22
Ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris:
2 Ĉu Dion povas instrui homo?
Ĉu povas Lin instrui eĉ saĝulo?
3 Ĉu por la Plejpotenculo tio estas utila, se vi estas virta?
Kaj ĉu Li havas profiton de tio, se via konduto estas pia?
4 Ĉu pro timo antaŭ vi Li disputos kun vi,
Iros kun vi al juĝo?
5 Via malvirteco estas ja granda,
Kaj viaj malbonagoj ne havas finon.
6 Vi prenis de viaj fratoj garantiaĵon vane,
De preskaŭ-nuduloj vi deprenis la vestojn;
7 Al laculo vi ne donis akvon por trinki,
Kaj al malsatulo vi rifuzis panon;
8 Per forta brako vi akiris teron,
Kaj dank' al eminenteco vi loĝis sur ĝi;
9 Vidvinojn vi foririgis kun nenio,
Kaj la brakojn de orfoj vi frakasis.
10 Pro tio ĉirkaŭe de vi estas kaptiloj,
Kaj subita teruro vin timigas.
11 Aŭ pro mallumo vi nenion vidas,
Kaj multego da akvo vin kovris?
12 Ĉu ne estas Dio tie alte en la ĉielo?
Rigardu la stelojn, kiel alte ili estas.
13 Kaj vi diras: Kion scias Dio?
Ĉu Li povas juĝi en mallumo?
14 La nuboj kovras Lin, kaj Li ne vidas;
Kaj Li nur rondiras en la rondo de la ĉielo.
15 Ĉu vi konservas la vojon antikvan,
Kiun iradis homoj malpiaj,
16 Kiuj estis kaptitaj antaŭtempe,
Kaj kies grundo disverŝiĝis kiel rivero,
17 Kiuj parolis al Dio: Foriru de ni!
Kion povas fari al ni la Plejpotenculo?
18 Kvankam Li plenigis iliajn domojn per bonaĵo.
Sed la pensmaniero de malvirtuloj estas malproksima de mi.
19 La virtuloj vidos kaj ĝojos;
La senkulpulo mokos ilin:
20 Certe malaperis nia kontraŭulo,
Kaj kio restis, tion ekstermis fajro.
21 Interkonsentu do kun Li, kaj vi havos pacon;
Per tio venos al vi bono.
22 Prenu el Lia buŝo instruon,
Kaj metu Liajn vortojn en vian koron.
23 Se vi revenos al la Plejpotenculo, vi estos konstruita;
Forigu malpiaĵon el via tendo.
24 Ĵetu en la polvon la multekostan metalon,
Kaj la Ofiran oron sur la ŝtonojn de la torentoj;
25 Tiam la Plejpotenculo estos via oro kaj via brilanta arĝento;
26 Ĉar tiam vi havos vian plezuron en la Plejpotenculo,
Kaj vi levos al Dio vian vizaĝon;
27 Vi preĝos al Li, kaj Li vin aŭskultos;
Kaj viajn sanktajn promesojn vi plenumos;
28 Se vi ion decidos, ĝi plenumiĝos ĉe vi;
Kaj super viaj vojoj brilos lumo.
29 Ĉar tiujn, kiuj humiliĝis, Li altigos;
Kaj kiu mallevas la okulojn, tiu estos savita.
30 Ankaŭ tiun, kiu ne estis senkulpa, Li savos;
Tia estos savita pro la pureco de viaj manoj.
23
Ijob respondis kaj diris:
2 Eĉ hodiaŭ mia parolado restas maldolĉa;
Mia suferado estas pli peza, ol miaj ĝemoj.
3 Ho, se mi scius, kiamaniere mi povas Lin trovi,
Veni al Lia trono!
4 Mi prezentus al Li juĝan aferon,
Kaj mian buŝon mi plenigus per argumentoj.
5 Mi ekscius la vortojn, kiujn Li respondus al mi;
Mi komprenus, kion Li dirus al mi.
6 Ĉu en la grandeco de Sia forto Li luktus kontraŭ mi?
Ne, Li nur atentu min;
7 Tiam pravulo procesus kun Li,
Kaj mi liberiĝus por ĉiam de mia Juĝanto.
8 Sed jen mi iras antaŭen, kaj Li tie ne estas;
Mi iras malantaŭen, kaj mi Lin ne rimarkas;
9 Se Li faras ion maldekstre, mi Lin ne trovas;
Se Li kaŝas Sin dekstre, mi Lin ne vidas.
