Выбрать главу

31

Mi faris interligon kun miaj okuloj, Ke mi ne atentu virgulinon. 2 Kia estas la parto, kiun donas Dio de supre? Kaj kion destinas la Plejpotenculo el la altaj sferoj? 3 Ĉu ne malfeliĉon al malpiulo, Kaj forpuŝon de malbonagantoj? 4 Ĉu Li ne vidas mian konduton, Ne kalkulas ĉiujn miajn paŝojn? 5 Ĉu mi iradis en malvero, Kaj miaj piedoj rapidis al trompo? 6 Li pesu min per justa pesilo, Kaj tiam Dio konvinkiĝos pri mia senkulpeco. 7 Se mia paŝo forkliniĝis de la vojo, Se mia koro sekvis miajn okulojn, Kaj se al mia mano algluiĝis makulo: 8 Tiam mi semu kaj alia manĝu, Kaj mia idaro elradikiĝu. 9 Se mia koro forlogiĝis al virino, Kaj mi kaŝe atendis ĉe la pordo de mia amiko: 10 Tiam mia edzino estu adultigata de aliulo, Kaj aliuloj kliniĝu super ŝi. 11 Ĉar tio estus malvirto, Tio estus krimo, kiun devas puni juĝistoj. 12 Tio estas fajro, kiu ekstermas ĝis la abismo, Kaj mian tutan akiritaĵon ĝi elradikigus. 13 Ĉu mi malŝatis la rajton de mia servisto aŭ de mia servistino, Kiam ili havis juĝan aferon kun mi? 14 Tiam kion mi farus, kiam Dio leviĝus? Kaj kion mi respondus al Li, kiam Li esplordemandus? 15 Lin kreis ja Tiu sama, kiu kreis min en la ventro, Kaj Tiu sama pretigis en la ventro ankaŭ lin. 16 Ĉu mi rifuzis la deziron de senhavuloj? Aŭ ĉu mi turmentis la okulojn de vidvino? 17 Ĉu mian panpecon mi manĝis sola? Ĉu ne manĝis de ĝi ankaŭ orfo? 18 Ĉar detempe de mia juneco mi estis kiel patro, Kaj de post la eliro el la ventro de mia patrino mi estis gvidisto. 19 Kiam mi vidis malfeliĉulon sen vesto Kaj malriĉulon sen kovro, 20 Ĉu tiam ne benis min liaj lumboj, Ĉu li ne estis varmigata per la lano de miaj ŝafoj? 21 Se mi levis mian manon kontraŭ orfon, Ĉar mi vidis en la pordego helpon al mi, 22 En tia okazo mia ŝultro defalu de la dorso, Kaj mia brako rompiĝu de kano. 23 Ĉar mi timas la punon de Dio, Kaj ĝian pezon mi ne povus elteni. 24 Ĉu mi faris la oron mia espero, Kaj la orbulon mi nomis mia fido? 25 Ĉu mi ĝojis, ke mia riĉeco estas granda Kaj ke mia mano multe akiris? 26 Kiam mi vidis la lumon brilantan Kaj la lunon majeste irantan, 27 Ĉu tiam sekrete forlogiĝis mia koro Kaj mi sendis kisojn per mia mano? 28 Ankaŭ tio estus krimo juĝinda, Ĉar mi forneus per tio Dion en la alto. 29 Ĉu mi ĝojis pri malfeliĉo de mia malamiko? Aŭ ĉu mi estis ravita, se lin trafis malbono? 30 Mi ne permesis al mia gorĝo peki Per eldiro de malbeno kontraŭ lia animo. 31 Ĉu la homoj de mia tendo ne diris: Ho, se oni ne satiĝus de lia karno! 32 Ne noktis fremdulo sur la strato; Miajn pordojn mi malfermadis al migrantoj. 33 Ĉu mi hommaniere kovradis miajn kulpojn, Por kaŝi en mia brusto miajn pekojn? 34 En tia okazo mi timus grandan homamason, Kaj malestimo de familioj min timigus; Mi silentus, kaj ne elirus ekster la pordon. 35 Ho, se iu aŭskultus min! Jen estas mia signo; la Plejpotenculo respondu al mi. Se mia akuzanto skribus libron, 36 Mi portus ĝin sur mia ŝultro, Mi metus ĝin sur min kiel kronon, 37 Mi raportus al li pri la nombro de miaj paŝoj; Mi alproksimiĝus al li kiel al princo. 38 Se mia lando kriis kontraŭ mi, Kaj ĝiaj sulkoj ploris, 39 Se ĝiajn fruktojn mi manĝis senpage, Kaj mi afliktis la animon de ĝiaj mastroj: 40 Tiam anstataŭ tritiko kresku por mi kardo, Kaj anstataŭ hordeo dornoj.

Finiĝis la paroloj de Ijob.

32

Kaj tiuj tri viroj ĉesis respondi al Ijob, ĉar li opiniis sin prava. 2 Tiam ekflamis la kolero de Elihu, filo de Baraĥel, Buzano, el la familio de Ram. Kontraŭ Ijob ekflamis lia kolero pro tio, ke li opiniis sin pli prava ol Dio; 3 kaj kontraŭ liaj tri amikoj ekflamis lia kolero pro tio, ke ili ne trovis respondon kaj akuzis Ijobon. 4 Elihu atendis, dum ili parolis kun Ijob, ĉar ili estis pli aĝaj ol li. 5 Sed kiam Elihu vidis, ke ne troviĝas respondo en la buŝo de la tri viroj, ekflamis lia kolero.

