Выбрать главу

29 La reĝo sendis, kaj kunvenigis ĉiujn plejaĝulojn de Judujo kaj Jerusalem. 30 Kaj la reĝo iris en la domon de la Eternulo, kaj kune kun li ĉiuj Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem, la pastroj kaj la Levidoj, kaj la tuta popolo, de la grandaj ĝis la malgrandaj; kaj oni voĉlegis antaŭ ili ĉiujn vortojn de la libro de interligo, kiu estis trovita en la domo de la Eternulo. 31 Kaj la reĝo stariĝis sur sia loko, kaj faris interligon antaŭ la Eternulo, por sekvi la Eternulon, kaj observi Liajn ordonojn, decidojn, kaj leĝojn, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, por plenumi la vortojn de la interligo, skribitajn en tiu libro. 32 Kaj li aligis al tio ĉiujn, kiuj troviĝis en Jerusalem kaj en la lando de Benjamen. Kaj la loĝantoj de Jerusalem agadis laŭ la interligo de Dio, Dio de iliaj patroj. 33 Kaj Joŝija forigis ĉiujn abomenindaĵojn el ĉiuj regionoj, kiuj apartenis al la Izraelidoj; kaj ĉiujn, kiuj troviĝis en Izrael, li devigis servi al la Eternulo, ilia Dio. Dum lia tuta vivo ili ne defalis de la Eternulo, Dio de iliaj patroj.

35

Joŝija faris en Jerusalem Paskon al la Eternulo, kaj oni buĉis la Paskon en la dek-kvara tago de la unua monato. 2 Li starigis la pastrojn sur iliaj postenoj kaj vigligis ilin por la servado en la domo de la Eternulo. 3 Kaj li diris al la Levidoj, la instruantoj de la tuta Izrael, konsekritaj al la Eternulo: Metu la sanktan keston en la domon, kiun konstruis Salomono, filo de David, reĝo de Izrael; vi ne bezonas porti ĝin sur la ŝultroj; servu nun al la Eternulo, via Dio, kaj al Lia popolo Izrael. 4 Aranĝu vin laŭ viaj patrodomoj, laŭ viaj grupoj, laŭ la preskribo de David, reĝo de Izrael, kaj laŭ la preskribo de lia filo Salomono. 5 Kaj staru en la sanktejo laŭ klasoj, laŭ la patrodomoj de viaj fratoj, filoj de la popolo, kaj laŭ la patrodomaj grupoj de la Levidoj. 6 Kaj buĉu la Paskon, kaj sanktigu vin, kaj pretigu por viaj fratoj, agante laŭ la vorto de la Eternulo per Moseo. 7 Kaj Joŝija donis donace al la filoj de la popolo ŝafojn, ŝafidojn, kapridojn, ĉion por la Paskoj, por ĉiuj, kiuj tie troviĝis, en la nombro de tridek mil, kaj tri mil bovojn. Tio estis el la havaĵo de la reĝo. 8 Kaj liaj eminentuloj donis memvolan donacon al la popolo, al la pastroj, kaj al la Levidoj. Ĥilkija, Zeĥarja, kaj Jeĥiel, la estroj en la domo de Dio, donis al la pastroj por la Paskoj du mil sescent ŝafidojn kaj tricent bovojn; 9 Konanja, Ŝemaja, kaj Netanel, liaj fratoj, kaj Ĥaŝabja, Jeiel, kaj Jozabad, la estroj de la Levidoj, donacis al la Levidoj por la Paskoj kvin mil ŝafidojn kaj kvincent bovojn. 10 Tiamaniere la servado estis aranĝita. Kaj la pastroj stariĝis sur siaj postenoj kaj la Levidoj laŭ iliaj grupoj, laŭ la ordono de la reĝo. 11 Kaj ili buĉis la Paskon. Kaj la pastroj aspergis el siaj manoj, kaj la Levidoj senhaŭtigis. 12 Kaj ili apartigis la bruloferojn, por doni ilin laŭklase, laŭ la patrodomoj, al la filoj de la popolo, por alportado al la Eternulo, kiel estas skribite en la libro de Moseo. Tiel same ili agis kun la bovoj. 13 Kaj ili kuiris la Paskon sur fajro, laŭ la preskribo; kaj la sanktajn oferojn ili kuiris en kaldronoj, en potoj, kaj en kaseroloj, kaj faris tion rapide por la tuta popolo. 14 Kaj poste ili pretigis por si kaj por la pastroj; ĉar la pastroj, la Aaronidoj, estis okupitaj je la alportado de la bruloferoj kaj seboj ĝis la nokto; tial la Levidoj pretigis por si kaj por la pastroj, la Aaronidoj. 15 La kantistoj, idoj de Asaf, estis sur siaj postenoj laŭ la preskribo de David, Asaf, Heman, kaj Jedutun, la viziisto de la reĝo, kaj la pordegistoj estis ĉe ĉiu pordego; ili ne bezonis forlasi sian servadon, ĉar iliaj fratoj, la Levidoj, preparis por ili. 16 Tiamaniere estis aranĝita en tiu tago la servado al la Eternulo, por farado de la Pasko kaj alportado de bruloferoj sur la altaro de la Eternulo, laŭ la ordono de la reĝo Joŝija. 17 Kaj la Izraelidoj, kiuj tie troviĝis, faris la Paskon en tiu tempo kaj la feston de macoj dum sep tagoj. 18 Tia Pasko ne estis farita en Izrael de post la tempo de la profeto Samuel; kaj el ĉiuj reĝoj de Izrael neniu faris tian Paskon, kian faris Joŝija, kaj la pastroj, kaj la Levidoj, kaj ĉiuj Judoj kaj Izraelidoj, kiuj tie troviĝis, kaj la loĝantoj de Jerusalem. 19 En la dek-oka jaro de la reĝado de Joŝija estis farita tiu Pasko.

