Выбрать главу

22

Al la ĥorestro. Por ario: Matenkrepuska Cervino. Psalmo de David.

Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min, Kaj estas malproksima de mia savo, de miaj plendaj paroloj? 2 Mia Dio, mi vokas en la tago, kaj Vi ne respondas; En la nokto, kaj mi ne trovas trankvilon. 3 Sed Vi estas sankta, Ho Vi, kiu loĝas inter la glorado de Izrael. 4 Vin fidis niaj patroj; Ili fidis, kaj Vi ilin helpis. 5 Al Vi ili kriadis kaj estis savataj; Vin ili fidis, kaj ili ne devis honti. 6 Sed mi estas vermo kaj ne homo; Mokata de la homoj, malestimata de la popolo. 7 Ĉiuj, kiuj min vidas, insultas min, Malfermegas la buŝon, balancas la kapon, dirante: 8 Li apogis sin al la Eternulo: Tiu helpu lin; Tiu savu lin, se Li amas lin. 9 Vi eltiris ja min el la ventro, Vi zorgis pri mi sur la brusto de mia patrino. 10 Al Vi mi estis ĵetita de post la momento de mia naskiĝo; De la ventro de mia patrino Vi estas mia Dio. 11 Ne malproksimiĝu de mi, Ĉar malfeliĉo estas proksima, kaj helpanton mi ne havas. 12 Ĉirkaŭis min multaj bovoj, Fortaj bovoj Baŝanaj stariĝis ĉirkaŭ mi. 13 Ili malfermegis kontraŭ mi siajn buŝojn, Kiel leono ŝiranta kaj krieganta. 14 Kiel akvo mi disverŝiĝis, Kaj disiĝis ĉiuj miaj ostoj; Mia koro fariĝis kiel vakso, Fandiĝis en mia interno. 15 Mia forto elsekiĝis kiel peco da poto; Mia lango algluiĝis al mia palato; Kaj Vi metas min en tomban polvon. 16 Ĉar ĉirkaŭis min hundoj; Amaso da malbonuloj staras ĉirkaŭ mi; Ili mordas miajn manojn kaj piedojn. 17 Mi povas kalkuli ĉiujn miajn ostojn; Ili rigardas kaj konstante rigardas. 18 Ili dividas miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotas. 19 Sed Vi, ho Eternulo, ne malproksimiĝu; Mia forto, rapidu, por helpi min. 20 Savu de la glavo mian animon, Mian solan savu de la hundo. 21 Savu min de buŝo de leono, Kaj helpu min kontraŭ kornoj de bubaloj. 22 Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj; En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros. 23 Respektantoj de la Eternulo, gloru Lin; Tuta semo de Jakob, honoru Lin; Tuta semo de Izrael, estimegu Lin. 24 Ĉar Li ne malŝatis kaj ne malestimis la suferojn de premato, Kaj ne kaŝis antaŭ li Sian vizaĝon; Sed aŭskultis lin, kiam tiu kriis al Li. 25 Vin mi gloros en granda komunumo; Mi plenumos miajn promesojn antaŭ Liaj respektantoj. 26 La humiluloj manĝu kaj satiĝu, Gloru la Eternulon Liaj serĉantoj; Via koro vivu eterne. 27 Rememoros kaj revenos al la Eternulo ĉiuj finoj de la mondo; Kaj kliniĝos antaŭ Vi ĉiuj popolaj familioj. 28 Ĉar al la Eternulo apartenas la reĝado; Li reĝas super la popoloj. 29 Manĝos kaj kliniĝos ĉiuj grasuloj de la tero; Antaŭ Li genufleksos ĉiuj forirantaj al la tombo Kaj nepovantaj konservi sian animon viva. 30 Naskotaro Lin servos; Oni predikos pri mia Sinjoro al la estonta generacio. 31 Al naskota popolo oni venos kaj predikos Pri Lia justeco kaj pri Liaj faroj.

23

Psalmo de David.