6 Kaj ekparolis Elihu, filo de Baraĥel, la Buzano, kaj diris:

Mi estas juna, kaj vi estas maljunuloj; Tial mi hezitis kaj timis eldiri al vi mian opinion. 7 Mi pensis: La aĝo parolu, Kaj la jarmulto montru saĝon. 8 Sed la spirito en la homoj kaj la spiro de la Plejpotenculo Donas al ili prudenton. 9 Ne la grandaj estas la plej prudentaj, Kaj ne la maljunuloj sole scias juĝi, 10 Tial mi diras: Aŭskultu min; Mi ankaŭ eldiros mian opinion. 11 Jen mi atendis viajn vortojn, Mi atentis vian kompetentecon, Ĝis vi trovos la ĝustan parolon. 12 Sed atentante vin, mi vidis, Ke neniu el vi donas al Ijob moralinstruon, Respondante al liaj paroloj. 13 Ne diru: Ni trovis la saĝon. Dio instruu lin, ne homo. 14 Li ne direktis al mi siajn vortojn, Kaj per viaj diroj mi ne respondos al li. 15 Ili perdis la kuraĝon, ili ne plu respondis; Mankas al ili vortoj. 16 Mi atendis, ĝis ili ĉesos paroli; Sed ĉar ili haltis kaj ne plu respondis, 17 Tial ankaŭ mi de mia flanko respondos, Mi ankaŭ eldiros mian opinion. 18 Ĉar mi estas plena de vortoj; La spirito de mia interno min premas. 19 Mia interno estas kiel vino ŝtopfermita, Kiu krevigas novan felsakon. 20 Mi ekparolos, kaj tiam fariĝos al mi pli facile; Mi malfermos mian buŝon, kaj mi respondos. 21 Mi ne atentos la vizaĝon de persono, Kaj mi ne flatos al homo; 22 Ĉar mi ne povoscias flati; Aliokaze pereigu min mia Kreinto.

33

Aŭskultu do, Ijob, miajn parolojn, Kaj atentu ĉiujn miajn vortojn. 2 Jen mi malfermis mian buŝon, Parolas mia lango en mia gorĝo. 3 Ĝuste el mia koro estas miaj paroloj, Kaj puran scion eldiros miaj lipoj. 4 La spirito de Dio min kreis, Kaj la spiro de la Plejpotenculo min vivigas. 5 Se vi povas, respondu al mi; Armu vin kontraŭ mi, kaj stariĝu. 6 Jen mi simile al vi estas de Dio; Mi ankaŭ estas farita el argilo. 7 Vidu, vi ne bezonas timi min, Kaj mia ŝarĝo ne pezos sur vi. 8 Vi parolis antaŭ miaj oreloj, Kaj mi aŭdis la sonon de tiaj vortoj: 9 Mi estas pura, sen malbonagoj; Senkulpa, mi ne havas pekon; 10 Jen Li trovis ion riproĉindan en mi, Li rigardas min kiel Lian malamikon; 11 Li metis miajn piedojn en ŝtipon; Li observas ĉiujn miajn vojojn. 12 Sed en tio vi ne estas prava, mi respondas al vi; Ĉar Dio estas pli granda ol homo. 13 Kial vi havas pretendon kontraŭ Li pro tio, Ke Li ne donas al vi kalkulraporton pri ĉiuj Siaj faroj? 14 Cetere Dio parolas en unu maniero kaj en alia maniero, Sed oni tion ne rimarkas. 15 En sonĝo, en nokta vizio, Kiam sur la homojn falis dormo, Kiam ili dormas sur la lito, 16 Tiam Li malfermas la orelon de la homoj, Kaj, doninte instruon, sigelas ĝin, 17 Por deturni homon de ia faro Kaj gardi viron kontraŭ fiereco, 18 Por ŝirmi lian animon kontraŭ pereo Kaj lian vivon kontraŭ falo sub glavon. 19 Ankaŭ per malsano sur lia lito Li avertas lin, Kiam ĉiuj liaj ostoj estas ankoraŭ fortaj. 20 Kaj abomenata fariĝas por li en lia vivo la manĝaĵo, Kaj por lia animo la frandaĵo. 21 Lia karno konsumiĝas tiel, ke oni ĝin jam ne vidas; Kaj elstaras liaj ostoj, kiuj antaŭe estis nevideblaj. 22 Kaj lia animo alproksimiĝas al la pereo, Kaj lia vivo al la mortigo. 23 Sed se li havas por si anĝelon proparolanton, Kvankam unu el mil, Kiu elmontrus pri la homo lian pravecon, 24 Tiam Li indulgas lin, kaj diras: Liberigu lin, ke li ne malsupreniru en la tombon, Ĉar Mi trovis pardonigon. 25 Tiam lia korpo fariĝas denove freŝa, kiel en la juneco; Li revenas al la tagoj de sia knabeco. 26 Li preĝas al Dio, Kaj ĉi Tiu korfavoras lin, Kaj montras al li Sian vizaĝon kun ĝojo, Kaj rekompencas la homon laŭ lia virteco. 27 Li rigardas la homojn, kaj diras: Mi pekis, la veron mi kripligis, Kaj Li ne repagis al mi; 28 Li liberigis mian animon, ke ĝi ne iru en pereon, Kaj mia vivo vidas la lumon. 29 Ĉion ĉi tion Dio faras Du aŭ tri fojojn kun homo, 30 Por deturni lian animon de pereo Kaj prilumi lin per la lumo de vivo. 31 Atentu, Ijob, aŭskultu min; Silentu, kaj mi parolos. 32 Se vi havas, kion diri, respondu al mi; Parolu, ĉar mi dezirus, ke vi montriĝu prava. 33 Se ne, tiam aŭskultu min; Silentu, kaj mi instruos al vi saĝon.