4
Kaj ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris:
2 Se oni provos diri al vi vorton, tio eble estos por vi turmenta?
Sed kiu povas deteni sin de parolado?
3 Jen vi multajn instruis,
Kaj manojn senfortiĝintajn vi refortigis;
4 Falantojn restarigis viaj vortoj,
Kaj fleksiĝantajn genuojn vi fortigis;
5 Kaj nun, kiam tio trafis vin, vi perdis la forton;
Ĝi ektuŝis vin, kaj vi ektimis.
6 Ĉu ne via timo antaŭ Dio estas via konsolo?
Ĉu la virteco de viaj vojoj ne estas via espero?
7 Rememoru do, ĉu pereis iu senkulpa?
Kaj kie virtuloj estis ekstermitaj?
8 Kiel mi vidis, tiuj, kiuj plugis pekojn kaj semis malbonagojn,
Tiuj ilin rikoltas;
9 De la ekblovo de Dio ili pereas,
Kaj de la ekspiro de Lia kolero ili malaperas.
10 La kriado de leono kaj la voĉo de leopardo silentiĝis,
Kaj la dentoj de junaj leonoj rompiĝis;
11 Leono pereis pro manko de manĝaĵo,
Kaj idoj de leonino diskuris.
12 Kaj al mi kaŝe alvenis vorto,
Kaj mia orelo kaptis parteton de ĝi.
13 Dum meditado pri la vizioj de la nokto,
Kiam profunda dormo falas sur la homojn,
14 Atakis min teruro kaj tremo,
Kaj ĉiuj miaj ostoj eksentis timon.
15 Kaj spirito traflugis antaŭ mi,
Kaj la haroj sur mia korpo rigidiĝis.
16 Staris bildo antaŭ miaj okuloj, sed mi ne povis rekoni ĝian aspekton;
Estis silento, kaj mi ekaŭdis voĉon, dirantan:
17 Ĉu homo estas pli justa ol Dio?
Ĉu viro estas pli pura ol lia Kreinto?
18 Vidu, al Siaj servantoj Li ne konfidas,
Kaj Siajn anĝelojn Li trovas mallaŭdindaj:
19 Des pli koncerne tiujn,
Kiuj loĝas en argilaj dometoj,
Fonditaj sur tero,
Kaj kiujn formanĝas vermoj.
20 De la mateno ĝis la vespero ili disfalas,
Pereas por ĉiam, kaj neniu tion atentas.
21 La fadeno de ilia vivo estas distranĉita;
Ili mortas, kaj ne en saĝeco.
5
Voku do! ĉu iu respondos al vi?
Kaj al kiu el la sanktuloj vi vin turnos?
2 Malsaĝulon mortigas la kolero,
Kaj sensenculon pereigas la incitiĝemeco.
3 Mi vidis malsaĝulon, kiu enradikiĝis,
Kaj mi malbenis subite lian loĝejon.
4 Malproksimaj de savo estos liaj filoj;
Oni disbatos ilin ĉe la pordego,
Kaj neniu ilin savos.
5 Lian rikoltaĵon formanĝos malsatulo,
El inter la dornoj li ĝin prenos,
Kaj soifantoj englutos lian havaĵon.
6 Ne el la polvo eliras malpiaĵo,
Kaj ne el la tero elkreskas malbonago.
7 Sed homo naskiĝas por suferoj,
Kiel birdoj por flugado supren.
8 Sed mi min turnus al Dio,
Kaj al Li mi transdonus mian aferon;
9 Al Tiu, kiu faras grandaĵojn, kiujn neniu povas esplori,
Mirindaĵojn, kiujn neniu povas kalkuli;
10 Kiu donas pluvon sur la teron
Kaj sendas akvon sur la kampojn,
11 Por starigi malaltulojn alte,
Ke la afliktitoj leviĝu savite.
12 Li detruas la intencojn de ruzuloj,
Ke iliaj manoj ne plenumas sian entreprenon.
13 Li kaptas la saĝulojn per ilia ruzaĵo;
Kaj la decido de maliculoj fariĝas senvalora.
14 En la tago ili renkontas mallumon,
Kaj en tagmezo ili palpas, kiel en nokto.
15 Li savas kontraŭ glavo,
Kontraŭ la buŝo kaj mano de potenculo Li savas malriĉulon.
16 Al la senhavulo aperas espero,
Kaj la malboneco fermas sian buŝon.
17 Feliĉa estas la homo, kiun punas Dio;
Kaj la moralinstruon de la Plejpotenculo ne malŝatu;
18 Ĉar Li vundas, sed ankaŭ bandaĝas;
Li batas, sed Liaj manoj ankaŭ resanigas.
