Выбрать главу
7 Mi raportos pri la decido: La Eternulo diris al mi: Vi estas Mia filo, Hodiaŭ Mi vin naskis. 8 Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, Kaj por posedo limojn de tero. 9 Vi disbatos ilin per fera sceptro, Kiel potan vazon vi ilin dispecigos.
10 Kaj nun, ho reĝoj, prudentiĝu; Instruiĝu, juĝistoj de la tero! 11 Servu al la Eternulo kun timo, Kaj ĝoju kun tremo. 12 Kisu la filon, ke Li ne koleru, kaj vi ne pereu sur la vojo, Ĉar baldaŭ ekbrulos Lia kolero. Feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin.

3

Psalmo de David, kiam li forkuris de sia filo Abŝalom.

Ho Eternulo, kiel multaj estas miaj premantoj, Multaj leviĝis kontraŭ mi! 2 Multaj diradas pri mia animo: Ne ekzistas por li savo de Dio. Sela. 3 Sed Vi, ho Eternulo, estas ŝildo por mi, Mia honoro kaj levanto de mia kapo. 4 Per mia voĉo mi vokas al la Eternulo, Kaj Li respondas al mi de Sia sankta monto. Sela. 5 Mi kuŝiĝas kaj endormiĝas, Kaj mi vekiĝas, ĉar la Eternulo min subtenas. 6 Mi ne timas miriadojn da kontraŭuloj, Kiuj estas ĉirkaŭ mi. 7 Leviĝu, ho Eternulo, savu min, mia Dio; Ĉar Vi frapis al ĉiuj miaj malamikoj la vangojn, La dentojn de la malpiuloj Vi frakasis. 8 Ĉe la Eternulo estas la savo; Super Via popolo estu Via beno.

Sela.

4

Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de David.

Kiam mi vokas, respondu al mi, justa mia Dio! En premo Vi liberigas min; Korfavoru min, kaj aŭskultu mian preĝon. 2 Homidoj, ĝis kiam mia honoro estos malhonorata? Ĝis kiam vi amos vantaĵon kaj celos malveron? Sela. 3 Sciu do, ke la Eternulo apartigis la piulon por Si; La Eternulo aŭdas, kiam mi vokas al Li. 4 Tremu, kaj ne peku; Meditu en viaj koroj, sur viaj kuŝejoj, kaj estu fortikanimaj.

Sela.

5 Oferdonu oferojn piajn, Kaj fidu la Eternulon. 6 Multaj diradas: Kiu montros al ni bonon? Direktu sur nin la lumon de Via vizaĝo, ho Eternulo! 7 Vi metis ĝojon en mian koron, pli ol dum ilia greno kaj ilia mosto plimultiĝas. 8 Pace mi kuŝiĝas kaj tuj endormiĝas; Ĉar Vi, ho Eternulo, loĝigas min sola en sendanĝereco.

5

Al la ĥorestro. Por blovaj instrumentoj. Psalmo de David.

Miajn vortojn aŭskultu, ho Eternulo. Trapenetru miajn pensojn. 2 Aŭdu la voĉon de mia krio, mia Reĝo kaj mia Dio; Ĉar al Vi mi preĝas. 3 Ho Eternulo, matene Vi aŭdas mian voĉon; Matene mi eldiras mian preĝon al Vi, kaj mi atendas. 4 Ĉar Vi ne estas tia Dio, kiu amas malpiaĵon; Malbonulo ne povas gasti ĉe Vi. 5 Fanfaronuloj ne staros antaŭ Vi; Vi malamas ĉiujn, kiuj faras malbonon. 6 Vi pereigas tiujn, kiuj parolas malveron; Sangavidan kaj malican la Eternulo abomenas. 7 Kaj mi, pro Via granda favoro, eniros en Vian domon; Mi kliniĝos en Via sankta templo kun respektego al Vi. 8 Ho Eternulo, gvidu min laŭ Via justeco; Pro miaj insidantoj ebenigu antaŭ mi Vian vojon. 9 Ĉar ne ekzistas vero en ilia buŝo; En ilia interno estas malvirteco; Malfermita tombo estas ilia gorĝo; Per sia lango ili hipokritas. 10 Montru ilian kulpon, ho Dio, Ke ili falu per siaj intencoj; Pro iliaj multaj krimoj ĵetu ilin malsupren, Ĉar ili ribelis kontraŭ Vi. 11 Kaj ekĝojos ĉiuj, kiuj fidas Vin; Ili eterne estos gajaj, kaj Vi ilin favoros; Kaj triumfos pri Vi tiuj, kiuj amas Vian nomon. 12 Ĉar Vi, ho Eternulo, benas piulon; Kiel per ŝildo Vi ĉirkaŭdefendas lin per favoro.

