17
Anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehoŝafat. Kaj li fariĝis potenca kontraŭ Izrael. 2 Li starigis militistaron en ĉiuj fortikigitaj urboj de Judujo, kaj starigis garnizonojn en la lando de Jehuda, kaj en la urboj de Efraim, kiujn venkoprenis lia patro Asa. 3 Kaj la Eternulo estis kun Jehoŝafat, ĉar li iradis laŭ la antaŭaj vojoj de sia patro David kaj ne turnis sin al la Baaloj, 4 sed nur la Dion de sia patro li serĉis kaj Liajn ordonojn li sekvis, ne simile al la agado de Izrael. 5 Kaj la Eternulo fortikigis la regnon en lia mano, kaj ĉiuj Judoj donacis donacojn al Jehoŝafat, kaj li havis multe da riĉeco kaj da honoro. 6 Lia koro altiĝis sur la vojoj de la Eternulo; li ankaŭ forigis la altaĵojn kaj la sanktajn stangojn el Judujo. 7 En la tria jaro de lia reĝado li sendis siajn eminentulojn Ben-Ĥail, Obadja, Zeĥarja, Netanel, kaj Miĥaja, ke ili instruu en la urboj de Judujo; 8 kaj kun ili la Levidojn Ŝemaja, Netanja, Zebadja, Asahel, Ŝemiramot, Jehonatan, Adonija, Tobija, kaj Tob-Adonija, la Levidojn, kaj kun ili la pastrojn Eliŝama kaj Jehoram. 9 Kaj ili instruis en Judujo, havante kun si libron de instruo de la Eternulo; ili trairis ĉiujn urbojn de Judujo kaj instruis la popolon. 10 Kaj timo antaŭ la Eternulo estis en ĉiuj regnoj de la landoj, kiuj estis ĉirkaŭ Judujo, kaj ili ne militis kontraŭ Jehoŝafat. 11 De la Filiŝtoj oni alportadis al Jehoŝafat donacojn, kaj arĝenton kiel tributon; ankaŭ la Araboj venigadis al li malgrandajn brutojn: sep mil sepcent ŝafojn kaj sep mil sepcent kaprojn. 12 Jehoŝafat fariĝadis ĉiam pli granda kaj atingis grandan altecon. Kaj li konstruis en Judujo kastelojn kaj grenurbojn. 13 Kaj multe da laboroj li havis en la urboj de Judujo, kaj bravajn militistojn en Jerusalem. 14 Jen estas ilia ordo laŭ iliaj patrodomoj: ĉe la Jehudaidoj estis milestroj: la estro Adna, kaj kun li estis tricent mil bravaj militistoj; 15 apud li estis la estro Jehoĥanan, kaj kun li ducent okdek mil; 16 apud li estis Amasja, filo de Ziĥri, kiu konsekris sin al la Eternulo, kaj kun li estis ducent mil bravaj militistoj. 17 Ĉe la Benjamenidoj estis: brava militisto Eljada, kaj kun li ducent mil viroj armitaj per pafarko kaj ŝildo; 18 apud li estis Jehozabad, kaj kun li cent okdek mil viroj armitaj por la militistaro. 19 Tiuj servis al la reĝo, krom tiuj, kiujn la reĝo starigis en la fortikigitaj urboj de la tuta Judujo.
