Выбрать главу

11

La estroj de la popolo loĝis en Jerusalem. La cetera popolo faris lotadon, por ke unu parto el dek loĝu en Jerusalem, la sankta urbo, kaj la ceteraj naŭ partoj en la urboj. 2 Kaj la popolo benis ĉiujn homojn, kiuj memvole konsentis loĝi en Jerusalem. 3 Jen estas la ĉefoj de la provinco, kiuj loĝis en Jerusalem; en la urboj de Judujo loĝis ĉiu en sia posedaĵo, laŭ siaj urboj, la Izraelidoj, pastroj, Levidoj, Netinoj, kaj idoj de la servantoj de Salomono. 4 En Jerusalem loĝis el la idoj de Jehuda kaj el la idoj de Benjamen: el la idoj de Jehuda: Ataja, filo de Uzija, filo de Zeĥarja, filo de Amarja, filo de Ŝefatja, filo de Mahalalel, el la filoj de Perec; 5 kaj Maaseja, filo de Baruĥ, filo de Kol-Ĥoze, filo de Ĥazaja, filo de Adaja, filo de Jojarib, filo de Zeĥarja, filo de la Ŝiloano. 6 La nombro de ĉiuj idoj de Perec, kiuj loĝis en Jerusalem, estis kvarcent sesdek ok, homoj batalkapablaj. 7 Kaj jen estas la idoj de Benjamen: Salu, filo de Meŝulam, filo de Joed, filo de Pedaja, filo de Kolaja, filo de Maaseja, filo de Itiel, filo de Jeŝaja; 8 post li Gabaj, Salaj, naŭcent dudek ok. 9 Kaj Joel, filo de Ziĥri, estis ilia estro; kaj Jehuda, filo de Hasenua, estis dua urbestro. 10 El la pastroj: Jedaja, filo de Jojarib, Jaĥin, 11 Seraja, filo de Ĥilkija, filo de Meŝulam, filo de Cadok, filo de Merajot, filo de Aĥitub, estro en la domo de Dio. 12 Kaj iliaj fratoj, kiuj plenumadis laboron en la domo, estis en la nombro de okcent dudek du; kaj Adaja, filo de Jeroĥam, filo de Pelalja, filo de Amci, filo de Zeĥarja, filo de Paŝĥur, filo de Malkija; 13 kaj liaj fratoj, ĉefoj de patrodomoj, ducent kvardek du; kaj Amaŝsaj, filo de Azarel, filo de Aĥzaj, filo de Meŝilemot, filo de de Imer; 14 kaj iliaj fratoj, kuraĝaj viroj, cent dudek ok. Ilia estro estis Zabdiel, filo de Hagedolim. 15 Kaj el la Levidoj: Ŝemaja, filo de Ĥaŝub, filo de Azrikam, filo de Ĥaŝabja, filo de Buni; 16 kaj Ŝabtaj kaj Jozabad super la eksteraj aferoj de la domo de Dio, el la ĉefoj de la Levidoj; 17 kaj Matanja, filo de Miĥa, filo de Zabdi, filo de Asaf, ĉefa komencisto de laŭdkantado ĉe la preĝoj, kaj Bakbukja, la dua inter siaj fratoj, kaj Abda, filo de Ŝamua, filo de Galal, filo de Jedutun. 18 La nombro de ĉiuj Levidoj en la sankta urbo estis ducent okdek kvar. 19 Kaj la pordegistoj: Akub, Talmon, kaj iliaj fratoj, gardistoj ĉe la pordegoj, cent sepdek du. 20 La ceteraj Izraelidoj, pastroj, kaj Levidoj loĝis en ĉiuj urboj de Judujo, ĉiu en sia posedaĵo. 21 Kaj la Netinoj loĝis en Ofel; Ciĥa kaj Giŝpa estis super la Netinoj. 22 Estro de la Levidoj en Jerusalem estis Uzi, filo de Bani, filo de Ĥaŝabja, filo de Matanja, filo de Miĥa, el la idoj de Asaf, kantistoj ĉe la servado en la domo de Dio. 23 Ĉar pri ili estis ordono de la reĝo, kaj por la kantistoj estis difinita ĉiutaga salajro. 24 Kaj Petaĥja, filo de Meŝezabel, el la idoj de Zeraĥ, filo de Jehuda, estis komisiita de la reĝo por ĉiuj aferoj, koncernantaj la popolon. 25 Kaj en la vilaĝoj, sur siaj kampoj multaj el la idoj de Jehuda loĝis en Kirjat-Arba kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, en Dibon kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, en Kabceel kaj ĝiaj vilaĝoj, 26 en Jeŝua, en Molada, en Bet-Pelet, 27 en Ĥacar-Ŝual, en Beer-Ŝeba kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, 28 en Ciklag, en Meĥona kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, 29 en En-Rimon, en Corea, en Jarmut, 30 en Zanoaĥ, en Adulam, kaj iliaj vilaĝoj, en Laĥiŝ kaj sur ĝiaj kampoj, en Azeka kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Ili starigis siajn tendojn de Beer-Ŝeba ĝis la valo Hinom. 31 Kaj la idoj de Benjamen loĝis komencante de Geba, en Miĥmaŝ, en Aja, en Bet-El kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, 32 en Anatot, en Nob, en Ananja, 33 en Ĥacor, en Rama, en Gitaim, 34 en Ĥadid, en Ceboim, en Nebalat, 35 en Lod, en Ono, en la Valo de Ĉarpentistoj. 36 Kaj el la Levidoj parto el Judujo loĝis en la regiono de Benjamen.

