31 Jehoŝafat reĝis super Judujo; la aĝon de tridek kvin jaroj li havis, kiam li fariĝis reĝo, kaj dudek kvin jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Azuba, filino de Ŝilĥi. 32 Li iradis laŭ la vojo de sia patro Asa kaj ne deturniĝis de ĝi, agante tiel, kiel plaĉas al la Eternulo. 33 Tamen la altaĵoj ne estis forigitaj, kaj la popolo ankoraŭ ne turnis forte sian koron al Dio de ĝiaj patroj. 34 La cetera historio de Jehoŝafat, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kroniko de Jehu, filo de Ĥanani, kiu estas enigita en la libron de la reĝoj de Izrael.
35 Poste Jehoŝafat, reĝo de Judujo, amikiĝis kun Aĥazja, reĝo de Izrael, kiu agadis malpie. 36 Li kuniĝis kun li, por fari ŝipojn, irontajn en Tarŝiŝon. Kaj li konstruis ŝipojn en Ecjon-Geber. 37 Tiam Eliezer, filo de Dodava, el Mareŝa, eldiris profetaĵon pri Jehoŝafat jene: Pro tio, ke vi kuniĝis kun Aĥazja, la Eternulo disbatis viajn aferojn. Kaj la ŝipoj rompiĝis kaj ne povis iri en Tarŝiŝon.
21
Jehoŝafat ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehoram. 2 Li havis fratojn, filojn de Jehoŝafat: Azarja, Jeĥiel, Zeĥarja, Azarjahu, Miĥael, kaj Ŝefatja. Ĉiuj ili estis filoj de Jehoŝafat, reĝo de Judujo. 3 Ilia patro donis al ili multe da donacoj, arĝenton, oron, multekostaĵojn, kaj fortikigitajn urbojn en Judujo; sed la regnon li donis al Jehoram, ĉar li estis la unuenaskito. 4 Kiam Jehoram estriĝis super la regno de sia patro kaj fortiĝis, li mortigis per glavo ĉiujn siajn fratojn kaj ankaŭ kelkajn el la eminentuloj de Izrael. 5 La aĝon de tridek du jaroj havis Jehoram, kiam li fariĝis reĝo, kaj ok jarojn li reĝis en Jerusalem. 6 Li iradis laŭ la vojo de la reĝoj de Izrael, kiel faris la domo de Aĥab, ĉar filino de Aĥab estis lia edzino, kaj li faradis malbonon antaŭ la Eternulo. 7 Tamen la Eternulo ne volis pereigi la domon de David, pro la interligo, kiun Li faris kun David, kaj ĉar Li promesis doni lumilon al li kaj al liaj filoj por ĉiam. 8 En lia tempo la Edomidoj defalis de Judujo kaj starigis super si reĝon. 9 Tiam Jehoram kun siaj militestroj kaj kun ĉiuj siaj ĉaroj eliris; kaj li leviĝis nokte, kaj venkobatis la Edomidojn, kiuj estis ĉirkaŭ li, kaj la ĉarestrojn. 10 Tamen la Edomidoj restis defalintaj de Judujo ĝis la nuna tago. En la sama tempo ankaŭ Libna defalis de li, ĉar li forlasis la Eternulon, Dion de liaj patroj. 11 Li ankaŭ aranĝis altaĵojn sur la montoj de Judujo, li malĉastigis la loĝantojn de Jerusalem kaj delogis Judujon. 12 Kaj venis al li letero de la profeto Elija, en kiu estis skribite: Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David: Pro tio, ke vi ne iradis laŭ la vojoj de via patro Jehoŝafat, kaj laŭ la vojoj de Asa, reĝo de Judujo, 13 sed vi iradis laŭ la vojo de la reĝoj de Izrael, kaj malĉastigis Judujon kaj la loĝantojn de Jerusalem, kiel malĉastigis la domo de Aĥab, kaj eĉ viajn fratojn, la domon de via patro, kiuj estis pli bonaj ol vi, vi mortigis: 14 pro tio jen la Eternulo frapos per granda plago vian popolon, viajn filojn, viajn edzinojn, kaj vian tutan havaĵon; 15 kaj vi mem havos grandan malsanon, malsanon en viaj internaĵoj tian, ke pro la malsano elfalados viaj internaĵoj ĉiutage. 