka jaro de la reĝo Jerobeam ekreĝis Abija super Judujo. 2 Tri jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Miĥaja, filino de Uriel, el Gibea. Milito estis inter Abija kaj Jerobeam. 3 Abija eliris en la militon kun anaro da bonaj militistoj, konsistanta el kvarcent mil viroj elektitaj; Jerobeam eliris en la militon kontraŭ li kun okcent mil viroj elektitaj, bonaj militistoj. 4 Abija stariĝis supre sur la monto Cemaraim, kiu estas en la montaro de Efraim, kaj diris: Aŭskultu min, ho Jerobeam kaj la tuta Izrael! 5 Vi devas ja scii, ke la Eternulo, Dio de Izrael, donis la reĝadon super Izrael por ĉiam al David, al li kaj al liaj filoj, per interligo de salo. 6 Sed leviĝis Jerobeam, filo de Nebat, servanto de Salomono, filo de David, kaj ribelis kontraŭ sia sinjoro. 7 Kaj kolektiĝis ĉirkaŭ li homoj vantaj, homoj malvirtaj, kaj superfortis Reĥabeamon, filon de Salomono; Reĥabeam estis juna kaj molkora kaj ne povis rezisti al ili. 8 Kaj nun vi pensas, ke vi havos forton kontraŭ la regno de la Eternulo en la mano de la filoj de David, ĉar vi prezentas grandan amason, kaj vi havas orajn bovidojn, kiujn Jerobeam faris dioj por vi. 9 Vi elpuŝis ja la pastrojn de la Eternulo, la Aaronidojn kaj Levidojn, kaj vi faris al vi pastrojn kiel la popoloj de la aliaj landoj; ĉiu, kiu venas por sia konsekrado kun bovo kaj kun sep ŝafoj, fariĝas pastro por la nedioj. 10 Sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio; ni ne forlasis Lin; kaj al la Eternulo servas pastroj Aaronidoj kaj Levidoj laŭ ilia ofico, 11 kaj ili bruligas al la Eternulo bruloferojn ĉiumatene kaj ĉiuvespere, kaj incensan aromaĵon, kaj ili aranĝas panon sur pura tablo, kaj la oran kandelabron kun ĝiaj lucernoj, ke ili brulu ĉiuvespere; ĉar ni plenumas la preskribon de la Eternulo, nia Dio, kaj vi forlasis Lin. 12 Vidu, kun ni, kiel nia ĉefo, estas Dio, kaj ankaŭ Liaj pastroj kaj laŭtesonaj trumpetoj, por trumpetegi kontraŭ vi. Ho Izraelidoj, ne militu kontraŭ la Eternulo, Dio de viaj patroj, ĉar vi ne havos sukceson. 13 Dume Jerobeam ĉirkaŭirigis embuskon, kiu aperis malantaŭ ili; tiamaniere estis militistoj antaŭ la Judoj kaj embusko malantaŭ ili. 14 La Judoj sin returnis, kaj ekvidis, ke ili havas batalon antaŭe kaj malantaŭe. Tiam ili ekkriis al la Eternulo, kaj la pastroj ektrumpetis per la trumpetoj. 15 Kaj la Judoj laŭte ekbruis; kaj kiam la Judoj ekbruis, Dio frapis Jerobeamon kaj ĉiujn Izraelidojn antaŭ Abija kaj la Judoj. 16 Kaj la Izraelidoj ekkuris antaŭ la Judoj, kaj Dio transdonis ilin en la manojn de ĉi tiuj. 17 Kaj Abija kaj lia popolo faris inter ili grandan baton; kaj falis mortigitoj el Izrael kvincent mil viroj elektitaj. 18 Tiam humiliĝis la Izraelidoj, kaj fortiĝis la Judoj, ĉar ili apogis sin sur la Eternulo, Dio de iliaj patroj. 19 Kaj Abija persekutis Jerobeamon, kaj prenis de li urbojn: Bet- Elon kun ĝiaj filinurboj, Jeŝanan kun ĝiaj filinurboj, kaj Efrainon kun ĝiaj filinurboj. 20 Kaj Jerobeam ne plu refortiĝis en la tempo de Abija. Kaj la Eternulo frapis lin, kaj li mortis. 21 Sed Abija fortiĝis. Kaj li prenis al si dek kvar edzinojn, kaj li naskigis dudek du filojn kaj dek ses filinojn. 22 La cetera historio de Abija, liaj agoj, kaj liaj vortoj estas priskribitaj en la komentario de la profeto Ido.