12

Jen estas la pastroj kaj Levidoj, kiuj venis kun Zerubabel, filo de Ŝealtiel, kaj kun Jeŝua: Ŝeraja, Jeremia, Ezra, 2 Amarja, Maluĥ, Ĥatuŝ, 3 Ŝeĥanja, Reĥum, Meremot, 4 Ido, Ginton, Abija, 5 Mijamin, Maadja, Bilga, 6 Ŝemaja, Jojarib, Jedaja, 7 Salu, Amok, Ĥilkija, Jedaja. Tio estas la ĉefoj de la pastroj kaj iliaj fratoj en la tempo de Jeŝua. 8 Kaj la Levidoj: Jeŝua, Binuj, Kadmiel, Ŝerebja, Jehuda, Matanja, super la laŭdkantoj, li kaj liaj fratoj; 9 kaj Bakbukja kaj Uni, iliaj fratoj, deĵoris kun ili. 10 Jeŝua naskigis Jojakimon, Jojakim naskigis Eljaŝibon, Eljaŝib naskigis Jojadan, 11 Jojada naskigis Jonatanon, Jonatan naskigis Jaduan. 12 En la tempo de Jojakim estis pastroj ĉefoj de patrodomoj: de la domo de Seraja: Meraja; de la domo de Jeremia: Ĥananja; 13 de la domo de Ezra: Meŝulam; de la domo de Amarja: Jehoĥanan; 14 de la domo de Meliĥu: Jonatan; de la domo de Ŝebanja: Jozef; 15 de la domo de Ĥarim: Adna; de la domo de Merajot: Ĥelkaj; 16 de la domo de Ido: Zeĥarja; de la domo de Ginton: Meŝulam; 17 de la domo de Abija: Ziĥri; de la domo de Minjamin, de la domo de Moadja: Piltaj; 18 de la domo de Bilga: Ŝamua; de la domo de Ŝemaja: Jehonatan; 19 de la domo de Jojarib: Matnaj; de la domo de Jedaja: Uzi; 20 de la domo de Salaj: Kalaj; de la domo de Amok: Eber; 21 de la domo de Ĥilkija: Ĥaŝabja; de la domo de Jedaja: Netanel. 22 El la Levidoj estis enskribitaj la ĉefoj de patrodomoj en la tempo de Eljaŝib, Jojada, Joĥanan, kaj Jadua; la pastroj dum la reĝado de Dario la Persa. 23 La Levidoj, ĉefoj de patrodomoj, estis enskribitaj en la libron de kroniko ĝis la tempo de Joĥanan, filo de Eljaŝib. 24 La ĉefoj de la Levidoj: Ĥaŝabja, Ŝerebja, Jeŝua, filo de Kadmiel, kaj iliaj fratoj apud ili estis destinitaj por la laŭdkantoj, laŭ la aranĝo de David, la homo de Dio, laŭ deĵorpartoj. 25 Matanja, Bakbukja, Obadja, Meŝulam, Talmon, kaj Akub estis pordegistoj, kaj deĵoris en la provizejoj ĉe la pordegoj. 26 Ili estis en la tempo de Jojakim, filo de Jeŝua, filo de Jocadak, kaj en la tempo de Neĥemja, la regionestro, kaj de Ezra, la pastro-skribisto.