16 Kaj la Eternulo ekscitis kontraŭ Jehoram la spiriton de la Filiŝtoj, kaj de la Araboj, kiuj loĝis apude de la Etiopoj; 17 kaj ili iris kontraŭ Judujon kaj penetris en ĝin, kaj forprenis la tutan havaĵon, kiu troviĝis en la reĝa domo, ankaŭ liajn filojn kaj liajn edzinojn; kaj restis ĉe li neniu filo, krom lia plej juna filo Jehoaĥaz. 18 Kaj post ĉio ĉi tio la Eternulo frapis liajn internaĵojn per nesanigebla malsano. 19 Kaj tio daŭris de tago al tago; kaj kiam finiĝis du jaroj, liaj internaĵoj eliris de li kune kun lia malsano, kaj li mortis en grandaj doloroj; kaj lia popolo ne faris al li brulon, kiel la bruloj por liaj patroj. 20 La aĝon de tridek du jaroj li havis, kiam li fariĝis reĝo, kaj ok jarojn li reĝis en Jerusalem; li foriris ne estimata, kaj oni enterigis lin en la urbo de David, sed ne en la tomboj de la reĝoj.
22
La loĝantoj de Jerusalem ekreĝigis lian plej junan filon Aĥazja anstataŭ li, ĉar ĉiujn pli aĝajn mortigis la taĉmento, kiu venis kun la Araboj en la tendaron. Kaj ekreĝis Aĥazja, filo de Jehoram, reĝo de Judujo. 2 La aĝon de kvardek du jaroj havis Aĥazja, kiam li fariĝis reĝo, kaj unu jaron li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Atalja, filino de Omri. 3 Li ankaŭ iradis laŭ la vojoj de la domo de Aĥab, ĉar lia patrino estis lia konsilantino por malbonagi. 4 Li faradis malbonon antaŭ la Eternulo, kiel la domo de Aĥab, ĉar ili estis liaj konsilantoj post la morto de lia patro, por pereigi lin. 5 Ankaŭ ilian konsilon li sekvis, kaj iris kun Jehoram, filo de Aĥab, milite kontraŭ Ĥazaelon, reĝon de Sirio, al Ramot en Gilead. Kaj la Sirianoj vundis Jehoramon. 6 Kaj li revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn oni faris al li en Ramot, kiam li batalis kontraŭ Ĥazael, reĝo de Sirio. Kaj Azarja, filo de Jehoram, reĝo de Judujo, iris por viziti Jehoramon, filon de Aĥab, en Jizreel, ĉar ĉi tiu estis malsana. 7 Sed de Dio estis destinita pereo por Aĥazja per tio, ke li venis al Jehoram: post sia veno li eliris kun Jehoram kontraŭ Jehun, filon de Nimŝi, kiun la Eternulo sanktoleis, por ekstermi la domon de Aĥab. 8 Kiam Jehu faris juĝon sur la domo de Aĥab, li trovis la eminentulojn de Judujo kaj la filojn de la fratoj de Aĥazja, kiuj servis al Aĥazja, kaj li mortigis ilin. 9 Kaj li serĉis Aĥazjan, kaj oni kaptis lin, kiam li estis kaŝita en Samario; kaj oni venigis lin al Jehu kaj mortigis lin kaj enterigis lin, ĉar oni diris: Li estas filo de Jehoŝafat, kiu strebis al la Eternulo per sia tuta koro. Kaj el la domo de Aĥazja restis neniu, kiu povus reĝi.