Выбрать главу

26

De David.

Juĝu min, ho Eternulo, ĉar mi iris en sincereco kaj la Eternulon mi fidis; Mi ne ŝanceliĝos. 2 Esploru min, ho Eternulo, kaj elprovu min; Refandu mian internaĵon kaj mian koron. 3 Ĉar Via favorkoreco estas antaŭ miaj okuloj; Kaj mi marŝas en Via vero. 4 Mi ne sidas kun homoj malveremaj, Kaj kun falsemuloj mi ne iros. 5 Mi malamas societon de malbonfarantoj, Kaj kun malpiuloj mi ne sidos. 6 Mi lavas miajn manojn per senkulpeco; Kaj mi moviĝas ĉirkaŭ Via altaro, ho Eternulo, 7 Por aŭdigi laŭte gloradon Kaj famigi ĉiujn Viajn miraklojn. 8 Ho Eternulo, mi amas la ejon de Via domo, Kaj la lokon, en kiu loĝas Via gloro. 9 Ne pereigu mian animon kune kun la pekuloj, Nek mian vivon kun la sangaviduloj, 10 En kies manoj estas krimo Kaj kies dekstra mano estas plena de subaĉetaj donacoj. 11 Kaj mi iras en senkulpeco; Liberigu min kaj korfavoru min. 12 Mia piedo staras sur ebena loko; En kunvenoj mi benos la Eternulon.

27

De David.

La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri? 2 Kiam alproksimiĝos al mi malbonfarantoj, por manĝi mian karnon, Miaj kontraŭuloj kaj malamikoj, ili surpuŝiĝos kaj falos. 3 Se elpaŝos kontraŭ min armeo, Mia koro ne ektimos; Se leviĝos kontraŭ min milito, Ankaŭ tiam mi havos fidon. 4 Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la daŭro de mia tuta vivo, Por rigardi la ĉarmon de la Eternulo, admiri Lian templon. 5 Ĉar Li kovros min en Sia kabano en la tago de malbono; Li kaŝos min en sekreta loko de Sia tendo; Sur rokon Li levos min. 6 Kaj nun leviĝos mia kapo super miajn malamikojn, kiuj min ĉirkaŭas; Kaj mi oferfaros en Lia tendo oferojn de danko; Mi kantos kaj gloros la Eternulon. 7 Aŭskultu, ho Eternulo, mian voĉon, kiam mi vokas; Korfavoru min, kaj respondu al mi. 8 De Vi diris al mi mia koro: Serĉu Mian vizaĝon. Vian vizaĝon, ho Eternulo, mi serĉas. 9 Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon, Ne forpuŝu en kolero Vian sklavon; Vi estis mia helpo, Ne forpuŝu kaj ne forlasu min, ho Dio de mia savo. 10 Ĉar mia patro kaj mia patrino min forlasis, Sed la Eternulo min akceptis. 11 Instruu al mi, ho Eternulo, Vian vojon, Kaj konduku min sur ĝusta irejo, spite miajn insidantojn. 12 Ne fordonu min al la volo de miaj premantoj; Ĉar stariĝis kontraŭ mi falsaj atestantoj, plenaj de rabemeco. 13 Se mi ne esperus vidi la bonecon de la Eternulo En la lando de vivantoj! 14 Esperu al la Eternulo; Tenu vin forte, forta estu via koro; Jes, esperu al la Eternulo.

28

De David.

Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; Mia Roko, ne silentu al mi; Se Vi silentos al mi, mi similiĝos al tiuj, Kiuj iras en la tombon. 2 Aŭskultu la voĉon de mia petego, kiam mi krias al Vi, Kiam mi levas miajn manojn al Via plejsanktejo. 3 Ne kunpereigu min kune kun malpiuloj, kaj kun krimfarantoj, Kiuj parolas pace kun siaj proksimuloj, Dum malbono estas en ilia koro. 4 Redonu al ili laŭ iliaj faroj kaj laŭ iliaj malbonaj agoj; Laŭ la faroj de iliaj manoj redonu al ili; Redonu al ili, kion ili meritas. 5 Ĉar ili ne atentas la agojn de la Eternulo Kaj la farojn de Liaj manoj, Li disbatos ilin kaj ne rekonstruos. 6 Glorata estu la Eternulo, Ĉar Li aŭskultis la voĉon de mia petego. 7 La Eternulo estas mia forto kaj mia ŝildo; Lin fidis mia koro, kaj Li helpis min; Tial ekĝojas mia koro, Kaj per mia kanto mi Lin gloros. 8 La Eternulo estas ilia forto, Li estas savanta forto por Sia sanktoleito. 9 Helpu Vian popolon kaj benu Vian heredon, Kaj paŝtu kaj altigu ilin eterne.

29

Psalmo de David.

Tributu al la Eternulo, vi potenculoj, Tributu al la Eternulo honoron kaj forton. 2 Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; Kliniĝu antaŭ la Eternulo en sankta ornamo. 3 La voĉo de la Eternulo iras super la akvoj; La Dio de gloro tondras, La Eternulo super grandaj akvoj. 4 La voĉo de la Eternulo iras kun forto, La voĉo de la Eternulo iras kun majesto. 5 La voĉo de la Eternulo rompas cedrojn, La Eternulo rompas la cedrojn de Lebanon. 6 Li saltigas ilin kiel bovidon, Lebanonon kaj Sirjonon kiel bubalidon. 7 La voĉo de la Eternulo elhakas fajran flamon. 8 La voĉo de la Eternulo skuas dezerton, La Eternulo skuas la dezerton Kadeŝ. 9 La voĉo de la Eternulo igas cervinojn naski, kaj nudigas arbarojn; Kaj en Lia templo ĉio parolas pri Lia gloro. 10 La Eternulo regis en la tempo de la diluvo, La Eternulo restos Reĝo eterne. 11 La Eternulo donos forton al Sia popolo, La Eternulo benos Sian popolon per paco.

30

Psalmo-kanto ĉe inaŭguro de la Domo; de David.

Mi gloros Vin alte, ho Eternulo, Ĉar Vi levis min kaj Vi ne lasis miajn malamikojn triumfi super mi. 2 Ho Eternulo, mia Dio, mi vokis al Vi, Kaj Vi min sanigis. 3 Ho Eternulo, Vi ellevis el Ŝeol mian animon; Vi vivigis min, ke mi ne iru en la tombon. 4 Kantu al la Eternulo, ho Liaj piuloj, Kaj gloru Lian sanktan nomon. 5 Ĉar nur momenton daŭras Lia kolero, Sed tutan vivon daŭras Lia favoro; Vespere povas esti ploro, Sed matene venos ĝojego. 6 Kaj mi diris en la tempo de mia feliĉo: Mi neniam falos. 7 Ho Eternulo, per Via favoro Vi starigis mian monton fortike; Sed kiam Vi kaŝis Vian vizaĝon, mi konfuziĝis. 8 Al Vi, ho Eternulo, mi vokis, Kaj al la Eternulo mi preĝis: 9 Kion utilos mia sango, se mi iros en la tombon? Ĉu gloros Vin polvo? ĉu ĝi aŭdigos Vian veron? 10 Aŭskultu, ho Eternulo, kaj korfavoru min; Ho Eternulo, estu helpanto al mi. 11 Vi anstataŭigis al mi mian plendon per danco; Vi deprenis de mi mian sakaĵon kaj zonis min per ĝojo, 12 Por ke mia animo kantu al Vi kaj ne silentiĝu. Ho Eternulo, mia Dio, eterne mi Vin gloros.