Выбрать главу

13

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi tute forgesos pri mi? Ĝis kiam Vi kaŝos Vian vizaĝon antaŭ mi? 2 Ĝis kiam mi havos zorgojn en mia animo Kaj sopirojn en mia koro ĉiutage? Ĝis kiam mia malamiko estos supre super mi? 3 Rigardu kaj aŭdu min, ho Eternulo, mia Dio; Lumigu miajn okulojn, ke mi ne ekdormu per morto; 4 Ke ne diru mia malamiko: Mi lin venkis; Ke ne ĝoju miaj premantoj, se mi falos. 5 Sed mi esperas al Via favorkoreco; Mia koro ĝojas pro Via savo. 6 Mi kantos al la Eternulo, Ĉar Li faris al mi bonon.

14

Al la ĥorestro. De David.

La sensaĝulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas. Ili sentaŭgiĝis, ili abomeniĝis pro siaj faroj; Ekzistas neniu, kiu faras bonon. 2 La Eternulo el la ĉielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion. 3 Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis; Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas eĉ unu. 4 Ĉu ne prudentiĝos ĉiuj, kiuj faras malbonon, Kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon, Kaj kiuj ne vokas al la Eternulo? 5 Tie ili forte ektimis, Ĉar Dio estas en la generacio de la justuloj. 6 Vi malhonoris la konsilon de malriĉulo, Sed la Eternulo estas lia rifuĝejo. 7 Ho, ke venu el Cion savo al Izrael! Kiam la Eternulo revenigos Sian forkaptitan popolon, Tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael.

15

Psalmo de David.

Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo? Kiu povas loĝi sur Via sankta monto? 2 Tiu, kiu vivas honeste, agas juste, Kaj parolas veron el sia koro; 3 Kiu ne kalumnias per sia lango, Ne faras malbonon al sia kunulo, Kaj ne ĵetas malhonoron sur sian proksimulon; 4 Kiu abomenas malnoblulon Kaj estimas la respektantojn de la Eternulo, Kiu faris ĵuron malprofite por si kaj ĝin ne rompas; 5 Kiu sian monon ne donas procentege, Kaj subaĉetajn donacojn kontraŭ senkulpulo ne akceptas. Kiu tiel agas, tiu neniam falos.

16

Verko de David.

Gardu min, ho Dio, ĉar mi rifuĝas ĉe Vi. 2 Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Sinjoro; Mi ne havas alian bonon krom Vi. 3 Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero, Kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro. 4 Multiĝos la malĝojoj de tiuj, kiuj sekvis alian; Mi ne verŝos iliajn sangajn verŝoferojn Kaj ne metos iliajn nomojn en mian buŝon. 5 La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko; Vi subtenas mian sorton. 6 Loto agrabla trafis min, Ĉarma estas mia heredo. 7 Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min; Eĉ en la nokto instruas min mia internaĵo. 8 Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi; Ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos. 9 Tial ĝojas mia koro, raviĝas mia animo; Eĉ mia karno ripozas senzorge. 10 Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol; Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru. 11 Vi konigos al mi la vojon de la vivo; Multe da ĝojoj estas antaŭ Vi, Ĉarmoj estas en Via dekstra mano eterne.

17

Preĝo de David.

Aŭskultu, ho Eternulo, la justulon, atentu mian krion, Donu orelon al mia preĝo el ne malsincera buŝo. 2 De Vi venos mia juĝo; Viaj okuloj rigardos la veremecon. 3 Vi esploras mian koron, ekzamenas ĝin en la nokto; Vi elprovas min, Kaj Vi trovas nenion, kion mi intencus, Sed kio ne volus eliri el mia buŝo. 4 Pri homaj faroj, konforme al la vortoj el Via buŝo, Mi gardis min de vojoj kontraŭleĝaj. 5 Miaj paŝoj tuj sekvas en Viaj postesignoj, miaj piedoj ne ŝanceliĝas. 6 Mi vokas al Vi, ĉar Vi respondos al mi, ho Dio; Klinu al mi Vian orelon kaj aŭdu mian parolon. 7 Montru Vian mirindan favorkorecon, Vi, kiu per Via dekstra mano helpas la fidantojn kontraŭ la atakantoj. 8 Gardu min kiel la pupilon de la okulo, Per la ombro de Viaj flugiloj kaŝu min 9 De la malbonuloj, kiuj atakas min, De miaj malamikoj, kiuj ĉirkaŭe insidas kontraŭ mia animo. 10 Sian koron ili fermis, Per sia buŝo ili parolas fiere. 11 Kien ni iras, ili nin ĉirkaŭas; Siajn okulojn ili direktas, por ĵeti nin sur la teron. 12 Li similas leonon, kiu avidas akiron, Kaj leonidon, kiu sidas en kaŝita loko. 13 Leviĝu, ho Eternulo, antaŭvenu kaj renversu lin; Savu mian animon kontraŭ la malbonulo per Via glavo, 14 Kontraŭ la homoj, ho Eternulo, per Via mano, Kontraŭ la homoj de ĉi tiu mondo, kiuj havas sian parton en la nuna vivo, Kaj kies ventron Vi plenigis per Viaj trezoroj, Ke iliaj filoj estos sataj kaj ili lasos restaĵon por siaj infanoj. 15 Kaj mi en pieco rigardos Vian vizaĝon; Vekiĝante, mi satiĝos per Via bildo.