18
Jehoŝafat havis multe da riĉeco kaj honoro; kaj li boparenciĝis kun Aĥab. 2 Post kelke da jaroj li veturis al Aĥab en Samarion. Kaj Aĥab buĉis multe da ŝafoj kaj bovoj por li, kaj por la popolo, kiu estis kun li, kaj konvinkis lin iri kontraŭ Ramoton en Gilead. 3 Kaj Aĥab, reĝo de Izrael, diris al Jehoŝafat, reĝo de Judujo: Ĉu vi iros kun mi kontraŭ Ramoton en Gilead? Kaj ĉi tiu respondis al li: Mi estas kiel vi, kaj mia popolo estas kiel via popolo; ni iros kun vi en la militon. 4 Kaj Jehoŝafat diris al la reĝo de Izraeclass="underline" Demandu hodiaŭ la vorton de la Eternulo. 5 Tiam la reĝo de Izrael kunvenigis la profetojn, kvarcent homojn, kaj diris al ili: Ĉu ni iru milite kontraŭ Ramoton en Gilead, aŭ mi tion ne faru? Kaj ili respondis: Iru, kaj Dio ĝin transdonos en la manon de la reĝo. 6 Sed Jehoŝafat diris: Ĉu ne troviĝas ĉi tie ankoraŭ iu profeto de la Eternulo, kiun ni povus demandi? 7 Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat: Ekzistas ankoraŭ unu homo, per kiu ni povas demandi la Eternulon, sed mi lin malamas, ĉar neniam li profetas pri mi ion bonan, sed dum sia tuta vivo nur malbonon; tio estas Miĥaja, filo de Jimla. Sed Jehoŝafat diris: La reĝo ne parolu tiel. 8 Tiam la reĝo de Izrael alvokis unu korteganon, kaj diris: Venigu rapide Miĥajan, filon de Jimla. 9 La reĝo de Izrael, kaj Jehoŝafat, reĝo de Judujo, sidis ĉiu sur sia seĝo, vestitaj per siaj vestoj; ili sidis sur placo antaŭ la pordego de Samario, kaj ĉiuj profetoj profetadis antaŭ ili. 10 Kaj Cidkija, filo de Kenaana, faris al si ferajn kornojn, kaj diris: Tiele diras la Eternulo: Per ĉi tio vi kornobatos la Sirianojn, ĝis vi ilin tute ekstermos. 11 Kaj ĉiuj profetoj profetis tiel same, dirante: Iru kontraŭ Ramoton en Gilead kaj sukcesu, ĉar la Eternulo ĝin transdonos en la manon de la reĝo. 12 La sendito, kiu iris por voki Miĥajan, diris al li: Jen la vortoj de la profetoj unuanime antaŭdiras bonon al la reĝo; estu do via vorto simila al la vorto de ĉiu el ili, kaj antaŭdiru bonon. 13 Sed Miĥaja diris: Kiel vivas la Eternulo: kion mia Dio diros al mi, tion mi diros. 14 Kaj kiam li venis al la reĝo, la reĝo diris al li: Miĥaja! ĉu ni iru milite kontraŭ Ramoton en Gilead, aŭ ni tion ne faru? Kaj tiu diris: Iru kaj sukcesu, kaj ili estos transdonitaj en vian manon. 15 Tiam la reĝo diris al li: Multfoje mi vin ĵurligas, ke vi parolu al mi nur la veron en la nomo de la Eternulo. 16 Kaj tiu diris: Mi vidis ĉiujn Izraelidojn disĵetitaj sur la montoj, kiel ŝafoj, kiuj ne havas paŝtanton; kaj la Eternulo diris: Ili ne havas estrojn, ili reiru pace ĉiu al sia domo. 17 Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat: Ĉu mi ne diris al vi, ke li profetos pri mi ne bonon, sed nur malbonon? 18 Sed Miĥaja diris: Tial aŭskultu la vorton de la Eternulo: mi vidis la Eternulon, sidantan sur Sia trono, kaj la tuta armeo de la ĉielo staris dekstre kaj maldekstre de Li. 19 Kaj la Eternulo diris: Kiu allogos Aĥabon, reĝon de Izrael, ke li iru kaj falu en Ramot en Gilead? Kaj unu parolis tiel, alia parolis alie. 20 Tiam eliris spirito kaj stariĝis antaŭ la Eternulo, kaj diris: Mi lin allogos. Kaj la Eternulo diris al li: Per kio? 21 Kaj tiu respondis: Mi eliros kaj faros min spirito mensoga en la buŝo de ĉiuj liaj profetoj. Kaj Li diris: Vi allogos kaj havos sukceson; eliru kaj agu tiel. 22 Kaj nun jen la Eternulo metis mensogan spiriton en la buŝon de tiuj viaj profetoj, kaj la Eternulo decidis por vi malbonon. 23 Tiam aliris Cidkija, filo de Kenaana, kaj frapis Miĥajan sur la vango, kaj diris: Per kiu vojo la spirito de la Eternulo transiris de mi, por paroli per vi? 24 Miĥaja respondis: Jen vi tion vidos en tiu tago, kiam vi eniros en internan ĉambron, por vin kaŝi. 25 Tiam la reĝo de Izrael diris: Prenu Miĥajan, kaj konduku lin al la urbestro Amon kaj al la reĝido Joaŝ, 26 kaj diru: Tiele diras la reĝo: Metu ĉi tiun en malliberejon, kaj nutru lin per mizera pano kaj mizera akvo, ĝis mi revenos en paco. 27 Sed Miĥaja diris: Se vi revenos en paco, en tiu okazo ne parolis per mi la Eternulo. Kaj li diris: Aŭskultu, ĉiuj popoloj.