Выбрать главу

25

Ekparolis Bildad, la Ŝuĥano, kaj diris:

2 Regado kaj timigo estas ĉe Li, Kiu faras pacon en Siaj altaj sferoj. 3 Ĉu oni povas kalkuli Liajn taĉmentojn? Kaj super kiu ne leviĝas Lia lumo? 4 Kiel povas homo esti prava antaŭ Dio? Kaj kiel naskito de virino povas esti pura? 5 Vidu, eĉ la luno ne estas hela Kaj la steloj ne estas puraj antaŭ Liaj okuloj: 6 Des pli homo, la vermo! Kaj homido, la tineo!

26

Ijob respondis kaj diris:

2 Kiel vi helpas al tiu, kiu ne havas forton! Kiel vi subtenas tiun, kies brako estas senforta! 3 Kian konsilon vi donas al tiu, kiu ne havas saĝon, Kaj kiel grandan prudenton vi montras! 4 Al kiu vi parolas vortojn? Kaj kies spirito eliras el vi? 5 La mortintoj tremas sub la akvo, Kaj ankaŭ tiuj, kiuj vivas en ĝi. 6 Ŝeol estas malkovrita antaŭ Li, Kaj la abismo ne havas kovron. 7 Li etendis la nordon super la malpleno, Li pendigis la teron sur nenio. 8 Li ligas la akvon en Siaj nuboj, Kaj nubo ne krevas sub tio. 9 Li kovras la tronon Kaj etendas ĉirkaŭ ĝi Sian nubon. 10 Li faris limon sur la akvo, Ĝis la loko, kie finiĝas la lumo kaj la mallumo. 11 La kolonoj de la ĉielo ŝanceliĝas Kaj tremas de Lia krio. 12 Per Sia forto Li kvietigas la maron, Kaj per Sia saĝo Li frakasas Rahabon. 13 Per Lia spirito belegiĝis la ĉielo; Lia mano trapikas la tordiĝantan serpenton. 14 Jen tio estas parto de Liaj vojoj; Kaj nur iometon ni aŭdis pri Li. Kiu povas kompreni la tondron de Lia potenco?

27

Kaj Ijob daŭrigis siajn sentencojn, kaj diris:

2 Kiel vivas Dio, kiu rifuzis al mi miajn rajtojn, Kaj la Plejpotenculo, kiu afliktas mian animon: 3 Tiel longe, kiel mia animo estas en mi Kaj la spiro de Dio en mia nazo, 4 Miaj lipoj ne eldiros malĝustaĵon, Kaj mia lango ne diros malveraĵon. 5 Malproksime estas de mi, Rigardi vin kiel pravajn; Ĝis mia morto mi ne ĉesos rigardi min kiel senkulpan. 6 Mian pravecon mi tenas forte, kaj mi ne ellasos ĝin; Dum mia tuta vivo mia koro ne faros al mi riproĉon pri tio. 7 Mia malamiko estu rigardata kiel malvirtulo, Kaj mia kontraŭulo kiel malpiulo. 8 Ĉar kio estas la espero de hipokritulo, Kiam Dio faras al li finon, elŝiras lian animon? 9 Ĉu lian kriadon Dio aŭskultos, Kiam trafos lin malfeliĉo? 10 Ĉu li povas havi ĝuon de la Plejpotenculo, Voki al Dio en ĉiu tempo? 11 Mi instruos vin pri la mano de Dio; Mi ne kaŝos antaŭ vi tion, kio estas ĉe la Plejpotenculo. 12 Jen vi ĉiuj mem vidis; Kial do vi parolas senenhavaĵon? 13 Tia estas la sorto de malbona homo ĉe Dio, Kaj la parto, kiun tiranoj ricevas de la Plejpotenculo: 14 Se li havos multe da filoj, ili iros sub la glavon; Kaj lia devenantaro ne havos sate panon. 15 Tiujn, kiuj restos ĉe li, enterigos la morto; Kaj liaj vidvinoj ne ploros. 16 Se li kolektos arĝenton kiel polvon Kaj pretigos al si vestojn kiel argilon, 17 Tiam li pretigos, sed justulo metos sur sin la vestojn, Kaj senkulpulo dividos la arĝenton. 18 Li konstruas sian domon kiel tineo, Kaj kiel gardisto, kiu faras al si laŭbon. 19 Li kuŝiĝas riĉa, kaj nenion kunportas; Li malfermas la okulojn, kaj jam nenio ekzistas. 20 Teruro superfalos lin kiel akvo; En la nokto forportos lin ventego. 21 Levos lin vento orienta, kaj foriros, Kaj forblovos lin de lia loko. 22 Li tion ĵetos sur lin senkompate; De Lia mano li kuros kaj kuros. 23 Oni kunfrapos pri li la manojn, Kaj oni fajfos pri li sur lia loko.

