Выбрать главу

Al la ĥorestro. Por la gitito. Psalmo de David.

Ho Eternulo, nia Sinjoro, Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero! Vi levis Vian gloron super la ĉielon. 2 Per la buŝo de junaj infanoj kaj suĉinfanoj Vi fondis al Vi potencon kontraŭ Viaj malamikoj, Por kvietigi la malamikon kaj la venĝemulon. 3 Kiam mi rigardas Vian ĉielon, la faron de Viaj fingroj, La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis: 4 Kio estas homo, ke Vi lin memoras? Kio estas homido, ke Vi pensas pri li? 5 Vi malaltigis lin malmulte antaŭ Dio; Per honoro kaj beleco Vi lin kronis. 6 Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj; Ĉion Vi metis sub liajn piedojn: 7 Ŝafojn kaj bovojn ĉiujn Kaj ankaŭ la sovaĝajn bestojn, 8 La birdojn de la ĉielo kaj la fiŝojn de la maro, Ĉion, kio iras la vojojn de la maroj. 9 Ho Eternulo, nia Sinjoro, Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!

9

Al la ĥorestro. Por mut-labeno. Psalmo de David.

Mi gloros Vin, ho Eternulo, per mia tuta koro; Mi rakontos ĉiujn Viajn mirindaĵojn. 2 Mi ĝojos kaj triumfos pro Vi; Mi kantos Vian nomon, ho Vi Plejalta. 3 Ĉar miaj malamikoj turniĝas malantaŭen, Ili falas kaj pereas antaŭ Vi. 4 Ĉar Vi faris por mi juĝon kaj plenumon de leĝo; Vi sidiĝis sur la trono, Vi justa juĝanto. 5 Vi indignis kontraŭ la popoloj, Vi pereigis malpiulojn, Ilian nomon Vi ekstermis por ĉiam kaj eterne. 6 La malamikoj malaperis, ruiniĝis por ĉiam; Iliajn urbojn Vi renversis, La memoro pri ili pereis kune kun ili. 7 Sed la Eternulo restas eterne, Li pretigis Sian tronon por juĝo. 8 Kaj Li juĝos la mondon kun justeco, Li plenumos leĝojn inter la popoloj kun senpartieco. 9 Kaj la Eternulo estos rifuĝo por la premato, Rifuĝo en la tempo de mizero. 10 Kaj esperos al Vi tiuj, kiuj konas Vian nomon, Ĉar Vi ne forlasas tiujn, kiuj serĉas Vin, ho Eternulo. 11 Kantu al la Eternulo, kiu loĝas sur Cion, Rakontu inter la popoloj Liajn farojn. 12 Ĉar venĝante por la sango, Li memoras pri ili, Li ne forgesas la krion de malfeliĉuloj. 13 Estu favora al mi, ho Eternulo; Vidu, kion mi suferas de miaj malamikoj, Vi, kiu suprenlevas min el la pordegoj de la morto, 14 Por ke mi rakontu Vian tutan gloron En la pordegoj de la filino de Cion Kaj mi ĝoju pro Via savo. 15 Eniĝis la popoloj en la kavon, kiun ili elfosis; En la reton, kiun ili metis, enkaptiĝis ilia piedo. 16 Oni ekkonas la Eternulon laŭ la juĝo, kiun Li faris; Per la faroj de siaj manoj estas kaptita la malpiulo.

Higajon.Sela.

17 La malbonuloj reiru en Ŝeolon, Ĉiuj popoloj, kiuj forgesas Dion. 18 Ĉar ne por ĉiam malriĉulo estos forgesita, Kaj la espero de mizeruloj ne pereos por eterne. 19 Leviĝu, ho Eternulo, ke homoj ne tro fortiĝu; La popoloj estu juĝataj antaŭ Via vizaĝo. 20 Metu, ho Eternulo, timon sur ilin, La popoloj sciu, ke ili estas homoj.

Sela.

