Выбрать главу

28 Kaj la reĝo de Izrael, kaj Jehoŝafat, reĝo de Judujo, iris al Ramot en Gilead. 29 Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat: Mi alivestos min kaj iros en la batalon, sed vi surmetu viajn vestojn. Kaj la reĝo de Izrael alivestis sin, kaj ili iris en la batalon. 30 Kaj la reĝo de Sirio ordonis al siaj ĉarestroj jene: Batalu ne kontraŭ iu malgranda aŭ granda, sed sole nur kontraŭ la reĝo de Izrael. 31 Kiam la ĉarestroj ekvidis Jehoŝafaton, ili pensis, ke tio estas la reĝo de Izrael, kaj ili ĉirkaŭis lin, por batali kontraŭ li; sed Jehoŝafat ekkriis, kaj la Eternulo helpis al li, kaj Dio forigis ilin de li. 32 Kiam la ĉarestroj vidis, ke tio ne estas la reĝo de Izrael, ili forturnis sin de li. 33 Kaj unu viro sen ia celo streĉis la pafarkon, kaj vundis la reĝon de Izrael inter la artikoj de la kiraso. Kaj ĉi tiu diris al sia veturiganto: Turnu vian manon kaj elveturigu min el la militistaro, ĉar mi estas vundita. 34 Sed la batalo plifortiĝis en tiu tago; kaj la reĝo de Izrael staris sur la ĉaro kontraŭ la Sirianoj ĝis la vespero, kaj li mortis en la momento de la malleviĝo de la suno.

19

Jehoŝafat, reĝo de Judujo, revenis bonstate en sian hejmon, en Jerusalemon. 2 Kaj eliris renkonte al li Jehu, filo de Ĥanani, la viziisto, kaj diris al la reĝo Jehoŝafat: Ĉu oni devas helpi al malvirtulo? vi amas la malamikojn de la Eternulo, kaj pro tio estas sur vi la kolero de la Eternulo. 3 Tamen bonaĵoj estas trovitaj en vi, ĉar vi ekstermis la sanktajn stangojn el la lando kaj direktis vian koron al la serĉado de Dio.

4 Kaj Jehoŝafat loĝis en Jerusalem. Kaj denove li iris al la popolo, de Beer-Ŝeba ĝis la monto de Efraim, kaj revenigis ilin al la Eternulo, Dio de iliaj patroj. 5 Li starigis juĝistojn en la lando, en ĉiuj fortikigitaj urboj de Judujo, en ĉiu urbo aparte. 6 Kaj li diris al la juĝistoj: Rigardu, kion vi faras, ĉar ne por homo vi juĝas, sed por la Eternulo; Li estos kun vi en la aferoj de juĝado. 7 Estu do en vi timo antaŭ la Eternulo, agadu singarde; ĉar ĉe la Eternulo, nia Dio, ne ekzistas maljusteco, nek personfavorado, nek akceptado de subaĉetoj. 8 Ankaŭ en Jerusalem Jehoŝafat starigis virojn el la Levidoj, pastroj, kaj ĉefoj de patrodomoj de Izrael, por juĝado antaŭ la Eternulo kaj por juĝaj disputoj. Kaj ili revenis al Jerusalem. 9 Kaj li ordonis al ili jene: Tiele agu en timo antaŭ la Eternulo, en fideleco kaj kun pura koro: 10 en ĉiu juĝa disputo, kiu venos antaŭ vin de viaj fratoj, kiuj loĝas en siaj urboj, ĉu pri afero de sango, ĉu pri religia preskribo, ordono, leĝoj, aŭ decidoj, klarigu al ili, por ke ili ne kulpiĝu antaŭ la Eternulo kaj por ke ne falu kolero sur vin kaj sur viajn fratojn; tiel agu, tiam vi ne fariĝos kulpaj. 11 Kaj jen la ĉefpastro Amarja estas super vi en ĉiu afero koncernanta la Eternulon, kaj Zebadja, filo de Iŝmael, la princo el la domo de Jehuda, en ĉiu afero koncernanta la reĝon, kaj la Levidojn vi havas antaŭ vi kiel oficistojn. Tenu vin forte kaj agadu, kaj la Eternulo estos kun la bonulo.