27 Ĉe la inaŭguro de la murego de Jerusalem oni serĉis la Levidojn el ĉiuj iliaj lokoj, por venigi ilin en Jerusalemon, por fari inaŭguron kaj ĝojan feston, kun glorhimnoj kaj kantoj, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj. 28 Kaj kunvenis la idoj de kantistoj el la regiono ĉirkaŭ Jerusalem kaj el la vilaĝoj de la Netofaanoj, 29 el Bet-Gilgal, de la kampoj de Geba kaj Azmavet; ĉar la kantistoj konstruis al si vilaĝojn en la ĉirkaŭaĵo de Jerusalem. 30 Kaj purigis sin la pastroj kaj la Levidoj, kaj ili purigis la popolon, la pordegojn, kaj la muregon. 31 Tiam mi suprenirigis la estrojn de Judujo sur la muregon, kaj mi starigis du grandajn ĥorojn kaj procesiojn. Unu sur la dekstra flanko de la murego, ĉe la Pordego de Sterko. 32 Kaj post ili iris Hoŝaja, kaj duono de la estroj de Judujo, 33 kaj Azarja, Ezra, Meŝulam, 34 Jehuda, Benjamen, Ŝemaja, kaj Jeremia. 35 El la pastridoj kun trumpetoj: Zeĥarja, filo de Jonatan, filo de Ŝemaja, filo de Matanja, filo de Miĥaja, filo de Zakur, filo de Asaf; 36 kaj liaj fratoj: Ŝemaja, Azarel, Milalaj, Gilalaj, Maaj, Netanel, Jehuda, Ĥanani, kun muzikaj instrumentoj de David, la homo de Dio; kaj antaŭ ili estis Ezra, la skribisto. 37 Apud la Pordego de la Fonto, kontraŭ ĝi, ili iris sur la ŝtupoj de la urbo de David supren sur la muregon al la domo de David, kaj ĝis la Pordego de la Akvo oriente. 38 La dua ĥoro iris kontraŭe de ili, kaj post ĝi iris mi kaj duono de la popolo, supre sur la murego, de la Turo de la Fornoj ĝis la Larĝa Murego, 39 al la Pordego de Efraim, al la Malnova Pordego, al la Pordego de Fiŝoj, al la turo de Ĥananel, al la turo Mea, ĝis la Pordego de Ŝafoj; kaj ili haltis ĉe la Pordego de la Malliberejo. 40 Kaj ambaŭ ĥoroj haltis ĉe la domo de Dio, ankaŭ mi kaj duono de la estroj kun mi, 41 kaj la pastroj Eljakim, Maaseja, Minjamin, Miĥaja, Eljoenaj, Zeĥarja, Ĥananja, kun trumpetoj, 42 kaj Maaseja, Ŝemaja, Eleazar, Uzi, Jehoĥanan, Malkija, Elam, kaj Ezer. Kaj laŭte kantis la kantistoj; ilia ĉefo estis Jizraĥja. 43 Kaj oni alportis en tiu tago grandajn oferojn, kaj oni estis gajaj; ĉar Dio ĝojigis ilin per granda ĝojo; eĉ la virinoj kaj la infanoj ĝojis, kaj la gajeco de Jerusalem estis aŭdata malproksime.