6

Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj, por basuloj. Psalmo de David.

Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu, Kaj ne en Via furiozo min punu. 2 Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi senfortiĝis; Sanigu min, ho Eternulo, ĉar ektremis miaj ostoj. 3 Kaj mia animo forte ektremis; Kaj Vi, ho Eternulo, ĝis kiam? 4 Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon; Helpu min pro Via favorkoreco. 5 Ĉar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi; En Ŝeol, kiu gloros Vin? 6 Mi laciĝis de mia ĝemado; Ĉiun nokton mi priverŝas mian liton; Per miaj larmoj mi malsekigas mian kuŝejon. 7 Sekiĝis de malĝojo mia vizaĝo, Maljuniĝis de ĉiuj miaj premantoj. 8 Foriĝu de mi, ĉiuj, kiuj faras malbonon; Ĉar aŭdis la Eternulo la voĉon de mia ploro. 9 Aŭdis la Eternulo mian peton; La Eternulo akceptos mian preĝon. 10 Hontigitaj kaj tre teruritaj estos ĉiuj miaj malamikoj; Ili forturniĝos kaj tuj estos hontigitaj.

7

Senkulpiĝo de David, kiun li kantis al la Eternulo pri Kuŝ, la Benjamenido.

Ho Eternulo, mia Dio, ĉe Vi mi rifuĝas; helpu min kontraŭ ĉiuj miaj persekutantoj, kaj savu min, 2 Por ke oni ne elŝiru, kiel leono, mian animon, Ĝin disŝirante, dum neniu savas. 3 Ho Eternulo, mia Dio! se mi faris ĉi tion, Se ekzistas maljusteco en miaj manoj, 4 Se al mia amiko mi pagis per malbono, Aŭ se mi difektis tiun, kiu premis min senkaŭze: 5 Tiam malamiko persekutu mian animon, Li atingu kaj enpremu mian vivon en la teron, Kaj mian honoron li metu en la polvon. Sela. 6 Stariĝu, ho Eternulo, en Via kolero, Leviĝu super la furiozon de miaj premantoj; Kaj vekiĝu por mi, Vi, kiu ordonis fari juĝon. 7 Kaj amaso da popoloj Vin ĉirkaŭos; Kaj super ili reiru supren. 8 La Eternulo juĝas popolojn. Juĝu min, ho Eternulo, laŭ mia justeco kaj laŭ mia pieco. 9 Finiĝu la malboneco de malpiuloj, kaj Vi subtenu justulon, Vi, kiu esploras korojn kaj internaĵojn, justa Dio! 10 Mia ŝildo estas ĉe Dio, Kiu savas piajn korojn. 11 Dio estas juĝanto justa, Kaj Dio minacanta ĉiutage. 12 Se oni ne reĝustiĝas, Li akrigas Sian glavon, Streĉas Sian pafarkon kaj direktas ĝin. 13 Kaj Li pretigas por ĝi mortigilojn, Siajn sagojn Li faras bruligaj. 14 Jen tiu gravediĝis per malbono, Portis en si malicon, kaj naskis mensogon. 15 Li fosis kavon kaj profundigis ĝin, Kaj li falis en la kavon, kiun li pretigis. 16 Lia malico refalos sur lian kapon, Kaj sur lian verton falos lia krimo. 17 Mi gloros la Eternulon pro Lia justeco, Kaj kantos la nomon de la Eternulo Plejalta.

8