10

Kial, ho Eternulo, Vi staras malproksime? Kial Vi kaŝas Vin en la tempo de la mizero? 2 Pro la malhumileco de malbonulo suferas malriĉulo; Ili kaptiĝu per la artifikoj, kiujn ili elpensis. 3 Ĉar malbonulo fanfaronas pri la kapricoj de sia animo; Rabanto forlasas, malŝatas la Eternulon. 4 Malpiulo en sia malhumileco ne esploras; En ĉiuj liaj pensoj Dio ne ekzistas. 5 Li ĉiam iras forte laŭ siaj vojoj; Viaj juĝoj estas tro alte super li; Ĉiujn siajn malamikojn li forspitas. 6 Li diris en sia koro: Mi ne ŝanceliĝos, De generacio al generacio neniam estos al mi malbone. 7 Lia buŝo estas plena de malbenado, trompo, kaj malico; Sub lia lango estas suferigo kaj malvero. 8 Inside li sidas en la vilaĝoj; Kaŝe li mortigas senkulpulon; Liaj okuloj spionas malriĉulon. 9 Li sidas inside en kaŝita loko, kiel leono en la kaverno; Li insidas, por kapti malriĉulon; Kaj li kaptas malriĉulon, tirante lin en sian reton. 10 Li insidas, alpremiĝas, Kaj la malriĉulo falas en liajn fortajn ungegojn. 11 Li diras en sia koro: Dio forgesis, Li kovras Sian vizaĝon, Li neniam vidos. 12 Leviĝu, ho Eternulo; ho Dio, levu Vian manon; Ne forgesu mizerulojn. 13 Por kio malpiulo malŝatas Dion, Kaj diras en sia koro, ke Vi ne postulos respondon? 14 Vi vidas ja, ĉar mizerojn kaj suferojn Vi rigardas, por redoni laŭ Via forto. Al Vi fordonas sin malriĉulo; Por orfo Vi estas helpanto. 15 Rompu la brakon de malpiulo kaj malbonulo, Por ke eĉ serĉante lian malbonon, oni ĝin ne trovu. 16 La Eternulo estas Reĝo por eterne kaj ĉiam, Pereis la idolistoj de Lia tero. 17 Deziron de humiluloj Vi aŭdas, ho Eternulo; Vi fortigas ilian koron, Vi atentigas Vian orelon, 18 Por doni juĝon al orfo kaj premato, Por ke oni ĉesu peli homon de la tero.

11

Al la ĥorestro. De David.

Ĉe la Eternulo mi rifuĝas. Kial vi diras al mia animo: Flugu kiel birdo sur vian monton? 2 Ĉar jen la malbonuloj streĉis pafarkon, Almetis sagon sian al la tendeno, Por pafi kaŝe kontraŭ la honestajn korojn. 3 Kiam la fundamentoj estas detruitaj, Kion povas fari la justulo? 4 La Eternulo estas en Sia sankta templo; La trono de la Eternulo estas en la ĉielo; Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn. 5 La Eternulo elprovas justulon; Sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas. 6 Sur la malpiulojn Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj sulfuron; Brula vento estos kaliko, destinita por ili. 7 Ĉar la Eternulo estas justa, Li amas justecon; La piulo vidos Lian vizaĝon.

12

Al la ĥorestro. Por basuloj. Psalmo de David.

Helpu, ho Eternulo, ĉar malaperis piuloj Kaj maloftiĝis fideluloj inter la homidoj. 2 Malveron ili parolas unuj al aliaj, Vortojn flatajn el koro hipokrita. 3 La Eternulo ekstermu ĉiun flatan buŝon Kaj langon fanfaronantan, 4 Tiujn, kiuj diras: Per nia lango ni venkos, Nia buŝo estas kun ni; kiu estas sinjoro super ni? 5 Ĉar prematoj estas ruinigataj kaj malfeliĉuloj ĝemas, Tial nun Mi Min levos, diras la Eternulo; Mi donos savon al tiuj, kiuj sopiras pri ĝi. 6 La paroloj de la Eternulo estas paroloj puraj, Arĝento, purigita en tera fandujo kaj sepfoje refandita. 7 Vi, ho Eternulo, konservos ilin, Vi gardos nin kontraŭ ĉi tiu generacio por eterne. 8 Ĉirkaŭe aperas multe da malpiuloj, Kiam malnobleco altiĝas inter la homidoj.