La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos. 2 Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min. 3 Li kvietigas mian animon; Li kondukas min laŭ vojo de la vero, pro Sia nomo. 4 Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogiĝilo trankviligos min. 5 Vi kovras por mi tablon antaŭ miaj malamikoj; Vi ŝmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita. 6 Nur bono kaj favoro sekvos min en la daŭro de mia tuta vivo; Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.

24

Psalmo de David.

Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, La mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj. 2 Ĉar Li sur la maroj ĝin fondis Kaj sur la akvoj ĝin fortikigis. 3 Kiu supreniros sur la monton de la Eternulo? Kaj kiu staros ĉe Lia sankta loko? 4 Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, Kiu ne fordonis sian animon al malvero Kaj ne ĵuras trompe. 5 Li ricevos benon de la Eternulo, Kaj bonfarojn de Dio, lia savanto. 6 Tio estas la gento de Liaj adorantoj, De la serĉantoj de Via vizaĝo, ho Dio de Jakob. Sela. 7 Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj leviĝu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Reĝo de gloro. 8 Kiu estas tiu Reĝo de gloro? La Eternulo forta kaj potenca, La Eternulo, la potenculo de milito. 9 Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj leviĝu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Reĝo de gloro. 10 Kiu estas tiu Reĝo de gloro? La Eternulo Cebaot, Li estas la Reĝo de gloro.

Sela.

25

De David.

Al Vi, ho Eternulo, mi levas mian animon. 2 Ho mia Dio, Vin mi fidas; Ne lasu min hontiĝi; Ne lasu, ke miaj malamikoj moku pri mi. 3 Ĉar neniu el tiuj, kiuj esperas al Vi, hontiĝos; Nur tiuj hontiĝos, kiuj forlasas Vin senpripense. 4 Viajn vojojn, ho Eternulo, montru al mi; Instruu min sekvi Vian iradon. 5 Gvidu min en Via vero kaj lernigu min, Ĉar Vi estas la Dio, kiu min helpas; Al Vi mi esperas ĉiun tagon. 6 Rememoru, ho Eternulo, Vian kompatemecon kaj Vian favorkorecon, Ĉar ili estis de ĉiam. 7 La pekojn de mia juneco kaj miajn krimojn ne rememoru; Laŭ Via favorkoreco rememoru min, Pro Via boneco, ho Eternulo! 8 Bona kaj justa estas la Eternulo, Tial Li montras al pekantoj la vojon. 9 Li gvidas la humilulojn en justeco, Kaj instruas al la humiluloj Siajn vojojn. 10 Ĉiuj vojoj de la Eternulo estas favorkoreco kaj fideleco al tiuj, Kiuj observas Lian interligon kaj Liajn leĝojn. 11 Pro Via nomo, ho Eternulo, pardonu al mi mian pekon, Ĉar ĝi estas granda. 12 Al ĉiu homo, kiu timas la Eternulon, Li montras la vojon, kiun tiu devas elekti. 13 Lia animo ĝuos bonon, Kaj liaj idoj posedos la teron. 14 Konfidon de la Eternulo havas Liaj timantoj; Kaj Sian aranĝon Li sciigas al ili. 15 Miaj okuloj estas ĉiam direktitaj al la Eternulo, Ĉar Li eltiras el reto miajn piedojn. 16 Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Ĉar mi estas soleca kaj mizera. 17 La suferoj de mia koro estas grandaj; El mia premateco elkonduku min. 18 Rigardu mian suferon kaj mizeron, Kaj pardonu ĉiujn miajn pekojn. 19 Rigardu, kiel multaj estas miaj malamikoj Kaj per kia kruela malamo ili min malamas. 20 Gardu mian animon kaj savu min; Ne lasu min hontiĝi, ĉar Vin mi fidas. 21 Senkulpeco kaj justeco defendu min, Ĉar al Vi mi esperas. 22 Liberigu, ho Dio, Izraelon el ĉiuj liaj suferoj.