10 Sed mian vojon Li konas;
Se Li min elprovos, mi eliros kiel oro.
11 Sur Lia irejo forte teniĝas mia piedo;
Lian vojon mi konservis, kaj ne forkliniĝis.
12 Mi ne deturnas min de la ordonoj de Liaj lipoj;
Pli ol mian propran leĝon mi konservis la dirojn de Lia buŝo.
13 Sed Li estas sola: kiu kontraŭstaros al Li?
Kion Lia animo deziras, tion Li faras.
14 Kio estas destinita por mi, tion Li plenumos;
Kaj Li havas multe da similaj aferoj.
15 Tial mi tremas antaŭ Lia vizaĝo,
Mi primeditas, kaj mi timas Lin.
16 Dio senkuraĝigis mian koron,
Kaj la Plejpotenculo min konfuzis.
17 Ĉar mi ne estas neniigita antaŭ la mallumo,
Kaj antaŭ mia vizaĝo Li ne kovris la mallumon.
24
Kial la Plejpotenculo ne destinis tempojn,
Kaj Liaj konantoj ne vidas Liajn tagojn?
2 Oni forŝovas la limojn;
Oni rabas la ŝafaron kaj paŝtas ĝin.
3 Oni forkondukas la azenon de orfoj,
Oni prenas kiel garantiaĵon la bovon de vidvino.
4 Oni forpuŝas malriĉulojn de la vojo;
La suferantoj sur la tero devas sin kaŝi.
5 Jen kiel sovaĝaj azenoj ili eliras al sia laboro, por serĉi kaptaĵon;
La stepo donas al ili panon por iliaj infanoj.
6 Sur fremda kampo ili rikoltas,
Kaj en vinberĝardeno de malpiulo ili kolektas berojn.
7 Nudaj ili tradormas la nokton, ĉar ili ne havas veston,
Kaj dum la frosto ili havas nenion, por sin kovri.
8 De la pluvego de la montoj ili malsekiĝas,
Kaj pro nehavado de rifuĝejo ili ĉirkaŭprenas rokon.
9 Oni forŝiras orfon de la mamoj,
Kaj oni ruinigas malriĉulon.
10 Ili iras nudaj, sen vestoj,
Kaj malsataj ili portas garbojn;
11 Inter iliaj muroj oni pretigas oleon;
Oni devigas ilin treti en vinpremejoj, dum ili mem estas soifantaj.
12 El la urbo aŭdiĝas ĝemoj de homoj,
Kaj la animoj de mortigatoj krias;
Sed Dio ne atentas tiun blasfemadon.
13 Tiuj homoj estas kontraŭuloj de la lumo;
Ili ne konas Liajn vojojn,
Ne revenas al Lia irejo.
14 Antaŭ tagiĝo leviĝas la mortigisto,
Mortigas malriĉulon kaj senhavulon,
Kaj en la nokto li estas kiel ŝtelisto.
15 La okulo de adultulo atendas la krepuskon,
Dirante: Neniu okulo min vidu;
Kaj li kovras sian vizaĝon.
16 En mallumo oni faras subfoson sub domoj;
Dum la tago oni kaŝas sin ĉe si, ne konante lumon.
17 Ĉar la mallumo estas mateno por ili ĉiuj,
Ĉar ili interkonatiĝis kun la teruroj de la mallumo.
18 Tia homo estas malpeza sur la supraĵo de akvo;
Malgranda estas lia parto sur la tero;
Li ne iras laŭ la vojo de vinberĝardenoj.
19 Kiel seka tero kaj varmego englutas neĝan akvon,
Tiel Ŝeol englutas la pekulojn.
20 Forgesu lin la interno de lia patrino;
La vermoj frandu lin;
Oni lin ne plu rememoru;
Li rompiĝu kiel malbona arbo ―
21 Li, kiu premas seninfanulinon, kiu ne naskis,
Kaj kiu ne faras bonon al vidvino.
22 Kiu eĉ potenculojn maltrankviligas per sia forto,
Tiel ke oni ne estas certa pri sia vivo, kiam li leviĝis.
23 Dio donas al ili sendanĝerecon kaj apogon,
Kaj Liaj okuloj estas super iliaj vojoj.
24 Ili leviĝis alte; sed subite ili ne plu ekzistas;
Ili falas kaj estas forkaptataj kiel ĉiuj,
Kaj kiel la kapo de spiko ili dehakiĝas.
25 Ĉu ne estas tiel?
Kiu pruvos, ke mi mensogas, kaj senvalorigos mian parolon?