31
Al la ĥorestro. Psalmo de David.
Vin, ho Eternulo, mi fidas, ke mi neniam estu hontigita;
Per Via justeco savu min.
2 Klinu al mi Vian orelon, rapide savu min!
Estu por mi forta roko, fortika kastelo, por helpi min.
3 Ĉar Vi estas mia roko kaj mia kastelo;
Kaj pro Via nomo gvidu min kaj konduku min.
4 Eligu min el la reto, kiun ili metis kontraŭ mi;
Ĉar Vi estas mia fortikaĵo.
5 En Vian manon mi transdonas mian spiriton;
Vi savas min, ho Eternulo, Dio de la vero.
6 Mi malamas la adorantojn de vantaj idoloj,
Sed mi fidas la Eternulon.
7 Mi gajas kaj ĝojas pro Via favoro;
Ĉar Vi vidis min mizeron,
Vi eksciis la suferojn de mia animo,
8 Kaj Vi ne transdonis min en la manon de malamiko,
Vi starigis miajn piedojn sur vasta loko.
9 Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi suferas;
Malfortiĝis de malĝojo mia okulo, mia animo, kaj mia korpo.
10 Ĉar mia vivo konsumiĝis de malĝojo kaj miaj jaroj de ĝemado;
Mia forto malaperis per mia kulpo, kaj miaj ostoj malfortiĝis.
11 Per ĉiuj miaj malamikoj mi fariĝis granda hontindaĵo por miaj najbaroj
Kaj teruraĵo por miaj konatoj;
Kiuj vidas min sur la strato, tiuj forkuras de mi.
12 Oni forgesis pri mi en la koro, kiel pri mortinto;
Mi fariĝis kiel rompita vazo.
13 Ĉar mi aŭdas la insultojn de multaj;
Ĉirkaŭe estas minacoj;
Ili kune konspiras kontraŭ mi,
Ili intencas pereigi mian vivon.
14 Sed mi ― mi fidas Vin, ho Eternulo;
Mi diras: Vi estas mia Dio.
15 En Via mano estas mia sorto;
Savu min de la mano de miaj malamikoj kaj persekutantoj.
16 Lumu per Via vizaĝo al Via sklavo,
Helpu min per Via boneco.
17 Ho Eternulo, ne hontigu min, ĉar mi vokis al Vi;
Hontigitaj estu la malpiuloj, ili silentiĝu por Ŝeol.
18 Mutiĝu la mensogaj buŝoj,
Kiuj parolas arogante kontraŭ piulo,
Kun fiero kaj malestimo.
19 Kiel granda estas Via boneco, kiun Vi konservis por tiuj, kiuj Vin timas,
Kaj kiun Vi faris antaŭ la homoj por tiuj, kiuj Vin fidas!
20 Vi kovras ilin per la kovro de Via vizaĝo kontraŭ homaj atencoj,
Vi kaŝas ilin en tendo kontraŭ malamikaj langoj.
21 Glorata estu la Eternulo,
Kiu aperigis al mi mirindan favoron en fortikigita urbo.
22 Kaj mi diris en mia konfuziĝo:
Mi estas forpuŝita for de Viaj okuloj;
Tamen Vi aŭskultis la voĉon de mia preĝo, kiam mi vokis al Vi.
23 Amu la Eternulon, ĉiuj Liaj piuloj;
La fidelulojn la Eternulo gardas,
Kaj Li repagas sufiĉege al tiuj, kiuj agas malhumile.
24 Estu kuraĝaj, kaj forta estu via koro,
Vi ĉiuj, kiuj esperas al la Eternulo!
32
Instruo de David.
Feliĉa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko estas kovrita.
2 Feliĉa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon
Kaj en kies spirito estas nenia malvero.
3 Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortiĝis
De mia ĉiutaga ploregado.
4 Ĉar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano;
La freŝecon de mia sukoj anstataŭis sekeco de somero. Sela.
5 Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kaŝis;
Mi diris: Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo;
Kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko.
Sela.
6 Pro tio preĝu antaŭ Vi ĉiu piulo en favora tempo,
Por ke ĉe la disverŝiĝo de grandaj akvoj ili lin ne atingu.
7 Vi estas mia ŝirmo;
Kontraŭ sufero Vi min gardos,
Per kantoj de savo Vi min ĉirkaŭos. Sela.
8 Mi prudentigos vin, kaj montros al vi la vojon, kiun vi devas iri;
Kun konsiloj Mi direktos sur vin Mian okulon.
9 Ne estu kiel ĉevalo, kiel senprudenta mulo,
Al kiuj oni devas kateni la buŝon per brido kaj buŝpeco,
Alie ili ne venos al vi.
10 Multajn frapojn havas la malpiulo;
Sed kiu fidas la Eternulon, tiun ĉirkaŭas favoro.
11 Ĝoju pro la Eternulo, kaj gaju, ho justuloj;
Kaj triumfu ĉiuj, kiuj havas pian koron!
33
Ĝoje kantu, ho piuloj, antaŭ la Eternulo;
Al la justuloj konvenas glorado.
2 Gloru la Eternulon per harpo,
Per dekkorda psaltero ludu al Li.
3 Kantu al Li novan kanton,
Bone ludu al Li kun trumpetado.
4 Ĉar ĝusta estas la vorto de la Eternulo,
Kaj ĉiu Lia faro estas fidinda.
5 Li amas justecon kaj juĝon;
La tero estas plena de la boneco de la Eternulo.
6 Per la vorto de la Eternulo estiĝis la ĉielo;
Kaj per la spiro de Lia buŝo estiĝis ĝia tuta ekzistantaro.
7 Li kolektis kiel en tenujon la akvon de la maro,
Li metis la abismojn en konservejojn.
8 Timu la Eternulon la tuta tero;
Tremu antaŭ Li ĉiuj loĝantoj de la mondo.
9 Ĉar Li diris, kaj tio fariĝis;
Li ordonis, kaj tio aperis.
10 La Eternulo neniigas la interkonsenton de la popoloj,
Li detruas la intencojn de la nacioj.
11 La decido de la Eternulo restas eterne,
La pensoj de Lia koro restas de generacio al generacio.
12 Felica estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo;
La gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon.
13 El la ĉielo la Eternulo rigardas,
Li vidas ĉiujn homidojn.
14 De la trono, sur kiu Li sidas,
Li rigardas ĉiujn, kiuj loĝas sur la tero,
15 Li, kiu kreis la korojn de ili ĉiuj,
Kiu rimarkas ĉiujn iliajn farojn.
16 La reĝon ne helpos granda armeo,
Fortulon ne savos granda forto.
17 Vana estas la ĉevalo por helpo,
Kaj per sia granda forto ĝi ne savos.
18 Jen la okulo de la Eternulo estas sur tiuj, kiuj Lin timas,
Kiuj esperas Lian favoron,
19 Ke Li savu de morto ilian animon
Kaj nutru ilin en tempo de malsato.
20 Nia animo fidas la Eternulon;
Li estas nia helpo kaj nia ŝildo.
21 Ĉar pro Li ĝojas nia koro,
Ĉar ni fidas Lian sanktan nomon.
22 Via favoro, ho Eternulo, estu super ni,
Kiel ni esperas al Vi.