19 En ses malfeliĉoj Li vin savos;
En la sepa ne tuŝos vin la malbono.
20 En tempo de malsato Li savos vin de la morto,
Kaj en milito el la mano de glavo.
21 Kontraŭ la vipo de lango vi estos kaŝita;
Kaj vi ne timos ruinigon, kiam ĝi venos.
22 Dum ruinigo kaj malsato vi ridos;
Kaj la bestojn de la tero vi ne timos;
23 Ĉar kun la ŝtonoj de la kampo vi havos interligon,
Kaj la bestoj de la kampo havos pacon kun vi.
24 Kaj vi ekscios, ke paco estas en via tendo;
Vi esploros vian loĝejon, kaj nenio mankos.
25 Kaj vi ekscios, ke grandnombra estas via idaro
Kaj via naskitaro estas kiel la herbo de la tero.
26 En maljuneco vi iros en la tombon,
Kiel envenas garbaro en sia tempo.
27 Vidu, ni tion esploris, kaj tiel ĝi estas;
Atentu tion, kaj sciu tion.
6
Ijob respondis kaj diris:
2 Se estus pesita mia ĉagreno,
Kaj samtempe estus metita sur la pesilon mia suferado,
3 Ĝi estus nun pli peza, ol la sablo ĉe la maroj;
Pro tio miaj vortoj estas plenaj de plendo.
4 Ĉar la sagoj de la Plejpotenculo estas en mi,
Ilian venenon trinkas mia spirito;
La teruraĵoj de Dio direktiĝis sur min.
5 Ĉu krias sovaĝa azeno sur herbo?
Ĉu bovo blekas kolere ĉe sia manĝaĵo?
6 Ĉu oni manĝas sengustaĵon sen salo?
Ĉu havas guston la albumeno de ovo?
7 Kion ne volis tuŝi mia animo,
Tio nun estas abomeninde mia manĝaĵo.
8 Ho, se mia peto plenumiĝus,
Kaj se Dio donus al mi tion, kion mi esperas!
9 Ho, se Dio komencus kaj disbatus min,
Donus liberecon al Sia mano kaj frakasus min!
10 Tio estus ankoraŭ konsolo por mi;
Kaj mi ĝojus, se en la turmento Li ne kompatus,
Ĉar mi ne forpuŝis ja la vortojn de la Sanktulo.
11 Kio estas mia forto, ke mi persistu?
Kaj kia estas mia fino, ke mi havu paciencon?
12 Ĉu mia forto estas forto de ŝtonoj?
Ĉu mia karno estas kupro?
13 Mi havas ja nenian helpon,
Kaj savo estas forpuŝita for de mi.
14 Al malfeliĉulo decas kompato de amiko,
Eĉ se li forlasas la timon antaŭ la Plejpotenculo.
15 Miaj fratoj trompas kiel torento,
Kiel akvaj fluegoj, kiuj pasas,
16 Kiuj estas malklaraj pro glacio,
En kiuj kaŝas sin neĝo;
17 En la tempo de degelo ili malaperas,
En la tempo de varmego ili forŝoviĝas de sia loko.
18 Ili forklinas la direkton de sia vojo,
Iras en la dezerton, kaj malaperas.
19 Serĉas ilin per sia rigardo la vojoj de Tema,
Esperas je ili la karavanoj el Ŝeba;
20 Sed ili hontas pro sia fido;
Ili aliras, kaj ruĝiĝas de honto.
21 Nun vi neniiĝis;
Vi ekvidis teruraĵon, kaj ektimis.
22 Ĉu mi diris: Donu al mi,
El via havaĵo donacu pro mi,
23 Savu min el la mano de premanto,
Aŭ liberigu min el la mano de turmentantoj?
24 Instruu min, kaj mi eksilentos;
Komprenigu al mi, per kio mi pekis.
25 Kial vi mallaŭdas pravajn vortojn?
Kaj kion povas instrui la moralinstruanto el vi?
26 Ĉu vi intencas riproĉi pro vortoj?
Sed paroloj de malesperanto iras al la vento.
27 Eĉ orfon vi atakus,
Kaj sub via amiko vi fosus.
28 Nun, ĉar vi komencis, rigardu min;
Ĉu mi mensogos antaŭ via vizaĝo?
29 Rigardu denove, vi ne trovos malpiaĵon;
Ripetu, vi trovos mian pravecon en la afero.
30 Ĉu estas peko sur mia lango?
Ĉu mia palato ne komprenas tion, kio estas malbona?