18

Al la ĥorestro. De la sklavo de la Eternulo, David, kiu eldiris al la Eternulo la vortojn de ĉi tiu kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de ĉiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul. Kaj li diris:

Mi varmege Vin amas, ho Eternulo, mia forteco! 2 La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikaĵo, kaj mia Savanto, Mia Dio, mia forta Roko, kiun mi fidas, Mia ŝildo kaj la korno de mia savo, mia rifuĝejo. 3 Mi vokas al la Eternulo, la glorinda; Kaj mi saviĝas de miaj malamikoj. 4 Ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, Kaj torentoj pereigaj min teruris; 5 La ŝnuroj de Ŝeol min ĉirkaŭis, La retoj de la morto min atingis. 6 En mia premiteco mi vokis la Eternulon, Kaj al mia Dio mi kriis; El Sia templo Li aŭdis mian voĉon, Kaj mia krio al Li atingis Liajn orelojn. 7 Ektremis kaj ekskuiĝis la tero, La fundamentoj de la montoj ekmoviĝis Kaj ekŝanceliĝis, ĉar Li koleris. 8 Leviĝis fumo el Lia nazo, Kaj ekstermanta fajro el Lia buŝo; Karboj ekflamis de ĝi. 9 Li klinis la ĉielon kaj iris malsupren; Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj. 10 Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, Kaj Li portiĝis sur la flugiloj de la vento. 11 El la mallumo Li faris al Si kovron, Tendon Li faris ĉirkaŭ Si el la mallumo de la akvo, densaj nuboj. 12 De la brilo antaŭ Li, tra Liaj densaj nuboj, Flugis hajlo kaj brulantaj karboj. 13 Kaj la Eternulo ektondris en la ĉielo, Kaj la Plejaltulo aŭdigis Sian voĉon; Hajlon kaj brulantajn karbojn. 14 Li ĵetis Siajn sagojn, kaj dispelis ilin; Ĵetis multajn fulmojn, kaj konfuzis ilin. 15 Kaj malkovriĝis la kuŝujoj de la akvoj, Kaj nudiĝis la fundamentoj de la universo, De Via minaca voĉo, ho Eternulo, De la kolera spirado de Via nazo. 16 Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min; Li eltiras min el grandaj akvoj; 17 Li savas min de mia potenca malamiko, Kaj de miaj malamantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol mi. 18 Ili atingis min en la tago de mia malfeliĉo; Sed la Eternulo fariĝis mia subteno. 19 Kaj Li elkondukis min en vastan lokon; Li liberigis min, ĉar Li estas favora al mi. 20 La Eternulo rekompencas min laŭ mia justeco; Laŭ la pureco de miaj manoj Li repagas al mi. 21 Ĉar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaŭ mia Dio. 22 Ĉar ĉiuj Liaj leĝoj estis antaŭ mi, Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi. 23 Mi estis senkulpa antaŭ Li, Kaj mi gardis min, ke mi ne peku. 24 Kaj la Eternulo rekompencis min laŭ mia justeco, Laŭ la pureco de miaj manoj antaŭ Liaj okuloj. 25 Kun favorkorulo Vi estas favorkora, Kun piulo Vi estas pia, 26 Kun purulo Vi agas laŭ lia pureco, Kaj kun maliculo laŭ lia maliceco. 27 Ĉar humilan popolon Vi helpas, Sed altajn okulojn Vi malaltigas. 28 Ĉar Vi lumigas mian lumilon; La Eternulo, mia Dio, lumigas mian mallumon. 29 Ĉar kun Vi mi forkurigas militistaron, Kaj kun mia Dio mi transsaltas muron. 30 La vojo de Dio estas perfekta; La parolo de la Eternulo estas tute pura; Li estas ŝildo por ĉiuj, kiuj Lin fidas. 31 Ĉar kiu estas Dio, krom la Eternulo? Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio? 32 Tiu Dio, kiu ĉirkaŭzonas min per forto Kaj perfektigas mian vojon; 33 Kiu similigas miajn piedojn al cervaj, Kaj starigas min sur miaj altaĵoj; 34 Kiu instruas mian manon militi, Kaj miajn brakojn streĉi kupran pafarkon. 35 Vi donis al mi la ŝildon de Via savo; Kaj Via dekstra mano subtenas min, Kaj Via favoro min grandigas. 36 Vi larĝigas mian paŝon sub mi, Por ke ne ŝanceliĝu miaj piedoj. 37 Mi persekutas miajn malamikojn, kaj mi atingas ilin; Kaj mi ne revenas, ĝis mi ilin pereigas. 38 Mi ilin frakasas, ke ili ne povas plu leviĝi; Ili falas sub miajn piedojn. 39 Vi ĉirkaŭzonas min per forto por la milito; Miajn atakintojn Vi ĵetas sub min. 40 Vi forkurigas de mi miajn malamikojn, Kaj miajn malamantojn mi ekstermas. 41 Ili krias, sed ne venas helpanto; Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili. 42 Mi disflugigas ilin, kiel polvon laŭ la vento; Kiel stratan koton mi ilin forĵetas. 43 Vi savas min de popola tumulto; Vi faras min ĉefo de la nacioj; Popolo, kiun mi ne konas, servas min. 44 Per atentaj oreloj ili obeas min; Aligentuloj respektegas min. 45 Aligentuloj senfortiĝas, Kaj kuras terurite el siaj fortikaĵoj. 46 Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; Kaj alte glorata estu la Dio de mia savo: 47 Tiu Dio, kiu donas al mi venĝon Kaj submetas al mi popolojn, 48 Kiu savas min de miaj malamikoj, Altigas min super miaj atakintoj, Kaj savas min de perfortulo. 49 Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantas. 50 Li donas grandan helpon al Sia reĝo, Kaj faras favoraĵon al Sia sanktoleito, Al David kaj al lia idaro, por eterne.