20

Post tio la Moabidoj kaj la Amonidoj, kaj kun ili ankaŭ najbaroj de la Amonidoj, iris milite kontraŭ Jehoŝafaton. 2 Kaj oni venis kaj raportis al Jehoŝafat, dirante: Venis kontraŭ vin granda multo da homoj de trans la maro, el Sirio; kaj jen ili nun estas en Ĥacacon-Tamar, tio estas en En-Gedi. 3 Jehoŝafat ektimis, kaj decidis turni sin al la Eternulo. Kaj li proklamis faston en la tuta Judujo. 4 Kaj kunvenis la Judoj, por peti la Eternulon; el ĉiuj urboj de Judujo ili venis, por peti la Eternulon. 5 Jehoŝafat stariĝis inter la komunumo de Judujo kaj Jerusalem en la domo de la Eternulo, antaŭ la nova korto. 6 Kaj li diris: Ho Eternulo, Dio de niaj patroj! Vi estas ja Dio en la ĉielo, kaj Vi regas super ĉiuj regnoj de la nacioj, en Via mano estas forto kaj potenco, kaj neniu povas kontraŭstari al Vi. 7 Vi, nia Dio, forpelis ja la loĝantojn de ĉi tiu lando antaŭ Via popolo Izrael, kaj donis ĝin al la idaro de Abraham, Via amanto, por ĉiam. 8 Kaj ili enloĝiĝis en ĝi, kaj konstruis por Vi en ĝi sanktejon al Via nomo, dirante: 9 Se venos sur nin malfeliĉo, glavo, puno, pesto, aŭ malsato, tiam ni stariĝos antaŭ ĉi tiu domo kaj antaŭ Vi, ĉar Via nomo estas en ĉi tiu domo, kaj ni vokos al Vi el nia mizero, kaj Vi aŭdos kaj helpos. 10 Kaj nun jen la Amonidoj kaj la Moabidoj kaj la loĝantoj de la monto Seir, tra kies lando Vi ne permesis al la Izraelidoj iri, kiam ili iris el la lando Egipta, sed ili devis iri preter kaj ne ekstermi ilin ― 11 jen ili repagas al ni, venante, por elpeli nin el Via heredaĵo, kiun Vi donis al ni. 12 Ho nia Dio, ĉu Vi ne juĝos ilin? ĉar ni ne havas forton kontraŭ ĉi tiu granda homamaso, kiu venis kontraŭ nin, kaj ni ne scias, kion ni devas fari, sed al Vi sin turnas niaj okuloj. 13 Kaj ĉiuj Judoj staris antaŭ la Eternulo, ankaŭ iliaj infanoj, edzinoj, kaj filoj. 14 Tiam sur Jaĥaziel, filo de Zeĥarja, filo de Benaja, filo de Jeiel, filo de Matanja, Levido el la idoj de Asaf, aperis la spirito de la Eternulo meze de la komunumo; 15 kaj li diris: Aŭskultu, ĉiuj Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem kaj reĝo Jehoŝafat! Tiele diras al vi la Eternulo: Ne timu kaj ne sentu teruron antaŭ ĉi tiu granda homamaso, ĉar la milito estas ne kontraŭ vi, sed kontraŭ Dio. 16 Morgaŭ malsupreniru sur ilin: jen ili supreniras sur la altaĵon de Cic, kaj vi trovos ilin en la fino de la valo, antaŭ la dezerto Jeruel. 17 Ne vi devas batali ĉi tiun fojon: stariĝu, staru, kaj rigardu la savon, kiun la Eternulo sendas al vi, ho Judujo kaj Jerusalem. Ne timu kaj ne sentu teruron: morgaŭ eliru kontraŭ ilin, kaj la Eternulo estos kun vi. 18 Tiam Jehoŝafat kliniĝis vizaĝaltere, kaj ĉiuj Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem ĵetis sin antaŭ la Eternulo, por adorkliniĝi antaŭ la Eternulo. 19 Kaj leviĝis la Levidoj el la Kehatidoj kaj el la Koraĥidoj, por ekkanti gloron al la Eternulo, Dio de Izrael, per laŭta voĉo alten. 20 Ili leviĝis frue matene kaj eliris al la dezerto de Tekoa; kaj kiam ili eliris, stariĝis Jehoŝafat, kaj diris: Aŭskultu min, ho Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem! kredu je la Eternulo, via Dio, kaj havu fidon; kredu je Liaj profetoj, kaj vi havos sukceson. 21 Kaj li konsiliĝis kun la popolo, kaj li starigis kantistojn al la Eternulo, ke ili glorkantu en sankta ornamo, irante antaŭ la armitoj, kaj parolu: Gloru la Eternulon, ĉar eterna estas Lia favorkoreco. 22 Kaj en la tempo, kiam ili komencis ĝojkrii kaj glorkanti, la Eternulo starigis embuskon kontraŭ la Amonidoj, Moabidoj, kaj Seiranoj, kiuj venis kontraŭ Judujon, kaj ili estis batitaj. 23 Kaj stariĝis la Amonidoj kaj Moabidoj kontraŭ la loĝantoj de la monto Seir, por pereigi kaj ekstermi; kaj kiam ili finis kun la loĝantoj de Seir, ili komencis ekstermi unu la alian. 24 Kiam la Judoj venis sur la observejon en la dezerto kaj turnis sin al la homamaso, ili ekvidis kadavrojn, kiuj falis sur la teron, kaj neniu saviĝis. 25 Kaj venis Jehoŝafat kaj lia popolo, por preni la militakiraĵon; kaj ili trovis ĉe ili multe da havaĵo, vestoj, kaj multekostaj objektoj, kaj prenis al si tiom, ke ili ne povis porti. Kaj dum tri tagoj ili forprenadis la militakiraĵon, ĉar estis tre multe da ĝi. 26 En la kvara tago ili kolektiĝis en la Valo de Beno, ĉar tie ili benis la Eternulon; pro tio oni donis al tiu loko la nomon Valo de Beno ĝis la nuna tago. 27 Kaj ĉiuj Judoj kaj Jerusalemanoj, kun Jehoŝafat antaŭe, iris returne, por reiri kun ĝojo en Jerusalemon; ĉar la Eternulo donis al ili ĝojon pri iliaj malamikoj. 28 Kaj ili venis en Jerusalemon kun psalteroj, harpoj, kaj trumpetoj, al la domo de la Eternulo. 29 Kaj timo antaŭ Dio venis sur ĉiujn regnojn de la landoj, kiam ili aŭdis, ke la Eternulo militis kontraŭ la malamikoj de Izrael. 30 Kaj trankviliĝis la regno de Jehoŝafat; kaj lia Dio donis al li trankvilecon ĉirkaŭe.