28

La arĝento havas lokon, kie oni ĝin elakiras; Kaj la oro havas lokon, kie oni ĝin fandas. 2 La fero estas ricevata el polvo, Kaj el ŝtono oni fandas la kupron. 3 Oni faras finon al la mallumo, Kaj rezulte oni trovas la ŝtonojn el grandega mallumo. 4 Oni fosas kavon tie, kie oni loĝas; Kaj tie, kie paŝas neniu piedo, ili laboras pendante, forgesitaj de homoj. 5 La tero, el kiu devenas pano, Estas trafosata sube kvazaŭ per fajro. 6 Ĝiaj ŝtonoj estas loko de safiroj, Kaj terbuloj enhavas oron. 7 La vojon ne konas rabobirdo, Kaj la okulo de falko ĝin ne vidis. 8 Ne paŝis sur ĝi sovaĝaj bestoj, Ne iris sur ĝi leono. 9 Sur rokon oni metas sian manon, Oni renversas montojn de ilia bazo. 10 En rokoj oni elhakas riverojn, Kaj ĉion grandvaloran vidis la okulo de homo. 11 Oni haltigas la fluon de riveroj, Kaj kaŝitaĵon oni eltiras al la lumo. 12 Sed kie oni trovas la saĝon? Kaj kie estas la loko de prudento? 13 La homo ne scias ĝian prezon; Kaj ĝi ne estas trovata sur la tero de vivantoj. 14 La abismo diras: Ne en mi ĝi estas; La maro diras: Ĝi ne troviĝas ĉe mi. 15 Oni ne povas doni por ĝi plej bonan oron, Oni ne pesas arĝenton page por ĝi. 16 Oni ne taksas ĝin per oro Ofira, Nek per multekosta onikso kaj safiro. 17 Ne valoregalas al ĝi oro kaj vitro; Kaj oni ne povas ŝanĝi ĝin kontraŭ vazoj el pura oro. 18 Koraloj kaj kristalo ne estas atentataj; Kaj posedo de saĝo estas pli valora ol perloj. 19 Ne valoregalas al ĝi topazo el Etiopujo; Pura oro ne povas esti ĝia prezo. 20 De kie venas la saĝo? Kaj kie estas la loko de prudento? 21 Kaŝita ĝi estas antaŭ la okuloj de ĉio vivanta, Nevidebla por la birdoj de la ĉielo. 22 La abismo kaj la morto diras: Per niaj oreloj ni aŭdis nur famon pri ĝi. 23 Dio komprenas ĝian vojon, Kaj Li scias ĝian lokon; 24 Ĉar Li rigardas ĝis la fino de la tero, Li vidas sub la tuta ĉielo. 25 Kiam Li donis pezon al la vento Kaj aranĝis la akvon laŭmezure, 26 Kiam Li starigis leĝon por la pluvo Kaj vojon por la fulmo kaj tondro: 27 Tiam Li vidis ĝin kaj anoncis ĝin, Pretigis ĝin kaj esploris ĝin; 28 Kaj Li diris al la homoj: Vidu, timo antaŭ Dio estas saĝo, Kaj evitado de malbono estas prudento.