20 Post ĉio ĉi tio, kion Joŝija aranĝis en la domo, Neĥo, reĝo de Egiptujo, eliris milite kontraŭ Karkemiŝon ĉe Eŭfrato. Kaj eliris kontraŭ lin Joŝija. 21 Kaj tiu sendis al li senditojn, por diri: Kio estas inter mi kaj vi, ho reĝo de Judujo? ne kontraŭ vin mi nun iras, sed tien, kie mi havas militon. Kaj Dio diris, ke mi rapidu; ne kontraŭstaru al Dio, kiu estas kun mi, por ke Li vin ne pereigu. 22 Sed Joŝija ne forturnis sin de li, sed alivestis sin por batali kontraŭ li; li ne obeis la vortojn de Neĥo el la buŝo de Dio, sed li iris en la valon Megido, por batali. 23 La pafistoj pafis sur la reĝon Joŝija; kaj la reĝo diris al siaj servantoj: Forkonduku min, ĉar mi estas grave vundita. 24 Liaj servantoj deprenis lin de la ĉaro, kaj sidigis lin sur alia veturilo, kiun li havis, kaj venigis lin en Jerusalemon. Kaj li mortis, kaj oni enterigis lin en la tomboj de liaj patroj. Kaj la tuta Judujo kaj Jerusalem funebris pri Joŝija. 25 Ankaŭ Jeremia plorkantis pri Joŝija; kaj ĉiuj kantistoj kaj kantistinoj parolis en siaj plorkantoj pri Joŝija ĝis la nuna tago kaj faris ilin tradiciaj ĉe Izrael; ili estas enskribitaj en la libro de la plorkantoj. 26 La cetera historio de Joŝija kaj liaj virtoj, konformaj al la preskriboj de la instruo de la Eternulo, 27 kaj liaj agoj, la unuaj kaj la lastaj, estas priskribitaj en la libro de la reĝoj de Izrael kaj Judujo.

36

La popolo de la lando prenis Jehoaĥazon, filon de Joŝija, kaj faris lin reĝo anstataŭ lia patro en Jerusalem. 2 La aĝon de dudek tri jaroj havis Jehoaĥaz, kiam li fariĝis reĝo, kaj tri monatojn li reĝis en Jerusalem. 3 La reĝo de Egiptujo detronigis lin en Jerusalem, kaj punis la landon per kontribucio de cent kikaroj da arĝento kaj unu kikaro da oro. 4 Kaj la reĝo de Egiptujo ekreĝigis super Judujo kaj Jerusalem lian fraton Eljakim, kaj ŝanĝis lian nomon je Jehojakim; kaj lian fraton Jehoaĥaz Neĥo prenis kaj forkondukis en Egiptujon.

5 La aĝon de dudek kvin jaroj havis Jehojakim, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. Kaj li agadis malbone antaŭ la Eternulo, lia Dio. 6 Kontraŭ lin iris Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj ligis lin per ĉenoj, por forkonduki lin en Babelon. 7 Kaj parton el la vazoj de la domo de la Eternulo Nebukadnecar transportis en Babelon kaj metis ilin en sian templon en Babel. 8 La cetera historio de Jehojakim, kaj liaj abomenindaĵoj, kiujn li faris kaj kiujn oni trovis pri li, estas priskribitaj en la libro de la reĝoj de Izrael kaj Judujo. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehojaĥin.

9 La aĝon de ok jaroj havis Jehojaĥin, kiam li fariĝis reĝo, kaj tri monatojn kaj dek tagojn li reĝis en Jerusalem. Kaj li agadis malbone antaŭ la Eternulo. 10 Kiam la jaro finiĝis, la reĝo Nebukadnecar sendis, kaj venigis lin en Babelon, kune kun multekostaj vazoj el la domo de la Eternulo, kaj li faris lian fraton Cidkija reĝo super Judujo kaj Jerusalem.